taki-, takikardi-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2007, 9:57:58 AM3/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Hazarde mi stumblis je c'i tiuj vortoj en kiu la elmento taki-
signifas lau' PIV "rapid-".

Kiel oni diras en viaj lingvoj?

Cetere PIV havas ankau' la vorton "flutero", kiu s'ajnas kovri la
saman fenomeno de rapida kor-batado.

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Mar 16, 2007, 11:47:39 AM3/16/07
to la-bona...@googlegroups.com

Tamen multaj kuracistoj uzas tahxi anstataux taki ,
ekz; tahxikardio

Nino

unread,
Mar 16, 2007, 12:05:30 PM3/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
1) takikardio: "uendaji mbio wa moyo" (rapidiro de la koro) au "takikadia"

2) flutero: "mwendokasi wa atriumu" (rapido de la "atrio"?).

Mi ne scias pri kio ekzakte temas!

Amike,
Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati e vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilita.

> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: venerdi 16 marzo 2007 14.58
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) taki-, takikardi-o

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2007, 3:42:39 PM3/16/07
to la-bona...@googlegroups.com

>2) flutero: "mwendokasi wa atriumu" (rapido de la "atrio"?).
>Mi ne scias pri kio ekzakte temas!

atrio, lau' la vortaroj, estas koraj kavoj apud la ventrikloj.
c'iuokaze ni atendu la respondojn de la aliaj.

amike

renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 17, 2007, 7:21:28 AM3/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato:
Flutero estas nur iu speco de takikardio el inter multaj. En la persa
oni diras 'takikardi', cxu en Eo 'rapidkorbato' tauxgas? flutero
malfacile tradukeblas?
keyhan

On 3/16/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Hazarde mi stumblis je c'i tiuj vortoj en kiu la elmento taki-
> signifas lau' PIV "rapid-".
>
> Kiel oni diras en viaj lingvoj?
>
> Cetere PIV havas ankau' la vorton "flutero", kiu s'ajnas kovri la
> saman fenomeno de rapida kor-batado.
>
> Amike
>
> Renato
>
>

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2007, 8:18:25 AM3/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kejan:


En la persa oni diras 'takikardi', cxu en Eo 'rapidkorbato' tauxgas?

Jes, eble en la formo "rapida kor-batado".


flutero malfacile tradukeblas?

Jes.  Eble temas pri "rapid-a atri-puls-ad-o", sed ne nepre ni devas doni samsignifa'ojn por c'io.

Mi rimarkas ke estas oportune havi kuraciston inter ni.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Mar 17, 2007, 5:26:21 PM3/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Hazarde mi stumblis je c'i tiuj vortoj en kiu la elmento taki-
> signifas lau' PIV "rapid-".
>
> Kiel oni diras en viaj lingvoj?

En la norvega mi spontanee dirus "hjertebank" (korfrapo) por "takikardio",
sed miaj vortaroj ne samopinias kun mi. La E-norvega diras: "tachykardi
(abnorme rapida kor-agado)", kaj la "fremdvortaro" difinas "tachykardi"
jene: "malsaneca plialtigo de la ofteco de la korbatoj (gxis preskaux 200
batoj minute)". Mia spontanea "hjertebank" eble donus ideon ne nur, aux ne
cxefe, pri rapideco de la batoj, sed same pri ilia _forteco_.

Otto


Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 17, 2007, 10:53:28 PM3/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Otto:
Takikardio ne signifas forteco de korbatoj. Tio estas nur sento de la
malsanulo. Kiam la rapideco estas normala, oni ne sentas ilin, sed dum
takikardio oni sentas kaj pensas ke la koro batas pli forte, sed vere
la koro batas pli malforte, kaj longdauxra takikardio povas kauxzi
kormalsuficxeco.

Sincere,
Keyhan

Renato Corsetti

unread,
Mar 18, 2007, 4:33:38 AM3/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, otto!

. . . miaj vortaroj ne samopinias kun mi.

interesa fenomeno, vers'ajne g'enerala en la mondo.

amike

renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 18, 2007, 7:05:16 AM3/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Renato :
Flutero estas nur unu formo de atria takikardio el inter 3-4 formoj.
Do ili ne samsignifas.

Sincere,
Keyhan

On 3/17/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
> Kejan:


>
> >En la persa oni diras 'takikardi', cxu en Eo 'rapidkorbato' tauxgas?
>

> Jes, eble en la formo "rapida kor-batado".
>
>
> >flutero malfacile tradukeblas?
>
> Jes. Eble temas pri "rapid-a atri-puls-ad-o", sed ne nepre ni devas
> doni samsignifa'ojn por c'io.
>
> Mi rimarkas ke estas oportune havi kuraciston inter ni.
>

Anna Lowenstein

unread,
Mar 18, 2007, 10:26:25 AM3/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
"Flutero" bazig'as sur la angla vorto "flutter". Tio estas tute ordinara
vorto, kiu normale signifas delikata, rapida, eventuale sencela, movig'ado,
kiel tiu de papilio, sed en medicino la vorto evidente akiris tre specifan
signifon. La traduko en Esperanto estas "flirti" au' "flirtado".
Do mi supozas, ke la tau'ga traduko en Esperanto estus "kor-flirtado".
Tio ne tiel precize klarigas la aferon kiel "rapidkorbato", tamen en tiu
kunmetaj'o g'i povus akiri tiun specifan signifon.
Kore,
Anna

-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]

Per conto di Keyhan Sayadpour
Inviato: sabato 17 marzo 2007 12.21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: taki-, takikardi-o

Renato Corsetti

unread,
Mar 18, 2007, 11:32:47 AM3/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kejan:


| Flutero estas nur unu formo de atria takikardio el inter 3-4 formoj.
| Do ili ne samsignifas.

Mi volonte kredas vin, c'ar vi estas la kuracisto inter ni, sed, do, kion vi proponas? C'u, ke ni ne okupig'u pri "flutero" kaj lasu g'in alò sia destino?

Anna:


Do mi supozas, ke la tau'ga traduko en Esperanto estus "kor-flirtado".

Mi listigas ankau' tiun sugeston.

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 18, 2007, 4:24:10 PM3/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
Korflirtado estas bela vorto kaj mi ne malkonsentas uzi gxin. Sed
kuracistoj apenaux uzos gxin anstatax flutero cxar gxi estas familiara
vorto. Ne-kuracistoj malofte uzas tiun vorton ankaux cxar gxi estas
relative profesia vorto. Takikardio male uzigxas ofte per
ne-kuracistoj kaj oni povas anstatax gxi uzi rapid-korbato.

Sincere,
Keyhan

On 3/18/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
> Kejan:
>
> | Flutero estas nur unu formo de atria takikardio el inter 3-4 formoj.
> | Do ili ne samsignifas.
>
> Mi volonte kredas vin, c'ar vi estas la kuracisto
> inter ni, sed, do, kion vi proponas? C'u, ke ni
> ne okupig'u pri "flutero" kaj lasu g'in alò sia destino?
>
> Anna:
>
> >Do mi supozas, ke la tau'ga traduko en Esperanto estus "kor-flirtado".
>
> Mi listigas ankau' tiun sugeston.
>

Message has been deleted

Tadasi Saka

unread,
Mar 19, 2007, 12:39:09 AM3/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras en viaj lingvoj?

En la japana:

takikardio = hin-myaku(multfoja pulso), hin-paku(multfoja korbato)
La kerna signifo de "hin-" estas "multfoja" sed ne "rapida", kvankam
oni diras "Mia pulso estas rapida".

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Renato Corsetti

unread,
Mar 19, 2007, 5:07:11 AM3/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
hin-myaku(multfoja pulso), hin-paku(multfoja korbato)
La kerna signifo de "hin-" estas "multfoja" sed ne "rapida", kvankam
oni diras "Mia pulso estas rapida".

dankon, tadasi! do, inter c'iuj proponitaj variaj'oj "kor-rapido" s'ajnas al mi la plej simpla.

amike

renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Mar 19, 2007, 5:49:25 AM3/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj :
Kor-rapido estas tre bona. Cxu kororapido por pli facila prononco?

Keyhan

On 3/19/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> >hin-myaku(multfoja pulso), hin-paku(multfoja korbato)
> >La kerna signifo de "hin-" estas "multfoja" sed ne "rapida", kvankam
> >oni diras "Mia pulso estas rapida".
>

Renato Corsetti

unread,
Mar 19, 2007, 5:55:37 AM3/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
kejan:


Cxu kororapido por pli facila prononco?

jes, senprobleme.

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages