ree pri mikoonda forno

3 views
Skip to first unread message

Pablo

unread,
Dec 4, 2011, 2:22:16 PM12/4/11
to la bona lingvo
Saluton samideanoj,

Jam de longe mi ne partoprenas aktive.

Nu, mi ne scias cxu mi rajtas proponi revortigon por vorto jam
pridiskutita cxi-tie kaj aperanta nun cxe la listo de simplaj
samsignifaj vortoj. Se mi ne rajtas, preteratentu cxi mesagxon. Se mi
ja rajtas, mi volas proponi revortigon por mikroonda forno.

La unua, kiu venis al mi tute spontane dum mi uzis cxi ilon hodiaux
vespere, estas: tujvarmigilo.

Kial ne? Eble ni estas tro alkrocxitaj al vortigo de cxi tiu
instrumento en niaj lingvoj, kiuj utiligas nepre la ideon pri mikoondo
kaj pri forno. Eble indus nomi cxi tion per aliaj ecoj gxiaj, kiel mi
faras cxe tujvarmigilo, aludante al gxia kapablo "rapide varmigi"
nutrajxojn.

Tamen se ni volas plu difini cxi tiun instrumento aludante al tio ke
temas pri "forno" kiu varmigas per "ondoj", mi proponas nomi gxin
tutsimple ondforno. Verdire, mi fajfas cxu temas pri etondaj,
longondaj aux aliaj ondoj pri kiiuj mi komprenas nenion. Mi nur volas
vorton faciluzeblan kiu montru al mi nedubigeble pri kio temas kiam mi
auxdas aux legas gxin. Kaj mi kredas ke ondforno plenumas cxi du
kondicxojn.

Fartu bone,

Pablo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2011, 2:30:15 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Pablo! Vi mankis al ni dum iom da tempo.

Ĉiuj registraĵoj en niaj listoj estas principe rediskuteblaj.

Nun ni havas la linion:

mikroond·a forn·o ~ et·ond·a forn·o

Vi proponus la linion:

mikroond·a forn·o ~ tuj·varm·ig-ilo-o, ond-form-o

Ambaŭ proponoj ŝajnas al mi tre vivopovaj, kaj mi pretus aldoni ilin en nian linion.

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Dec 4, 2011, 3:46:02 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com


2011/12/4 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

     Al mi (Francisko) unuavide shajnas, ke "ond/forn/o" au, eble preferinde, "ond/forn/et/o" estus bona.
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
http://esperanto-au-bac.fr

sil...@tin.it

unread,
Dec 4, 2011, 3:23:10 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
La suban mesagxon entenas laux mi eraron, gxi devus esti "Ondoforno"kaj ne "Ondoformo"


---Messaggio originale---
Da: renato....@uniroma1.it
Data: 4-dic-2011 20.30
A: <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) ree pri mikoonda forno


Saluton, Pablo! Vi mankis al ni dum iom da tempo.

Ĉiuj registraĵoj en niaj listoj estas principe rediskuteblaj.

Nun ni havas la linion:

mikroond·a forn·o ~ et·ond·a forn·o

Vi proponus la linion:

mikroond·a forn·o ~ tuj·varm·ig-ilo-o, ond-form-o

Ambaŭ proponoj ŝajnas al mi tre vivopovaj, kaj mi pretus aldoni ilin en
nian linion.

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Silvia Garnero

unread,
Dec 4, 2011, 3:14:15 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias ke en tiu cxi suba mesagxo estas eraro, fakte devus esti, laux mi, Ondoforno kaj ne "Ondoforno" . Amike! Silvia Garnero.


--

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2011, 4:18:33 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Silvia:
>   Ondoforno kaj ne "Ondoformo"

Certe. Temas pri skriberaro.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Dec 4, 2011, 5:05:54 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte la temlinion de la mesaĝo de Pablo, mi unue timis remaĉadon de iuj argumentoj jam antaŭe diskutitaj ĉi tie. Sed kiam mi legis la mesaĝon mem, mi tuj ekŝatis liajn novajn proponojn, kaj iom bedaŭras, ke ili ne aperis en nia antaŭa diskuto. Ja post nia antaŭa diskuto, mi igis min forlasi la por mi jam kutiman esprimon "mikroonda forno" kaj devige alkutimigis min al "etonda forno". Mi ne emas (kaj ne povas) fari tiajn kutimoŝanĝojn tro ofte, do nun certe ne tute rapide ŝanĝos mian lingvouzon al iu el la formoj proponitaj de Pablo (ĉiuokaze, mi per tio tro konfuzus mian edzinon, kaj eble aknaŭ iomete mian filinon). Sed tamen mi certe elprovos la proponojn de Pablo hejme, kaj vidos kiel reagos miaj familianoj.

Mi nun ankoraŭ ne povas diri, ĉu mi preferas "tujvarmigilo" aŭ "ondoforno", sed certe interesas min la vidpunkto de aliaj.

Amike,
Markos

Leo De Cooman

unread,
Dec 4, 2011, 6:01:38 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/12/2011 20:30, Renato Corsetti schreef:

> mikroond·a forn·o ~ tuj·varm·ig-ilo-o, ond-form-o
>
> Ambaŭ proponoj ŝajnas al mi tre vivopovaj, kaj mi pretus aldoni ilin
> en nian linion.
>
> Kion pensas la aliaj?

Precipe la vorto "ondoforno" plaĉas al mi, kvankam ĝi ne precizigas, ke
temas pri elektromagnetaj ondoj (pri kiuj la plej multaj homoj eĉ ne
scias la nomon).

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2011, 2:49:50 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi havas la samajn sentojn kiel Markos kaj Leo. Provizore mi ŝanĝis la linion al:

mikroond·a forn·o ~ (et·)ond·a forn·o, tuj·varm·ig·il·o

Kompreneble "onda forno", "ondoforno" kaj "ondforno", laŭ mia sento, estas ĉiuj ebla kaj samsignifaj.

Andreas Kueck

unread,
Dec 5, 2011, 3:00:50 PM12/5/11
to la bona lingvo
On 4 Dez., 20:22, Pablo <pcon...@gmail.com> wrote:
> temas pri "forno" kiu varmigas per "ondoj", mi proponas nomi gxin
> tutsimple ondforno.

Sed tio ne estas sufiche preciza, char kiel ondfornon oni povas
kompreni ekzemple ankau fornon, kies varmegon estigas sen utiligo de
mikroondoj alterna kurento, char ankau chi lasta estas ondoj.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2011, 5:03:56 PM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
kiel ondfornon oni povas kompreni ekzemple ankau fornon, kies varmegon estigas sen utiligo de mikroondoj alterna kurento, char ankau chi lasta estas ondoj.
Laŭ mi la fakto estas, ke la tuta afero ĉirkaŭ la mikroondoj estas mistera kaj por mi kaj por preskaŭ ĉiuj aliaj parolantoj.

Pablo

unread,
Dec 5, 2011, 6:06:28 PM12/5/11
to la bona lingvo

>Sed tio ne estas sufiche preciza, char kiel ondfornon oni povas
>kompreni ekzemple ankau fornon, kies varmegon estigas sen utiligo de
>mikroondoj alterna kurento, char ankau chi lasta estas ondoj.

Mi certas ke vi pravas kion vi diras sed mi kredas ke tiaj precizigoj
troas por nia afero, tio estas, nomi cxiutagan kuirejan ilon. Mi
kredas ke la vorto ondforno,kvankam ne tutpreciza, suficxe bone
elvokas la koncernan ilon por la plejmulto.

Pablo.

Pjer

unread,
Dec 6, 2011, 6:40:35 AM12/6/11
to la bona lingvo
Kvankam iom fizikisto, mi konsentas kun Pablo, ke por
ĉiutaga uzo "ondforno" estus aldonebla al la proponoj.
Amike, Pjer.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages