Tens

8 views
Skip to first unread message

Guillem Gómez Blanch

unread,
Aug 28, 2014, 1:30:13 PM8/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Guillem GB

unread,
Aug 29, 2014, 8:32:52 AM8/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!

Mi estis komencinta konsulton pri la vorto "tensoro" kiel matematika ento (aparta matrico de nombroj )  ĉar mi ne estis trovinta ĝin en kelkaj vortaroj, kiam mi finfine estas trovinta ĝin ĉe PIV  (ankaû ĉe eo.m.wikipedia). Do, mi jam vidis ke la vorto "tensoro" estas ĝusta.

Dume, la komencita retpoŝto por eraro sendiĝis. Do, senkulpigu min!

Kore,

Guillem Gómez-Blanch

El dijous 28 d’agost de 2014 19:30:13 UTC+2, Guillem GB va escriure:

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2014, 9:47:25 AM8/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Guillem:

 

|    Do, mi jam vidis ke la vorto "tensoro" estas ĝusta.

 

Bone. Mi eĉ ne komprenas pri kio temas. Do, devas temi pri teknika vorto.

 

Amike

 

Renato

Josenilton

unread,
Aug 29, 2014, 10:00:08 AM8/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kaj, ĉar ĝi estas teknika termino, ĝi devas havi sinonimon bonlingvecan, laŭ la spirito de la Fundamenta klareco. Por tio ni estas tie ĉi, por fari malinĝenierion de neklaraj vortoj, kaj rekonstruante la nomdifinon de la afero, elektante alian pli klaran kaj universale kompreneblan kunmetitan vorton kiel sinonimon.

Do, por ke ni elpensu la laŭfundamentecan sinonimon, la demando estas: kio estas fakte “tensoro”? Ĉu eblas starigi sinonimon de ĝi surbaze de ĝia funkciado, naturo, kvalito, utileco...?

 



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2014, 11:09:06 AM8/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

 

Josenilton:

 

| . . . la demando estas: kio estas fakte “tensoro”?

Se iu, kiu konas tion, bonvolus diri al ni, niaj matematikaj konoj certe altiĝus.

Amike

Renato

Cvi Solt

unread,
Aug 29, 2014, 1:47:28 PM8/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Teknika termino ne devas nepre havi sinonimon bonlingvecan. Tensoro certe ne havas simplan universale kompreneblan sinonimon - kaj en matematiko, fiziko, ktp ĝi estas konata kaj komprenata

Cvi Ŝolt
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Josenilton

unread,
Aug 29, 2014, 1:54:09 PM8/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu STREĈILO aŭ TENSIIGILO ne povus esti pli universale komprenigaj sinonimoj?

Cvi Solt

unread,
Aug 29, 2014, 4:08:54 PM8/29/14
to la-bona...@googlegroups.com
STREĈILO aŭ TENSIIGILO
En matematiko, fiziko, ktp. - certe ne.

Cvi

Josenilton

unread,
Aug 29, 2014, 4:29:42 PM8/29/14
to la-bona...@googlegroups.com

Vi asertas, ke STREĈILO aŭ TENSIIGILO ne estas klaraj vortoj por uzado en Matematiko. Kial do vi kredas, ke TENSORO estas pli klara, pli advekta aŭ pli preciza? Ĉu la funkcio de tensoro, eĉ en Matematiko, Fiziko, Mekaniko ktp, ne estas fari streĉon aŭ kaŭzi tension? Kial nepre plipreferi la ne esence esperantan sufikson –OROn, sed ne la esperant-esperantan sufikson –ILOn?



Cvi Solt

unread,
Aug 30, 2014, 2:58:45 AM8/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Rigardu la difinoj de tensoro - ekzample en http://eo.wikipedia.org/wiki/Tensoro
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tensoro
"En matematiko kaj fiziko, tensoro estas geometria ento etendanta la komprenaĵojn de skalaro, vektoro, kvadrata matrico kaj dulineara formo."

"Difinoj

Estas du manieroj de difinado de tensoroj:

  • La kutima fizika maniero de difinado de tensoroj, per objektoj kies komponantoj konvertiĝas laŭ certaj reguloj, prezentante la ideojn de kunvariancakontraŭvarianca transformoj.
  • La kutima matematika maniero, kiu engaĝas difinon de certaj vektoraj spacoj kaj ne fiksadon de iuj koordinatosistemoj ĝis kiam bazoj prezentataj kiam bezonataj. Kontraŭvariancaj vektoroj, ekzemple, povas ankaŭ esti priskribitaj kiel 1-formoj, aŭ kiel la eroj de la dualoj al la kunvariancaj vektoroj"
Mi ne trovas en la difinoj "la funkcion fari streĉon aǚ kaǚzi tension", sed tute abstraktajn nociojn.

Cvi


Josenilton

unread,
Aug 30, 2014, 8:33:08 AM8/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Do, vivu la tensoro! ☺
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages