termodinamiko (ĉu bonlingve: varmoscienco?
).
Leo proponas:
termodinamiko (ĉu bonlingve: varmoscienco? ).
> "Dinamiko" estas oficiala kaj ne malrekomendata de ni, kvankam ni ja havas
> linion pri ĝi:
>
> dinamik·o *[2oa]* ~ fort·o·mov·o·scienc·o
>
> "Varmofortomovoscienco" estus multe tro peza. Ĉiuokaze, mi iom dubas pri la
> utilo de nia linio pri "dinamiko". Eble ni simple plene akceptu tiun
> oficialan vorton kaj tute ne havu linion pri ĝi?
Jen tre frapa ilustro de la neceso konsideri pluformadon.
"Fortomovoscienco" estas per si mem, kvankam iom peza,
tamen imagebla kiel anstatauajho por "dinamiko", sed tuj
kiam oni ekkonscias, ke oni bezonas fari pliajn vortojn
surbaze de la vorto por "dinamiko", kaj surbaze de
eventuala anstatauajho de ghi, oni komprenas, ke
"fortomomovoscienco" vere estas tro peza. El ghi apenau
eblas pluformi ion ajn.
Tiu konsidero meritas atenton en multaj okazoj.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Laŭ mi la bonlingva esprimo estu "varmodinamiko".
dinamik·o [2oa] ~ fort·o·mov·o·scienc·o
"Varmofortomovoscienco" estus multe tro peza. Ĉiuokaze, mi iom dubas pri la utilo de nia linio pri "dinamiko". Eble ni simple plene akceptu tiun oficialan vorton kaj tute ne havu linion pri ĝi?
Renato Corsetti skribis:
> Leo proponas:
termodinamiko (ĉu bonlingve: varmoscienco? ).
Aŭ varmo-dinamiko aŭ varmo-movo-scienco? Sed en multegaj naciaj lingvoj
oni uzas vorton similan al "termodinamiko". Ĉu ankaŭ en la ĉina, japana,
korea, vjetnama?
Amike salutas
Leo
Prave! Mi ne rimarkis, ke dinamiko ne estas malrekomendata.
Amike salutas
Leo
En la japana:
necu-rikigaku = varmo + fortoscienco (=dinamiko)
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
necu-rikigaku = varmo + fortoscienco (=dinamiko)
Mi esperas ne estas tro malfrue...
La ĉina traduko samas al la japana, nur kun malsama elparolo. Sed... varmfortoscienco ja ŝajnas iome tro peza, en okulo ĉina...
Kial pro ghia vasta internacieco (azerbajghana, filipina, indonezia, persa, turka ...) ne simple ne okupighi pri tiu chi tute bone uzebla vorto?
Subtene al la vorto "varmoscienco" mi povas ankoraŭ mencii, ke en la germana lingvo ekzistas apud la vorto "Thermodynamik" ankaŭ la samsignifa vorto "Wärmelehre"
Bone. En tiu okazo ankaŭ ĝi devus havi nur = se ni trovus al kio ĝi egalas.Dinamiko estas en OA2.
La sumo de interna energio kaj laboro estas "entalpio"
Eble ni unue diskutu pri "termo". Se "termo" precize egalus al varmo
"-metro" estas uzata en dekoj da vortoj, kiaj "kalorimetro" por varmometro, "voltmetro" por mezurilo de elektra tensio... sed ankaŭ en (ĝustaj) kunmetaĵoj, kia "neŭtonmetro" por unuo de laboro (energio) ankaŭ nomata ĵulo.
Termometro -> temperaturmezurilo Termometrio -> temperaturmezurado
Kalorimetro -> varmomezurilo Kalorimetrio -> varmomezurado
Ni ne havas la linion por termometrio. Ĉu vi povas ĵuri ke ĝi estas efektive uzata en Esperanto?
kalorio
karolimetro
Amike
Renato
kalorio: malnova, ne laŭnorma varmokvanta unuo. Oni esprimu
varmokvantojn per ĵuloj.
1 kilokalorio ~ 4184 ĵuloj aŭ 1 ĵulo ~ 0,00024 kilokalorio
Jena plia klarigo ne necesas en la listo SSV: Kilokalorio estis la
varmokvanto plialtiganta la temperaturon de 1 kilogramo da pura akvo en
difinitaj cirkonstancoj per 1 K. Ĉar diversaj cirkonstancoj estis
difinitaj, ekzistis diversaj, iom malsamaj kilokalorioj.
Ĉu necesas fortraduko por ne plu uzata unuo? Se jes mi proponus:
Kalorio -> arĥaika varmunuo
Ni nepre ne proponu ĝin por oficialigo.
Rimarko: fakte la sistemo de fizikaj unuoj havas proksimume la samajn
celojn, kiel la bonlingvistoj: havi laŭeble plej malmultajn precizege
difinitajn bazajn unuojn, el kiuj ĉiuj aliaj praktikaj unuoj estas
simple deriveblaj.
kalorimetro --> varmomezurilo
kalorimetrio --> varmomezurado, varmomezura metodaro
Amike salutas
Leo
*
*
Laŭ mi, nepre ne!
Tri kalorioj neniel egalas al tri arĥaikaj varmunuoj. Ni bezonas
samsignifajn vortojn, ne difinoj per ĝeneralaj kategorioj.
--
Fabio Bettani
http://forum.esperanto.it - http://iej.esperanto.it
Leo diras:
>> Kalorio -> arĥaika varmunuo
>>
Sed, en ĉiuj paroladoj pri dietoj, kiam oni parolas pri kiom da kalorioj
oni devas manĝi hodiaŭ, kion oni devus uzi?
Amike
Renato
Sed, en ĉiuj paroladoj pri dietoj, kiam oni parolas pri kiom da kalorioj
oni devas manĝi hodiaŭ, kion oni devus uzi?
Se vi bezonas samsignifajn vortojn, mi povas imagi nur:
kalorio ~ varmokvanto de proksimume 4, 1854 ĵuloj
Kial "proksimume"? Ĉar ekzistis kelkaj iom malsamaj difinoj de kalorio.
Amike salutas
Leo
Jes. Temas pri tute alia speco de evitindeco.
"Turpa" estas evidinta, char "malbela" estas pli bona vorto
_por tiu ideo_. La du vortoj estas samsignifaj. La bonlingva
vorto estas "malbela".
"Kalorio" estas evitinda, char "jhulo" estas nuntempe
la norma mezurunuo. La du vortoj estas _malsamsignifaj_.
Se oni volas diri la jenon:
"Kalorio estas historia mezurunuo de la varm-energio, antau
la nuntempa SI-unuo de energio kaj laboro, la jhulo."
Tiam komprenble oni devas uzi la vorton "kalorio" (kaj la
vorton "jhulo"). Ne eblas "traduki" tiun frazon en bonlingvan
Esperanton sen la vorto "kalorio".
Sekve kaj "kalorio", kaj "jhulo" estas bonlingvaj vortoj.
La evidindeco de "kalorio" ne estas afero de la bona
lingvo, sed de internaciaj normoj pri mezurunuoj. Same
kaj "funto" kaj "gramo", kaj "colo" kaj "metro" k.t.p.,
estas bonlingvaj vortoj.
Aŭ ni havu
kalorio = ĵulo (en ĝenerala parolado)
aŭ prefere ni havu nenion, ĉar la vorto "kalorio" ŝajnas al mi tre vivanta.
Amike
Renato
Renato
Indikoj pri la energio liberigota pro brulo (en la korpo) de la manĝaĵo
estu en ĵuloj.
Ekzemple sur la skatolo de la fruktosuko sur mia tablo troviĝas (en la
nederlanda kaj en la franca): 100 ml mezume enhavas "energian valoron"
de 198 kJ (47 kcal).
k (malgrandlitere!) estas la simbolo por kilo- (prefikso signifanta
1000-oble, ĉu ne?) kaj J estas la simbolo por ĵulo.
Pli akceptebla traduko estus: "La energia enhavo de 100 ml mezume estas
198 kJ (47 kcal)"
Se la indiko en ĵuloj mankus, la etikedo ne estus laŭ la normoj, do
kontraŭleĝa, se mi bone komprenis la aferon. La aldono de aliaj unuoj
verŝajne ne estas eksplicite malpermesita.
Iuj ĝojas pro tio, ke ili rajtas manĝi aŭ trinki kvaroble pli da ĵuloj
ol da kalorioj... :-)
Amike salutas
Leo
Eble ja indas uzi la vorton "enegiriĉa" anstataŭ "kaloririĉa" parolante
pri manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj.
Amike salutas
Leo
aŭ prefere ni havu nenion, ĉar la vorto "kalorio" ŝajnas al mi tre vivanta.
Temas pri tute alia speco de evitindeco.
Amike
Renato
Tute ne gravas. Pli bedaŭrindas, ke multaj kontraŭdemokratiuloj
argumentas, ke Esperanto ne taŭgas kiel internacia lingvo.
Amike salutas
Leo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-- ------------------------------------ Renato Corsetti renato....@uniroma1.it ------------------------------------
> Ne "*varm/o/mezur/il/o*" (varmon oni nombris per kalorioj, nun nombras
> per jhuloj [se mi ne eraras]), sed "*varm/ec/o/mezur/il/o*" (varmecon,
> *PIV*-lingve
> nomatan "*temperatur/o*", oni nombras per kelvinoj au per gradoj
> Celsi(us)aj) !
> En la bona lingvo, mezurado de varmeco estas
> "*varm/ec/o/mezur/ad/o*".
>
> Se oni timus, ke "*varm/(o/mezur/il/)o*" venigus miskomprenojn, oni
> povus diri "*varm/o/kvant/(o/mezur/il/)o*" (sed nur unu vorton ni proponu
> el
> la du eblaj). Pri laz elekto opinioj de fizikistoj gravu.
>
> 2009/12/15 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>
>> Leo:
>>
>> Termometro -> temperaturmezurilo
>> Termometrio -> temperaturmezurado
>>
>> Ni jam havas la linion:
>>
>> termometr·o *[1oa]* ~ varm·o·mezur·il·o, temperatur·mezur·il·o
>>
>> Ni ne havas la linion por termometrio. Ĉu vi povas ĵuri ke ĝi estas
>> efektive uzata en Espernato?
>>
>> Amike
>>
>> Renato
>>
>>
>> --
>> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj
>> ĉe:
>> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>
>
>
> --
> http://www.frasimo.blogspot.com/
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Sed mi esperas ke -> estas erara sago. Kiu volas fordifini termometro,
shajne tute normala internacia vorto ?
Cetere Marcel pravas kun sia kritiko al 'varmEComezurilo' !
Amike,
Johan
Varmo estas mezurato kiu rilatas al fizika sistemo
Amike salutas Leo
| "metrologio" (mi fortradukus tiun lastan vorton per "mezurscienco" aŭ "mezurteĥnik(ar)o" laŭ la kazo).
Mi provizore registris:
metro· (en sciencaj vortoj) → mezur·il·o
metrologi·o → mezur·scienc·o; mezur·teĥnik·(ar·)o (laŭ la kunteksto)
Amike
Renato