Amike,
Vastalto (HIROTAKA Masaaki) <http://www.vastalto.com/>
Mi proponas jenan linion:
ramuro --> brancxkorno
2009/8/29, Vastalto <hiro...@nifty.ne.jp>:
Mi proponas jenan linion:
ramuro --> brancxkorno
Lau la pli kutima signifo de la franca vorto "ramure" <ramiir'> aplikita al cervoj kaj similaj bestoj (nu, la PIV-lingva "ramur/o" estas nenio alia ol tiu franca vorto !) temas pri ambau kornoj (se iu tia besto havus pli ol du, temus pri chiuj kornoj kune). La unua signifo de "la ramure" estas " la brancharo (de arbo(j))" ["la" estas unu formo de la artikolo en l|a lingvo franca same kiel en Esperanto].
por mi, "ramuro" egalas simple al german-nederlanda "gewei". Gxi ne estas
bonlingvisme fortradukebla, sed jes bone klarigebla kiel: komplika
kapkornaro
gxis, Ronaldo N
korn'ar'o ne taùgus, ar'korn'o pli bonus.
Precize mi (re) ne kon(kun)sentas.
Por korn'ar'o = korn'aro, do mi komprenas aro de kornoj, kiuj eble estas disponitaj apude unu aliajn, tiu vorto povus esti pli bone (sendube) komprenita kiel ligita aro de kornoj danke al aldono : korn'ar'ajh'o = korn'ar'ajho (korn'ar'o).
Simile korn'ar'par'o povus taùgi.
En la (tamen ne preferata de mi, char tro malkutima) propono: ar'korn'o, ni ricevas la klarigon: kio estas korno (kiu aspektas) aro. Same kiel il'port'il'o estas komprenebla, kaj "il" ne devas esti nur sufikse uzata.
(Ar ne estas sufikso, sed vi povas uzi tiun monemon kiel sufikso! Z. parolis pri sufiksoj nur por konformigi al niaj eùropaj lingvoj la aspekton de la vortkonstruo, sed la 11a Fundamenta regulo funkcias sen distingi radikon disde de sufiksoj. La fundamento vorto - t.e. la fundamenta monemo - estas la lasta, ech se finajho, tute ne la "radiko"... ktp.
Mi sendis studeton al Renato pri tiu temo, shajnas ke li kunsentis kun mi! aù (re)legu la unuan libron). Plie, konsentite, necesus pluralo :arkornoj.
Pri chiuj aliaj rimarkoj mi tute konsentas.*
Pjer
> Message du 02/09/09 à 12h07
> De : "Fra Simo" <fra...@gmail.com>
> A : la-bona...@googlegroups.com
> Copie à :
> Objet : (la bona lingvo) Re: ramuro [...]
> Message du 03/09/09 à 23h02
> De : "Fra Simo" <fra...@gmail.com>
> A : la-bona...@googlegroups.com
> Copie à :
> Objet : (la bona lingvo) Re: ramuro
>
> * CHu la kauzo de la miskompreno inter Petro kaj mi estas, ke por li
> chiu el la branchoj de (lau mi "banchohava") cervokorno mem estas
> "korno" (sen tio, mi ne komprenus, kiel li povus paroli pri "korn/ar/par/o",
> dum kontraue, por mi, chiu korno de cervo, ankau se branchohava, estas nur
> unu "korno" ? Arbo ja disbranchighas, sed chiu brancho povas siavice
> disbranchighi, do havi "branchojn" ; chu simile oni diru, ke cervokornoj
> havas kornojn ? Petro diru, chu estas ghusta mia supozo, ke li respondus
> jese al mia lasta demando (al kiu mi emus respondi nee). Poste la ceteraj
> amikoj povos skribi siajn opiniojn pri tiuj du vidmanieroj.*
>
* Mi respondus ke la du eblecoj oni povas kompreni laùokaze, sed por mi ne tie kushas problemo. Paro povas ludi la sama rolo ol ajho, por ke oni ne miskomprenu la vorton kornaro kiel grupo da dis(apud)aj kornoj, paro taùgas ech pli bone ol ajho, char sur la krano eliras du "branch"kornoj. Tamen fakte en la franca oni uzas "ramure" kiel tuto, tiukaze kornarajho taùgus same kiel branchkornajho, konsentite laù la chirkaua teksto pli simplaj formoj kiel branchkorno, kornaro ech korno sufichus.
Sed mi relegis chiujn proponojn kaj FINFINE la PROPONO DE SAKA Tadasi: "brancxkorno" devus esti "korn/o/brancxo ,
shajnas al mi la pli bone, char la vorto ramuro reliefigas la formon pli ol la elajho (konsisto), do la pli grava(fundamenta) vorto(monemo) estas brancho, do li devas esti la lasta. Plie ne plu bezonas cerbumi pri pluralo, paro aù ajho por tiu vorto!
> >
>
> * Mi ne vidas paralelecon inter "il/port/il/o" kaj "ar/korn/o". La unua
> estas "ilo, per kiu oni portas ilojn" (eble pli konforme al logiko estus "
> il/port/ajh/o", char tiu ajho mem estas la portanto, sed "port/il/o" estas
> kutima kaj eble, kvankam iom akrobatece, pravigebla) ;
* RIMARKO: Il'port'il'o estas ilo de turnmashino, kiun oni gvidas por ke la portita ilo skulptas turnitajhon.
Mi donis tiun ekzemplon nur kiel "radika" uzo de "il".
Chio glatas! Ghis, Pjer(mi preferas al Petro)