enumeraci-o - teĥnologi-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2008, 4:30:04 AM8/19/08
to °listo 'la bona lingvo'
Saluton, listanoj!

Ĉu vi ankoraŭ ferias? Ĉu vi re-laboras?

Pro malkovro de Anna, mi aldonis la linion:

enumeraci-o --> re-list-ig-o

Kion vi pensas?

-------------------

En alia listo oni diskutas pri la malsameco inter teĥniko kaj teĥnologio kaj ne sukcesas klare trovi ĝin.

Ĉu ankaŭ laŭ vi "teĥnologi-o" estas aŭ "teĥnik-ar-o" aŭ "teĥnik-scienc-o"?

Renato


Pilar Otto

unread,
Aug 19, 2008, 5:54:41 AM8/19/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Pro malkovro de Anna, mi aldonis la linion:
>
> *enumeraci-o* --> re-list-ig-o
>
> Kion vi pensas?

Kial "re-"? Eble cxar "enumeracio" en (speco de) Esperanto ne estas la samo,
kiel "enumeración" en la hispana?

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 19, 2008, 8:12:31 AM8/19/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Kial "re-"? Eble cxar "enumeracio" en (speco de) Esperanto ne estas
la samo, kiel "enumeración" en la hispana?

Vi pravas. Mi aldonis re-listigo sekvante PIV-on, ĉar la oratoro ree
listigas ĉion diritan en la fino de la parolado. Sed efektive temas pri
simpla listigo de antaŭe diritaj aferoj.

Amike

Renato

Tom Juval

unread,
Aug 19, 2008, 9:42:39 PM8/19/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/8/19 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Cxu nepre antauxe diritaj? Laux mia lingvuzo gxi povas temi ankaux pri
novaj (ankoraux ne diritaj) aferoj.

Amike,

Tom.

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2008, 2:19:48 AM8/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tom:

> Cxu nepre antauxe diritaj? Laux mia lingvuzo gxi povas temi ankaux pri
> novaj (ankoraux ne diritaj) aferoj.
>
Laŭ PIV ĝi estas nur teĥnika vorto en retoriko, tamen mi jam forigis la
"re-".

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Aug 20, 2008, 3:29:55 AM8/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tamen pensas, ke temas pri re-listigo. C’u la senco ne estas, ke unue oni listigas la ideojn dum sia parolado, kaj post oni resume relistigas ilin en la fino?
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Tom Juval
Inviato: mercoledì 20 agosto 2008 3.43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: enumeraci-o - teĥnologi-o

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2008, 4:03:13 AM8/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mi tamen pensas, ke temas pri re-listigo. C’u la senco ne estas, ke unue oni listigas la ideojn dum sia parolado, kaj post oni resume relistigas ilin en la fino?
>
Tion diras PIV rilate al la teĥnika uzo de tiu vorto, sed la impreso de
pluraj estas ke oni komencas uzi la vorton en la ĝenerala lingvo en la
senco de simpla "listigo". [Cetere tia estas la uzo ankaŭ en la itala].

Ho mia kardi' ne batu maltrankvile! dirus Zamenhof, se li legus PIV-on.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages