Re: mezlernejo

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Dec 7, 2008, 1:09:28 PM12/7/08
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Fri 5 Dec 2008 10:23
From: "Marcos Cramer"

> Mi citas el la artikolo pri "mezlernejo" el la Esperanta Vikipedio: "En
> kelkaj landoj oni tiel nomas lernejojn por lernantoj 11- ĝis 15-jaraj, de
la
> kvina ĝis naŭa lerneja jaro, en aliaj landoj oni konsideras tiun
> aĝo-kategorion "la supera grado de la elementa lernejo" kaj mezlernejoj
> tie estas destinitaj por adoleskantoj 15- ĝis 18-jaraj."

> Do "mezlernejo" estas ĝuste unu el tiuj vortoj kun aparte nefirma signifo,
> kaj tial evitinda en niaj alternativoj.

Cxu mezGRADa lernejo pli bonas? Aw cxu nur "dekkelkjarula lernejo" uzeblas?

> En Germanujo (kie ĉiu federacia ŝtato havas sian propran edukan
> sistemon) ekvivalenton de "mezlernejo" mi nur aŭdis en Saksujo,
> kie ĝi estas lernejo por 10- ĝis 16-jaraĝuloj (kvina ĝis deka lerneja
> jaro), kaj do ne loko, kie eblas fari 'abituron'.

nederlandlingvanoj facile konfuzas lernejo "middelbaar" (12+uloj) kun
middenschool (12-15-jaruloj, kvazaw trijara pontklaso)


From: "Antonio De Salvo"

>> Lernanto de la lasta jarumo (iuj el tiuj povas ja ne sukcese trapasi la
>> ekzamenojn, kaj do devos refari gxin. en tiu kazo ne estas la lasta
>> jaro.) pli logike indikeblas per "lernejfinAnto"

Renato:
>>Mi aldonis ankaŭ tion. Ŝajnas, ke nur en kelkaj landoj oni havas tian
>> uzon, nomi "abituriento" ne lernej-fininton sed lernej-finanto.

hmm, cxu tion mi celis?

> Nu, se temas pri logiko, oni devus diri “lernejfinonto”:

tusxe'...

> (= diplomoto), samkiel oni diras esaminando (= ekzamenoto),

bonaj proponoj
gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2008, 5:13:16 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
La vortoj por lernejoj estas efektive tre malfirmaj pro malsamaj sistemoj de unu lando al alia.

Ebla sistemo iam proponita en listo de ILEI, sed ne akceptita de ĉiuj:

infan-vartejo (ĝis 6 aŭ 5 jaroj)
unuagrada lernejo/elementa lernejo/baza lernejo (6-14)
mez-grada lernejo (15-18/19)
universitato (poste)

Nun la konsilo estas: ĉiam menciu la aĝon de la infanoj, se vi volas esti certa ke via kunparolanto komprenas.

Amike

Renato



Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2008, 8:09:01 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Ebla sistemo iam proponita en listo de ILEI, sed ne akceptita de ĉiuj:

infan-vartejo (ĝis 6 aŭ 5 jaroj)
unuagrada lernejo/elementa lernejo/baza lernejo (6-14)
mez-grada lernejo (15-18/19)
universitato (poste)

Neniu tiel firma sistemo povos iam esti ĝenerale akceptata en Esperanto, simple ĉar Esperanto estas uzata por paroli pri malsamaj lernejaj sistemoj, kaj necesas adapti la uzatajn vortojn al la ecoj de la priparolata sistemo.

Ekzemple, parolante pri Germanujo, estus strange havi vorton por lernejo de aĝo 6 ĝis 14, ĉar en Germanujo estas unu lernejspeco por aĝoj de 6 ĝis 10, kaj tri lernejspecoj ekde aĝo 10 (ĝis 15/16/18-19 respektive). Do la vorto "baza lernejo" nature iras nur ĝis aĝo 10 en Germanujo, eĉ se ĝi iras ĝis aĝo 12 aŭ 13 en aliaj landoj.

Kompreneble estas bone decidi pri kelkaj bazaj terminoj kaj ilij proksimumaj signifoj, por povi havi ne tro grandan aron de eblaj lernejspec-terminoj, el kiuj eblas elekti kiam oni fiksas la terminojn por unuopa lando. Simila solvo ankaŭ necesas por la nun okazanta diskuto pri kantono, distrikto ktp. Tute ne faras sencon provi unuecigi tute la terminojn por ĉiuj landoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2008, 10:09:02 AM12/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Kompreneble estas bone decidi pri kelkaj bazaj terminoj kaj ilij proksimumaj signifoj
Mi ne celas pli ol tion.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages