En la listo 'revuloj' oni diskutas pri la du vortoj samsignifaj "satelito" kaj "sputniko". Kiu estas la preferinda?
Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto.
Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito.
Ĉiuj korpoj estas parto de nia sunsistemo, inkluzivante la Teron, estas satelitoj de la suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.
Rusaj esperantistoj opinias, ke ĉi tiu estas okazo de "La Okcidento kontraŭ la tuta mondo inkluzive de slavoj". Mi efektive scias nur pri du, kiuj konkrete komentis pri ĉi tiu vorto.Kion pensas rusaj esperantistoj?
Mi venis intertempe al la pli milda linio:
satelit-o (9oa) (en la senco de artefaita satelito) = sputnik-o
Mi neniam uzus "sputniko", por nomi ekzemple sateliton artefaritan de Usono.
Pro diskuto en alia listo.
PIV registras "art-satelito"
por la artefaritaj satelitoj lanĉataj en la kosmon.
Ŝajnas ke por tio en la komenco oni uzis "sputniko",
sed nun en la 9-a oficiala aldono oni registras la "okcidentecan" preferon:
2 Artefarita objekto rivoluanta ĉirkaŭ la tero (aŭ alia astro).
rivolu·i [8oa] ~ ĉirkaŭ·si·turn·iBedaurinde tiu paragrafo estas grave malkontentiga. La vorto "ĉirkaŭ·si·turn·i" estas ege stranga, ech ne-komprenebla. Krome, ghi devus postuli akuzativon, same kiel la simpla "turn/i". Pro gramatiko oni devus ghin korekti al "turn·igh(ad·)i ĉirkaŭ si". Sed ties signifo ne estas pensebla : oni povas turnighi chirkau sia akso (sed "chirkau sia akso" estas jam esprimita de "turn/" !), au rondiri chirkau io alia, ol si, tamen ne turnighi chirkau si mem.
Ĉu ni havu la linion:
satelit-o (9oa) (en la senco de artefaita satelito) = sputnik-o ?
> rivolui --> memturnighi
Mi povas aldoni ankaŭ tiun variaĵon, se neniu protestas.
Andreas:
> Eble estas
interese por kelkaj ekstrem-bonlingvistoj, ke mia "Lilliput"-vortaro
Esperanto-germana (de 1959) mencias "aksumi" kaj tradukas ghin per
"rotieren" (= "rotacii").
Tre interese. Ankaŭ vi kapablas bonlingvi en viaj bonaj momentoj.
Amike
Renato