Salvarsano : kontrauhsifilisilo
Samgo : shramanaroj
Samplo : observaro, specimeno...
Samumo : dezertvento
Samsono: Ŝimŝono
bonvolu diri kion vi opinias pri ĉi tiuj proponoj.
amike
renato
> Salvarsano : kontrauhsifilisilo
Salvarsano estas unu certa medikamento kun precize difinita
kemia strukturo, kiu siatempe estis uzata kontraŭ sifiliso.
Ĝi certe ne estas la sola kontraŭsifilisilo. Efektive, hodiaŭ
ĝi tute ne plu estas kontraŭsifilisilo, ĉar oni ĝin tute ne plu
uzas en kuracado de sifiliso. Oni uzas anstataŭe tute aliajn
antibiotikojn, precipe penicilino.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Oni komprenas, ke salvarsano ĉiam estas en PIV, de franca deveno. Mi proponas, ke oni simple forigu ĝin el la listo. La franca vortaro Petit Larousse delonge ne mencias ĝin.
En PIV ekzistas "evi" ("evitinda", kial ne evitenda?)
> Renato skribis:
>> Alivorte ni devas inventi novan kategorion pri vortoj, kiuj estas entute forigendaj el PIV, ĉar, kiel en ĉi tiu okazo propra nomo de antikva franca kuracaĵo.
> En PIV ekzistas "evi" ("evitinda", kial ne evitenda?)
Nu, "salvarsano" ne estas vorto evitinda. Ĝi estas vorto por
historia afero, pri kiu oni parolas nur tre malofte. Sed kiam
oni pri ĝi ja parolas, estas tute bone nomi ĝin "salvarsano".
Do, ĝia ĉeesto en PIV estas eble malbona, sed nur tial, ke PIV
ne povas enhavi ĉiajn tiajn vortojn. Ĝi devas tamen iom
priotitati vortojn pli ofte bezonatajn.
Esperantan enciklopedio pri medicino tamen ĝin certe
enhavus. Kaj se mi verkus artikolon pri la historio de
sifiliso, mi certe devus mencii salvarsanon.
Al la laboro pri la bona lingvo tiu vorto laŭ mi tute ne rilatas.
Ni ĝin simple ignoru.
Mi rimarkas, ke la laboro forglitas sur terenojn laŭ mi tute
ne indajn. La listo laŭ mia opinio okupiĝi pri efektivaj
malbonaĵoj, pri vortoj, kiuj estas senbezonataj, ĉar oni povas
ilin _bone kaj trafe_ nomi pli simple. La distanco inter "turpa"
kaj "salvarsano" estas astronomie granda. Ni restu sur la kampoj
de "turpa" kaj "marisko" kaj iliaj proksimaĵoj.
La distanco inter "turpa" kaj "salvarsano" estas astronomie granda. Ni restu sur la kampoj de "turpa" kaj "marisko" kaj iliaj proksimaĵoj.
> Bertilo:
>> La distanco inter "turpa"
>> kaj "salvarsano" estas astronomie granda. Ni restu sur la kampoj
>> de "turpa" kaj "marisko" kaj iliaj proksimaĵoj.
> Jes, sed unu el la problemoj estas ke PIV en la okazo de salvarsano,
> prezentas ĝin tute trankvile kiel "medikamento kontraŭ sifiliso".
Jes. PIV enhavas multajn tiajn difinojn - ege malbonajn kaj maltrafajn.
Sendube oni celis la specifan medikamenton jam eksdatan, sed tro
facilanime aliris la verkadon de la difino.
sampl-o --> specimen-o [1oa]
Samumo : dezertvento
Do laŭ mi ni tute ne bezonas linion pri ĉi tiu vorto.
Bedaŭrinde ni havas ĉi tie neniun parolanton de la islanda, kiu estas aŭ estis tre kreema lingvo.. . . ĝin uzas ankaŭ la islanda. . .
sampl·o → (statistik·a) el·pren·aĵ·o
populaci·o (statistiko) → (baz·a, esplor·at·a) tut·aĵ·o
registrita!sampl·o → (statistik·a) el·pren·aĵ·o