Por italo, la E-vorto “timida” riskas esti “malvera amiko”, cxar la itala vorto “timido” (sed, cetere, parte ankaux la franca “timide”) havas multajn signifojn. Jen (eltire) tio, kion mi notis en mia konstruata itala-E vortaro cxe “timido”:
A- adjektive:
1- malkuraĝa; timema; timeta; timetanta; malkuraĝa/ timema kiel kuniklo;
2- embarasita; hontema: malaplomba; molkora; nememfida; sinĝena; timema; Reĥabeam estis juna kaj molkora (Z en Biblio);
3- deteniĝema;
4- apenaŭa; apenaŭa rideto;
5- malcerta; pala; malcerta/ pala sunradio;
6- febla; malakra; malforta; febla/ malakra/ malforta protesto;
7- malcerta; malfirma; malforta; nefirma; nefirma rezonado.
B- Substantive:
1- malkuraĝulo; tim(em)ulo; timidulo;
2- sinĝenulo
Saluton
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 19 gennaio 2015 10:01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) timida
Anna:
| Eventuale oni povus aldoni la vorton "memfidomanka", sed tio ne signifas, ke necesas forstreki la aliajn.
Tion mi faris.
| aw cxu mi plene miskomprenas la vorton "timida"?
Verŝajne, se vi volas esti certa pri la signifo en Esperanto, vi devas serĉi ĝin en vortaro de la franca, ĉar ĝi estas vorto de tiu periodo de Esperanto.
Amike
Renato
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Vi pravas; simple forfalis “timida” en sekcio “adjektive 2”, kaj en sekcio “substantive” erare “timidulo” estis alkrocxita al signifo 1 anstataux al signifo 2.
Mi dankas pro la atentigo.
Jen do la gxusta vico:
2- embarasita; hontema: malaplomba; molkora; nememfida; sinĝena; timema; timida; Reĥabeam estis juna kaj molkora (Z en Biblio);
B- Substantive:
1- malkuraĝulo; tim(em)ulo;
2- sinĝenulo; timidulo
Mi precizigas, ke la tradukaj proponoj estas laux alfabeta ordo, ne laux supozata trafeco.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: mercoledì 21 gennaio 2015 09:44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: timida
Mi registris la radikon, cxar gxi estas ne nur en PIV, sed ankaux en aliaj gravaj vortaroj (itala/ Minnaja; germana/ Krause; franca/ Le Puil; angla/ Benson).
Laux mi, gxi estas oficialiginda, des pli ke ekzistas subtila diferenco inter timida (= malaplomba) kaj timema (= malkuragxa).
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: mercoledì 21 gennaio 2015 10:43
En sia libro, kiu inspiris la nomon de nia grupo, Claude Piron tekstas jene pri TIMIDA:
“Ekzemple, francino foje diris al mi: "Mi bezonas la neologismon timida, ĉar kiam mi estis juna, mi estis tre timida, sed ne timema. En Esperanton la francan vorton timide oni tradukas per timema. Ne timema mi estis." ŝia eraro estis kredi la vortaron. Ĉar ŝi tie trovis timide = timema, ŝi ne serĉis pluen. Fakte, kion ŝi volis diri? La franca koncepto timide (kaj la similaĵoj de multaj eŭropaj lingvoj) grupigas serion da reagoj, sentoj, kondutoj, kiuj estas tre diversaj.”
“En Esperanto, la koncepto de la franca timide povas esprimiĝi per tre multaj vortoj kaj esprimoj, ĉiu kun la propra nuanco kaj la propra signif-amplekso. Jen kelkaj:sinĝenema, ruĝiĝema, hontema, inklina sin ĝeni, ema ne aserti sin, ema retiriĝi en sin, ema konscii alies rigardon, nerebatema, ne ŝatanta elstari en grupo, neasertema,timema, gruptimema, timema pri nekonaĵoj (aŭ nekonatoj), sendecida, malcerta pri si, evitema, alfrontevitema, nealfrontema, malinklina sin enĵeti, ne montriĝema, ĉiam provanta malplej elstari, nememfida, manka je memfido, facile ŝancelata, embarasiĝema, retropaŝema, facile lasanta alian imponi al li aŭ çi, inklina senti psikan paralizon, inklina senti sin fuŝa, ĝene memkonscia, ktp ktp. Fakte, la vorto sinĝenema havas praktike la saman signifkampon kiel la franca timide. Mi listigis la aliajn simple por montri, kiavoje oni serĉu. Kaj ankaŭ por ilustri la fakton, ke estas normale uzi plurvortan esprimon por traduki unuvortan koncepton de la fontlingvo.”
renato corsetti
renato....@gmail.com
Mi ne certas, ke tima = timema.
Laux mi, temas pri du malsimilaj konceptoj, ambaux bazitaj sur timo, sed: tima = timanta, dum timema = ema timi. Por Renato: en la itala, tima = impaurito, timema = pauroso, timoroso.
Tamen, mi rekonas ke Zamenhof uzis “tima” kaj “timulo” (eble) en la senco “timema”:
antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo
kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo
li ne estas el la regimento de timuloj
gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 21 gennaio 2015 17:47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: timida
Josenilton:
renato corsetti
renato....@gmail.com
--
Mi ne certas, ke tima = timema.
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
Mi registris la radikon, cxar gxi estas ne nur en PIV, sed ankaux en aliaj gravaj vortaroj (itala/ Minnaja; germana/ Krause; franca/ Le Puil; angla/ Benson).
Laux mi, gxi estas oficialiginda, des pli ke ekzistas subtila diferenco inter timida (= malaplomba) kaj timema (= malkuragxa).
. Persone, mi ne uzas “timida”, ne tiom pro gxia nefundamenteco, kiom pro la fakto ke gxi povas estigi miskomprenojn, depende de la denaska lingvo de la uzanto; do, mi mem ne insistas pri oficialigo.
Koncerne la fakton, ke la traduko “timida” ne trovigxas en la angla parto de Wells, tio eble sxuldigxas al la fakto, ke (sen pretendo miaflanke doni lecionon pri angla lingvo!) la angla “timid” ne respondas al la esperanta “timida”, sed gxuste kaj nur al “timema” (as timid as a rabbit).
Mi dankias pro la trafa sugesto “necerta rideto”, kiun mi tuj kaj volonte notis; cxe-okaze, mi ankaux aldonis “necertaj signoj de revigligxo” (itale: timidi segnali di ripresa).
Saluton
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: giovedì 22 gennaio 2015 09:54