La gxusta signifo de "konvikti" estas tiu indikita de Ronaldo.
Temas pri faka, malofta termino (tiu vorto ekzistas ankaux en la itala, "convincere", el la latina, sed mi vetus ke ecx juristoj ne komprenas gxin, cxar gxi estas arkaika).
La granda vortaro germana Krause registras "pruvi kulpa"; lauxsence tio tauxgus, sed mi dubas, cxu pruvi estas uzebla en tia formo (oni pruvas ies kulpecon), eble oni devus diri "pripruvi" (analogie al "prisemi, priplanti ktp), sed versxajne tia formo aspektus iom originala. Persone, mi preferus diri, ke oni pruvis ies kulpecon.
Kondamni estas alia koncepto, gxi estas la sekvo de konvikto (pruvita kulpeco).
Gxis
Antonio De Salvo (juristo)
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: martedì 3 luglio 2012 01:36
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: (la bona lingvo) konvikt-i