Aldone al "provizoraj planoj en 2012"

1 view
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Mar 15, 2012, 11:52:05 AM3/15/12
to Tutmondeca-Esperanto, la-bona...@googlegroups.com
Ni invitas vin konsideri chu vi au konatulo via kapablas kaj shatas paroli
dum la kunveno de Tutmondeca Esperanto dum la Universala Kongreso en Hanojo.
La temo devas havi rilaton kun la titolo de la kunveno: "Chu nur europanoj rajtas evoluigi Esperanton?"
(Membroj de Tutmondeco Esperanto ricevis hodiau plurajn ideojn pri eblaj temoj).
 
Se vi konas alian esperantiston pri kiu vi pensas, ke li/shi estas sufiche instruita pri tia temo,
bonvolu informi lin/shin pri nia invito. Eventuale transdonu al ni sugeston pri ebla prelegonto.
 
Ghenerale prelego dauru ne pli longe ol 20 minutoj,
tiel ke poste la publiko povas fari demandojn kaj pridiskuti la enhavon de la prelegeto.
En la salono estos projekciilo de tipo (lum- au vide-projekciilo) lau la deziro de la preleganto.
 
Interesitoj estas petataj proponi sin al Renato Corsetti,
prezidanto de la asocio Tutmondeca Esperanto: renato....@esperanto.it.
 
 
Johan Derks, sekretario
 
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages