kunveno en Havano - laŭ la Kongresa Kuriero kopiita de Johan Derks

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 31, 2010, 9:05:17 AM7/31/10
to Tutmondeca...@yahoogroups.com, listo 'klasikaj landonomoj', listo 'la bona teksto', listo 'LBL', listo 'oficialigoj', listo 'redaktantoj'

 

La bona lingvo ankoraŭ pli bona

Dimanĉon ja la 13-a horo en salono Canuto (Kanuto) kunvenos la nova asocio Tutmonda Esperanto. La kunveno estas malfermita al tiuj, kiuj kredas, ke Esperanto estas regula kaj sen esceptoj, kaj devas resti tia.

Renato Corsetti, KN 412

 

Tutmondeca Esperanto

Renato Corsetti prezentis la laboron de la grupo La Bona Lingvo dum dimanĉa kunveno en Canuto.

Poste prelegis Cvi Solt pri vortfarado en la hebrea, kaj Jose Antonio Vergara pri kriterioj por vere tutmonda lingvo.

Josias Barboza parolis pri reviziado de lernolibro cele al forigo de novaj radikoj. La publiko, kiu konsistis el sepdeko da ĉeestantoj, estis interesata kaj faris plurajn rimarkojn.

Renato Corsetti, KN 412

Renato Corsetti

unread,
Jul 31, 2010, 10:59:17 AM7/31/10
to Tutmondeca...@yahoogroups.com, listo 'klasikaj landonomoj', listo 'la bona teksto', listo 'LBL', listo 'oficialigoj', listo 'redaktantoj'

Aldone al la mallongaj notoj en la Kongresa Kuriero, mi diru la jenon:

 

-       La kunveno okazis en plenplena salono tre entuziasmiga;

-       Cvi Solt parolis pri la vortofarado en la nov-hebrea kaj per kelkaj ekzemploj montris la ekspluatadon de la internaj rimedoj fare de la nov-hebra. Pro tempomanko li ne povis fini la intenciatan paroladon. [Cvi, se vi sendas al mi tekston de tiu parolado post via reveno al Israelo, mi provos afiŝi ĝin en nia retejo kaj eventuale ankaŭ sendi paperan version al interesiĝantoj.]

-       Jose’ Antonio prezentis brilan prelegon pri la vortomaterialo en pluraj projektoj de internacia lingvo kaj analizis ilin surbaze de principoj de internacieco de Verloren Van Themaat. Li projekciis belajn bildojn, kiujn ni verŝajne malfacile povas meti en la paĝaron, sed eble li volos mem sendi tiun materialon ligita a l mesaĝo en la listo ‘la bona lingvo’.

-       Josias Barboza fine dankis nian grupon sed tute aparte Marcos Cramer pro la detala korektado de la lernolibro eldonita de Josias.

 

Apenaŭ estis tempo por kelkaj demandoj.

 

Interesiĝantoj ricevis centojn da informiloj dum la movada foiro kaj 10 ekzemplerojn de la “libro” La Malbona Lingvo, kiu fakte estas elpresaĵoj de la enhavo de niaj listoj. La laboro de nia grupo komencas esti pli kaj pli konata.

 

Amike

 

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 1, 2010, 12:59:32 AM8/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Bonega! Kaj gratulojn!

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 3, 2010, 8:41:12 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato!
Mi shatos esti membro de tiu asocio. Dankon!
Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2010, 9:22:20 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

> Mi shatos esti membro de tiu asocio.

Mi registris vin. Nun vi estas membro.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages