Alopatio

3 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Jan 31, 2012, 10:24:01 AM1/31/12
to la-bona...@googlegroups.com

La “Konsilo de la tago” donas la vorton “alopato” kaj fortradukas per “alopatia kuracisto, alopatiisto”. Sed kio estas “alopatio”? PIV donas du difinojn, kiuj ŝajnas kontraŭdiraj.

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

ro-esp

unread,
Feb 1, 2012, 6:08:02 PM2/1/12
to la bona lingvo


On Jan 31, 4:24 pm, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> La “Konsilo de la tago” donas la vorton “alopato” kaj fortradukas per “alopatia kuracisto, alopatiisto”. Sed kio estas “alopatio”? PIV donas du difinojn, kiuj ŝajnas kontraŭdiraj.


Alopatio estas la konvencia, okcidenta kuracista skolo. Kontraste al
homeopatio, orienta, kaj aliaj "alternativaj" skoloj.

gxis, Ronaldo N

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2012, 3:22:17 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Propre dirite, "alopatio" (el du grekaj terminoj, "állos" = alia, malsimila kaj "páthos" = sufero, travivajxo) estas kuraca metodo, kiu pritraktas la malsanojn per rimedoj, kiuj estigas kondicxojn neakordigeblajn kun la simptomoj de la malsanulo; gxi estas en opozicio kun alia kuraca metodo, "homeopatio" (el du grekaj terminoj, el kiuj la unua sugnifas "simila"), kiu kuracas la malsanojn per rimedoj akordigeblaj kun la simptomoj.
En nepropra senco, "alopatio" indikas la komunuzajn (en Okcidento) kuracajn metodojn.

Cxi tiu vorto laux "klera" deveno (en la formo "allopatia") trovigxas en la italaj vortaroj, sed praktike gxi estas tute nekonata al la ordinaraj homoj. Kontrauxe, estas tre populara la vorto "omeopatia", cxar pli kaj pli disvastigxas tiu kuraca metodo, opiniata malpli altruda (la "oficiala" medicino, tamen, skeptikeme ankoraux subtaksas gxin), lige kun la kreskanta influo de orientaj doktrinoj kaj kutimoj.

Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: giovedì 2 febbraio 2012 00:08
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Alopatio

gxis, Ronaldo N

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2012, 3:55:44 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Oni devas distingi du uzojn de "alopatio" (aŭ ĝiaj nacilingvaj egalaĵoj):

- Samuel Hahnemann (la fondinto de la homeopatio) distingis kvar medicinajn alirojn:
  - La homeopatian (samsimptoman), laŭ kiu oni malgrandkvante donas al la paciento substancon kiu kaŭzas la samajn simptomojn kiel li jam havas.
  - La isopatian (samsubstancan), laŭ kiu oni donas al la paciento la saman substancon, kiu kaŭzis lian malsanon.
  - La antipatian (kontraŭsimptoman), laŭ kiu oni donas al la paciento substancon kiu kaŭzas kontraŭan simptomon al tiu kiun havas la paciento.
  - La alopatian (aliefikan), laŭ kiu oni donas al la paciento ion kun efiko tute nerilata al la simptomo de la paciento.
- Poste li mem kaj liaj sekvantoj uzis "aleopatio" por priskribi la vaste akceptitajn medicinajn metodojn. Do nuntempe "alopatio" estas la vorto, kiun homeopatiemuloj uzas por la kutima scienca medicino.

Por la nuntempa uzo de "alopatio" oni povus proponi "malhomeopatio". Por la historia uzo oni povus proponi "aliefika kuracado/medicino".

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Feb 2, 2012, 4:28:12 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ via priskribo “alopatio” estas vorto kreita de homeopatia kuracisto, kiu havas sencon nur en tiu kunteksto. Ĝi ne bone priskribas, kiel funkcias la plejmulto da modernaj kuraciloj. En la angla vikipedio mi trovas jenan klarigon: Although "allopathic medicine" was rejected as a term by mainstream physicians, it was adopted by alternative medicine advocates to refer pejoratively to conventional medicine.

 

Mi konsentas pri la propono “malhomeopatio”, sed ne pri “aliefika kuracado/medicino”, kio ne estas tre komprenebla esprimo. Eble sufiĉus ofte “moderna medicino” aŭ “malalternativa medicino”. La vorto “konvencia” ne funkcias en tiu kunteksto. Ĉu “ortodoksa medicino”? Laŭ PIV: “klasika medicino”.

 

Bedaŭrinde, la vorto “alopatia” estis proponita en “Konsilo de la tago” sub la kapvorto “alopato” por kiu oni rekomendis “alopatia kuracisto, alopatiisto”. Utilus pli detale kontroli la erojn de tiu listo antaŭ ol dissendi ilin.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 2 febbraio 2012 9.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: Alopatio

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2012, 4:40:15 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>  Por la nuntempa uzo de "alopatio" oni povus proponi "malhomeopatio". Por la historia uzo oni povus proponi "aliefika kuracado/medicino".

Mi legis ankaŭ ĉiujn aliajn mesaĝojn pri ĉi tiu vorto, kaj nun mi enmetis la linion:

alopati·o ~ okcident·a medicin·o, mal·homeopati·o

Temas pri unua provo konkretigi la diskuton. Komentoj bonvenaj.

Amike

Renato


--

--------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
--------------------

Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2012, 5:15:50 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konsentas pri la propono “malhomeopatio”, sed ne pri “aliefika kuracado/medicino”, kio ne estas tre komprenebla esprimo. Eble sufiĉus ofte “moderna medicino” aŭ “malalternativa medicino”. La vorto “konvencia” ne funkcias en tiu kunteksto. Ĉu “ortodoksa medicino”? Laŭ PIV: “klasika medicino”.


Nu, la sciencan medicinon oni prefere nomu simple "scienca medicino". La esprimon "malhomeopatio" mi proponis por la moderna uzo de "alopatio", do por la uzo fare de homepatiemuloj (al kiuj mi ne apartenas). Se ili pro iuj misgviditaj opinioj ne emas nomi la sciencan medicinon 'scienca medicino', kaj elpensis en diversaj lingvoj esprimon por ĝi kiu ne pensigas pri tio ke ĝi estas pli scienca ol ilia aliro, oni devas permesi al ili ankaŭ elpensi en Esperanto tian esprimon: Sed se ili samtempe estas subtenantoj de bonlingvismo, ili verŝajne ne elektus "alopatio" en Esperanto, sed "homeopatio".

La alternativon "aliefika kuracado/medicino" mi proponis nur por la origina senco, en kiu Hahhnemann uzis la vorton, nome por distingi la kvar medicinajn alirojn klarigitajn en mia antaŭa mesaĝo. En tiu senco tute ne temas pri scienca medicino aŭ klasika medicino aŭ moderna medicino, sed simple pri aliro kiu celas kontraŭi simptomon per io tute nerilata al tiu simptomo (kompreneble la scienca medicino ne vere havas tiun econ, sed laŭ Hahnemann la liatempe disvastiĝinta medicino grandskale havis tiun econ (pri kio li verŝajne iugrade pravis, sed ne tute)).

Amike,
Markos

Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2012, 5:22:56 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato registris:

alopati·o ~ okcident·a medicin·o, mal·homeopati·o

Jen mia linio-propono:

alopati·o → (por la nuntempa uzo fare de homeopatiemuloj) mal·homeopati·o (fakte temas pri "scienca medicino", kiun la homeopatiemuloj tamen ne emas nomi tiel); (por la origina uzo fare de Hahnemann) ali·efik·a medicin·o

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Feb 2, 2012, 6:08:57 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

“Scienca medicino” estus bona termino, kontraste kun homeopatio. Kompreneble, homoj kiuj subtenas homeopation (el kiuj eble kelkaj ankaŭ legas ĉi tiun mesaĝon) ne akceptus tion. Mi vidis en la angla la esprimon “evidence based medicine”, sed estus malfacile diri tion koncize en Esperanto.

Mi konsentas pri via propono “aliefika kuracado/medicino” por la origina senco, sed mi opinias, ke ĝi devus esti la lasta en la listo de fortradukoj en La Bona Lingvo.

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 2 febbraio 2012 11.16


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: Alopatio

 

Mi konsentas pri la propono “malhomeopatio”, sed ne pri “aliefika kuracado/medicino”, kio ne estas tre komprenebla esprimo. Eble sufiĉus ofte “moderna medicino” aŭ “malalternativa medicino”. La vorto “konvencia” ne funkcias en tiu kunteksto. Ĉu “ortodoksa medicino”? Laŭ PIV: “klasika medicino”.

--

Anna Lowenstein

unread,
Feb 2, 2012, 6:18:38 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi vidis vian proponon post respondo al la unua mesaĝo. Mi opinias, ke estus malsaĝe doni valorprijuĝojn en La Bona Lingvo. Mi proponas:

 

alopati·o → mal·homeopati·o, moderna medicino, scienca medicino, okcidenta medicino; (por la origina uzo fare de Hahnemann) ali·efik·a medicin·o

 

Anna


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 2 febbraio 2012 11.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Alopati-o

 

Renato registris:

alopati·o ~ okcident·a medicin·o, mal·homeopati·o


Jen mia linio-propono:


Amike,
Markos

Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2012, 6:39:50 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Per "valorprijuĝo" vi verŝajne celas mian aserton "fakte temas pri 'scienca medicino'", ĉu ne? Se oni anstataŭigas "fakte" per "el scienca vipunkto", tio estas nekontestebla vero, kiun eĉ la homeopatiemuloj ne povas kontesti. La kontestebla parto de mia aserto do ŝajne nur estas la uzo de "fakte" por "el scienca vidpunkto". Mi proponas nun la jenan vortigon por eviti ke nia linio entenu kontesteblan aserton:

alopati·o → (por la nuntempa uzo fare de homeopatiemuloj) mal·homeopati·o (temas pri tio kion sciencistoj nomas "scienca medicino", sed kion homeopatiemuloj ne emas nomi tiel); (por la origina uzo fare de Hahnemann) ali·efik·a medicin·o

Amike,
Markos

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 2, 2012, 7:01:18 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi lasus nur "malhomeopatio, char la aliaj chiuj estas "valorprijughoj".
Amike, Marcel.


> Mi vidis vian proponon post respondo al la unua mesaĝo. Mi opinias, ke
> estus malsaĝe doni valorprijuĝojn en La Bona Lingvo. Mi proponas:
>
>
>
> alopati·o → mal·homeopati·o, moderna medicino, scienca medicino,
> okcidenta medicino; (por la origina uzo fare de Hahnemann) ali·efik·a
> medicin·o
>
>
>
> Anna
>
> _____
>

Leo De Cooman

unread,
Feb 2, 2012, 11:30:50 AM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/02/2012 12:08, Anna Lowenstein schreef:
Mi vidis en la angla la esprimon “evidence based medicine”, sed estus malfacile diri tion koncize en Esperanto.

"pruvbazita medicino"?

Amike salutas Leo

José Antonio Vergara

unread,
Feb 2, 2012, 2:02:35 PM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mia opinio, Marcos tute pravas: la precizigo kiun li proponas tute
ne estas valorprijugha sed fakta.

Eble oni povus uzi la antropologian terminon "medicina sistemo", kiu
utilas por emfazi ke ambaukaze temas pri koheraj aroj da nocioj,
praktikoj kaj rimedoj por kompreni kaj alfronti la fenomenon malsano
(mi prelegis pri tio en la Havana IKU).

La termino (ekz. alopatia medicino", "alopatia kuracisto") estas iom
malestime uzata de la shatantoj de la t.n. alternativaj kaj
kompletigaj medicinoj.

Jen do la ghusta propono de Marcos, al kiu mi aldonis tiun klasigan terminon:

> alopati·o → (por la nuntempa uzo fare de homeopatiemuloj) mal·homeopati·o

> (temas pri tiu medicina sistemo, kiun oni kutime nomas "scienca medicino" au "moderna medicino");

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2012, 5:03:04 PM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

 

>  Bedaŭrinde, la vorto “alopatia” estis proponita en “Konsilo de la tago” sub la kapvorto “alopato” por kiu oni rekomendis “alopatia kuracisto, alopatiisto”. Utilus pli detale kontroli la erojn de tiu listo antaŭ ol dissendi ilin.

Via sinpropono por kontrolado de la eroj de nia listo estas akceptita. Vi rajtas komenci ĉe la litero B.

Renato



--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2012, 5:11:12 PM2/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara:
alopati·o → (por la nuntempa uzo fare de homeopatiemuloj) mal·homeopati·o
> (temas pri tiu medicina sistemo, kiun oni kutime nomas "scienca medicino" au "moderna medicino");
    
Tion mi registris, sed ni ankoraŭ cerbumu.

Amike

Marcos Cramer

unread,
Feb 3, 2012, 3:55:20 AM2/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
En la nun registrita linio mankas la dua de mi proponita parto (pri kiu Anna konsentis kaj neniu malimplicite malkonsentis): "(por la origina uzo fare de Hahnemann) ali·efik·a medicin·o".

Ja tiu origina senco de "alopatio" estas klare malsama al la nuna uzo.

La linion pri "alopato" ni nun ankaŭ devas laŭe ŝanĝi:

alopat·o → mal·homeopati·ist·o, mal·homeopati·a kurac·ist·o (vidu la linion pri "aleopatio" por detaloj)

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 3, 2012, 4:52:13 AM2/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ŝanĝis laŭ la lastaj konsiloj de Markos, kvankam mi mem havas neniu ideon pri Hahnemann.

Amike

renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages