rojalto

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 29, 2011, 10:12:01 AM10/29/11
to ED-LBLdiskutlisto
Pri rojalto (t.e. la angla royalty)
mi skeptikas pri ĝia traduko pri tamtiemo.

Ĉu ĝin oficialigi?
Dankon, J-K Rinaldo

Anna Lowenstein

unread,
Oct 29, 2011, 3:36:39 PM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Tantiemo" estas la vorto, kiun ni normale uzis, kiam mi laboris ĉe la CO. Sed ekzistas ankaŭ la pli preciza termino "aŭtorrajtoj".

Aŭ ĉu mi miskomprenis? Ĉu vi skeptikas pri la vorto "tantiemo" aŭ "rojalto"?

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: sabato 29 ottobre 2011 16.12
A: ED-LBLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) rojalto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

antonio...@tiscali.it

unread,
Oct 29, 2011, 4:10:12 PM10/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Tantiemo" estas gxenerala termino, por indiki tion, kion oni pagas por ekspluati ion ajn (naftokusxejon, minejon, patenton k.s.); "auxtorrajto" estas specifa termino cxe ekspluatado de verko.
Cxeokaze: laux mi, "auxtorrajto" estas dubasenca vorto, cxar gxi aplikeblas jen por la rajto en si mem, jen por la koncerna monpago.

Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: sabato 29 ottobre 2011 21:37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) rojalto

Andrea Fontana

unread,
Oct 29, 2011, 7:26:24 PM10/29/11
to la bona lingvo
Nu.
La donita klarigo pri la diferenco inter tantiemo kaj auxtorrajtoj
estas prava.
Ekzemple, en la muzika mondo, auxtorrajtoj estas pagataj al la
auxtoroj, dum la tantiemoj estas pagataj al la posedantoj de la diska
mastrumo.
La kutima angla vorto por tantiemo estas "royalty".
*Rojalto*n mi neniam auxdis. Laborante kun Flo Martorell ni cxiam
paroladis pri tantiemoj.
Tamen nek *rojalto* nek tantiemo estas oficialaj vortoj. Eble
*rojalto* estus iom pli pravigebla per la Fundamenta regulo 15
(eble...), tamen gxi estas neniam uzata.
Tantiemo estas faka vorto neoficiala sed tute bone komprenata kaj
vaste uzata. Do, en faka Esperanto, gxi estas tute tauxga,
Cxu eble ekspluatrepago povas esti alternativo kunmetisma?

Andrea.

J-K Rinaldo

unread,
Oct 30, 2011, 4:47:42 PM10/30/11
to la bona lingvo
Mi donas ekzemplon:
"la petrolentreprenoj, rajtigitaj esktrakti petrolon per borado de la
marfundo, devas pagi al la itala ŝtato 4% por "royaltys".
Ne temas do pri aŭtorrajtoj.

Povus esti "eltirrajto", sed mi tute ne ŝatas tiun solvon.

Bv. pardonpeti se mi aldonas nun alian neologismon: estrakti.

"Rojalto" kaj "estrakti" estas du neologismoj citaitaj en la itala
vortaro Minnaja.

Se estrakti estus oficiala voto, tiam ni povus diri ke
rojalto pli mal pli povas signifi ankaŭ estraktrajton. Ĉu?

J-K Rinaldo

Anna Lowenstein

unread,
Oct 30, 2011, 5:07:27 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
“Tantiemo”, kvankam ne oficialigita, estas zamenhofa vorto, vaste uzata ekde la komenco de la lingvo. Mi mem lernis ĝin en la Centra Oficejo, kaj Andrea Fontana informas, ke li uzis ĝin kun Flo Martorell, kiu supozeble sufiĉe devis okupiĝi pri tiaj aferoj.
En la Tekstaro de Esperanto mi trovis 5 trafojn por “tantiemo” (3 en “Ondo de Esperanto”), kaj neniom por “rojalto”.
En la reto ĝenerale estis 34,500 trafoj por “tantiemo” kaj 27 por “rojalto” (ne 27,000, sed 27), el kiuj kelkaj estis el La Bona Lingvo.
La vorto tute ne estas en Vikipedio, kvankam estas kelkaj trafoj por “tantiemo”.
Se iu efektive uzas la vorton “rojalto”, tiu estas homo, kiu neniam rigardis en vortaro, sed simple inventas la lingvon mem. Mi dubas, ĉu eĉ valoras doni linion al tiu vorto.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo

Inviato: domenica 30 ottobre 2011 21.48
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: rojalto

J-K Rinaldo

--

antonio...@tiscali.it

unread,
Oct 30, 2011, 5:40:19 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

>Mi donas ekzemplon:
>"la petrolentreprenoj, rajtigitaj esktrakti petrolon per borado de la
marfundo, devas pagi al la itala ŝtato 4% por "royaltys".
>Ne temas do pri aŭtorrajtoj.
>Povus esti "eltirrajto", sed mi tute ne ŝatas tiun solvon.
>Bv. pardonpeti se mi aldonas nun alian neologismon: estrakti.
>"Rojalto" kaj "estrakti" estas du neologismoj citaitaj en la itala
vortaro Minnaja.
>Se estrakti estus oficiala voto, tiam ni povus diri ke
rojalto pli mal pli povas signifi ankaŭ estraktrajton. Ĉu?

La problemo ne kusxas en La vorto "estrakti", kaj ankaux ne en "eltiri", "cxerpi" aux io simila.
"Rojalto", ja, koncernas ne nur ekspluatadon de naftokusxejoj kaj pli gxenerale minejoj, sed ankaux de patentoj ktp (temas pri cxiuj kazoj en kiuj la regno havas aux pretendas havi suverenan rajton, kiun gxi koncesias kontraux pago: etimologie "royalty" estas ligita kun "regxo", cxar gxi rilatas al pago favore al reganto, al suvereno).
Gxis
Antonio


J-K Rinaldo

unread,
Oct 30, 2011, 6:51:23 PM10/30/11
to la bona lingvo
Mi ne pretendas enigi alineon nek por royalty nek por estrakti...
kvankam la itala vortaro tion rajtigus.

Mi nur bezonas traduki la anglan vorton "royaltys" en jena frazo
"la petrolentreprenoj, rajtigitaj eltiri/ĉerpi/estrakti petrolon per
borado de la
marfundo, devas pagi al la itala ŝtato 4% por "royaltys".
Kiel ĝin bonlingve diri?

Kaj kiel diri bonlingve: industrie "estrakti" petrolon per borado de
la grundo?
ĉu ĉerpi, eltiri... um!
J-K

On 30 Ott, 22:07, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:

Vastalto

unread,
Oct 30, 2011, 9:03:52 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dirus:
-- la petrolentreprenoj, rajtigitaj eltiri petrolon per borado
de la marfundo, devas pagi al la itala ŝtato 4%
por "ekspluatpermeso/ekspluatorajto" --

Laux mi "royalty" estas "pago por uzpermeso de auxtorrajto, patento,
ekspluatorajto ktp.

Vastalto


J-K Rinaldo <espera...@libero.it> skribis:

Andrea Fontana

unread,
Oct 30, 2011, 10:38:19 PM10/30/11
to la bona lingvo
Karaj cxiuj,

el cxio dirita mi ecx pli kaj pli konvinkigxas, ke tute tauxgas, por
cxiuj okazoj en kiuj oni angle (kaj ne nur angle) parolas pri
"royalties", uzi la kunmetisman esprimon:

ekspluatrepago / ekspluatpago / eskpluatkompenso (mi preferas la
unuan)

Kunmetisme, cetere, eblas distingi inter la pago kaj la pagitajxo, kiu
povus esti nomata ekspluatrajto

"Royalty", almenaux en sia uzo ene de la itala lingvo, ne permesas
distingo inter ekspluatrepago kaj ekspluatrajto.

Do, jen: ni havas du alternativoj kunmetismaj al vortoj nek oficialaj
nek uzataj (rojalto) kaj al vortoj uzataj tamen neoficialaj (kaj,
miaopinie, ne pravigeblaj per la 15 regulo): tantiemo.

Kion vi opinias?
Cxu do ni metu en la listo de la grupo la vortoj "ekspluatrepago" kaj
"ekspluatrajto" kiel alternativoj de *rojalto* kaj tantiemo?

Amike
Ancxjo.

antonio...@tiscali.it

unread,
Oct 31, 2011, 3:42:21 AM10/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kial "re"pago?
Flanke: ekspluatorajto estas la rajto ekspluati (lige kun pago de sumo), ne la sumo, kiun oni pagas por/ pro la praktikado de tiu rajto.
Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andrea Fontana
Inviato: lunedì 31 ottobre 2011 03:38
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Re: R: rojalto

Karaj cxiuj,

Amike
Ancxjo.

--

Anna Lowenstein

unread,
Oct 31, 2011, 3:46:38 AM10/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
>
>Mi nur bezonas traduki la anglan vorton "royaltys" en jena frazo
>"la petrolentreprenoj, rajtigitaj eltiri/ĉerpi/estrakti petrolon per
>borado de la
>marfundo, devas pagi al la itala ŝtato 4% por "royaltys".
>Kiel ĝin bonlingve diri?
>
Ankaŭ en ĉi tiu kunteksto la vorto “tantiemo” taŭgus, laŭ la 1-a difino en PIV: “Difinita procento de la profitoj, kiun ricevas la kunlaborantoj, direktoroj, membroj de la administra konsilio ks de komerca aŭ industria entrepreno.”

Alternativo al la vorto “tantiemo” estus “procentaĵo”. Tamen, mi proponas, ke ni aldonu “tantiemo” al nia listo de vortoj por eventuala oficialigo.

Rilate al “ekstrakti”, mi opinias, ke “eltiri” kaj “ĉerpi” taŭgus en ĉi tiu kunteksto.

Anna

Andrea Fontana

unread,
Oct 31, 2011, 9:19:56 PM10/31/11
to la bona lingvo
On 31 Ott, 08:46, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
Kara Anna,
karaj cxiuj.

Mi malkonsentas pri la propono listigi "tantiemo"n kiel oficialigindan
vorton.
Tute male, mi proponas ke aperu, en la listo de la
"bonligvismaj" (kumetismaj) alternativoj, la vorto "ekspluatrepago",
kies signifo estas tute pli trafa ol tiu klarigita de PIV por la
neolgismo "tantiemo", kaj kiu povas esti bonege uzata por cxiuj okazoj
kiam oni parolas, angle, pri "royalties"; pago por ekspluatado de
patentoj, pago por ekspluatado de rajto eltiri nafton el la grundo,
pago por ekspluatado de diska mastrumo por eldoni diskojn, ktp...

Cetere, mi ankaux atentigas ke kvankam "tantiemo" estas vaste uzata,
kaj ecx estas Zamenhofa (do gxia oficialindeco povus esti argumentata
surbaze de la Bulonja Deklaracio), tamen gxi, krom la fakto ke gxi ne
ekzakte signifas "royalty", estas nepraviglebla surbaze de la 15a
regulo, dum tia afero povus esti tre pli bone argumentata por
"rojalto" (kiu cetere aperas en la vortaro Minnaja IT-EO), pro tio ke
multaj lingvoj naciaj pruntis gxin tute rekte de la angla, do gxi
igxis suficxe internacia (tutcerte gxi estas ege pli internacia ol
"tantiemo").

Do mi proponas ke aperu alineo kiu anstatauxigas kaj tantiemo kaj
rojalto per kunmetisma esprimo, kiel ekzemple ekspluatpago.

ro-esp

unread,
Nov 1, 2011, 6:55:01 PM11/1/11
to la bona lingvo


On Oct 29, 8:36 pm, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> "Tantiemo" estas la vorto, kiun ni normale uzis, kiam mi laboris ĉe la CO. Sed ekzistas ankaŭ la pli preciza termino "aŭtorrajtoj".
>
> Aŭ ĉu mi miskomprenis? Ĉu vi skeptikas pri la vorto "tantiemo" aŭ "rojalto"?

Mi skeptikas pri ambaw... law mia vortaro pri la franca, tantieme (de
tant=tiom) signifas tioma aw tiomono . Tio pensigas ke temas ne pri
fiksita monsum sed pri elcentajxo.
Pri "rojalto"mi skeptikas cxar gxi maltro similas la originan vorton.
Mi jes akceptus "rojaltio", se ne venas pli bonaj proponoj.
gxis, Ronaldo N

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 2, 2011, 12:35:19 AM11/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel"

Estas vera, ke "tantieme" signifas "tiomajho", sed en la komerca
mondo ghi havas la specialan signifon de "procentajho", au "parto"
shuldata al la origina verkisto" ("verki" en sia plej largha
signifo). Tantiemo do estas parto (procento) de la profito donata de
postaj komercistoj al la verkisto, au autoro. Tial mi ne povas ne uzi
por "tantiemo" la kunmetajhon "verkistpagparto" au "autorpagparto",
ja la parto (de la ricevita mono) de la pago kiu iras al la verkisto.
Tiu kunmetajho ankau validas, mi pensas, por "rojalt{i}o".
Amike, Marcel.

银庚 季

unread,
Nov 2, 2011, 1:22:28 AM11/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
verkistpagparto kaj autorpagparto estas facile kompreneblaj sed tro longaj.
                                                                           Ji Yingeng

--- 11年11月2日,周三, mar...@melburno.org.au <mar...@melburno.org.au> 写道:

发件人: mar...@melburno.org.au <mar...@melburno.org.au>
主题: Re: R: (la bona lingvo) rojalto
收件人: la-bona...@googlegroups.com
日期: 2011年11月2日,周三,下午12:35
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages