umado pri mal-

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 15, 2010, 5:35:54 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks <derk...@tiscali.nl> Sep 15 02:43AM -0700 ^


> Tamen la esploreto de Andreas elvokas che mi alian diskutfaktoron.
> La prefikso mal- estas baze destinita al vortoj kun a-karaktero. Se
> ghi trovighas antau o-vorto, tio estassubstantigo de a-vorto: bona -->
> malbona --> malbono.
> En la granda plimulto de kazoj la efekto de mal- al propreco estas ne
> inversigo (= kreo de inversa propreco), sed inversigo de la grado de
> cheesto de la propreco, ekzemple: profunda --> malprofunda (# alta),
> alta --> malalta (# malprofunda), plena --> malplena. (Ujo povas esti
> plena en nur unu maniero, nome tute plena, tial la inversigo de la
> grado de cheesto de pleneco ankau estas tuta: malplena.)

Mi fajfas pri "plimulto" cxi kaze, sed mi plene agnoskas ke "mal-"
estas uzata law DU manieroj. Unu maniero mi nomis iam "franca", cxar
gxi devenas de "malheureux".
gxi uzatas en "maldekstra".
La alian mi iam nomis "pola" (cxar malo estas la pola vorto por
malmulte).Gxi uzatas en malalta, malpeza
[iu spritulo eble trovas ekzemplon en kiuj ambaw uzoj interkovras unu
la alian]

Unu de la cxefaj problemoj estas, ke ne cxiam klaras kie estu la limo inter
****-a kaj mal****-a. En fiziko tiu limo nomigxas NL-e "normaal". Ne
ekzistas klara limo inter varma kaj malvarma


> Estas esceptoj, ekzemple la vorto malkuragha havas du signifojn: tima
> kaj poltrona.

mi memoras diskuton kun franc-denaskulo, el kiu evidentigxis ke tiuj
estas unu signifo. La franca poltron indikas iun, kiu timas kiam
mankas io ajn timinda

> La enkonduko de poltrona kaj kovarda supozeble estighis
> el tio, ke oni bezonas terminon por indiki proprecon inversan al
> kuragheco (ekz. ataki iun kontrau la dorso).

mi kredas same, almenaw pri kovarda

> Lau mia opinio la celata signifo bezonigas novan vorton,

Mi konsentas. Ja ne temas pri ardo kovi

> char esence malkuragha signifas cheesto de malmulte da kuragho.

pri tio eblas kvereli

> La radiko materi' estas o-karaktera. De ghi deriveblas materia kaj do
> malmaterio unuavide devus signifi io kio estas malmateria. Sed kio
> estas malmateria ?

tio dependas de la far mi indikita limo. malmateria povus esti uzata
por io spirita, io ideala (apartenanta al idealo).Eble foje pli klaras
uzi "nemateria".
Ja cxiuj havas bezonojn materiajn kaj malmateriajn/nemateriajn.


> Mi ne kredas, ke en la normala lingvosento oni pensas pri
> anti/kontraumaterio.

Fizikistoj kaj sciencfikcio-sxatantoj ne estas normalaj ;-)

> Se oni diras, ke io estas materia, oni celas la senseblon,
> palpeblon, videblon

mezureblecon....

> Tial malmateria povus signifi ne-sensebla, spirita (lau helena
> filozofio), etera.
> Asigno de nova signifo, tiu de anti/kontraumaterio, estus kontrau la
> karaktero de derivado pere de mal,

law mi gxi ne estas, sed gxi kawzus malklarajxojn , kaj tial gxi
evitindas. Sed tio apartenas al alia fadeno


Guillem GB <ggbe...@gmail.com> Sep 15 12:17PM -0700 ^


> Jen se malmaterio ne estas ?antimaterio?..kion malmaterio estas?.Kion
> malmaterion povas signifi?

ne cxiu elpensebla mal-vorto havas signifon. Bona ekzemplo estas la vorto
"malebla" [io eblas aw ne eblas, jen cxiuj eblecoj]

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

renato corsetti

unread,
Sep 16, 2010, 4:23:29 AM9/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> ne cxiu elpensebla mal-vorto havas signifon. Bona ekzemplo estas la vorto
"malebla" [io eblas aw ne eblas, jen cxiuj eblecoj]

Principe vi pravas, sed la vorto "malebla" ŝajnas al mi bona vorto kaj iom pli forta ol "neebla".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages