pormanka

18 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Feb 27, 2014, 3:11:04 AM2/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovis:
 
defaŭlt·a → implic·it·a, norm·a, antaŭ·fiks·it·a/agord·it·a, ĉef·a (kiam temas pri elekto inter pluraj eblecoj)
 
Mi volus shanghi tion en nur du: pormanka (se valoro mankas) kaj norma (se temas pri komenca valoro)
La difino de implicita, lau PIV, por mi ne estas ghusta: "Rilata al valoro supozata, se alia valoro ne estas specifita".
"Defaŭlta" valoro lau mi ne estas - automate - supozata; ghi estas uzata, char por la bona funkciado
la programo au mashino bezonas iun valoron kaj tial - normale - agordas lau la plej konvena au kutima valoro.
Sed ghi ne "supozas" tiun valoron, ghi simple ne scias ! 
La terminoj antaŭfiksita kaj agordita ne trafas la esencon de la vorto defaŭlta. Se oni uzas ilin, oni pli bone uzu defaŭlta mem,
kiel mutlaj programistoj jam faras. Vidu http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=default.
La vorto pormanka, tipe SSV !, estas proponita jam antau multaj jaroj de Sergej Poprovskij (Komputika Terminaro).
La vorto estis mallonge pridiskutata en uea-membroj-priliste.
 
Johan

Marcos Cramer

unread,
Feb 27, 2014, 4:26:15 AM2/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:


> "Defaŭlta" valoro lau mi ne estas - automate - supozata

Por io, kio estas "aŭtomate supozata", oni laŭ mi tute bone povas diri, ke ĝi estas "implicita". Pro tio mi pensas, ke "implicita" estas la plej bona anstataŭigo kaj restu en la unua pozicio.

>
La vorto pormanka, tipe SSV !, estas proponita jam antau multaj jaroj de Sergej Poprovskij (Komputika Terminaro).

La aktuala versio de la Komputada Leksikono de Pokrovskij rekomendas "defaŭlta", kaj aldonas al tio jenan noton:

----
Noto. Eblaj alternativoj: apriora, pormanka; aŭ, imitante la rusan terminon, persilenta, persilentaĵo (ago aŭ atribuo kiu aktualiĝas se alio ne estas dirita, t.e. per la fakto ke la program[ist]o silentis pri ĝi; kp la esprimon «laŭ nia silenta interkonsento» — cetere, Zamenhofan). — Eblas misanalizo de-faŭlt-o (faŭlto estas termino geologia).
----

Laŭ mi, "pormanka" estas malfacile komprenebla. "Apriora" eble por mi estus iom pli facile komprenebla, sed verŝajne nur ĉar mi bone komprenas "apriora" surbaze de miaj filozofiaj studoj. Sed ĉiuokaze, la signifo de "apriora" ja estas iom malsama, ĉar "apriora" signifas "antaŭ iaj spertoj", dum "defaŭlta" signifas "antaŭ ia specifado de la valoro fare de la uzanto".

Johan skribis:

> La terminoj antaŭfiksita kaj agordita ne trafas la esencon de la vorto defaŭlta.

Laŭ mi la ideo estis rekomendi "antaŭfiksita" kaj "antaŭagordita", ne "antaŭfiksita" kaj "agordita". Certe la linio en sia nuna formo estas iom miskomprenebla ĉi-rilate. Prefere ĝi tekstu

defaŭlt·a → implic·it·a, norm·a, antaŭ·fiks·it·a, antaŭ·agord·it·a, ĉef·a (kiam temas pri elekto inter pluraj eblecoj)

Johan, ĉu vi povas klarigi, kial "antaŭfiksita" (kaj "antaŭagordita") laŭ vi ne trafas la esencon de la vorto. Laŭ mi ili bone trafas la esencon, ĉar defaŭlta valoro esence estas valoro, kiun la programisto de programo antaŭfiksis aŭ antaŭagordis por uzo en la okazo ke la uzanto de la programo ne specifas alian valoron.

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Feb 27, 2014, 10:14:13 AM2/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos: Johan, ĉu vi povas klarigi, kial "antaŭfiksita" (kaj "antaŭagordita") laŭ vi ne trafas la esencon de la vorto.
 
antaufiksita estas pli ghenerala ideo ol pormanka (au tiu malbela "defaulta").
"pormanka" donas la kauzon de la asignita valoro: mankas valoro.
Post dono de la valoro ghi ne (plu) estas fiksita.
La ideo de "agordita" estas ankorau malpli trafa, char "agordi" elvokas la ideon de iu harmonio inter la sistemo kaj la enigajho
(instrumento kaj ludanto ktp). Mi povas malfacile imagi "harmonion" (tio estas io reciproka, chu?) inter programo kaj uzulo.
 
La vorto "implicita" estas "ne-eksplicita", ne-esprimita, sed sugestita el la kunteksto.
Pormanka valoro kontraue povas esti eksplicita (t.e. menciita) kaj ne-necese estas "sugestita el la kunteksto".
 
En kiu maniero Pokrovskij nun "rekomendas'la vorton defaulta, nur pro tio, ke ghi estas kapvorto?
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Feb 27, 2014, 11:49:45 AM2/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kial ne uzi "preferita" por "defaŭlta"? (tio estas, por indiki la preferitan vojon aŭ eblecon)

Franklin Montenegro


--

Johan Derks

unread,
Feb 27, 2014, 2:01:42 PM2/27/14
to la-bona...@googlegroups.com
La uzanto decidas kion li preferas. Vi vershajne volas esprimi per "preferita",  kio vere estas "norma".
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 27 februari 2014 17:49
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) pormanka

Tomaž Longyka

unread,
Feb 28, 2014, 7:11:09 PM2/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
 
Johan skribis:


> La vorto pormanka, tipe SSV !, estas proponita jam antau multaj jaroj de Sergej Poprovskij (Komputika Terminaro).

"pormanka" donas la kauzon de la asignita valoro: mankas valoro.
Post dono de la valoro ghi ne (plu) estas fiksita.


Marcos:
Laŭ mi, "pormanka" estas malfacile komprenebla.
 
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
 
Pormanka” ne estas nur malfacile komprenebla, sed estas malĝuste farita. La prepozicio “por” en Eo  n e  signifas kaŭzon. Kaŭzon signifas la prepozicio “pro”, do la ĝusta vorto estus “promanka”. (Pro manko de valoro, kaj ne por manko de valoro.)
 
Amike
Tomaso
 
 
 

Johan Derks

unread,
Mar 1, 2014, 2:25:17 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Tio dependas de la maniero de rigardo, Tomaž.
Oni ankau povas diri, ke tiu valoro estas donita por la kazo, ke valoro mankas.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 1 maart 2014 1:11
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) pormanka

 
 
Johan skribis:

--

lowenstein, anna

unread,
Mar 1, 2014, 4:37:05 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne sekvis la koncernan diskuton, do mi eĉ ne povas diveni, kio estas la signifo de "pormanka".

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2014, 4:49:26 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

|    Mi ne sekvis la koncernan diskuton, do mi eĉ ne povas diveni, kio estas la signifo de "pormanka".

Ni diskutas pri la jena linio:

defaŭlt·a → implic·it·a, norm·a, antaŭ·fiks·it·a/agord·it·a, ĉef·a (kiam temas pri elekto inter pluraj eblecoj)

Renato

Tomaž Longyka

unread,
Mar 2, 2014, 5:57:52 AM3/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
Johan:


> La vorto pormanka, tipe SSV !, estas proponita jam antau multaj jaroj de Sergej Poprovskij (Komputika Terminaro).

Johan:
 
"pormanka" donas la kauzon de la asignita valoro: mankas valoro.
 
Marcos:
Laŭ mi, "pormanka" estas malfacile komprenebla.
 
Tomaso:
 
Pormanka” ne estas nur malfacile komprenebla, sed estas malĝuste farita. La prepozicio “por” en Eo  n e  signifas kaŭzon. Kaŭzon signifas la prepozicio “pro”, do la ĝusta vorto estus “promanka”. (Pro manko de valoro, kaj ne por manko de valoro.)
 
Johan:
Tio dependas de la maniero de rigardo, Tomaž.
Oni ankau povas diri, ke tiu valoro estas donita por la kazo, ke valoro mankas.
 
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Johan, mi kredas, ke la afero bezonas pli profundan klarigon.:
1.  Laŭ vi validas la egalaĵo: “Tiu valoro estas donita por la okazo, ke valoro mankas = Tiu valoro estas donita pro manko de valoro.” Mi ne konsentas. En Eo validas la jena egalaĵo:“Tiu valoro estas donita por la okazo, ke valoro mankas =  Tiu valoro estas donita, se okazas aŭ okazos, ke la valoro mankas aŭ mankos ,t.e. valoro ankoraŭ ne mankas aŭ povas ne manki (do exprimiĝas eventualeco kaj ne jameco). Sed tiuj egalaĵoj ne sufiĉe  klarigas nian aferon, ĉar ili netaŭge komparas “por la okazo, ke mankas” kun “pro manko” .
2. Nia vera demando estas, ĉu la formulaĵo “por manko de valoro” egalas al “pro manko de valoro”. En Eo la du formulaĵoj ne egalas pro (ne: por) la esperantlingva fakto, ke ili ne esprimas la samon. La Fundamenta vortaro diras: por’ = pour, en faveur de / for / für /dla, za / dla, za ;   kaj  pro’ = `a cause de, pour / for the sake of /um-willen, wegen / radi / dla. La F-a ekzercaro tion pli ekzakte ilustras en la paragrafoj 14 kaj 21. Do, nur la kunmetita adjektivo promanka povas esti ĝusta, se ni volas esprimi la kaŭzon (pro!), la adjektivo pormanka ne taŭgas ĉar nefundamenta (por  n e  esprimas kaŭzon, kvankam aperas tie kaj ĉi tie okazoj, ke esperantistoj eraras uzante ĝin konscie aŭ nekonscie kiel esprimilo de kaŭzo).
 
Amike
Tomaso
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages