"biorubo"

10 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2011, 6:15:17 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
La Esperanta Vikipedio havas artikolon kun la titolo "biorubo", kies unua alieno tekstas: "Biorubo estas ĉiu organika rubo, kiuj estiĝas en hejmoj aŭ industrio kaj estas malkombineblaj - dum mallonga tempo - per mikroorganismoj, grundaj organismoj kaj enzimoj. Biorubo estas ekz. restaĵoj de manĝado aŭ falĉita razeno."

Mi ĝis nun hejme uzis "biologia rubo" por tiu koncepto (ja en Germanujo, same kiel en kelkaj aliaj landoj, oni kutime apartigas tian rubon disde aliaj rubospecoj jam en sia hejmo), sed jam sentis iom da malkomforto pri tiu esprimo: Ja ne temas pri rubo kun rilato al vivoscienco. Konsiderante ke "organika" estas oficiala radiko (9OA), mi nun preferas proponi "organika rubo" kiel alternativon:

biorub·o → organik·a rub·o

Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 7:42:08 AM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   biorub·o → organik·a rub·o

 

Mi ne komprenas pri ĥemio, sed ĝi ŝajnas al mi en ordo.

 

Renato

 

Ronald Schindler

unread,
Jan 26, 2011, 12:02:55 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

Char temas pri „aferoj, kiujn oni povas preni en la manojn“, mi preferas uzi la vorton “rubajho” anstatau “rubo”.

Mi skribus

biorubo → organik·a au biogena rubajho

Ronaldo S.

Fabio Bettani

unread,
Jan 26, 2011, 1:20:56 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> |   biorub·o → organik·a rub·o

Tio estas la plej kontentiga esprimo. En la formala itala lingvo, oni
analoge diras "rifiuti (rubaĵoj) organici (organikaj)".

Sed hejme mi plej ofte uzas la substantivigon "l'organico", kiu en
Esperanto tradukeblas kiel "la organikaĵoj".

--
Fabio

José Antonio Vergara

unread,
Jan 26, 2011, 1:55:49 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi ĝis nun hejme uzis "biologia rubo" por tiu koncepto (...) sed jam sentis iom da malkomforto pri tiu esprimo: Ja ne temas pri rubo kun rilato al vivoscienco.

Jes, en la okcidentaj lingvoj la a-vorto estigita el la grekdevena
nomo de la sciencoj estas ofte uzata kiel ghenerala a-vorto koncerna
al la studobjekto, per metonimio.

Mi ja scias ke io kiel "vivintajha rubo" au "elvivinta rubo" estas iom
peza, sed eble pli "bonlingva" ol pere de la uzo de la vorto organika.
Ja temas pri rubo konsistanta el restajhoj de io kio iam estis
vivanta.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 3:16:18 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo S.:

>ᅵ Char temas pri „aferoj, kiujn oni povas preni en la manojn“, mi preferas uzi la vorton “rubajho” anstatau “rubo”.


Ĉu vi bonvolus klarigi iom plie? Rub- estas radiko en la Universala Vortaro tie tradukita perᅵ dᅵcombres, gravois |ᅵ rubbish | Schutt .


Kiun distingon vi faras inter "rubo" kaj "rubaĵo"?

Amike

Renato

-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Anna Lowenstein

unread,
Jan 26, 2011, 3:44:49 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

Transirante de la Esperanta vikipedio al la angla, mi trovis, ke temas pri “biodegradable waste”. Tio ne estas sama kiel “organika rubo”. Chiuokaze, mi ne komprenis pri kio temas, ghis mi legis la anglan vorton. Tio montras, ke la Esperanta traduko ne estas kontentiga. La demando estas, kiel traduki la vorton “biodegradable”. En la nova vortaro de Wells mi trovas “biomalkomponebla”, sed tio ne estas kontentiga pro la uzo de “bio-“.

 

Mi chiam zorgas, ke miaj lavlikvajhoj kaj aliaj hejmaj purigiloj estu “biodegradable” (do, ne temas nur pri manghorestajhoj), sed fakte mi neniam scias, kiel traduki tiun vorton.

 

Rilate al organikaj ruboj, mi nomas tiujn “recikleblaj”, kvankam tio ne estas preciza traduko.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Ronald Schindler
Inviato: mercoledì 26 gennaio 2011 18.03
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "biorubo"

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2011, 4:38:38 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

>ᅵᅵ Mi ja scias ke io kiel "vivintajha rubo" au "elvivinta rubo" estas iom peza, sed eble pli "bonlingva" ol pere de la uzo de la vorto organika.

Mia problemo estas ke mi komprenas nenion pri ĥemio, kaj pro tio mi ne scias, al kiuj aĵoj vere aplikiĝas la signifo de "organika", kiun oni trovas en vortaroj.

Eble ankaŭ tiuj, kiuj uzas bio- simple pensas uzi ion laŭmodan kun la senco "medi-amika".

José Antonio Vergara

unread,
Jan 26, 2011, 7:57:36 PM1/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato,

> mi ne
> scias, al kiuj aĵoj vere aplikiĝas la signifo de "organika",

ghenerale, lau ghia plej fakeca senco, per tiu termino oni sin
referencas al io kio venas el iu vivanta estajho.
Nuntempe tamen oni ankau uzas ghin por emfazi ke iu produktajho estas
produktita lau natura metodo, sed uzo de kemiajhoj, ktp


>
> Eble ankaŭ tiuj, kiuj uzas bio- simple pensas uzi ion laŭmodan kun la senco
> "medi-amika".

vershajne ne. "Medi-amika" korespondas al la dua senco de "organika"
kiun mi jhus skizis.

Jose' Antonio

Antonio De Salvo

unread,
Jan 27, 2011, 2:56:44 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
En Italujo, la plej kutima interpreto de "biodegradabile" estas: malkombinebla, fare de mikroorganismoj katalizataj de vivaj estajxoj (enzimoj), al malpli malpurigaj elementoj.
En tiu senco, ecx plasto devenanta el vegetajxoj povas esti "biodegradabile":
http://en.wikipedia.org/wiki/Bioplastic
Alivorte, laux la itala komuna uzo, ne tiom gravas la devena krudajxo (tamen, organika), kiom la fina rezulto kaj precipe la rimedoj (mikroorganismoj kaj enzimoj).
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2011, 4:02:33 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

| Alivorte, laux la itala komuna uzo, ne tiom gravas la devena krudajxo (tamen, organika), kiom la fina rezulto kaj precipe la rimedoj (mikroorganismoj kaj enzimoj).

Kombinante vian respondon kun tiu de Jose' Antonio, ĉu mi ĝuste pensas, ke vi ambaŭ indikas, ke

organika rubo, malkombinebla rubo

estus ambaŭ bonaj samsignifaĵoj por "biorubo".

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jan 27, 2011, 5:07:21 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ne temas pri malkombinebla rubo, sed malkombinema, ĉu ne? "Malkombinebla" donas la impreson, ke iu venas por ordigi kaj dividi malsamspecajn rubojn.

Ĝenerale, mi ne estas tre kontenta pri "malkombinebl/ema". Kion vi pensus pri solvo de la speco "diseriĝema"? (Bela vorto, kiu konsistas nur el afiksoj!)

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 27 gennaio 2011 10.03


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "biorubo"

Antonio:

organika rubo, malkombinebla rubo

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 27, 2011, 6:00:30 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

 Chiuokaze, mi ne komprenis pri kio temas, ghis mi legis la anglan vorton. Tio montras, ke la Esperanta traduko ne estas kontentiga.


Ĉu? Tio al mi preskaŭ sonas kiel peto, ke ĉiuj Esperantaj vortoj estu similaj al la anglaj vortoj, por ke vi povu kompreni ilin sen rigardi la anglan tradukon.

Laŭ Fabio ankaŭ la itala uzas esprimon analogan al "organika rubo", kaj laŭ la Vikipedio, ankaŭ la turka uzas tian esprimon. Por parolantoj de tiuj lingvoj do la esprimo "organika rubo" estus tuj komprenebla, dum io kiel "biomalkomponebla rubo" estus por ili nur komprenebla se ili vidus la nacilingvan tradukon.

Kaj "organika" certe estas fake ĝusta kaj sufiĉe preciza maniero difini tian rubon.

Oni tamen povas demandi sin, kiel plej bone traduki "biodegradable" al Esperanto. Mi dirus "biologie malkomonebla". Ĉi-kaze mi ja akceptas tiun iom plilarĝigitan sencon de "biologie": Fakte temas pri malkomponiĝo laŭ biologi-ĥemiaj procezoj; sed ĉar la ideo de ĥemiaj procezoj jam troviĝas en ĉi tiu faka senco de "malkomponiĝo", sufiĉas la pliprecizigo "biologia".

José skribis pri la signifo de "organika":


> ghenerale, lau ghia plej fakeca senco, per tiu termino oni sin
> referencas al io kio venas el iu vivanta estajho.
> Nuntempe tamen oni ankau uzas ghin por emfazi ke iu produktajho estas
> produktita lau natura metodo, sed uzo de kemiajhoj, ktp

Tiu dua senco laŭ mi estas anglismo aŭ hispanismo, kaj certe ne uzinda por la Esperanta "organika" (kaj mi ĝis nun ankaŭ neniam aŭdis la Esperantan "organika" en tiu senco). Se vi volas esprimi tion, kion oni nomas angle "organic food", germane "Bio-Essen", oni laŭ mi diru "ekologia manĝaĵo". Pli precize temas pri manĝaĵo el ekologia terkultivado (germane "ökologische Landwirtschaft"), do "ekologia manĝaĵo" estas efektive mallongigita esprimo por "ekologie kultivita manĝaĵo". Sed la uzo de "organika" ĉi-kaze estus mallogika, ĉar ankaŭ la konvencie (ne-ekologie) kultivitaj manĝaĵoj estas organikaj.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Jan 27, 2011, 7:06:40 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marko skribis:

 Chiuokaze, mi ne komprenis pri kio temas, ghis mi legis la anglan vorton. Tio montras, ke la Esperanta traduko ne estas kontentiga.

Ĉu? Tio al mi preskaŭ sonas kiel peto, ke ĉiuj Esperantaj vortoj estu similaj al la anglaj vortoj, por ke vi povu kompreni ilin sen rigardi la anglan tradukon.

 

Anna:

Ne, ne, mi certe ne volis diri tion! Mi simple volis diri, ke la diversaj Esperantaj esprimoj – fakte, kiam mi skribis tion, mi pensis ĉefe pri “biorubo” – ne sukcesas transdoni la koncernan ideon. Vi mem diras ion similan en la posta alineo:

 

Laŭ Fabio ankaŭ la itala uzas esprimon analogan al "organika rubo", kaj laŭ la Vikipedio, ankaŭ la turka uzas tian esprimon. Por parolantoj de tiuj lingvoj do la esprimo "organika rubo" estus tuj komprenebla, dum io kiel "biomalkomponebla rubo" estus por ili nur komprenebla se ili vidus la nacilingvan tradukon.

“Organika” taŭgas por organikaj ruboj, sed necesas trovi ekvivalenton ankaŭ de la koncepto “biodegradable”, kiu ne ĉiam kovras la saman signifo-kampon. Mi ne proponas, ke ni transprenu anglan vorton, sed ke ni plupensu pri taŭga esprimo en Esperanto. (En posta mesaĝo mi proponis “diseriĝema”.)

 

Mi rimarkas, ke vi uzas la radikon “kompon-“, ne “kombin-“. Mi mem kutime supozas, ke “komponi” rilatas ĉefe al artaj verkoj.

 

Kore,

Anna

Leo De Cooman

unread,
Jan 27, 2011, 8:30:59 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/01/2011 12:00, Marcos Cramer skribis:

> Sed la uzo de "organika" ĉi-kaze estus mallogika, ĉar ankaŭ la
> konvencie (ne-ekologie) kultivitaj manĝaĵoj estas organikaj.

Mi konsentas.
La fifama DDT estas "organika kombinaĵo" fabrikita laŭ la metodoj de la
"karbonĥemio", kiun oni miatempe eble iom malprave nomis "organika
ĥemio". Tamen DDT tute ne estis kombinaĵo farita en vivantaj organoj.

Amike salutas Leo


Vastalto

unread,
Jan 27, 2011, 10:05:47 AM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mia kompreno cxiu "biorubo" estas "organika" rubo, sed ne cxiu
"organika" rubo estas "biorubo".
Plasto estas "organika" kombinajxo sed plimulto el plastaj ruboj (fakte
"organikaj" ruboj) ne estas "bioruboj", cxar mikroboj ne kapablas
malkomponi ilin.
Tial "organika rubo" ne tauxgas por "biorubo". Gxi estas pauxsajxo de
nelogika konvencio de kelkaj nacilingvoj.

Vastalto

Leo De Cooman

unread,
Jan 27, 2011, 12:13:57 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/01/2011 21:44, Anna Lowenstein skribis:

Rilate al organikaj ruboj, mi nomas tiujn “recikleblaj”, kvankam tio ne estas preciza traduko.


Ŝajnas al mi je "recikleblaj" estas pli ĝenerala koncepto ol "biorubo". Ekzemple metalo estas reciklebla materialo.
Ni mem apartigas "kompoŝteblan" rubon kaj metas ĝin en nian kompoŝtujon.
Kiel diri "kompoŝto" per oficialigita vorto? Ĉu proponi la radikon "kompoŝt" kiel oficialigindan?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2011, 1:55:08 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

| Tial "organika rubo" ne tauxgas por "biorubo".

Kara Vastalto, kiel oni diras en la japana?

Renato


Fra Simo

unread,
Jan 27, 2011, 1:56:50 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Pri rekomendindeco de "organik/a" mi ne havas firman opinion. Oni kutime uzas tiun adjektivon pri substancoj konsistantaj el molekuloj enhavantaj atomojn karbonajn (kune kun alispecaj, chu ne ?  au chu diamantoj estus "organik"-ajhoj ?  sed chi tiu aparta demando ne gravas chi tie), same kiel la molekuloj en vivantajhoj. Sed ne nepre temas pri molekuloj efektive venintaj el vivintajhoj. Ja, se mi ghuste komprenis, la plej dangheraj por la manghantoj kaj ghenerale por la natura medio estas la ne-naturaj karbonatomaj molekuloj (france : "molécules organiques de synthèse"). Eble por tiu signifo de "organik/a" sufichas en Esperanto paroli pri "karbon/atom/a/j molekul/o/j", respektive "karbon/atom/a/j substanc/o/j", kun interkonsento, ke la signifo ne estas "{substancoj, molekuloj} konsistantaj nur el karbono, sed ja ankau el karbono. Tiu estas la signifo de "organik/a" en la NPIV. Tie estas signo pri Zamenhofeco. Mi volus vidi la Zamenhofajn frazojn kun tiu radiko "organik/", sed mi tute ne povas trovi tempon por esplori pri tio..

     Tiun uzadon de la angla "organic", al kiu aludas Jozefo Antonio, oni devas zorge apartigi. GHi respondas al la franca "biologique". Temas pri kulturmetodoj, lau kiaj oni ne uzas hhemiajhojn (kaj precipe ne ne-naturajn "organikajn" substancojn), kaj pri kreskajhoj tiel kreskigataj kaj bestoj per tiaj kreskajhoj nutrataj. Por tiu dua signifo de "organik/a" (kiu ne aperas en la NPIV) mi kutime diras "sen/hhemi/ajh/a". Utilas memor(ig)i, ke la uzataj vivantoj devas esti  nature aperintaj, ne kun arte aliigitaj chelkernaj acidoj kaj proteinoj (pri rekomendindeco de "protein/" mi en la nuna momento ne havas firman opinion).

     Mi suspektas, ke tiu dusilabajho "bio", pri kiu Marcos instigis, ke ni interkonsilighu, povas havi chi tiun signifon, sed ankau povas senplie signifi "konsistantanta el vivintajhoj au devenanta el vivintajhoj", kaj ke mensogistoj intence saltadas de unu el tiuj signifoj al la alia.

    Kvankam "rub/o" ne estas egale monstreca, kiel tiu "bio", sed estas bona Esperanta radiko, aperanta en la Universala Vortaro, ghia uzado en "biorubo" kaj en multaj aliaj vortoj (au ne-vortoj) ankau estas ege pripensiga kaj maltrankviliga. La demando estas pri ghia signifo.
     La paragrafo en la UV estas la jena :
rub'   décombres, gravois | rubbish | Schutt | мусоръ | gruz.

     El tio kaj el la Zamenhofaj citajhoj en la PIV, mi komprenas ke "rub/o" havas la unuajn du signifojn prezentitajn en la PIV, eble povas esti uzata lau la tria, sed certe ne lau la kvara signifo kaj la kvina el la NPIV. Konklude, ankau la duan parton de "biorubo" ni devas firme malrekomendi.

2011/1/27 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

Leo De Cooman

unread,
Jan 27, 2011, 3:02:00 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/01/2011 10:02, Renato Corsetti skribis:

> Kombinante vian respondon kun tiu de Jose' Antonio, ĉu mi ĝuste pensas, ke vi ambaŭ indikas, ke
>
> organika rubo, malkombinebla rubo
>
> estus ambaŭ bonaj samsignifaĵoj por "biorubo".

Ĉiu ĥemia kombinaĵo estas malkombinebla (plej ofte sufiĉas bruligi ĝin),
do tiu vorto certe ne taŭgas.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Jan 27, 2011, 3:47:14 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| Ĉiu ĥemia kombinaĵo estas malkombinebla (plej ofte sufiĉas bruligi ĝin),
do tiu vorto certe ne taŭgas.

Kion vi dirus pri "disiĝa" = "kiu dis(er)iĝas"?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2011, 4:12:21 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com

Leo:

 

|   Kiel diri "kompoŝto" per oficialigita vorto?

Mi ne havas ideon. Ĉu “organikaj ruboj”, “diserigeblaj ruboj”?

|  Ĉu proponi la radikon "kompoŝt" kiel oficialigindan?

Vi rajtas en la listo ‘oficialigindaj radikoj’.

Amike

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2011, 4:56:40 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

|   Konklude, ankau la duan parton de "biorubo" ni devas firme malrekomendi.

Sed en tiu okazo vi kontraŭas la tutan uzon de rubo nuntempe en la komunumo de esperantlingvanoj.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jan 27, 2011, 7:35:11 PM1/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Ion tian ja sisteme lau sia kapablo faradas nia grupo per siaj "ssv"-tabeloj.

2011/1/27 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Francisko:

 

|   Konklude, ankau la duan parton de "biorubo" ni devas firme malrekomendi.

Sed en tiu okazo vi kontraŭas la tutan uzon de rubo nuntempe en la komunumo de [siadiraj] esperantlingvanoj.


Vastalto

unread,
Jan 28, 2011, 9:10:29 AM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> skribis:

>Vastalto:
>
>| Tial "organika rubo" ne tauxgas por "biorubo".
>
>Kara Vastalto, kiel oni diras en la japana?

"Biorubo" (aux "organika rubo") estas relative nova koncepto al japanoj.
Gxis nun japanoj uzadis la vorton "nama-gomi" (lauxvorte "kruda rubo",
restajxo el kuirado kaj mangxado: legompecoj, fisxostoj, viandpecoj ktp).
Kaj lastatempe ni ekuzas "yuuki-gomi" (lauxvorte gxuste "organika rubo")
cxefe en kunteksto de mediprotektaj agadoj (en alilandoj).

Vastalto

Vastalto

unread,
Jan 28, 2011, 9:16:57 AM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio Bettani <fabio....@gmail.com> skribis:

Cxu tiuokaze "organika" = "organisma"?

Vastalto

Vastalto

unread,
Jan 28, 2011, 9:21:22 AM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:

>biorub·o → organik·a rub·o
>
>Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Tiuokaze ni devas plivastigi (aux sxangxi) la sencon de la vorto
"organika". Ekzemple:
organika = rilata al orgamismo, vivulo.

Vastalto

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2011, 9:37:56 AM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/01/2011 15:16, Vastalto skribis:

> Cxu tiuokaze "organika" = "organisma"?

Laŭ mi "organisma rubo" taŭgas.

Amke salutas Leo

Fra Simo

unread,
Jan 28, 2011, 10:15:24 AM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Se "organismo" signifas "korpo de multchelulo" kaj se "rubo" signifas ne  "restantaj shtonoj kaj defalajhoj el ruinighanta konstruajho", kiel en normala Esperanto, sed "forjhetajhoj", tiam la chefaj "organismaj ruboj" estos fekajho, urino, falintaj haroj...

      Sed efektive ne pro hazardo similas inter si tiuj ne-Esperantaj vortoj, el kiuj devenas la PIV-lingvaj "organism/o" kaj "organik/a". Krom se pli atenta esplorado montros, ke alimaniere estas pli bone, ni ne rekomendu du malsamajn radikojn (vidu la duan parton en la Regulo 15-a !
2011/1/28 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

José Antonio Vergara

unread,
Jan 28, 2011, 10:54:45 AM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> Tiuokaze ni devas plivastigi (aux sxangxi) la sencon de la vorto
> "organika". Ekzemple:
> organika = rilata al orgamismo, vivulo.

Ghuste tion mi celis kiam mi skribis la jenon antau 2 tagoj (sed tiel
neinterese, ke neniu rimarkis tion):


"Mi ja scias ke io kiel "vivintajha rubo" au "elvivinta rubo" estas iom

peza, sed eble pli "bonlingva" ol (...) la uzo de la vorto organika.

Harri Laine

unread,
Jan 28, 2011, 10:56:15 AM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 27.1.2011:

Se Francisko ne havas vere bonan proponon por anstataŭi la vorton
"rubo", lia firma malrekomendo povas nur malutili al la lingvo.

Temas pri tiom grava afero en la nuna mondo, ke devas esti facile
pritrakti rilatajn aĵojn, procesojn kaj politikojn, nomatajn "waste,
déchet, Abfall" ktp. Oni povas komenci ekz. studante la listojn en
la angla kaj franca vikipedioj sub la titoloj "List of waste types"
kaj "Types de déchets". Kaj tiuj rubaro prefere havu unu ĉefan
vortradikon.

Pri "bio" mi legis diversajn interpretojn ĉi tie. La baza afero ne
estas organikeco, almenaŭ ne en la ĥemia senco, ĉar ankaŭ ekz.
mineralaj oleoj kaj multaj ege venenaj substancoj estas tiusence
organikaj, kaj oni nepre ne metu tiujn en la urbajn kolektujojn por
"biorubo". Kompreneble, oni povas aparte difini, ke "organika rubo"
estas ĝuste tia "biorubo".

La plej trafa kriterio estas estas tio, ke la rubo estu putrema aŭ
putrigebla, t.e. kompoŝtebla. La traktado de tia rubo povas okazi
en kompoŝta proceso (putrigo, malkomponigo ĉefe per bakterioj kaj
fungoj, kun aero), kiu produktas humon por terkulturo, parkoj aŭ
ĝardenoj. Iom alitipa proceso estas la senoksigena putrigo (kiu
ne toleras aeron), ankaŭ nomebla "senaera digestado", able ankaŭ
fermentado, kiu produktas bruligeblajn gasojn kaj tiel energion.
En iuj lokoj oni bruligas (cindrigas) ankaŭ putrigeblan rubon, kiu
tiam povas enhavi ankaŭ aliajn substancojn, ekz. plaston.

Mi ne scias, ĉu eblas proponi "putrigebla" aŭ "putrema" por nomi
ĉi tian rubon. Povas esti, ke tiuj vortoj aŭ ties tradukoj en
aliaj lingvoj impresas tro malplaĉaj. "Kompoŝt(ebl)a" rubo estas
alia eblo, sed "kompoŝto" estas neoficiala vorto kaj PIV donas
por la verbo "kompoŝti" strangan kaj ne tre utilan difinon.
La vorto "kompoŝto" mem estas utilega.

Amike
Harri

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2011, 3:16:24 PM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/01/2011 21:47, renato corsetti skribis:

> Kion vi dirus pri "disiĝa" = "kiu dis(er)iĝas"?

Lastatempe oni ĉi tie surmerkatigas "kompoŝteblajn" plastajn foliojn.
Fakte temas pri plasto, en kiu amelo estas miksita. Amelo nature
malkombiniĝas kaj la folio ne ĥemie sed ja mekanike disfalas. Sed
precize tiaj "plastaj eroj" konsistigas la "plastan supon", kiu estas
englutata de fiŝoj kaj aliaj akvobestoj.
Mi do ne senprobleme akceptus tiun terminon.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2011, 3:19:48 PM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/01/2011 22:12, Renato Corsetti skribis:

|  Ĉu proponi la radikon "kompoŝt" kiel oficialigindan?

Vi rajtas en la listo ‘oficialigindaj radikoj’.


Mi farus tion nur, se neniu sukcesas trovi taŭgan vorton por "kompoŝto".

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2011, 4:45:32 PM1/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Post la atentigo de Vastalto pri tio, ke ankaŭ plastoj estas organikaj, mi ne plu opinias taŭga mian originan proponon "organika rubo". Restas diversaj aliaj ebloj:
1. "Vivintaĵa rubo", aŭ eble pli simple "vivaĵorubo"
2. "Kompoŝt(ebl)a rubo"
3. "Biologie malkomponebla rubo" (eble kun "malkombinebla" aû "malkombinema" anstataû "malkomponebla")
4. "Biologia rubo"

La alternativoj sub punkto 3 ŝajnas al mi tro pezaj por tiu en multaj landoj ĉiutaga koncepto. La alternativo "biologia rubo" ŝajnas al mi iom malfacile pravigebla laŭ la signifo de la vorteroj (oni povus ĝin interpreti kiel koncizigitan formon de la peza "biologie malkomponebla rubo", sed tio estas eble iom tro malrekta pravigo).

La ĝis nun neoficialan radikon "kompoŝt/" mi konsideras plej verŝajne oficialiginda, ĉar mi post iom da pripenso dubas pri la eblo trovi bonan kaj sufiĉe koncizan anstataŭigon. Tamen, laŭ PIV kaj la angla Vikipedio oni kompoŝtas nur plantrestaĵojn (sed la germana Vikipedio tion rekte kontraŭas, menciante ankaŭ bestrestaĵojn), dum "biorubo" certe inkluzivas bestrestaĵojn.

Mi momente preferas la relative koncizan kaj laŭ mi sufiĉe precizan "vivaĵorubo". Kion opinias la aliaj pri ĝi?

Amike,

Marcos

José Antonio Vergara

unread,
Jan 29, 2011, 6:52:34 AM1/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi momente preferas la relative koncizan kaj laŭ mi sufiĉe precizan
> "vivaĵorubo". Kion opinias la aliaj pri ĝi?

Ghi elegante mallonge kaj tute bone trafas la kernan signifon, pri kiu
mi insistis per mia propono "vivintajha rubo". Mi do subtenas la ideon
de Marcos.

José Antonio

renato corsetti

unread,
Jan 29, 2011, 7:46:03 AM1/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

> "vivaĵorubo".

Jose' Antonio:

> Mi do subtenas la ideon

Ankaŭ mi. Mi eĉ eksperimentas en la menso per "vivorubo", "viva rubo", sed tio ne ŝajnas aparte brulke funkcii.

Amike

Renato


renato corsetti

unread,
Jan 29, 2011, 7:59:21 AM1/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

| "yuuki-gomi"

Dankon, Vastalto! Nun mi petas ankaŭ la alilingvajn informantojn.

Amike

Renato


Masako TAHIRA

unread,
Jan 29, 2011, 8:01:46 AM1/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/1/29 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:

Cxu neniu komencanto miskomprenos kiel "komo-posxto"?
Cxu "komposxto" estas pli bona ol "komposto"?

amike
Masako

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2011, 8:09:41 AM1/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

| Mi ne scias, ĉu eblas proponi "putrigebla" aŭ "putrema" por nomi
ĉi tian rubon. Povas esti, ke tiuj vortoj aŭ ties tradukoj en
aliaj lingvoj impresas tro malplaĉaj.

Efektive estas tiel almenaŭ por italoj, kiuj havas similan radikon en la itala. Neniu dommastrino konsentus havi "putremajn rubojn" en sia domo.

| "Kompoŝt(ebl)a" rubo estas
alia eblo, sed "kompoŝto" estas neoficiala vorto kaj PIV donas
por la verbo "kompoŝti" strangan kaj ne tre utilan difinon.
La vorto "kompoŝto" mem estas utilega.

Ni jam diskutas pri la propono oficialigi ĝin.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jan 29, 2011, 1:51:01 PM1/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/01/2011 14:01, Masako TAHIRA skribis:

> Cxu neniu komencanto miskomprenos kiel "komo-posxto"?
> Cxu "komposxto" estas pli bona ol "komposto"?

Eble iuj komprenus la vorton kompoŝto kiel komo-poŝton, same kiel ili
komprenus komposton kiel kom-poston.Ili eble skribos "komposto estu
spaceto".

Rilata vorto ŝajnas al mi "humo", kiu laŭ PIV2005 estas "kompleksa
miksaĵo de organikaj substancoj, devenantaj el malkombiniĝo de mortaj,
precipe vegetaĵaj organismoj de grundo"

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2011, 4:50:58 PM1/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


> Rilata vorto ŝajnas al mi "humo"

Jes, sed kun malsama signifo (grundo).

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Eduardo Trápani

unread,
Jan 29, 2011, 5:23:54 PM1/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
> | Kiel diri "kompoŝto" per oficialigita vorto?

En la ĉina oni kunmetas[1] "stako"[2] kaj "fekundo"[3]. Do ili iel
nomas nur la finan staton, kio estas akceptebla kaj kongruas ankaŭ kun
tiu ĉi angla difino[4]. Surbaze de tio mi proponas "humstako" (aŭ
"humamaso") por la substantivo.

Por la verbo mi proponas "humigi".

Amike, Eduardo.

PD: mi ne trovis "stakon" en la listo de samsignifaj vortoj kaj ankaŭ ne
en la listo de oficialigindaj radikoj. Eble amaso estus do pli bona.

[1]
http://www.mandarintools.com/cgi-bin/wordlook.pl?word=compost&searchtype=english&where=whole
[2] http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%B0%EF
[3] http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%AA%CE
[4] http://oxforddictionaries.com/definition/compost

renato corsetti

unread,
Jan 30, 2011, 11:57:15 AM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

| En la ĉina oni kunmetas[1] "stako"[2] kaj "fekundo"[3]. Do ili iel
nomas nur la finan staton, kio estas akceptebla kaj kongruas ankaŭ kun
tiu ĉi angla difino[4]. Surbaze de tio mi proponas "humstako" (aŭ
"humamaso") por la substantivo.

Bone, Eduardo, ke vi konsideras la ĉinan antaŭ ol reagi.

Vi proponas:

kompoŝt-o --> hum-amas-o

Bone, kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 30, 2011, 3:44:15 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 30/01/2011 17:57, renato corsetti skribis:
> kompoŝt-o --> hum-amas-o

Se temas nur pri malgranda kvanto, estas iom strange paroli pri amaso...
Cetere mi subtenas, ke estas rilato inter humo kaj kompoŝto.
Ĉu "humaĵo"?

Amike salutas Leo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 30, 2011, 4:02:15 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman ha scritto:
Tial
- etkvante > humaĵo
- grandkvante > humamaso

kaj
- biorubo > humrubaĵo

J-K Rinaldo

Eduardo Trápani

unread,
Jan 30, 2011, 4:34:11 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> kompoŝt-o --> hum-amas-o
>
> Se temas nur pri malgranda kvanto, estas iom strange paroli pri amaso...

Mi havis la saman problemon kun miaj infanoj pri alia afero. Kaj mi
diris "amaseto". Sed mi komprenas kion vi celas :).

> Cetere mi subtenas, ke estas rilato inter humo kaj kompoŝto.
> Ĉu "humaĵo"?

Jes, povus esti ...

Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
Jan 30, 2011, 5:41:48 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Iom esplorinte la precizan rilaton inter "kompoŝto" kaj "humo", mi rimarkis malfacilaĵon pri la signifo de "kompoŝto". La PIV-a difino estas "Miksaĵo de malkomponiĝANTaj plantrestaĵoj, eventuale kun aldono de kalko, tero k/aŭ minerala aŭ organika sterko, uzATa por sterkado aŭ por plibonigo de grundoj" (la emfazan majuskligon de participaj finaĵoj faris mi). Certe oni ne uzas tiun miksaĵon por sterkado, dum ĝi ankoraŭ malkomponiĝas, sed poste; la demando kiun mi starigis al mi estas, ĉu kompoŝto estas la miksaĵo dum la malkomponiĝo aŭ la el la malkomponiĝo rezultanta hum-simila fekundigaĵo (aŭ ambaŭ). Tio pliklariĝas nek el la PIV-a difino (kiu tamen pro la du nuntempecaj participoj subkomprenigas ke devus esti ambaŭ), nek el la artikolo en la Esperanta Vikipedio. En la germana Vikipedio, "Kompost" estas klare uzata kun ambaŭ sencoj (por la dua ĝi uzas ankaŭ la pliklarigan formon "ausgereifter Kompost", do "maturiĝinta kompoŝto"). En la angla Vikipedio, "compost" estas ĉefe uzata por la dua senco, kun kelkaj neklaraj kazoj.

Eble oni do konkludu, ke "kompoŝto" estas uzebla por ambaŭ sencoj, kaj ke oni povas diri ion kiel "maturiĝANTa kompoŝto" kaj "maturiĝINTa kompoŝto" por distingi tiujn du sencojn. Ĉiukoaze, ĉe serĉado de alternativo oni povas ankaŭ proponi malsamajn alternativojn por tiuj du sencoj (sed oni ankaŭ povus trovi unusolan alternativon, kiu same kovras ambaŭ sencojn).

Krom ĉi tiu dubsenceco de "kompoŝto", la ĉefa diferenco inter humo kaj (maturiĝinta) kompoŝto ŝajne estas, ke la unua estas natura substanco (aperanta sen influo de homoj), dum la dua estas kreita intence kaj sub regataj kondiĉoj (kaj pro tio ŝajne kutime pli fekundiga). Kun tia signifodiferenco, ŝajnas al mi neklare, kiel oni povas uzi "humaĵo" aŭ "humamaso" kiel alternativojn al "kompoŝto". Aliflanke la angla Vikipedio skribas ankaŭ, ke la esprimo "humus" povas esti ankaŭ uzata por matura kompoŝto, do eble la diferenco inter "humo" kaj "maturiĝinta kompoŝto" ne estas tiel klara.

Ĉiuokaze, ĉe la esprimo "kompoŝto" oni pensas pri homa agado kolekti certajn plantrestaĵojn por ke ili malkomponiĝu, dum ĉe "humo" oni tute ne pensas pri iu homa agado. Mi momente opinias malfacila konservi tiun signifodiferencon en alternativo(j) al "kompoŝt/" uzanta(j) "hum/", kaj tial preferus oficialigon de "kompoŝt/o", sed eble mi ŝanĝos mian opinion se aperos pli bona alternativo en la diskuto.

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Jan 30, 2011, 6:05:31 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
> por matura kompoŝto, do eble la diferenco inter "humo" kaj "maturiĝinta
> kompoŝto" ne estas tiel klara.

Laŭ mi ĝi ne ekzistas. Plene matura "kompoŝto" estas ja humo. Tial
"humigi" taŭgus ...

> Ĉiuokaze, ĉe la esprimo "kompoŝto" oni pensas pri homa agado kolekti
> certajn plantrestaĵojn por ke ili malkomponiĝu, dum ĉe "humo" oni tute
> ne pensas pri iu homa agado. Mi momente opinias malfacila konservi tiun
> signifodiferencon en alternativo(j) al "kompoŝt/" uzanta(j) "hum/", kaj
> tial preferus oficialigon de "kompoŝt/o", sed eble mi ŝanĝos mian
> opinion se aperos pli bona alternativo en la diskuto.

Estus eble konservi tiun malsamon. Mi proponis "humigi" por la ago
"kompoŝti" (ni ne forgesu tion, ni ne nur sugestos ion por la -o
vorton). Do, "humigitaĵo" estas klare io kio unue ne estis humo kaj
kion io igis huma. Kaj se ni volas precizigi ke temas pri la putriĝanta
afero kiu ankoraŭ ne iĝis humo, do ni diros "humigataĵo".

Tiu "-ig" montras ke tio ne okazis, nu, tute nature. Kaj pere de
ata/ita ni povas priskribi la du ĉefaj statoj de tiu afero pli ...
elegante ol etnaj lingvoj. Folioj aŭtunaj humiĝas surplanke, sed
restaĵojn de mi salato mi humigos.

Mi kontraŭas do la oficialigindecon. Laŭ mi ni ne sufiĉe ofte uzas
tiujn rimedojn de la esperanta lingvo. Mi povus peti al iu kolekti
ĉiujn humigotaĵojn kaj klarigi ke, ekzemple, ŝelo de organĝo ne estas
bona humigotaĵo se oni havas multajn. Tio estus pli klara ol en la
etnaj lingvoj kie la senso, kiel vi detale priskribis, povas esti kaj la
kolektado de rubaĵo, kaj la tuta aro de agoj (oni ekzemple devas kirli
de tempo al tempo) kaj la rubaĵo mem kaj la fina rezulto.

Amike, Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
Jan 30, 2011, 6:17:49 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
La alternativoj "humigataĵo" kaj "humigitaĵo", kiujn Eduardo ĵus proponis, laŭ mi estas vere bonaj. Mi nur demandas min, kial mi ne mem sukcesis elpensi tiujn bonajn alterantivojn, kiam mi ĵus esploris la rilaton inter "kompoŝt/" kaj "hum/".

Se ne venas iu kontraŭ-argumento kontraŭ tiuj alternativoj, ni povus alpreni jenan linion:

kompoŝt·o → (maturiĝanta) hum·ig·at·aĵ·o, (maturiĝinta) hum·ig·it·aĵ·o

Tio ankaŭ ebligas novan alternativon al la origine pridiskutata "biorubo": "humigebla rubo". Tamen mi daŭre tre ŝatas "vivaĵorubo", kaj prezentus "humigebla rubo" nur kiel duan alternativon post "vivaĵorubo".

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Jan 30, 2011, 6:46:05 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Se ne venas iu kontraŭ-argumento kontraŭ tiuj alternativoj, ni povus
> alpreni jenan linion:
>
> kompoŝt·o → (/maturiĝanta/) hum·ig·at·aĵ·o, (/maturiĝinta/) hum·ig·it·aĵ·o

Ĉu eblus aldoni ankaŭ:

kompoŝt-i → humigi ?

Amike, Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
Jan 31, 2011, 4:23:00 AM1/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

Ĉu eblus aldoni ankaŭ:

kompoŝt-i → humigi ?

Laŭ PIV, la koncerna esprimo estas "kompoŝtigi" kaj ne "kompoŝti". "Kompoŝti" laŭ PIV signifas fekundigi per kompoŝto (por kio ni verŝajne ne sukcesos eltrovi tiel koncizan alternativon, ĉu?).

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Jan 31, 2011, 4:29:25 AM1/31/11
to la-bona...@googlegroups.com

Do kompoŝt-ig-i → humigi

Tiu signifo de "kompoŝti" estas por mi iomete stranga, eble pro influo
de mia denaska.

Amike, Eduardo.

Leo De Cooman

unread,
Jan 31, 2011, 6:49:05 AM1/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 31/01/2011 0:17, Marcos Cramer skribis:

> Tio ankaŭ ebligas novan alternativon al la origine pridiskutata
> "biorubo": "humigebla rubo". Tamen mi daŭre tre ŝatas "vivaĵorubo",
> kaj prezentus "humigebla rubo" nur kiel duan alternativon post
> "vivaĵorubo".

Hazarde mi hieraŭ televidis programon, en kiu afrikano montris, kiel oni
povas trakti buĉan defalaĵon por produkti ... freŝan bongustan fiŝaĵon!
Laŭ tiu persono la procedo estis konata jam antaŭ kvarcent jaroj en lia
lando.
Permesu min resume rakonti ĝin.
Oni montris la buĉan defalajon troviĝantan en grandegaj malprofundaj
kestoj. Amaso da verdaj muŝoj venis demeti siajn ovojn sur ĝin. Post
relative mallonga tempo ĝi estas plena de larvoj. Tiujn oni rikoltas por
nutri fiŝojn (specoj el la specaro Tilapia) en lagetoj.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 31, 2011, 9:17:21 AM1/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 31/01/2011 10:29, Eduardo Trápani skribis:

> Tiu signifo de "kompoŝti" estas por mi iomete stranga, eble pro influo
> de mia denaska.

Same por mi. Ĉe ni la vorto "composteren" havas kaj transitivan kaj
netransitivan signifojn (fari kompoŝton el iuj defalaĵoj aŭ iĝi
kompoŝto), sed ne tiun de "kompoŝti" laŭ PIV.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Feb 3, 2011, 2:16:49 PM2/3/11
to la bona lingvo
PIV proponis kompoŝti ekde kompoŝto same kiel por sterki ekde sterko,
pri plibonigado.
Mi opinias ke povus esti pli prave kompoŝtumi kiel akvumi...
Sed ĉiamaniere la uzo de hum' estas tre fruktodona, ŝajnas al mi
komprenebla: kompoŝti->humigi, ( sed eble PIV ĉikaze donus: humi,
anstataŭ humumi !!)

En humigilo aŭ eĉ sur humigejo, oni povas humigi la vivaĵrubojn kaj
ricevi humigaĵon, pli precize oni enmetas humigotaĵojn= vivaĵrubojn,
kaj se oni atentas la malsekecon kaj bone miksas la
malsimilajn vivaĵrubojn(la lignaĵeroj estas tre bonvenaj), tio iĝas
humigataĵon kaj fine ni povas uzi humigitaĵon, aŭ tutsimple humon, la
ruboj humiĝis.
Kvankam mi faras kompoŝton ekde jardekoj, en Esperantujo ni ne bezonas
la vorton kompoŝt'. Ĉu ne?
Amike, Pjer.

On 31 jan, 10:29, Eduardo Trápani <etrap...@gmail.com> wrote:
> >     Ĉu eblus aldoni ankaŭ:
> >     kompoŝt-i → humigi ?
>
> > Laŭ PIV, la koncerna esprimo estas "kompoŝtigi" kaj ne "kompoŝti".

> Amike, Eduardo.

ro-esp

unread,
Feb 4, 2011, 8:11:18 AM2/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
>
> biorub·o → organik·a rub·o
>
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

ke anglemuloj kontentos prie ;-)

> From: "Ronald Schindler" <RonaldS...@web.de>
>
> Char temas pri „aferoj, kiujn oni povas preni en la manojn“, mi
> preferas uzi la vorton “rubajho” anstatau “rubo”.

stranga difino de "ajxo"...


> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

> Ronaldo S.:
>
>> Char temas pri "aferoj, kiujn oni povas preni en la manojn", mi
> preferas uzi la vorton "rubajho" anstatau "rubo".
>
>
> C^u vi bonvolus klarigi iom plie? Rub- estas radiko en la Universala
> Vortaro tie tradukita per décombres, gravois | rubbish | Schutt .

Jen versxajne la origino de la malgxojoj. La francaj kaj germana
vortoj ne indikas ajnajn forjxet(ind)ajxojn, sed nur la restajxojn de
rokoj, domoj , konstruajxoj.

> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Jan 26 09:44PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/d53f14a8f110a3fb
>
> Transirante de la Esperanta vikipedio al la angla, mi trovis, ke
> temas pri “biodegradable waste”. Tio ne estas sama kiel “organika
> rubo”.

Miaimprese en la angla "organic waste" jes estas sinonimo de
"biodegradeable waste"


Chiuokaze, mi ne komprenis pri kio temas, ghis mi legis la
> anglan vorton. Tio montras, ke la Esperanta traduko ne estas
> kontentiga. La demando estas, kiel traduki la vorton “biodegradable”.

forputr(adkap)abla ;-) ?

> Rilate al organikaj ruboj, mi nomas tiujn “recikleblaj”, kvankam tio
> ne estas preciza traduko.

la problemo de tiu estas ke gxia signifo multe pli vastas. Ja ekzistas
aferoj recikleblaj kiuj tamen ne povas forputri

gxis, Ronaldo N


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages