Pri "kant/o" levighas la demando, chu la ghusta au, almenaue, chu pli ghusta formo ne estus "kant/ajh/o". El la verbo "kant/i" tiel shajnus pli normale. Shajne tiel estas rekomendate en la ReVo. Tamen, pro tio, ke "kant/o" por tiu sama signifo shajne estas kaj firme Zamenhofa kaj tre kutima, mi ne scius, kiel konkludi. Sed mi suspektas, ke la baza vorto estas "kant/o", ne "kant/i", kvankam en la Universala Vortaro aperas la verbo (ja tiu kriterio ne nepre sciigas pri la efektiva karaktero de la radiko). Tiam la serio "kant/o", "kant/i", "kant/ad/o" estus plene kontentiga, kaj ni povus por la pli ofta signifo de "kanto" kontentighi per "kant/o", kaj "kant/ajh/o" povus respondi al sia pli preciza difino en la ReVo ("
Muzikaĵo kun kanto-teksto kaj por ĝi taŭga melodio."). Chu ne ?
Ni nuntempe havas la linion
kanzon-o = kant-o, kanteto
Tamen, lau la difinoj de "kanzono" en ReVo kaj PIV pli tauga alternativo estus "verskanto" au "kantverso". Mi do proponas ke la linio aperu jene:
kanzon-o = vers-kant-o, kant-vers-o

Versaĵo, plejofte gaja, sprita aŭ moka, konsistanta el egalaj strofoj finiĝantaj per rekantaĵo kaj destinita por esti kantata: la kanzonoj de Béranger; la vinkanzonoj de Horacio. ") shajne celas respondi al tiu senco, kiun Marcos en la chi-postaj linioj pribedauras. Tiu estas la dua difino el la NPIV (senshanghe kopiita en la 8-a O. A.), kun laudinda korekto de "refreno" al "rekantajho" kaj kun eble ne-necesa enshovo de "por" antau la infinitivo.(Alia fenomeno estas, ke kelkaj esperantistoj, precipe latinid-lingvaj, foje uzas "kanzono" kun la signifo de "kanto". Tio kompreneble estas tute malghusta. Se ni trovas ke tiu eraro ne estas malofta, ni eble povus ankau aldoni jenan linion: kanzon-a [Legu : "kanzon-o" !] (en la senco de "kanto") --> kant-o ).
Pri "kanzon-o = vers-kant-o, kant-vers-o", ni atentu, ke la du vortoj ne estas egalaj, kaj ke "kant-vers-o" povus nomi nur verson, do unu solan linion, ne tutan versajhon. Marcos eble intencis skribi : "kanzon-o = vers-kant-o, kant-vers-ajh-o", per tio proponante la unuan vorton por la kanto (= la kantatajho) kune kun ties melodio, kaj la duan por la teksto de tiu kanto, ankorau ne ricevinta melodion au priparolatata senkonsidere al tiu.
kanzon-o = vers-kant-o, kant-vers-o
(Alia fenomeno estas, ke kelkaj esperantistoj, precipe latinid-lingvaj, foje uzas "kanzono" kun la signifo de "kanto". Tio kompreneble estas tute malghusta. Se ni trovas ke tiu eraro ne estas malofta, ni eble povus ankau aldoni jenan linion: kanzon-a (en la senco de "kanto") --> kant-o )
. . . en la Universala Vortaro aperas la verbo (ja tiu kriterio ne nepre sciigas pri la efektiva karaktero de la radiko).
Mi tute ne komprenas, kion signifas “vers-kanto”, “kant-versaj’o” ktp. Supozeble c’iuj kantoj havas versojn, c’u ne? Lau’ mi, ”kanzono” estas simple ”kanto”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì
25 marzo 2008 22.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) kanzono
Tamen la hispana havas plurajn vortojn. "Canción" estas la gxenerale uzata,
sed eblas ankaux "canto": Pablo Neruda havas poemon, kiu nomigxas "canto
general". La Gregoria "cxanto" nomigxas "canto gregoriano". La Salomona
"Kanto de la Kantoj" hispanlingve nomigxas "el Cantar de los Cantares"; la
mezepokaj "kantoj al la Virgulino" nomigxas "cantigas"; mistikisma poeto
verkis "Cántico espiritual"; la andaluzaj popolkantoj nomigxas "cante" ktp.,
ktp.
Urgxe,
Otto
Mi ne vidas kiu estas la diferenco.
Eble utilus enigi el la listo "la bona lingvo":
- "bovlo" (8 oa) = fajenca aux ligna taso
J-K Rinaldo el Padova.IT
> kanzon-o = vers-kant-o, kant-vers-o
> kanzon-o --> vers-kant-o
Mi trovis tion cxe la Bertila pagxo Roko kaj Popo
http://www.bertilow.com/roko/k.html#kanzono
kanzono = song, ballad
Simpla kanto, en kiu plej gravas la teksto kaj melodio, ordinare por
sola kantisto kun malmulta akompano. Edith Piaf, Gianfranco Molle, Ĵak
Lepuil, Joëlle Rabu, Ĵomart & Nataŝa. Vidu balado.
Laux la vortaro de Krause, Esperanto-Deutsch, 'kanzono' estas fakvorto
por kiu li proponas la germanan vorton die Kanzone:) kies signifon
li klarigas:
a) Lit. lirika poemstilo romiadevena
b) Muziko. en la 13-a gxis 16-a jarcento en Italujo kutima plurvocxa moteto
2.en la 16-a gxis 17-a jarcento franca "Chanson" kun instrumentakompano.
Kiel dua muzika signifo li donas la vorton 'chanson' uzata en la
germana por certa francstila kanto kies defino agordas kun tiu de
Bertilo supre.
Mi lernis de Wikipedio ke la vorto 'canzone" ekzistas ankaux en la
angla. Ili diras ke la teminologio ne estis tre preciza en la
renesanca kaj baroka periodoj kaj gxi ne havas formalan implicon.
>
CANZONE http://en.wikipedia.org/wiki/Canzone
Literally "song" in Italian, a canzone (plural: canzoni) (cognate with
English to chant) is an Italian or Provençal song or ballad. It is
also used to describe a type of lyric which resembles a madrigal.
Sometimes a composition which is simple and songlike is designated as
a canzone, especially if it is by a non-Italian; a good example is the
aria "Voi che sapete" from Mozart's Marriage of Figaro.
The term canzone is also used interchangeably with canzona, an
important Italian instrumental form of the late 16th and early 17th
century. Often works designated as such are canzoni da sonar; these
pieces are an important precursor to the sonata. Terminology was lax
in the late Renaissance and early Baroque music periods, and what one
composer might call "canzoni da sonar" might be termed "canzona" by
another, or even "fantasia". In the work of some composers, such as
Paolo Quagliati, the terms seem to have had no formal implication at
all.
Detlef
>The term canzone is also used interchangeably with canzona, an
important Italian instrumental form of the late 16th and early 17th
century. Often works designated as such are canzoni da sonar; these
pieces are an important precursor to the sonata. Terminology was lax
in the late Renaissance and early Baroque music periods, and what one
composer might call "canzoni da sonar" might be termed "canzona" by
another, or even "fantasia". In the work of some composers, such as
Paolo Quagliati, the terms seem to have had no formal implication at
all.
>Detlef
Kiel anglalingvano mi povas informi vin, ke la vorto NE estas normale
uzata en la angla. Se oni entute uzus g'in, tio estus kun la konscio, ke
temas pri fremda vorto. Efektive, lau' la citaj'o el Wikipedia, oni uzas
g'in specife por itala au' provenca kanto. S'ajne g'i havas ian teknikan
signifon ankau' en operoj, lau' la ekzemplo "Voi che sapete" - oni normale
uzas italajn terminojn en klasika muziko, sed tiuj estas italaj, ne
Esperantaj.
(Simile, en la angla oni uzas la francan vorton "Chateau" specife por la
francaj kasteloj. Kiam mi iris al Kastelo Gresillon kiam mi estis juna kaj
nova esperantisto, mi uzis la vorton "Chateau" tiusence, kaj oni tuj
korektis min, supozante ke mi ne konas la Esperantan vorton "kastelo".
Kompreneble por franclingvano la franca vorto "chateau" ne havas tiun
apartan kromsignifon, kiun g'i havas por angloj.)
La angla vorto "Ballad" tradicie rilatis al speco de longa rakonta poemo,
kutime kun kvarversaj strofoj. Nuntempe oni uzas tiun vorton ankau' por
diversspecaj popularaj kantoj. S'ajne la franca vorto "Ballade" rilatas al
tute alispeca poemo. Kompreneble PIV seng'ene redonas c'iujn el tiuj
malsamaj signifoj.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: mercoledì 26 marzo 2008 13.47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pri "bovlo"
>Tamen la hispana havas plurajn vortojn.
Certe, sed ankau' la itala.
>"Canción" estas la gxenerale uzata
Tion mi celis. En la itala oni povas diri
normale: "C'u vi konas tiun kanzonon de la
Beatles pri flava submara s'ipo?" au' "La
kanzonoj prezentitaj en la Eu'ropa Kanzon-Festivalo ne estis belaj.".
>sed eblas ankaux "canto"
Certe. Tio eblas ankau' en la itala, kie "canto"
emas esti uzata au' tute g'enerale pri "kantado"
au' pri apartaj specoj "canto gregoriano", ktp.
Mi tamen opinias, ke ni estas antau' pli vasta
kultura miskompreno inter latinidoj kaj
ne-latinidoj, pri kiu mi parolos en alia mesag'o.
Literally "song" in Italian, a canzone (plural: canzoni) (cognate with
English to chant) is an Italian or Provençal song or ballad.
. . . la vorto NE estas normale uzata en la angla.
>Por mi la distingo inter bovlo kaj taso estas klara, sed en Italujo oni ne
>kutime uzas bovlojn kaj do ne sentas la neceson je ambau' vortoj.
Oni fakte emas doni al "bovlo" la sencon de "sup-telero".
Mi ne kredas, ke la problemo pri tasoj kaj bovloj tiom rilatas al la
diskuto pri simplaj ekvivalentoj kiom al la difino de la vortoj mem.
Tiuj, kiuj interesig'as pri tio, certe Anna kaj Giancarlo, iru rigardi en:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj
kaj trovu tie la difinon por bovlo el la 8-a Oficiala Aldono. Ili
bonvolu proponi plibonigon de tiu difino, kaj ili bonvolu proponi
ankau' difinon ne miskompreneblan por "taso".
Por mi la distingo inter bovlo kaj taso estas klara, sed en Italujo oni ne
kutime uzas bovlojn kaj do ne sentas la neceson je ambau' vortoj. Oni (t.e.
neitaloj) uzas bovlojn ekzemple por mang'i matenmang'an grenon, dum oni
trinkas kafon au' teon el taso.
Fakte la priskribo de "taso" ne s'ajnas al mi bona - taso normale ne estas
duonsfera. Tiu adjektivo pli bone priskribas bovlon. Cetere, lau' mi taso
normale havas tenilon, dum bovlo ne havas.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Johano-Karlo Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: mercoledì 26 marzo 2008 13.47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pri "bovlo"
>En Vjetnamujo, bovloj estas cxiutaga ujo por mangxi rizon.
>Taso estas ujo por trinki cxefe varmegajn likvajxojn kiel teo, kafo,
>pro tio estas tenilo cxe gxia flanko.
>Bonvolu rigardi la kunsenditajn fotojn.
Dankon, Thu!
Mi devas paroli kun mia teh'nikisto por vidi kiel enmeti fotojn en
nian pag'aron.
Antaux kelkaj jaroj oni faris en Usono soci-lingv(ist)ik(?)an esploron jam
disvastigitan en la faka literaturo: oni montris bildojn, versxajne
komputile manipuleblajn, de diversaj ujoj variaj laux formo, alteco, havo de
tenilo k.s. Ne cxiuj "provkunikloj" donis la saman nomon de difinita
objekto, cxu subtaso, telereto, telero, pelvo, bovlo, taso, glaso, kaliko,
pokalo, krucxo, vazo, karafo, botelo ... Ofte nur eta sxangxo en la bildo
suficxis, por ke oni sxangxu ankaux la nomon de la objekto. La esploro
sxajnas fundamenta en la teorio pri "prototipaj" signifoj, teorio, kiu
ekestis post kiam mi mem studis lingvosciencon, kaj pri kiu mi sekve scias
malmulton. Se vi interesigxas, mi tamen povas sercxi pli da detaloj cxu
faktaj, cxu bibliografiaj. Sed mi pensas, ke provo de normigo de la limoj
inter la divers-ujaj signifoj prefere apartenu al ellaborontoj de oficiala
akademia vortaro. Cxi-liste ni pro ne-faro de tiu laboro certege ne farigxos
senlaboraj!
Otto
Sendi la bildojn estis tre bona ideo kaj simpla solvo! Tiuj bildoj perfekte kongruas kun mia propra interpreto de la vortoj “bovlo” kaj “taso”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: giovedì 27 marzo 2008
7.55
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R:
(la bona lingvo) pri "bovlo"
>mi pensas, ke provo de normigo de la limoj inter la divers-ujaj
>signifoj prefere apartenu al ellaborontoj de oficiala akademia vortaro.
Certe, tiu estas la ideala solvo. La demando estas c'u iam oni
ellaboros ion tian.
>Cxi-liste ni pro ne-faro de tiu laboro certege ne farigxos senlaboraj!
Certe ne!
Dankon, Otto, sed ni ambau' jam havas sufic'e por fari!
> Sed mi pensas, ke provo de normigo de la limoj
inter la divers-ujaj signifoj prefere apartenu al ellaborontoj de oficiala
akademia vortaro.
Lingvo ne devas esti matematike preciza. Se foje la limoj inter taso, glaso,
pokalo ktp. estas ne tute klaraj, tio estas normala ankau' en la naciaj
lingvoj, kiel vi montras. Kaj tiel estu kaj restu ankau' en Esperanto!
Anna
- "taso"(fund.) estas "eta trinkujo kun largxa fauxko, gxenerale duonsfera kaj kun unu aux du flankaj ansoj".
J-K Rinaldo
Anna Lowenstein ha scritto:
kanzon-o (en la senco de 'kantajxo') --> kant-ajx-o, kant-o, vers-kant-ajx-o, kant-vers--ajx-o
soci-lingv(ist)ik(?)an esploron
Mi tute ne komprenas, kion signifas "vers-kanto", "kant-versaj'o" ktp. Supozeble c'iuj kantoj havas versojn, c'u ne? Lau' mi, "kanzono" estas simple "kanto".
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 25 marzo 2008 22.56
Oggetto: (la bona lingvo) kanzono
>Lau mi la bonlingva versio estus "socilingvoscienca esploro".
Mi provis la unuan enskribon de "socilingvistiko".
>- "taso"(fund.) estas "eta trinkujo kun largxa fauxko, gxenerale
>duonsfera kaj kun unu aux du flankaj ansoj".
Mi iom simpligs g'in. Vidu en http://www.bonalingvo.it/index.php/Gj:_T
>Al mi ne plachas la uzo de "ajh" post "kant". Tio simple kontrauas
>la tute bonan tradician lingvouzon, lau kiu "kanto" (sen "ajh")
>estas uzata por io kantata.
Jes, sed lau' la karaktero de la radiko "kant-", ankau' kantaj'o
estas tute en ordo, kvankam pli peza.
C'iukaze mi akceptis preskau' c'ion de via propono.
Por mi, -aĵ- en tia loko, kie ĝi ne estas nepre bezonata, donas
nuancon, ke la afero estas neformala aŭ ne tre serioza (kvazaŭ tuj aŭ
rapide elpensita) kaj verŝajne mallonga. Mi ne scias, ĉu tio respondas
al la pli specifa senco de 'kanzono', kiu daŭre perpleksigas min.
Aliaj ekzemploj estas 'poeziaĵo' (kvankam mi nun preferas la radikon
'poem'), verkaĵo (anstataŭ 'verko'), manĝaĵo (kontraste kun 'manĝo'),
kaj sendube aliaj.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?
Al la unua linio mi aldonus ankau "kanteto".
Por mi, -aj'- en tia loko, kie g'i ne estas nepre bezonata, donas nuancon, ke la afero estas neformala aÅ ne tre serioza (kvazaÅ tuj aÅ rapide elpensita) kaj verÅ ajne mallonga. Mi ne scias, ĉu tio respondas al la pli specifa senco de 'kanzono', kiu daÅre perpleksigas min. Aliaj ekzemploj estas 'poeziaĵo' (kvankam mi nun preferas la radikon 'poem'), verkaĵo (anstataÅ 'verko'), manÄ aĵo (kontraste kun 'manÄ o'), kaj sendube aliaj.
Mi supozas, ke oni antauxe preferis derivi substantivojn el verbkarakteraj
radikoj per -ajxo, sed ke oni iom post iom forlasis -ajx-, eble pro
konsideroj pri la principo de suficx(ec)o kaj neces(ec)o. Relative malnova
ekzemplo estas TEJO, kies O mallongigas ne la tradician "organizajxo", sed
la pli novstilan "organizo". En malnova statutoteksto mi trovis la vorton
"kotizajxo", kiu estas logika derivajxo el la verbkaraktera radiko KOTIZ;
tamen hodiaux neniu plu pagas kotizajxon, sed cxiuj lojalaj membroj pagas
nur kotizon. Io simila okazis pri la verbkaraktera radiko VERK: preskaux
neniu plu parolas pri "verkajxo". Pri MANGX mi trovas utila la distingon
inter "mangxajxo" = "io mangxebla" (angle "food") kaj "mangxo" = "okazo de
mangxado kaj tio mangxata dum gxi" (angle "meal").
Konklude: se la signifo de la radiko aux aliaj trajtoj de la kunteksto estas
tiaj, ke ne necesas eksplicite esprimi cxe substantivo la signifon "konkreta
ajxo", oni rajtas forlasi -ajx-.
Teknika (tehxnika) rimarko: En la mesagxo de Adam la cxapelitaj literoj
aperis cxe mi sencxapele, sed en la mesagxo de Renato kaj en cxi tiu mia, la
cxapelitaj literoj de la citajxoj de Adam aperas kiel du-signajxoj (mi donas
interkrampe la decimalajn ANSI-numerojn de la signoj): cx kiel majuskla A
kun tremao sekvata de la signo de "promilo" (en kodpagxo Windows 1252) (196
+ 137), gx kiel majuskla A kun tremao sekvata de spaco (196 + 160), jx kiel
majuskla A kun tremao sekvata de greka mu (196 + 181), sx kiel majuskla A
kun ringeto sekvata de spaco (197 + 160), kaj ux kiel majuskla A kun ringeto
sekvata de "mola dividstreketo" (197 + 173). Cxi tion mi diras ne por ke vi
cxesu skribi Unikode (mi ja cxiuokaze komprenas la mesagxon), sed nur por
atentigi pri la mistraktado, al kiu stulta komputila programo povas submeti
Fundamente skribitan tekston. Mi supozas, ke la nekapableco de la
ekran-interpreta programo, kiun mi uzas, parte kulpas pri la fusxo.
Otto
En Vjetnamujo, bovloj estas cxiutaga ujo por mangxi rizon.
Taso estas ujo por trinki cxefe varmegajn likvajxojn kiel teo, kafo, pro tio estas tenilo cxe gxia flanko.
Bonvolu rigardi la kunsenditajn fotojn.
Konklude: se la signifo de la radiko aux aliaj trajtoj de la kunteksto estas
tiaj, ke ne necesas eksplicite esprimi cxe substantivo la signifon "konkreta
ajxo", oni rajtas forlasi -ajx-.
Teknika (tehxnika) rimarko:
Mi supozas, ke oni antauxe preferis derivi substantivojn el verbkarakteraj
radikoj per -ajxo, sed ke oni iom post iom forlasis -ajx-, eble pro
konsideroj pri la principo de suficx(ec)o kaj neces(ec)o. Relative malnova
ekzemplo estas TEJO, kies O mallongigas ne la tradician "organizajxo", sed
la pli novstilan "organizo". En malnova statutoteksto mi trovis la vorton
"kotizajxo", kiu estas logika derivajxo el la verbkaraktera radiko KOTIZ;
tamen hodiaux neniu plu pagas kotizajxon, sed cxiuj lojalaj membroj pagas
nur kotizon. Io simila okazis pri la verbkaraktera radiko VERK: preskaux
neniu plu parolas pri "verkajxo". Pri MANGX mi trovas utila la distingon
inter "mangxajxo" = "io mangxebla" (angle "food") kaj "mangxo" = "okazo de
mangxado kaj tio mangxata dum gxi" (angle "meal").
Mi sentas, ke tiu distingo (distingajho?) estas gheneraligebla,
kvankam plej ofte ne ekzistas respondaj nacilingaj vortoj por la du
ideoj.
> Cxi tion mi diras ne por ke vi
> cxesu skribi Unikode (mi ja cxiuokaze komprenas la mesagxon), sed nur por
> atentigi pri la mistraktado, al kiu stulta komputila programo povas submeti
> Fundamente skribitan tekston. Mi supozas, ke la nekapableco de la
> ekran-interpreta programo, kiun mi uzas, parte kulpas pri la fusxo.
Mi bedauras, ke mia mesagho aperas por vi malbone, sed mi pensas, ke
iu, kiu ne povas bone trakti unikodon ne povas atendi adaptighon fare
de aliaj. Mi scias, ke viaj cirkonstancoj estas specialaj, sed
ghenerale je iu tempo oni devas atendi, ke plej multaj homoj estus
transirintaj al unikodo. Ghi ja estas la nova internacia normo.
Por tamen klarigi la diferencon inter KOMB kaj BROS, PMEG enkondukas la ideon, ke radikoj per si mem jam havas signifon (vidu bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/vortelementoj_signifoj.html). Kaj kvankam "kombi" kaj "brosi" signife similas, la signifoj de la radikoj KOMB kaj BROS tre malsamas. La signifo de KOMB estas certa ago, dum la signifo de BROS estas certa ilo.
Sed kiel ekkoni la signifon de radiko? Pri tio PMEG skribas: "Decida estas la O-formo de radiko, c'ar la signifo de la O-formo estas c'iam identa al la signifo de la radiko mem."
En la vortfinajhoj (-o, -a, -i, ktp) estas kunfanditaj kaj gramatika
funkcio kaj signifo-markilo. Estas ankau la tri sufiksoj '-ajh-',
'-ad-' kaj '-ec-' kiuj parte respondas al la signifo-markiloj (sen
aparta gramatika funkcio) de la vortfinajhoj (kaj do ebligas
gramatikajn-signifajn kombinojn alikaze neeblajn), sed kiuj ankau
havas proprajn kromsignifojn. Tio rezultigas bone funkciantan
sistemon, sufiche facile lerneblan per ekzemploj, kiu tamen foje
shajnas hhaosa kaj komplika, kiam oni provas formale klarigi ghin, sed
mi pensas, ke ghi tre bone respondas al la homa pensmaniero, kaj
grandparte kontribuas al la ghuinda karaktero de Esperanto.
> La Akademia decido, tamen, ebligas doni al kant-o kaj sencon agan (kiu lau'
> mi estas la baza) kaj sencon aj'an.
Sen kontroli, mi ege dubas, chu iu efektive uzas la vorton 'kanto' kun
senco aga. Mi pensas, ke oni por tio chiam diras 'kantado', sendepende
de tio, chu la kantado estas daura au ne.
Tio rezultigas bone funkciantan
sistemon, sufiche facile lerneblan per ekzemploj, kiu tamen foje
shajnas hhaosa kaj komplika, kiam oni provas formale klarigi ghin, sed
mi pensas, ke ghi tre bone respondas al la homa pensmaniero, kaj
grandparte kontribuas al la ghuinda karaktero de Esperanto.
Sen kontroli, mi ege dubas, chu iu efektive uzas la vorton 'kanto' kun
senco aga. Mi pensas, ke oni por tio chiam diras 'kantado', sendepende
de tio, chu la kantado estas daura au ne.
Ankaux mi ne kontrolis, sed mi imagas, ke eblas diri: "N.N. studis kanton en
la Konservatorio", kie "kanto" pli-malpli egalas al "kantado" aux
"kantarto".
Otto
Thu:
En Vjetnamujo, bovloj estas cxiutaga ujo por mangxi rizon.
Taso estas ujo por trinki cxefe varmegajn likvajxojn kiel teo, kafo, pro tio estas tenilo cxe gxia flanko.
Bonvolu rigardi la kunsenditajn fotojn.
Dankon, Thu. Vi donis bonan ideon pri bildoj. Bonvolu rigardi "bovlo" kaj "taso" en http://www.bonalingvo.it/index.php/Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj
Amike
Renato
Chu la uzo de unu vorto au de la alia dependas de la cheesto de tenilo, au chu nur de tio, kion el la ujo oni trinkas au manghas ?
. . . mi pli kaj pli emas al skribo per i sola, do jene : "Vitnam/".
Laux mia kompreno, la diferencoj inter “bovlo” kaj “taso” estas jenaj:
bovlo estas largxa, ne tro profunda, kaj sen teniloj (itale, por Renato: ciotola, scodella);
taso estas mallargxa, profunda kaj kun tenilo(j) (itale, por Renato: tazza, coppa, vaschetta).
Gxis
Antonio De Salvo
Francisko:
Chu la uzo de unu vorto au de la alia dependas de la cheesto de tenilo, au chu nur de tio, kion el la ujo oni trinkas au manghas ?
Mi kredas, ke ankau' el la grandeco. Bonvolu rigardi la kapvortojn "bovlo" kaj "taso" en http://www.bonalingvo.it/index.php/Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj . Tiuj bildoj venas el Vjetnamujo.
. . . mi pli kaj pli emas al skribo per i sola, do jene : "Vitnam/".
Ne sciante pri la loka elparolo, mi kredas ke Vjetnamujo estas la plej kompromisa formo inter skribo kaj elparolo.