> "la instruistojn venintaj, la leciono komencigas"
> Enuigitaj la aliaj listanoj, ne tentu min plu disertacii
Mi kredas ke mi neniam sentis bezonon uzi tiajn frazkonstruojn.
Mi jes memoras el lecionoj pri la nederlanda, ke ili ofte uzatas
mise. Verdire, mi mem ne certas kion la du ekzemplaj frazoj
signifu.
gxis, Ronaldo
Gloso: Post la alveno de la instruistoj (cxar la instruistoj jam alvenis),
la leciono komencigxas.
>> Enuigitaj la aliaj listanoj, ne tentu min plu disertacii
Provo de gloso: Cxar (se, kiam) la aliaj listanoj estas enuigitaj, ne tentu
min plu disertacii
La "elasteco" de tiaj absolutaj frazkonstruoj kusxas en tio, ke ili esprimas
nur adverbecan "cirkonstancon", ne specifante, pri KIA cirkonstanco
temas/temu: cxu tempa, kauxza, kondicxa, konceda ktp. La adverbaj participoj
formale indikas nur tempan rilaton; tamen la multaj "konsiderante"oj de
kongresaj rezolucioj (ni devas ekpensi pri rezolucio de la venonta UK, cxu
ne? :-) ) fakte prezentas KAUXZOJN de tio, kio aperas en la cxeffrazo.
Otto