-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
4. Terveturilo, movata per pedaloj:
Mi aĉetis novan duradan ciklon (duciklon). La infano veturadis per sia triciklo. Li veturigis fraŭlinon per motorciklo.
Mi demandas min, ĉu ni devus kuraĝi proponi
monocikl-o --> unu-rad-a bicikl-o, unu-rad-il-o
tricikl-o --> tri-rad-a bicikl-o, tri-rad-il-o
En la angla la vorto “velocipede” rilatas al fruaj bicikloj el la 19a jarcento. Kompreneble Zamenhof uzis la terminon, kaj ĝi aperas en la Fundamento, ĉar en 1887 tio estis ĉiutaga vorto. Sed ĉu en aliaj lingvoj oni ankoraŭ uzas ĝin? Al mi ĝi donas tre eksmodan impreson.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 29 novembre 2011
18.37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
Vorto de la tago - CIKLO
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Lau mi la unua alternativo de chiu el tiuj du proponitaj linioj estas memkontraudiro, char biciklo laudifine estas durada. Se vi anstatauigus "biciklo" per la Fundamenta "velocipedo", tiuj linioj lau mi estus tute akcepteblaj, char lau mia kompreno (kaj lau la difino en ReVo) "velocipedo" ne nepre estas durada.
> Mi preferus meti la koncizajn alternativojn "unuradilo" kaj "triradilo" en la unuaj poziciojn kaj la pli longajn alternativojn kun "velocipedo" en la duajn poziciojn (sed ne insistus pri tio se multaj aliaj listanoj malkonsentas kun tio).
> kiel oni diras en viaj lingvoj:
>
> - biciklo
> - triciklo
> - motorciklo?
En la finna
biciklo = polkupyörä
- "polku" estas iom vastsignifa vortero, kiun oni ĉi tie komprenas
'piedpremo' aŭ 'rilata al pedalo'
- "pyörä" = rado
fakte en la ĉiutaga parolo oni tre ofte diras simple "pyörä" (rado),
kiam oni parolas pri biciklo. Nur en tre specialaj situacioj tio
povas kaŭzi miskomprenon.
La finna vorto havas nenian aludon pri "du" (tiel ĝi fakte estas
simila al nia "biciklo", se oni komprenas la vorton el pure esperanta
vidpunkto). Tial ni povas senprobleme paroli pri unurada aŭ
trirada biciklo, rekte tradukante tiujn vortojn en la finnan.
Por la trirada oni havas ankaŭ la pli simplan kunmetaĵon
"kolmipyörä", kiu tute laŭvorte estas "tri-rado".
Motorciklo estas "moottoripyörä" = motor-rado.
La malpezajn motorbiciklojn kun malforta motoro kaj laŭleĝa
rapidolimigo ni nomas "mopo". La vorto iom post iom evoluis
en la parola lingvo el pli longaj esprimoj, kaj nun estas jam
tute oficiala termino.
Ni konas ankaŭ la vorton "skootteri" (en mia juneco oni diris
ofte "vespa"), sed tiu ne estas iel leĝe difinita kategorio.
Anna menciis la vorton "velocipedo". Oni povas trovi, en grandaj
vortaroj kaj en historiaj priskriboj, ankaŭ en la finna la vorton
"velosipedi". Iu eble povus ĝin uzi humure, sed precipe temas pri
malnovegaj bicikloj, tiaj kiuj havis du malsame grandajn radojn
kaj neniun ĉenon. Ankaŭ tiajn oni certe povas nomi
"polkupyörä", dum la pedante difinema PIV ne permesus nomi tiujn
"biciklo", ĉar laŭ ĝi biciklo estas nur "velocipedo kun du egalaj
radoj".
En la estona: biciklo = jalgratas (pied-rado).
En la rusa "velosiped" estas la normala vorto por biciklo, laŭ
mia scio. Almenaŭ tie do plu vivas kaj bone fartas velociped-simila
vorto, eĉ pri modernaĵoj. La reta rusa-esperanta vortaro de
Bokarjov tradukas la rusan velosiped ĉi tiel:
велосипед: velocipedo, ciklo, biciklo, tandemo, triciklo
(tiuj du lastaj vortoj estas kursive presitaj)
Amike
Harri
> Motorciklo estas "moottoripyörä" = motor-rado.
Mi intencis skribi "motorbiciklo estas..."
Harri
Jes, eĉ aldoni:
motorciklo (en la senco de veturilo) --> motor-du-rad-il-o,
motor-tri-rad-il-o
Amike salutas Leo
Ne devus esti problemo en Esperanto diri “unurada biciklo” aŭ “trirada biciklo”, ĉar la vorto “biciklo” mem estas neanalizebla. “bi-“ ne havas signifon en Esperanto.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì
29 novembre 2011 20.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de
la tago - CIKLO
> La problemo estas ankaŭ pri "velocipedo". Eble ni provu demandi niajn
> ĉinojn, japanojn, vjetnamojn kaj eĉ Harri-n:
>
> kiel oni diras en viaj lingvoj:
>
> - biciklo
> - triciklo
> - motorciklo?
Japane:
biciklo=自転車(jxi-ten-sja)=mem-rul-auxto(veturilo)
triciklo=三輪車(san-rin-sja)=tri-rad-auxto(veturilo)
unuciklo=一輪車(icxi-rin-sja)=unu-rad-auxto(veturilo)
motorciklo=バイク(baiku)=mallongigo de motorbicycle(usona)/motorbike(brita)
amike
Masako
En la flandra ni uzis "velo", evidente prunteprenita el la franca
"vélo", supozebla mallongigo de "vélocipède".
Simpla traserĉo de interreto per la serĉtermino "vélo" donas pli ol 60
milionojn da trafoj.
Traserĉo per "bicyclette" donas nur iom pli ol 5 milionojn da trafoj.
En la nordnederlanda oni uzas "fiets", kiu nun ankaŭ estas norma vorto
por flandroj.
Amike salutas Leo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> 3. Aro da poemoj rilataj al sama temo: Tiu aŭtoro estas fama pri la
> ciklo de poemoj pri amo.
Mi parolus pri "figurasence"
> 4. Terveturilo, movata per pedaloj:
> Mi aĉetis novan duradan ciklon (duciklon). La infano veturadis per sia
> triciklo. Li veturigis fraŭlinon per motorciklo.
> /
> Verŝajne venis la tempo por repreni niajn diskutojn pri biciklo,
> triciklo, ktp.
Konsekvence:
- biciklo > duciklo
- unuciklo estus la unurada ciklo pleje uzata nuntempe en la cikoj
- praciklo estus malnovtpa duciklo kies raddiametro malsamas.
J-K Rinlado