> *hekt-* /(en scienc-te nikaj vortoj)/ --> cent-
Almenaux tio estu *hekto-*, ne hekt-.
Ni pritraktis cxi tiajn prefiksojn (centi-, kilo-, mega-, giga- k.a.)
antaux kelkaj semajnoj, sed ni eble ne atingis ian konsenton. Ili
estas parto de la metra mezursistemo (pli precize la Internacia
Sistemo de Unuoj, la SI-sistemo), kaj nia tasko apenaux estas okupigxi
pri gxi, des malpli aprobi aux malaprobi gxin.
Estas simple ridige skribi, kiel nun en la bonvortaro, ekz. "kilo- -->
mil". Cxu ni konsilu ankaux skribi mallongige "1000 mm" anstataux
"1000 km"? Lasu la instruistojn pri fiziko labori pri tio, ni okupigxu
pri la lingvo. Almenaux la detaloj pri uzo de la SI-prefiksoj por
kalkuli bitojn kaj bitokojn restu tute ekster nia vortaro.
La solaj mezurunuoj kun la prefikso "hekto-", iam renkontataj en
cxiutaga vivo, estas hektogramo (praktike uzata en iuj landoj - aliaj
donas pezojn en centoj da gramoj), hektolitro, hektoaro (por kiu
ekzistas la oficialigita sinonimo "hektaro") kaj hektopaskalo (se oni
atentas, en veterraportoj, pri detaloj de atmosfera aerpremo). Ekz.
"hektometron" mi apenaux iam auxdis. Por vere kompreni tiujn vortojn,
havi ian konkretan ideon pri ili, fakte ne multe helpas scii ke
"hekto- = cento da".
Se oni metas la prefiksojn en la bonvortaron, mi preferas gxuste tian
formon:
hekto- = cento da
kilo- = milo da
mili- = milono da
aux eble ecx pli bone estus "centoblo de", "miloblo de", "milono de"
k.t.p.
Praktike la prefiksoj trovas por si novan vivterenon, ankaux iom
ekster la mezurunua sistemo, kun enmarsxo de novaj teknikoj: ekz.
"nano-" ekfloras kun la maksimume miniatura t.n. "nanoteknologio", kaj
"mega-", "giga-" kaj baldaux "tera-" ordinarigxas kaj konkretigxas en
komputilaj aferoj.
> *hektograf-o* /[zam]/ = mult-obl-ig-il-o
Eble: = (malnova speco de) multobligilo
--
Harri
Venas tiom da vortoj en la listo, ke mi jam nur parton digestas kaj
nur iom hazarde reagas.
Almenaux tio estu *hekto-*, ne hekt-.
Ni pritraktis cxi tiajn prefiksojn (centi-, kilo-, mega-, giga- k.a.)
antaux kelkaj semajnoj, sed ni eble ne atingis ian konsenton.
Ili