transmisii

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 11, 2008, 2:01:18 PM5/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Jen nova propono:

transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2008, 2:23:01 PM5/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i

Provizore registrita. Komentoj bonvenaj.

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Anna Lowenstein

unread,
May 13, 2008, 9:41:00 AM5/13/08
to la-bona...@googlegroups.com

C’u temas pri radio-elsendoj? Mi kutime diras “elsendi” au’ “dissendi”. (Kaj, cetere, c’u en la listo estas la vorto “brodkasti”? Ankau’ tio devus esti “elsendi”, kompreneble.)

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 11 maggio 2008 20.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) transmisi-i

Marcos Cramer

unread,
May 13, 2008, 10:28:56 AM5/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
> C'u temas pri radio-elsendoj? Mi kutime diras "elsendi" au' "dissendi".

Almenau la ekzemplo en ReVo (" la penso transmisii povumon de
jetmotoro al helico ne estas nova") tute ne rilatas al radi-elsendoj.
Tamen eble kelkaj Esperantistoj ankau uzas la vorton por
radi-elsendo...

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 13, 2008, 10:21:27 AM5/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

C’u temas pri radio-elsendoj?

Ne. Temas pri la unuaj provoj enmeti tiun vorton en Esperanton. Nun la senco lau' PIV restas ankorau' "transdoni energion, movon, ktp. de unu mas'ino al alia" sed ankau' "transdoni malsanon de unu kopo al la alia". la radia senco venos.


c’u en la listo estas la vorto “brodkasti”?

jes.

brodkast-i --> dis-send-i (per radi-o, televid-o)

renato

Antonio De Salvo

unread,
May 13, 2008, 1:08:50 PM5/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

>Jen nova propono:
transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i

Mi respondas:
laux mi, transmisi-i estas akceptebla (kaj ecx bezonata) vorto por la
teknika signifo "transigi movon/ energion" (ekz. transmisia rimeno): la nura
vorto transigi ne elcxerpas la koncepton; transsendi (senkonsidere pri la
gxena apudesto de du samaj konsonantoj plus unu alia, kio komplikas la
elparolon) ecx misvojigas, cxar ne temas pri sendo (la movo/ energio ktp
okazas laux kontinua formo); peri havas tute alian signifon (= funkcii kiel
inter-rilatiga rimedo); komuniki estas tro gxenerala vorto kun amaso da
aliaj specifaj signifoj.

Pri demando de Anna koncerne radio-dissendojn (aux radio-elsendojn), mi
neniam uzis la vorton "transmisii" en la 37 jaroj, dum kiuj mi prizorgis la
(tiaman) radioprogramon en esperanto de Radio Roma; des malpli mi uzis/
uzas/ uzos "brodkasti"!

Amike,

Antonio De Salvo


Renato Corsetti

unread,
May 13, 2008, 1:22:47 PM5/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i

laux mi, transmisi-i estas akceptebla (kaj ecx bezonata) vorto por la
teknika signifo "transigi movon/ energion" (ekz. transmisia rimeno): la nura
vorto transigi ne elcxerpas la koncepton;

Kial? Mi povus lasi nur tiun samsignifan esprimon.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 3, 2008, 4:31:19 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/5/13, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>:

C'u temas pri radio-elsendoj? Mi kutime diras "elsendi" au' "dissendi". (Kaj, cetere, c'u en la listo estas la vorto "brodkasti"? Ankau' tio devus esti "elsendi", kompreneble.)

     En nia tabelo de "simplaj samsignifaj vortoj oni efektive trovas la jenon, kiel vi chiuj, kaj speciale la demandintino, tion certe jam scias :
brodkast-i --> dis-send-i (per radi-o, televid-o)
     Chu fari diferencon inter "dis/send/i" kaj "el/send/i" ? chu ne preferi "dis/aud/ig/i" (kiu lasta  bedaurinde pri televido malpli bone konvenas) ?  Mi ne sentas min matura por firme respondi al tiuj demandoj. Rapida esploreto che Butler (Esperanto-English Dictionary) kaj en la NPIV apenau helpas. Shajnetas al mi, ke iun programeron oni "elsendas", sed ke "radiostacio" (kiel oni ofte diras, sed chitiu vorto shajnas al mi ne-komprenebla) estas "dissendejo" (kiam oni ne estas diranta tri iu difinita elsendajho, ke tiu estas el tie elsendata. Se ni ne faru diferencon inter "dis/send/i" kaj "el/send/i", mi preferus, kiel vi faris, la unuan. Sed pri chio tio mi tre malfirmas.
     Mi opinias, ke "televid/o" estas vorto ne-kontentige farita, sed ke ghi ne povas naski miskomprenojn, kaj ghi estas fime enradikighinta, pro kio mi plene konsentas, ke oni ne enlasu"televizi/o"-n anstataue.
     Kontraue, "radi/o" (por la chi tie aperanta signifo) shajnas al mi tute ne digestebla, char radio estas duonlinio rekta el la centro (au chu prefere diri "mezpunkto", kiel iam oni kutimis ?  "centro" ja ne estas Fundamenta) de rondo au globo. Anglalingve "radio" do estas "radius", kaj tial ankau "ray", "beam" (lumradio), "spoke" (radoradio), eble kelkaj pliaj (la lingvon anglan mi nur dum ok jaroj chiusemajne lernadis), sed ne "broadcasting station" nek io alia kun "broadcast" (kiel ekzemplon mi elektis la anglan pro tio, ke la plej demandema el inter ni estas anglalingvanino).
     Pro tio mi proponas, ke ni korektu el :
"(per radi-o, televid-o)" al : "(per Herc(aj )ondoj)".
 
 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 11 maggio 2008 20.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) transmisi-i

Marcos:

transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i

     Chi tio ne multe helpos al rigardinto, char ghusta elekto inter tiuj vortoj kaj eble iuj pliaj dependos de la kuntekstoj kaj precizaj signifoj. Sed mi ne scias, chu ni povus pli multe helpi sen grava forlaso de la dezirata malmultvorteco de niaj paragrafoj.
 
     Kore salutas                                      Francisko


                                                      

Fra Simo

unread,
Sep 3, 2008, 5:19:05 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/5/13, Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

Marcos Cramer skribis:
>Jen nova propono:
transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i

Mi respondas:
laux mi, transmisi-i estas akceptebla (kaj ecx bezonata) vorto por la
teknika signifo "transigi movon/ energion" (ekz. transmisia rimeno): la nura
vorto transigi ne elcxerpas la koncepton; transsendi (senkonsidere pri la
gxena apudesto de du samaj konsonantoj plus unu alia, kio komplikas la
elparolon) ecx misvojigas, cxar ne temas pri sendo (la movo/ energio ktp
okazas laux kontinua formo); peri havas tute alian signifon (= funkcii kiel
inter-rilatiga rimedo); komuniki estas tro gxenerala vorto kun amaso da
aliaj specifaj signifoj.
 
     Siatempe (prepare al la nova PIV), mi pri "transmisi/i" por mi mem kaj por la redaktoroj de la vortaro notis la jenon :
Unuavide, ne utilus : ---> komunik/i, trans/ig/i
Sed chu ~ilo restus klara, se en ghi oni tradukus ~  al unu el tiuj du ?
==> Repristudinde, en ligo kun aliaj terminoj pri mashinoj !
     Poste mi tamen aldonis la jenon :
Tia ~ilo ne chiam estus klara, sed ja estus klaraj kun komunik/ au trans/ig/ anstatau ~ terminoj kiel la jenaj : {mov(o), fort(o), energi}~a {aks, stang, aks, rimen, ...}o
     Konklude mi opinias, ke "transmisi/" ja estas plene fortradukebla. Indus decidi, kie "tans/ig/" estas preferinda, kie "komunik/" (se ie), kaj provi, chu foje konvenus fortraduko al "trans/don/" au al io alia.
     Estus bele, se ni povus indiki, ke "trans/send/i" kaj "per/i", ankau proponataj de Marcos, kaj anstatau kiuj oni ja foje tre malsaghe uzas "transmisi/i", havas signifon tre malsaman, pri kio Antonio pravas.

     Kore salutas                                          Francisko



Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 3:08:16 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko: 
Siatempe (prepare al la nova PIV), mi pri "transmisi/i" por mi mem kaj por la redaktoroj de la vortaro notis la jenon :
Ĉu vere vi iumaniere kunlaboris pri PIV?

Nun ni havas la linion:

transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i

Mi komprenas, ke ni ne devas ŝanĝi ion laŭ vi. Ĉu tiel?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 3:27:08 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


brodkast-i --> dis-send-i (per radi-o, televid-o)
     Pro tio mi proponas, ke ni korektu el :
" (per radi-o, televid-o) " al : " (per Herc(aj )ondoj) ".
Eble ni povus aldoni tion, sed mi kiel nefakulo ankaŭ pri dissendado ne faciel komprenus tion, se mi renkontus ĝin en vortaro.

Kion pensas la aliaj?

Renato



Leo De Cooman

unread,
Sep 4, 2008, 7:00:24 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Hercaj ondoj > elektromagnetaj ondoj
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 4 september 2008 8:27
Onderwerp: (la bona lingvo) transmisi-i



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.169 / Virus Database: 270.6.16/1650 - Release Date: 3/09/2008 16:13

Antonio De Salvo

unread,
Sep 4, 2008, 9:37:30 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman:

Hercaj ondoj > elektromagnetaj ondoj

 

Mi respondas:

laux mia (nefakula) kompreno, “elektromagnetaj ondoj” estas koncepto tre pli gxenerala ol “radiaj ondoj”/ “hercaj ondoj”.

Se mi ne eraras, elektromagnetaj ondoj estas generataj de plej diversaj fontoj (la Suno, elektraj kabloj kaj aparatoj, komputiloj, telefonaj antenoj, porteblaj telefonoj, mikroondaj fornoj, iksoradiaj aparatoj, ktp); la hercaj ondoj, kontraue, estas apartajxo de radio/ televido, cxar ili okupas difinitan porcion (inter 0 kaj 300 GHz).

Gxis

Antonio De Salvo

 


Andreas Kueck

unread,
Sep 4, 2008, 11:41:25 AM9/4/08
to la bona lingvo
On 3 Sep., 23:19, "Fra Simo" <fras...@gmail.com> wrote:
> 2008/5/13, Antonio De Salvo <antoniodesa...@tiscali.it>:
>
>
>
> > Marcos Cramer skribis:
> > >Jen nova propono:
> > transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i

Kial en "transmisi'i" oni ne povas vidi "trans'misi'i"? (Au alie
demandite: Kial la Fundamenta radiko "misi'" ampleksu transigon de nur
religiaj, politikaj, diplomatiaj kaj similaj aferoj kaj ne ankau de
ekzemple energio, forto, movo?)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 1:11:38 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Kial la Fundamenta radiko "misi'" ampleksu transigon de nur
religiaj, politikaj, diplomatiaj kaj similaj aferoj kaj ne ankau de
ekzemple energio, forto, movo?)
Mi kredas, ke tiuj transigoj ne estas en la vortoj per kiuj oni tradukis la originalan misi- en la universala vortaro.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 4, 2008, 6:10:25 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:
> ...  la hercaj ondoj, kontraue, estas apartajxo de radio/ televido, cxar ili okupas difinitan porcion (inter 0 kaj 300 GHz).
 
Pri la fontoj de elektromagnetaj ondoj vi pravas. Kiam elektra ŝargo estas akcelata, ekestas elektromagneta ondo ĉirkaŭ ĝi.
Principe ne estas diferenco inter la ondoj uzataj por radiaj kaj televidaj elsendoj, do "radiaj ondoj" aŭ "radioondoj" aŭ "radiondoj" devus ankaŭ esti ebla vorto.
Ankaŭ lumo (elektromagneta ondo) estas uzata por transporti/ transsendi informon tra vitraj fibroj. Pri la uzo de rentgenradioj mi ankoraŭ ne aŭdis. Ĉu ni ekskludu tiujn frekvencojn el la koncepto de "transmisio"?
Se temas nur pri la "sendrataj transmisioj": eble jes.
Se temas pri ĉiuspecaj transmisioj, mi uzus "elektromagnetaj ondoj"n, do la pli ĝeneralan vorton.
 
Alia aspekto: kial ondoj de s-ro Herz? Ĉu s-roj Marconi kaj Popov konsentas? Ĉu ili estas en nia listo?   :o)
Ĉu "Hercaj ondoj" estus laŭfundamentaj?   :o)
Cetere mi ankaŭ ne trovis "elektr"n en la fundamento   :o(
... ĉu do nur "magnetaj ondoj"? (tiu radiko
La radiko "radi" estas en la fundamento.
 
Amike salutas
Leo
  

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 5:15:28 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Cetere mi ankaŭ ne trovis "elektr"n en la fundamento  
Tamen nia prapatroj oficialigis ĝin en la Unua Aldono.

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Sep 4, 2008, 6:41:05 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
Aan: la-bona...@googlegroups.com <la-bona...@googlegroups.com>
Datum: donderdag 4 september 2008 15:37
Onderwerp: (la bona lingvo) R: transmisi-i


>Leo De Cooman:
>
>Hercaj ondoj > elektromagnetaj ondoj
>
>
>
>Mi respondas:
>
>laux mia (nefakula) kompreno, "elektromagnetaj ondoj" estas koncepto tre
pli
>gxenerala ol "radiaj ondoj"/ "hercaj ondoj".

"elektromagnetaj ondoj" estas malpli gxenerala ol "Hercaj ondoj". Ja ankaw
son-ondoj havas frekvencojn, esprimeblajn per Herco - cxu jes?

>Se mi ne eraras, elektromagnetaj ondoj estas generataj de plej diversaj
>fontoj (la Suno, elektraj kabloj kaj aparatoj, komputiloj, telefonaj
>antenoj, porteblaj telefonoj, mikroondaj fornoj, iksoradiaj aparatoj, ktp);

elektraj kabloj nur se trairas alternanta kurento

>la hercaj ondoj, kontraue, estas apartajxo de radio/ televido, cxar ili
>okupas difinitan porcion (inter 0 kaj 300 GHz).


Stranga difino, de kie gxi venis ?

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Sep 4, 2008, 8:20:33 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

>la hercaj ondoj, kontraue, estas apartajxo de radio/ televido, cxar ili
>okupas difinitan porcion (inter 0 kaj 300 GHz).

Ronaldo:


Stranga difino, de kie gxi venis ?

Antonio:
http://en.wikipedia.org/wiki/Radio_frequency

Gxis
Antonio De Salvo

Pilar Otto

unread,
Sep 5, 2008, 4:45:54 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> *Francisko:*
> **
>
> *
> brodkast-i --> dis-send-i (per radi-o, televid-o)*

>
>> Pro tio mi proponas, ke ni korektu el :
>> "* (per radi-o, televid-o) * " * * al : " *(per Herc(aj )ondoj)* ".

> Eble ni povus aldoni tion, sed mi kiel nefakulo ankaŭ pri dissendado
> ne faciel komprenus tion, se mi renkontus ĝin en vortaro.
>
> Kion pensas la aliaj?

Mi kun intereso sekvas la diskuton pri teknika precizeco kaj laika
komprenebleco. Iam mi esperas povi komenti mesagxon de Leo, kie li parolas
pri "rezist(anc)o", "impedanco", "kapacitanco" k.s. Por fakuloj tiaj
distingoj estas gravaj, ecx necesaj! Sed por laiko la enkonduko de tiaj
distingoj EN LA CXIUTAGAN LINGVON igas la lingvon pli malfacila kaj - pli
grave - igas la mesagxojn esprimatajn per tiu lingvajxo malpli kompreneblaj.

Aliflanke, abunda uzo de la "bonlingva" principo "fortraduki" (traduki tiel,
ke "malbonlingva" vorto estu for) per lauxeble plej multaj Fundamentaj
vortoj, ankaux povas malpliigi la komprenon, unue cxar la (for)tradukajxoj
ofte estas longegaj, kaj due cxar ili impresas kiel senhelpaj esprimoj
similaj al tiuj, per kiuj elturnigxas homoj ne bone regantaj la lingvon, en
kiu ili pene esprimas sin.

La multsignifeco de "radio" (radio de rado/cirklo, sunradio, sistemo por
dissendi kaj ricevi auxdeblajxojn per radio-ondoj) principe estas gxena.
Tamen por internacia laika publiko "radio" en la lasta el tiuj sencoj estas
pli bone komprenebla ol "hercaj ondoj". Laikoj ja konas indikojn de
frekvencoj en "kilohercoj" kaj "megahercoj", sed versxajne ne konscias pri
la teknikajxoj, kiuj kusxas sub tiuj terminoj. Do por normalaj uzantoj
"radio" kaj "televido" kauxzas malpli da kaprompiga cerbumado, ol "hercaj
ondoj".

Per cxi tio mi klopodas resti en ia "ora mezo", ne pretendante tamen
kandidati por ora medalo.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Sep 5, 2008, 5:13:24 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
mi klopodas resti en ia "ora mezo", ne pretendante tamen 
kandidati por ora medalo.
Ĝuste la malfacileco de nia laboro kuŝas tie, ke estas malfacile atingi la oran mezon ("marŝ-aparat-o por krur-o" kaj "gambo por kruro" estas ekzemploj de malora malmezo).

Oran medalon vi ricevos en la tago en kiu vi proponos tiom da linioj kiom proponis Harri.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 5, 2008, 8:58:59 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> "elektromagnetaj ondoj" estas malpli gxenerala ol "Hercaj ondoj". Ja ankaw
> son-ondoj havas frekvencojn, esprimeblajn per Herco - cxu jes?
Ankaŭ la nombro da aŭtobusoj en tago estas esprimeblaj per hercoj
(malgrandlitere), sed la naturo de la du fenomenoj estas tute malsamaj:
elektromagnetaj ondoj okazas en alia spaco ol sonondoj. Por sonondoj necesas
materia medio: aero, akvo, ... dum elekromagnetaj ondoj disvastiĝas ankaŭ en
vakuo. Cetere la frekvenco (esprimita per hercoj) estas nur unu aspekto de
ondo.

>>la hercaj ondoj, kontraue, estas apartajxo de radio/ televido, cxar ili
>>okupas difinitan porcion (inter 0 kaj 300 GHz).
>
> Stranga difino, de kie gxi venis ?

Fakte tiuj limoj estas iom arbitraj, ne tre striktaj. Temas pri la teknike
nun uzataj frekvencoj. Cetere 0 Hz estas kontinua kurento, kiu ne estigas
ondojn, nur "statikan" magnetan kampon.

Amike salutas
Leo

Andreas Kueck

unread,
Sep 7, 2008, 2:52:08 AM9/7/08
to la bona lingvo
Chu vere? La traduko en la anglan, "mission", povas signifi ankau je
"ago", "farotajho, tasko". Krome "mission control" signifas je
"kontrolstacio de kosmoflugo", do rilatas almenau parte iel al ankau
tehhnika afero; fonto:
<http://dict.leo.org/ende?lp=ende&p=smQyk.&search=mission>.

La lau mi nura akceptebla kialo, ne klarigi "transmisi'i" per
"trans'misi'i" estas tio, ke ech la angla "mission" povas esti
atribuata kredeble nur al homoj.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 7, 2008, 4:03:32 AM9/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
La lau mi nura akceptebla kialo, ne klarigi "transmisi'i" per
"trans'misi'i" estas tio, ke ech la angla "mission" povas esti
atribuata kredeble nur al homoj.
Nu ankaŭ en la itala "missione" estas tasko, celo, kaj similaj...

Mi kredas ke via "misi-i" en Esperanto estas "sendi".

amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages