ELIRO ek de hodiaŭ plene aktivas

0 views
Skip to first unread message

attilio

unread,
Jan 2, 2008, 3:08:58 PM1/2/08
to la bona lingvo
ELIRO ek de hodiaŭ plene aktivas

Estimataj Membroj,
Per cxi mesagxo mi informas vin ke ek de hodiaux
ELIRO (Esperanto Literatura Internacia Rondo) plene funkcias.

La celoj de ELIRO estas:
1. Subteni la esperantan literaturon kaj lingvoevoluon, per
interretaj diskutoj kaj informoj.
2.Elekti el la nelga kaj la aktuala esperanto literaturo, la plej
trafajn esprimojn por estonta Reta Esprimaro
3.Esti amika-kritika rondo de la esperanta literaturo kaj farigxi
intelekta kaj reala ELIRO el la (eterna) komencanteco.

"ELIRO" estas nun naskigxanta, kaj la aligxintoj apenau komencas
enesti, tamen, se vi opinias gravaj kaj aprobas la suprajn celojn; ne
atendu, aligxu jam nun.
Jam nun vi povas uzi "ELIRO-n" por sendi mesagxojn al la grupo,
proponi tem-pagxojn, partopreni al la prilingvaj diskutoj, desxuti
dosierojn, alsxuti viajn dosierojn ktp.

En "ELIRO" ofte ni pridiskutos, artikolojn de "Beletra Almanako",
sed la acxeto de tiu revuo estas absolute fakultativa, (nedeviga, sed
utila ), kvankam gxi estas nur unu el la diskutfontoj.
Krome, apartajn diskut-dokumentojn estos regule retposxte sendataj al
cxiu membro tion deziranta.
Oni povas aligxi al ELIRO ankaux nur por eliri el la (eterna)
komencanteco.

Por scii plu klaku la cxisuban ligilon

>>> http://groups.google.com/group/eliro

Aux >> http://groups.google.com/group/eliro/web/sinjoro-de-la-vertoj

Aux skribu al: Attilio Liotto >> attilio...@gmail.com

Ni atendas Vin, Bonvenon kaj dankon!
Amike Attilio Liotto Vicenza Italio

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2008, 3:52:07 PM1/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro la informo, kaj bondezirojn por via agado.

>nelga
>fakultativa

nelg-e jam estas registrita kun la signifo: "antaux-ne-long-e"

Mi nun registris ankau' "fakultativ-a" kun la signifo "liber-vol-a,
ne-dev-ig-a".

Ankau' tio povas esti maniero por eliri el la komencanteco.

Amike

Renato

>, (nedeviga, sed
>utila ), kvankam gxi estas nur unu el la diskutfontoj.
>Krome, apartajn diskut-dokumentojn estos regule retposxte sendataj al
>cxiu membro tion deziranta.
>Oni povas aligxi al ELIRO ankaux nur por eliri el la (eterna)
>komencanteco.
>
>Por scii plu klaku la cxisuban ligilon
>
> >>> http://groups.google.com/group/eliro
>
>Aux >> http://groups.google.com/group/eliro/web/sinjoro-de-la-vertoj
>
>Aux skribu al: Attilio Liotto >> attilio...@gmail.com
>
>Ni atendas Vin, Bonvenon kaj dankon!
>Amike Attilio Liotto Vicenza Italio
>

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages