cerebro

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 18, 2007, 6:01:37 PM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas

cerebro --> cerbo

Tamen, cerebro estas tiu parto de la cerbo, kiun oni nomas en la medicin-latina "telencephalon" au "cerebrum"; en la germana oni nomas ghin ankau "Großhirn" au "Endhirn". PIV tre konfuze proponas la novradikojn "terencefalo" kaj "cerebro" ne klarigante ke temas pri la sama afero.

Mi proponas proponas ke ni menciu la alternativon "grandcerbo" analoge al la germana "Großhirn" (kaj forstreku la alternativon "cerbo"). Analoge mi shanghus la alternativojn de "cerebelo" (nun "cerbeto", "malgranda cerbo") al "etcerbo" kaj "malgrandcerbo" por eviti miskomprenon kun malgranda tuta cerbo.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2007, 4:35:49 AM11/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Mi proponas proponas ke ni menciu la
>alternativon "grandcerbo" analoge al la germana
>"Großhirn" (kaj forstreku la alternativon
>"cerbo"). Analoge mi shanghus la alternativojn
>de "cerebelo" (nun "cerbeto", "malgranda cerbo")
>al "etcerbo" kaj "malgrandcerbo" por eviti
>miskomprenon kun malgranda tuta cerbo.

Do, kio estas "cerb-o"? C'u la du?

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

adam....@gmail.com

unread,
Nov 19, 2007, 12:12:20 PM11/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/19/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:

> Mi proponas proponas ke ni menciu la alternativon "grandcerbo" analoge al la
> germana "Großhirn" (kaj forstreku la alternativon "cerbo").

Aŭ 'egcerbo', analoge al 'etcerbo'.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Marcos Cramer

unread,
Nov 19, 2007, 6:52:06 PM11/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Do, kio estas "cerb-o"? C'u la du?

Al la cerbo ankoraŭ apartenas aliaj partoj ol nur la grandcerbo kaj la etcerbo, ekzemple parto nomita science "diencephalon" (kvankam PIV ne havas kapvorton "diencefalo", ĝi mencias tiun esperantigon sub "encefalo" kaj "hipotalamo").

Verŝajne estas vana ideo provi trovi anstataŭigojn por ĉiuj sciencaj nomoj de la cerbo-partoj. En tiom faka lingvaĵo oni devas akcepti uzon de Esperantigitaj latinaĵoj. Ni ja daŭre menciu la alternativojn al "cerebro"/"terencefalo" kaj "cerebelo", ĉar pri tiuj partoj de la cerbo oni foje parolas en ne-fakaj kuntekstoj. Sed eĉ por ili mi nun proponus ke ni uzu "=" kaj ne plu "-->" (ĉar postuli skemismajn alternativojn por certaj cerbopartoj kaj tute ne mencii alternativojn pri aliaj partoj estas multe pli paradokse ol nur proponi nefakajn alternativojn por certaj partoj). Post "cerebro" ni tamen povus daŭre havi la simbolon "-->" al "terencefalo", ĉar temas pri nura duobligo de fakvorto.

La sola vera peko de PIV ĉi-kampe estis la enkonduko de "encefalo" kun tute sama signifo al "cerbo". Do la linio "encefalo --> cerbo" estas tute ĝusta.

Konklude, mi proponas havi la liniojn

cerebr-o --> terencefal-o, grand-cerb-o, eg-cerb-o
terencefal-o = grand-cerb-o, eg-cerb-o
cerebel-o = et-cerb-o, mal-grand-cerb-o
encefal-o --> cerb-o

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2007, 4:31:53 AM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>(postuli skemismajn alternativojn por certaj cerbopartoj kaj tute ne

>mencii alternativojn pri aliaj partoj estas multe pli paradokse ol
>nur proponi nefakajn alternativojn por certaj partoj).

Certe. Sed normalaj homoj parola snur pri "cerbo", kion ajn ni proponos.

Mi, c'iukaze, komprenis cv'iujn viajn proponojn. Nur restas:

>terencefal-o = grand-cerb-o, eg-cerb-o

Kio estas terencefalo? C'u ter-encefalo? C'u io alia?

Pilar Otto

unread,
Nov 20, 2007, 7:18:42 AM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
La pri-cerba esplorado multe progresis post la tempo, kiam mi lernis pri la
cerbo en la baza lernejo, do miaj cxi-subaj informoj eble ne aktualas.
Tamen:

Mi lernis, ke la cerbo konsistas el tri partoj: la grand-cerbo, la
malgrand-cerbo kaj la cerbtrunko. Ligas la cerbon kun la spina medolo (ni
diras "dorsomedolo) la plilongigita medolo. La grand-cerbo konsistas el
cerbsxelo (latine "cortex") kaj cerbmaso.

Poste mi eksciis pri diversaj "lobuloj"(?), norvega vorto "lapp", kiu povas
signifi slipon aux flikajxon. Du el ili, kiujn mi memoras, estas la
tempioflikajxo kaj la fruntoflikajxo.

Skemisme via,
Otto

Marcos Cramer

unread,
Nov 20, 2007, 1:49:41 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kio estas terencefalo? C'u ter-encefalo? C'u io alia?

Ĝi estas ne-kunmetita.

Marcos

Harri Laine

unread,
Nov 20, 2007, 1:56:23 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
> Kio estas terencefalo? C'u ter-encefalo? C'u io alia?
> Ĝi estas ne-kunmetita.

Kaj gxi estas telencefalo, kun L, ne R. Tio jam ripetigxas, tial mi
korektas!

Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2007, 2:07:02 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>Kaj gxi estas telencefalo

Bone, sed bonvolu ne paroli al mi greke.

Mi ec' ne sukcesis trovi en la reto kiel oni konstruis tiun vorton.
Mi komprenis ke g'i estas ekvivalento de grand-cerbo, eg-cerbo.

C'u mi bone komprenis?

Harri Laine

unread,
Nov 20, 2007, 3:58:16 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
>> Kaj gxi estas telencefalo
>
> Bone, sed bonvolu ne paroli al mi greke.

Ho, estu avertita, cxi-sube mi multe parolos al vi greke! Nu, tamen
mi fakte opinias, ke eble estus pli bone, por ne malpurigi siajn
manojn, ne tusxi cxi tiujn vortojn ecx per longa bastono. "Graeca
sunt, non leguntur" (ili estas grekaj, oni ne legu) diris mezepokaj
monahxoj, kiam ili renkontis en latina teksto grekajn vortojn, kiujn
ili ne kapablis legi. Cxu imitinde?

Mi iom scivolis pri la cerbo-terminoj, kaj preskaux tute konfuzigxis.
Sxajnas esti malsamaj tradicioj nomi ilin, tiel ke simila nomo povas
havi malsimilan pozicion en la strukturo de la nomaro, kaj malsimilan
difinon en malsamaj kaj diverslingvaj tekstoj.

Unue, la vorton "encefalo" ili (= la cerbosciencistoj) sxajnas uzi pri
tio, kion ni normaluloj nomas "cerbo", sed se estas vere necese
apartigi tian vorton de la mortemula "cerbo", tute tauxgas la
lauxetimologia esprimo "enkapajxo", aux eble "enkraniajxo" (el la
greka en + kefale).

PIV 2000 diras, ke la "encefalo" konsistas el

telencefalo
diencefalo
mez/encefalo
metencefalo
mjel/encefalo

sed mi trovis aliajn dividojn.

Mi proponas jenajn tradukojn ("mi proponas" ne signifas, ke mi nun
elpensis ilin cxiujn, eble mi nur trovis ilin ie). Cxar mi utiligis
liston kun latinaj nomoj, mi donas tradukojn laux tiuj. Vi certe povas
kunigi kun la esperantaj PIV-terminoj. Pardonu la diverslingvajn
tradukojn en la listo, mi nur kopiis el certaj fontoj.

1. PROSENCEPHALON etuaivot; forebrain; prosencéphale
antauxcerbo

1.1 (telenchephalon, cerebrum) isot aivot; télencéphale :
cxefcerbo

1.2 (diencephalon) väliaivot diencéphale : MIA PROPONO
intercerbo

2. MESENCEPHALON keskiaivot; midbrain; mésencéphale
mezocerbo

3. METENCEPHALON taka-aivot; hindbrain
post-cerbo, malantauxa cerbo

3.1 PONS aivosilta; pons - (PIV-2002 diras, ke ponto = metencefalo!)
cerba ponto

3.2 MEDULLA OBLONGATA ydinjatkos; medulla; moelle allongée :
PIV: "oblonga mjelo" = "mjelencefalo" = "bulbo", sed aliaj fontoj
diras, ke en "myelencephalon" estas pli ol nur la "medulla
oblongata" MI NE SCIAS kaj (tute dubjektive) mi ne sxatas la
vorton "mjelo"

3.3 CEREBELLUM pikkuaivot; cerebellum; cervelet
cerbeto

Unu alia sistemo dividas la cerbon cxi tiel:

* Prosencephalon (forebrain)
o Diencephalon
o Telencephalon
* Mesencephalon (midbrain)
* Rhombencephalon (hindbrain)
o Myelencephalon
o Metencephalon

En finna altlerneja lernomaterialo mi trovis jenan dividon de la homa
centra nerva sistemo en la homa kapo:

isot aivot (= granda cerbo) cerebrum, telencephalon),
pikkuaivot (= cerbeto) cerebellum),
aivorunko (= cerbotrunko) truncus cerebri

Estis detale subdividita, sed mi ne pli studis.

Mi miris, kial estas tiom da strangajxoj kaj malkongruoj kaj apenaux
konataj nomoj, ekz. tiaj, kiujn proponis Otto. Unu ebla klarigo: cxi
tiuj (PIVaj k.s.) dividoj pli rakontas pri evoluo de la homa cerbo,
ekde la diversaj partoj de la cerbo-gxermo de 4-semajna embrio al
plenkreska homo, ol pri funkciado de la cerbo kaj pri la loko de la
nomitaj partoj ene de la plenkrekula kranio.

Cerbo-terminaro angla-latina-finna trovigxas cxe

http://www.helsinki.fi/~kanto/aivosana.html

La finna traduko de "telencephalon" en la listo estas "pääteaivot"
(=finajx-cerbo), kiu eble rilatas al gxi kiel fina stadio en la
cerboevoluo de individuo, mi ne sukcesis certigxi.

Se vi ne bone ekdormas cxi-vespere, jen bona dormigilo, cxu ne?

Amike

Harri Laine

unread,
Nov 20, 2007, 4:04:34 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jxus skribis:

> Mi miris, kial estas tiom da strangajxoj kaj malkongruoj kaj apenaux
> konataj nomoj, ekz. tiaj, kiujn proponis Otto.

Tio devis esti:

Mi miris, kial estas tiom da strangajxoj... kaj mankas ekz. tiaj,
kiujn proponis Otto.

--
Harri

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 20, 2007, 4:08:57 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la vjetnama cerbo tradukigxas per đại não / dai nao / dai = granda; nao = cerbo
 
por diferencigi kun cerebelo = tiểu não / tieŭ nao / tieŭ = malgranda
 
Thu

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2007, 5:06:56 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:

>En la vjetnama cerbo . . .
>por diferencigi kun cerebelo

Tre bone. Ni sekvu certe ankau' la vjetnaman en niaj ekvivalentoj. Ni
cela ssimpligi ne malsimpligi la vivon de esperantistoj.

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2007, 5:12:27 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>"Graeca sunt, non leguntur" (ili estas grekaj, oni ne legu) diris mezepokaj
>monahxoj, kiam ili renkontis en latina teksto grekajn vortojn, kiujn
>ili ne kapablis legi. Cxu imitinde?

Ne tute, sed ni provu redoni la grekajn aj'ojn per esperantaj vortoj.

>Unue, la vorton "encefalo" ili (= la cerbosciencistoj) sxajnas uzi pri
>tio, kion ni normaluloj nomas "cerbo"

Tio estas jam akirita.

>PIV 2000 diras, ke . . .

>sed mi trovis aliajn dividojn.

Mi kredas ke je c'i tiu punkto vi povus savi vian animon (pro tio, ke
vi konfuzis niajn cerbojn) nur per farado de vortareto pri la cerbo
laux la ekzemplo en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Provo_pri_aviadila_vortareto.

Amike

Adam Raizen

unread,
Nov 20, 2007, 10:45:38 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/20/07, Harri Laine <proc...@gmail.com> wrote:

>> Kaj gxi estas telencefalo
>
> Bone, sed bonvolu ne paroli al mi greke.

Ho, estu avertita, cxi-sube mi multe parolos al vi greke!
 
Laux mia malmulta scio pri la fako, mi trovas viajn proponojn tre bonaj.

 
Nu, tamen
mi fakte opinias, ke eble estus pli bone, por ne malpurigi siajn
manojn, ne tusxi cxi tiujn vortojn ecx per longa bastono. "Graeca
sunt, non leguntur" (ili estas grekaj, oni ne legu) diris mezepokaj
monahxoj, kiam ili renkontis en latina teksto grekajn vortojn, kiujn
ili ne kapablis legi. Cxu imitinde?
 
Ne, mi pensas, ke estas bone havi ordinarajn kunmetitajn vortojn ankaux por tiaj fakvortoj, por ke eventualaj esperantistaj fakuloj povu uzi kaj disvastigi ilin.

Adam Raizen

unread,
Nov 20, 2007, 10:51:00 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/20/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Harri:


>Kaj gxi estas telencefalo

Bone, sed bonvolu ne paroli al mi greke.

Mi ec' ne sukcesis trovi en la reto kiel oni konstruis tiun vorton.
 
Gxi estas kunmetajxo el tele-, 'fino', 'ekstremajxo', 'kompleta', kaj enkefalos, 'cerbo'.

Keyhan Sayadpour

unread,
Nov 20, 2007, 11:07:56 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 "Tel" signifas "fora" kiel en telefono kaj oni diras telencefalo cxar tiu parto estas la plej lasta aux fora parto de encefalo dum embriona periodo.
 
Sincere,
Keyhan Sayadpour

 
On 11/20/07, Harri Laine <proc...@gmail.com> wrote:

Keyhan Sayadpour

unread,
Nov 20, 2007, 11:12:26 PM11/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Harri:
 Oni povas uzi "forcerbo" por telencefalo ankaux.
 
Sincere,
Keyhan

 

Adam Raizen

unread,
Nov 21, 2007, 12:03:20 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/21/07, Keyhan Sayadpour <ksaya...@gmail.com> wrote:
 Oni povas uzi "forcerbo" por telencefalo ankaux.
 
Laux la vortaro, cxe kiu mi kontrolis (dictionary.com), estas du prefiksoj 'tele-' el la greka, unu kun la signifo 'for' kaj unu kun la signifo 'fino, ekstremajxo, kompleta' (eble ili havas parencan rilaton), kaj telencefalo venas el la dua.

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2007, 2:54:55 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi provizore notis:

telencefal-o = cxef-a cerb-o

lau' la traduko de Harri (kaj notinte la kontribuojn de Keyhan kaj Adam).

C'u en ordo?

Adam Raizen

unread,
Nov 21, 2007, 3:39:52 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/21/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Mi provizore notis:

telencefal-o = cxef-a cerb-o

lau' la traduko de Harri (kaj notinte la kontribuojn de Keyhan kaj Adam).

C'u en ordo?
 
Laux mia kompreno, gxi ne estas "cxefa cerbo", sed certa parto de la cerbo, por kiu ni uzas la radikon 'cxef' por kondicxe distingi gxin disde la aliaj partoj, do 'cxefcerbo' estus pli bona.
 
Tio rimarkigas al mi, ke ni povas aldoni al la listo:
 
konvencio [2oa] = kondicxo [fun]

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2007, 4:37:05 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>'cxefcerbo' estus pli bona.

Bone.

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2007, 4:38:03 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Tio rimarkigas al mi, ke ni povas aldoni al la listo:
>
>konvencio [2oa] = kondicxo [fun]

Mi metas tion en la ujon "post kiam ni estos fin-reordigintaj la
nunajn listojn".

Pilar Otto

unread,
Nov 24, 2007, 4:00:06 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Reago, kiu prokrastigxis pro multaj aliaj respondindajxoj:

Adam:


> Laux la vortaro, cxe kiu mi kontrolis (dictionary.com), estas du
> prefiksoj 'tele-' el la greka, unu kun la signifo 'for' kaj unu kun
> la signifo 'fino, ekstremajxo, kompleta' (eble ili havas parencan
> rilaton), kaj telencefalo venas el la dua.

Cxu krom la signifo 'fino, ekstremajxo, kompleta' gxi povas signifi ankaux
'celo', kiel la angla "end" kaj la hispana "fin(alidad)"? Mi pensas pri
"teleologio", dogmo pri tio, ke cxio okazas laux iu intenco aux celo.

Otto

Adam Raizen

unread,
Nov 24, 2007, 4:16:10 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/24/07, Pilar Otto <pil...@online.no> wrote:

Reago, kiu prokrastigxis pro multaj aliaj respondindajxoj:

Adam:
> Laux la vortaro, cxe kiu mi kontrolis ( dictionary.com), estas du

> prefiksoj 'tele-' el la greka, unu kun la signifo 'for' kaj unu kun
> la signifo 'fino, ekstremajxo, kompleta' (eble ili havas parencan
> rilaton), kaj telencefalo venas el la dua.

Cxu krom la signifo 'fino, ekstremajxo, kompleta' gxi povas signifi ankaux
'celo', kiel la angla "end" kaj la hispana "fin(alidad)"? Mi pensas pri
"teleologio", dogmo pri tio, ke cxio okazas laux iu intenco aux celo.
 
Verŝajne. La vortaro klarigas, ke "teleology" havas prefikson 'teleo-', kiu estas variaĵo de tiu sama prefikso en 'telencephalon'. Ĝi angla klarigo pri la signifo estas "end," "complete".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages