RE: safena

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jan 26, 2009, 3:05:23 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne estas kuracisto, mi simple deduktis el tio kio legeblas en PIV.

Tie "staras" io pri gambo, do mi neniom certas cxu temas pri kruro.
(kruro origine/ruse indikas tion, kio estas sub la genuo, cxu ?)

gxis, Ronaldo


Marcos Cramer

unread,
Jan 26, 2009, 7:15:00 PM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

Tie "staras" io pri gambo, do mi neniom certas cxu temas pri kruro.
(kruro origine/ruse indikas tion, kio estas sub la genuo, cxu ?)

"Kruro" estas origine la vorto por tuta suba membro (aŭ malantaŭa membro ĉe kvarpiedaj bestoj). Nur poste oni enkondukis la nebezonatan novradikon "gambo" por tiu sama koncepto.

Fakte estas tiel, ke same kiel la angla "leg", ankaŭ la Esperanta "kruro" povas en faka kunteksto nomi nur la suban parton de tia membro. Sed tiu signifo-limigo estas pure faka, kaj en la komuna lingvo la vorto klare estas uzata kaj uzebla por la tuta suba membro. Do simile, kiel la anglalingvanoj ne sentas bezonon por nova vorto por anstataŭigi lamkomunlingvan signifon de "leg" pro la aparta faklingva signifo de tiu vorto, ankaŭ la Esperantistoj ne bezonas la novradikon "gamb-".

(Kiam oni en faka kunteksto volas emfazi ke oni ne parolas nur pri la suba parto de tiu membro, oni efektive ja povas diri "suba membro" (aŭ malantaŭa membro ĉe kvarpiedaj bestoj), do ankaŭ tie ne necesas nova radiko).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2009, 3:44:25 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
ankaŭ la Esperantistoj ne bezonas la novradikon "gamb-".
Tion diras ankaŭ nia listo:

gamb·o → krur·o

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages