Bicikla terminaro

9 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 7, 2012, 2:09:12 PM5/7/12
to °listo 'lbl'
Karaj geamikoj,

antaŭ iom da tempo kelkaj el ni helpis Leo-n traduki al Esperanto la biciklan terminaron de instanco de Eŭropa Unio. Nun Leo petis ilin aldoni tiun tradukon al la terminaro, al kiu oni aldonis kelkajn "mondajn" lingvojn (la simpligitan ĉinan, la araban, la japanan, ktp.). La respondo de la redaktoro estis embarasita neo, kaj li en la fino konfesis, ke li petis superulon, ŝajne svedan lingviston, kiu ne havas altan opinion pri tio, ke Esperanto estas vera lingvo.

La konvinkado daŭras, sed intertempe vi povas vidi kaj la tradukojn al Esperanto kaj la originalan retan terminaron en nia paĝo http://www.bonalingvo.org/index.php/Bicikla_terminaro .

Amike

Renato

--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages