brasikoj

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 26, 2009, 5:53:25 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com


From: "Antonio De Salvo"


Ronaldo:
>>jes, ekzistas blanka brasiko, rugxa, flor- , krispa, savoja,
>> brokolio, sed kiel nomi tiun kiun ni NL-anoj nomas verda,
>> dum germanoj diras wirsing ?

> jen:
(latine: brassica oleracea acephala sabauda): folia/ giganta/ savoja/ verda
brasiko; foliobrasiko; savojbrasiko

Nu, mi povus akcepti ke verda brasiko eglas al (verda, neflava)
savoja brasiko, sed law desmedt savooiekool estas savoja brasiko
kio egalu al sabeliko.
Tamen, law PIV, sabeliko egalas al krispa brasiko kiu law desmedt
estas nederlande "boerenkool", aw germane gruenkohl....

iom eksterteme, Ronaldo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 26, 2009, 8:58:22 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>Nu, mi povus akcepti ke verda brasiko eglas al (verda, neflava)
savoja brasiko, sed law desmedt savooiekool estas savoja brasiko
kio egalu al sabeliko.
Tamen, law PIV, sabeliko egalas al krispa brasiko kiu law desmedt
estas nederlande "boerenkool", aw germane gruenkohl....

Mi resendas al la diskuto okazinta antaux kelka tempo pri sabeliko (resume:
ekzistas pluraj specoj de savoja brasiko; unu el ili estas tiu krispa).
Bonan nokton
Antonio


Ronald Schindler

unread,
Feb 27, 2009, 5:31:05 PM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: "Antonio De Salvo"

iom eksterteme, Ronaldo<

Temas pri tre interesa temo - la klasifikado kaj nomado de la diversaj
specioj, subspecioj au simple kultivajhoj de brasikoj.
La germana <Wirsing> estas en Eo "sabeliko" lau vortaro Matthias/Weidmann.
<Grünkohl>, la verda brasiko estas en Esperanto "krispa brasiko".
Ghenerale mi proponus komisionon pri fakterminoj de
agrikulturo/biologio/zoologio kaj parencaj fakoj.
Kunlaboro kun NBN eble taugus.
Elkore
Ronaldo S.

Antonio De Salvo

unread,
Feb 27, 2009, 6:08:42 PM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>Temas pri tre interesa temo - la klasifikado kaj nomado de la diversaj
specioj, subspecioj au simple kultivajhoj de brasikoj.
>La germana <Wirsing> estas en Eo "sabeliko" lau vortaro Matthias/Weidmann.
><Grünkohl>, la verda brasiko estas en Esperanto "krispa brasiko".


Pri diversaj specoj de brasiko, mi resendas al la koncerna pagxo de mia
konstruata reta vortaro:
http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=term&d=7&t=11911

gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Feb 28, 2009, 4:21:30 AM2/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald Schindler:
Ghenerale mi proponus komisionon pri fakterminoj de
agrikulturo/biologio/zoologio kaj parencaj fakoj.
Kunlaboro kun NBN eble taugus.

Se vi sukcesas organizi tiun komisionon, tio estus tre bona. Volonte ni povus aperigi viajn rezultojn enm ekzemple, http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Feb 28, 2009, 7:00:55 PM2/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Thurs 26 Feb 2009 17:58

From: "Antonio De Salvo"
Ronaldo:
> >Nu, mi povus akcepti ke verda brasiko egalas al (verda, neflava)

>>savoja brasiko, sed law desmedt savooiekool estas savoja brasiko
>>kio egalu al sabeliko.
>>Tamen, law PIV, sabeliko egalas al krispa brasiko kiu law desmedt
>>estas nederlande "boerenkool", aw germane gruenkohl....

>Mi resendas al la diskuto okazinta antaux kelka tempo pri sabeliko


> (resume:ekzistas pluraj specoj de savoja brasiko; unu el ili estas
> tiu krispa).

Povas esti ke verda savoja egalas al sabeliko, sed boerenkool aw
gruenkohl (brassica oleracea acephala) nepre ne estas savoja.
savoja ja havas "kapon" dum boerenkool (flandre krulkool aw
bladerkool) ne

Cetere sawrkrawto ankaw en la NL-a estas zuurkool (acidbrasiko,
ne "acida brasiko")

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2009, 3:59:53 AM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Cetere sawrkrawto ankaw en la NL-a estas zuurkool (acidbrasiko,
ne "acida brasiko")
Se io funkcias en la nederlanda aŭ en aliaj parencaj lingvoj ne nepre tio funkcias ankaŭ en Esperanto.

Mi defias je la "duelo laŭ la juĝo de dio" (marŝado sur brulantaj karboj) ĉiun, kiu asertas ke en Esperanto "bona seĝo" povas normale esti ankaŭ "bon-seĝo".

Ekzistas teorioj por provi klarigi la kelkajn vortojn tiel formatajn laŭ la modelo de naciaj lingvoj: Nov-Jorko, nov-edzino, ktp. Laŭ mi ili ne estas tute konvinkaj, verŝajne ĉar mia lingva fono radikas en lingvoj, kie tio ne estas ebla.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 1, 2009, 5:50:03 AM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>Povas esti ke verda savoja egalas al sabeliko, sed boerenkool aw
gruenkohl (brassica oleracea acephala) nepre ne estas savoja.
savoja ja havas "kapon" dum boerenkool (flandre krulkool aw
bladerkool) ne
>Cetere sawrkrawto ankaw en la NL-a estas zuurkool (acidbrasiko,
ne "acida brasiko")

Vi pravas. Mi pardonpetas pro la misajxo (kauxzita de konfuzo inter "sabauda" kaj "sabellica").

Post via atentigo (pro kiu mi dankas), mi pasigis kelkajn horojn super la kapvorto "brasiko", konsultante multajn tekastojn; por limigxi al la temoj "sabeliko" kaj "acidbrasiko", la situacio devus esti jena (sed mi atendas komentojn de la listanoj):

brassica oleracea acephala (por informo, itale: cavolo da foraggio; cavolo nero toscano; cavolo da vacche): folia/ furaĝa/ senkapa brasiko; folibrasiko; furaĝbrasiko

brassica oleracea acephala sabellica (por informo, itale: cavolo nero crespo; cavolo nero a foglie increspate; cavolo nero grinzoso): krispa folia/ senkapa brasiko; krispa (foli)brasiko; sabeliko

brassica oleracea acephala viridis (por informo, itale: cavolo nero a foglie lisce): verda senkapa brasiko; verda folibrasiko

brassica oleracea capitata (por informo, itale: cavolo cappuccio): kapobrasiko

brassica oleracea capitata alba (por informo, itale: cavolo cappuccio bianco): blanka (kapo)brasiko;

brassica oleracea capitata rubra (por informo, itale: cavolo cappuccio rosso): ruĝa (kapo)brasiko

brassica oleracea capitata sabauda (por informo, itale: cavolo cappuccio bolloso; cavolo gigante; cavolo di Milano; cavolo verza; verzotto): savoja (kapo)brasiko

La problemo, en rilato kun "sauxrkrauxto", estas ke versxajne en Germanujo oni utiligas tiucele diversajn specojn de foliaj legomoj (cetere, en PIV estas dirite, sub "brasiko 2": cxiu foli-, flor- aux tig-legomo aux furagxplanto el la multaj kultivoformoj de la legoma brasiko; kaj, se mi ne eraras, Kraut ecx ne respondas al "brasiko"); en Italujo, kontrauxe, por prepari sauxrkratojn (itale: crauti) oni utiligas nur la blankan kapobrasikon (tiu plado estas tipa de la nord-orienta itala regiono Trentolando-Sudtirolo, iam aparteninta al Auxstrujo, nuntempe trilingva):
http://it.wikipedia.org/wiki/Crauti

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2009, 6:13:56 AM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Post via atentigo (pro kiu mi dankas), mi pasigis kelkajn  horojn super la kapvorto "brasiko", konsultante multajn tekastojn; por limigxi al la temoj "sabeliko" kaj "acidbrasiko", la situacio devus esti jena (sed mi atendas komentojn de la listanoj):
Provizore mi ne ŝanĝis la linion pri saŭrkraŭto kaj korektis tiun pri sabeliko.

Ĉu mi devis fari ion alian?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 1, 2009, 6:33:47 AM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>Provizore mi ne ŝanĝis la linion pri saŭrkraŭto kaj korektis tiun pri sabeliko.
>Ĉu mi devis fari ion alian?

En ordo laux mi, se ne venos korektoj flanke de la listanoj.

Gxis

Antonio

 

 

ro-esp

unread,
Mar 1, 2009, 5:26:10 PM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: Renato Corsetti
Ronaldo:


>> Cetere sawrkrawto ankaw en la NL-a estas zuurkool (acidbrasiko,
>> ne "acida brasiko")

>Se io funkcias en la nederlanda aŭ en aliaj parencaj lingvoj ne
>nepre tio funkcias ankaŭ en Esperanto.

mi ne asertis ion tian, cxu?

> Mi defias je la "duelo laŭ la juĝo de dio" (marŝado sur brulantaj
> karboj) ĉiun, kiu asertas ke en Esperanto "bona seĝo" povas
> normale esti ankaŭ "bon-seĝo".

mi ja konsentas. Vortoj kiaj "brunpano" aw "mallongfilmo" ne
apartenas al esp-o

> Ekzistas teorioj por provi klarigi la kelkajn vortojn tiel formatajn

format-ajn/form-at-ajn... fusx'

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 2, 2009, 3:00:26 AM3/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


Se io funkcias en la nederlanda aŭ en aliaj parencaj lingvoj ne
nepre tio funkcias ankaŭ en Esperanto.
mi ne asertis ion tian, cxu?
fakte ne. mi mem eble tro teoriumis surbaze de via klarigo pri tiuj vortoj en la nederlanda.

mi ja konsentas. Vortoj kiaj "brunpano" aw "mallongfilmo" ne
apartenas al esp-o
bone.
format-ajn/form-at-ajn... fusx'
malfacile solvebla.

amike

renato


ro-esp

unread,
Mar 2, 2009, 6:36:57 PM3/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: "Antonio De Salvo"

> Mi pardonpetas pro la misajxo (kauxzita de konfuzo inter "sabauda" kaj
"sabellica").

Mi kredas ke finfine ni trovis kawzon por la konfuzo :-) Do sabawda brasiko
egalas al
savoja, dum sabeliko kredeble tamen estas boerenkool/gruenkohl. Tiukaze:
kial ni bezonu la terminon "krispa brasiko" ?

> brassica oleracea acephala (por informo, itale: cavolo da foraggio; cavolo
nero > toscano; cavolo da vacche): folia/ furaĝa/ senkapa brasiko;
folibrasiko; furaĝbrasiko

Cxu vi povas defendi la ekziston de la vorto "furagxo" ? Temas nur pri
speciisma vorto por nutrajxo por nehomoj se mi ne eraras

> brassica oleracea acephala sabellica (por informo, itale: cavolo nero
crespo;

kion signifas "nero"?

>cavolo nero a foglie increspate; cavolo nero grinzoso): krispa folia/
senkapa brasiko; > krispa (foli)brasiko; sabeliko

malfacilas imagi rilaton inter brasiko kaj kolvesto, kaj miaopinie ecx
kapobrasikoj havas foliojn. Do se neniu alportas bonajn argumentojn kontraw,
mi restos cxe sabeliko por boerenkool.
gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Mar 2, 2009, 7:57:34 PM3/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
>Do sabawda brasiko egalas al savoja, dum sabeliko kredeble tamen estas boerenkool/ gruenkohl. Tiukaze: kial ni bezonu la terminon "krispa brasiko" ?

Antonio:
dum mi komprenas "krispa brasiko", cxar ambaux vortoj estas konataj al mi, mi ne senpere komprenas kio estas "sabeliko"

Antonio:


> brassica oleracea acephala (por informo, itale: cavolo da foraggio; cavolo nero toscano; cavolo da vacche): folia/ furaĝa/ senkapa brasiko;folibrasiko; furaĝbrasiko

Ronaldo:


>Cxu vi povas defendi la ekziston de la vorto "furagxo" ? Temas nur pri
speciisma vorto por nutrajxo por nehomoj se mi ne eraras

fakte, tiu speco de brasko estas ofte uzata por nutrado de bestoj (lauxvorte, la italaj terminoj signifas: brasiko por furagxo; nigra toskana brasiko; brasiko por bovinoj)

Antonio:


> brassica oleracea acephala sabellica (por informo, itale: cavolo nero crespo;

Ronaldo:
>kion signifas "nero"?

Antonio:
nero = nigra
crespo = krispa

>cavolo nero a foglie increspate; cavolo nero grinzoso): krispa folia/ senkapa brasiko; krispa (foli)brasiko; sabeliko

Ronaldo:


>malfacilas imagi rilaton inter brasiko kaj kolvesto, kaj miaopinie ecx kapobrasikoj havas foliojn. Do se neniu alportas bonajn argumentojn kontraw, mi restos cxe sabeliko por boerenkool.

Antonio:
Kompreneble, cxiuj brasikoj havas foliojn: La intenco estas montri, ke cxe sabeliko la folioj estas krispaj, malglataj (lauxvorte, la italaj terminoj signifas: nigra brasiko kun krispaj folioj; nigra faltohava brasiko).

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2009, 3:18:08 AM3/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi komprenas, ke mi ne devas ŝanĝi ion en niaj linioj.
Cxu vi povas defendi la ekziston de la vorto "furagxo" ? Temas nur pri
speciisma vorto por nutrajxo por nehomoj se mi ne eraras
Jes, sed ĝi estas Fundamenta.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages