2008/7/11 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:
--
Cindy McKee
Cindio
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Marcos CramerVerzonden: vrijdag 11 juli 2008 15:07Onderwerp: (la bona lingvo) la konciza listo por disdonado
Checked by AVG - http://www.avg.com Version: 8.0.138 / Virus Database: 270.4.7/1546 - Release Date: 11/07/2008 6:47
>Mi nun aldonis klarigan teskton al la konciza listo kiun mi jam
>antaue prezentis chi tie. Aldone, mi aranghis la tekston kaj la
>liston tiel, ke chio estas presebla sur unu pagho.
Bone.
>Chu la listo tiel aspektas bone? Chu la klariga teksto kaj la titolo
>estas en ordo? Mi invitas shanghproponojn.
La teksto estas eble iomete malgranda. Eble provu ankau' version por
la du flankoj de unu sama pag'o, kaj c'iu povas elekti tiun, kiun li volas.
>Lau mi ni povus forigi indikojn kiel "[1oa]" kaj "[zam]" el la
>konciza listo, char ne estas sufiche da loko por klarigi la
>mallongigojn, kaj ili chiuokaze ne estas tiel gravaj por nepre devi
>aperi en la konciza versio de la listo. Kion opinias la aliaj pri tio?
Jes, lau' mi vi povas forigi ilin.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
Kara Cindy, mi konas amason da homoj, kiuj stiris au'tomobilon la
tutan vivon kaj neniam havis problemon kompreni "dekstren" kiam oni
diris "maldekstren". (Pensu pri happy unhappy)
2008/7/11 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
>
>
>>Pri liva:
>>Vi diras ke tiuj vortoj estas evitindaj ec' en faka uzo, sed
>>kondukisto bezonas klare distingi inter "maldekstra" kaj "dekstra" --
>>ekz. dum la komunikado inter regturo kaj aviadilo.
>
> Kara Cindy, mi konas amason da homoj, kiuj stiris au'tomobilon la
> tutan vivon kaj neniam havis problemon kompreni "dekstren" kiam oni
> diris "maldekstren". (Pensu pri happy unhappy)
>
> Amike
>
> Renato
>
> ~ ~ ~
> Renato Corsetti [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
> Italujo, <renato....@esperanto.org>
> ~ ~ ~
>
>
> >
>
--
Cindy McKee
Cindio
> Esperanto farig'os la internacia helpolingvo. Se estas statiko, ec'
> iomete, dum la komunikado de regturo al aviadilo, "maldekstren" eble
> estos miskomprenita kiel "dekstren".
> Mi persone ne volas uzi "liva"; eble neniam uzos. Sed por forte
> malkonsili la fakan uzon per enmeti g'in en listo preparita kaj
> eldonita de gravuloj de Esperantujo, lau' mi, estas eraro.
> Sed mi estas muso kverelante kun elefantoj.
Vi tute pravas! "Liva" estas eble la plej konata ekzemplo de faka
lingvajho por malfacilaj komunikaj kondichoj (bruo, strecho, dangheraj
situacioj).
Kore
Dirk
>Se estas statiko, ec'
>iomete, dum la komunikado de regturo al aviadilo, "maldekstren" eble
>estos miskomprenita kiel "dekstren".
Mi ne kredas, ke estas tiu statistiko, c'ar Esperanto neniam estis
uzata inter la reg-turo kaj la aviadiloj. Nun oni uzas la anglan, kiu
havas multegajn eblecojn pri nekomprenado kaj ec' antau' tio oni ne
s'ang'as g'in.
>Mi persone ne volas uzi "liva"; eble neniam uzos. Sed por forte
>malkonsili la fakan uzon per enmeti g'in en listo preparita kaj
>eldonita de gravuloj de Esperantujo, lau' mi, estas eraro.
Nu, la problemo estas ke la "naturistoj" (tiuj esperantistoj, kiuj
uzas naturajn formojn) estas tiaj, ke se vi cedas ungon ili
formang'as la brakon. Vi pensas, ke oni uzu liva inter la reg-turo
kaj la aviadiloj, kaj ili tuj uzas g'in en siaj poemoj pri amo en
printempo, c'ar ili bezonas vorton kun malpli da silaboj.
Mi promesas al vi, ke se iam reg-turoj kaj aviadiloj parolos en
Esperanto, mi pretos fari c'iujn necesajn s'ang'ojn por ili, ec' sis
kaj sep (sed ne por la printempaj poem-verkistoj).
>Sed mi estas muso kverelante kun elefantoj.
Ne, c'i tie ne renkontig'as musoj kaj elefantoj sed homoj kun homoj,
kaj cetere post iom da tempo vi certe estos elefanta muso.
2008/7/11 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
>
> Cindy:
>
>>Se estas statiko, ec'
>>iomete, dum la komunikado de regturo al aviadilo, "maldekstren" eble
>>estos miskomprenita kiel "dekstren".
>
> Mi ne kredas, ke estas tiu statistiko, c'ar Esperanto neniam estis
> uzata inter la reg-turo kaj la aviadiloj. Nun oni uzas la anglan, kiu
> havas multegajn eblecojn pri nekomprenado kaj ec' antau' tio oni ne
> s'ang'as g'in.
>
>>Mi persone ne volas uzi "liva"; eble neniam uzos. Sed por forte
>>malkonsili la fakan uzon per enmeti g'in en listo preparita kaj
>>eldonita de gravuloj de Esperantujo, lau' mi, estas eraro.
>
> Nu, la problemo estas ke la "naturistoj" (tiuj esperantistoj, kiuj
> uzas naturajn formojn) estas tiaj, ke se vi cedas ungon ili
> formang'as la brakon. Vi pensas, ke oni uzu liva inter la reg-turo
> kaj la aviadiloj, kaj ili tuj uzas g'in en siaj poemoj pri amo en
> printempo, c'ar ili bezonas vorton kun malpli da silaboj.
>
> Mi promesas al vi, ke se iam reg-turoj kaj aviadiloj parolos en
> Esperanto, mi pretos fari c'iujn necesajn s'ang'ojn por ili, ec' sis
> kaj sep (sed ne por la printempaj poem-verkistoj).
>
>>Sed mi estas muso kverelante kun elefantoj.
>
> Ne, c'i tie ne renkontig'as musoj kaj elefantoj sed homoj kun homoj,
> kaj cetere post iom da tempo vi certe estos elefanta muso.
>
>Post kelkaj jaroj, mi memorigos vin pri via promeso.
Kun plezuro. Mi tiam pretos fari c'ion, kion vi ordonos.
>Malsame ol Renato, mi ech ne akceptus "liva" post la fina sukceso de
>Esperanto.
Bone. Mi nur ne akceptas g'in g'is la fina sukceso de Esperanto.
>Sed tiam ni devus akcepti chiujn proponatajn alternativojn al
>mal-vortoj....).
Kio estus rekta rompo de unu el la reguloj de al lingvo.
Fakte ne. Mi legis la enretigitajn prelegojn de Piron, kaj opiniis ke
tio devus sufiĉi. Via trafa komento vekis min. C'i tio estas laboro
bazita sur tiu libro, c'u ne, kaj persono kiu neniam legis tiun libron
ne devus partopreni. Mi akceptas tion. Bedau'rinde la retbutiko de
esperanto.usa estas fermita g'is la 19a.
Iomete pri mi: mi komencis lerni Esperanton en septembro 2004, enrete.
Mi ne apartenas al klubo, (ne ekzistas c'i tie) kaj neniam parolis kun
vivanta Esperantisto. Nova tipo de Esperantisto estas 'enreta'
Esperantisto. Eble ni ne g'enas nin legi la grandajn librojn. Nu, tio
ege hontigas min. Mi iras legi nun.
2008/7/11 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:
--
Cindy McKee
Cindio
Van: Marcos Cramer
>C'i tio estas laboro bazita sur tiu libro, c'u ne, kaj persono kiu
>neniam legis tiun libron ne devus partopreni.
Ne estu tiel serioza. La laboro ja estas bazita sur la ideoj de tiu
libro, sed por partopreni g'in oni bezonas nur komunan prudenton.
>Bedau'rinde la retbutiko de esperanto.usa estas fermita g'is la 19a.
Bone.
>Iomete pri mi: mi komencis lerni Esperanton en septembro 2004,
>enrete. Mi ne apartenas al klubo, (ne ekzistas c'i tie) kaj neniam
>parolis kun vivanta Esperantisto.
Kial vi ne vokas min skajpe. Mia nomo estas renato.corsetti. Mi ne
povas garantii, ke ni sukcesos renkontig'i pro la horo-diferenco, kaj
pro tio ke post kelkaj tagoj mi foriros.
> Nova tipo de Esperantisto estas 'enreta' Esperantisto. Eble ni ne
> g'enas nin legi la grandajn librojn. Nu, tio ege hontigas min.
Vi ne bezonas honti. Estas tiel, ke kelkaj el ni iom maljunaj pensas
ankorau', ke libroj estas io ankorau' ekzistanta kaj grava. Eble ni
devus enretigi tiun libron, sed la afero certe estus komplika pro la
rajtoj de la eldonejo.
Van: Marcos Cramer
Verzonden: vrijdag 11 juli 2008 15:07Onderwerp: (la bona lingvo) la konciza listo por disdonado
Certe. Kaj en radio-komunikado, por distingi inter 5 = "five" [fajv] kaj 9 =
"nine" [najn], oni nomas 9 "niner". Simile oni faras en la germana por eviti
la similecon inter 2 "zwei" kaj 3 "drei": oni diras "zwo" por 2.
> La autoro ankau kritikis la nomojn
> de la Esperantaj literoj a bo co, ktp. por literumi nekomprenitajn
> vortojn, li proponis tute aliajn liternomojn (kaj vortojn, kiaj alfa,
> ktp) ec finigantajn per aliaj vokaloj, ne lau la Esperanta sistemo.
Tiel okazas en cxiuj lingvoj uzantaj alfabeton: m kaj n estas malfacile
distingeblaj en cxiuj lingvoj, kiujn mi konas. Literumado per vortoj estas
uzata en multaj lingvoj. La internacie plej konata "vorta alfabeto" eble
estas tiu uzata de la radioamatoroj, origine kreita en NATO: alpha, bravo,
charlie, delta ktp. Tiu sistemo estas elpensita por eviti mis-auxdojn cxe
malbona radiokomunikado. Oni inventis literuman sistemon ankaux por
Esperanto. Mi eble havas la liston ie, sed mi ne konsumos tempon sercxante
gxin. Mi memoras, ke a estas "asfalto". Por literumi per-telefone cxiu lando
havas sian sistemon: en Hispanujo oni uzas geografiajn nomojn, en Norvegujo
oni uzas personajn nomojn. Tiaj help-sistemoj estas oportunaj, sed ili estu
nur helpaj kaj ne forigu la cxiutagajn nomojn de la Esperantaj literoj.
> Kaj ec pri ciferoj li faris rimarkojn: ses kaj sep estis tro similaj
> lau li.
Jes, oni proponis "sis" kaj "sep", sed la E-istaj radioamatoroj uzas "ses"
kaj "sepen" (inspirita de la angla "seven"). Cxi-supre mi indikis, kiel oni
ankaux en aliaj lingvoj devas sxangxi la elparolon de kelkaj ciferoj en
certaj situacioj, sed ne en la cxiutaga lingvo. En la hispana mi ofte ne
bone perceptas la diferencon inter "sesenta" (60) kaj "setenta" (70), kaj en
la angla mi ne cxiam perceptas la diferencon inter "fifty" (50) kaj "sixty"
(60).
Per cxi tio mi volas diri, ke en cxiuj lingvoj necesas fari artifikojn por
eviti miskomprenojn en certaj situacioj; sed tio ne kauxzas sxangxojn en la
cxiutaga lingvo. Neniu serioze proponus, ke oni enkonduku en la angla lingvo
novan vorton por aux "patrino" aux "frato", cxar "mother" kaj "brother" tro
similas, kaj ili estas uzataj en la sama kunteksto. La samo validas por la
francaj vortoj por "patro", "patrino" kaj "frato": "père", "mère" kaj
"frère". Se tiaj similecoj ne estas rigardataj kiel difektoj en la
etnolingvoj, kial oni rigardu ilin kiel difektojn en Esperanto?
Amike,
Otto
> Leo De Cooman skribis:
>> Pri la uzo de "aviadista angla": lau mia kompreno aviadistoj ne uzas
>> kutiman anglan por komuniki, sed ian koditan anglecan jargonon
>> (ekzemple "roger" anstatau "jes").
> Certe. Kaj en radio-komunikado, por distingi inter 5 = "five" [fajv] kaj 9 =
> "nine" [najn], oni nomas 9 "niner". Simile oni faras en la germana por eviti
> la similecon inter 2 "zwei" kaj 3 "drei": oni diras "zwo" por 2.
>> La autoro ankau kritikis la nomojn
>> de la Esperantaj literoj a bo co, ktp. por literumi nekomprenitajn
>> vortojn, li proponis tute aliajn liternomojn (kaj vortojn, kiaj alfa,
>> ktp) ec finigantajn per aliaj vokaloj, ne lau la Esperanta sistemo.
> Tiel okazas en cxiuj lingvoj uzantaj alfabeton: m kaj n estas malfacile
> distingeblaj en cxiuj lingvoj, kiujn mi konas. Literumado per vortoj estas
> uzata en multaj lingvoj. La internacie plej konata "vorta alfabeto" eble
> estas tiu uzata de la radioamatoroj, origine kreita en NATO: alpha, bravo,
> charlie, delta ktp. Tiu sistemo estas elpensita por eviti mis-auxdojn cxe
> malbona radiokomunikado. Oni inventis literuman sistemon ankaux por
> Esperanto. Mi eble havas la liston ie, sed mi ne konsumos tempon sercxante
> gxin.
> [...]
>> Kaj ec pri ciferoj li faris rimarkojn: ses kaj sep estis tro similaj
>> lau li.
> Jes, oni proponis "sis" kaj "sep", sed la E-istaj radioamatoroj uzas "ses"
> kaj "sepen" (inspirita de la angla "seven").
Pri tiaj demandoj temas en la artikolo "Esperanto tra bruo" en Lingva
Kritiko:
http://lingvakritiko.com/2006/11/30/esperanto-tra-bruo/
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Saluton, Sindi (vi estas tiel bona esperantisto, ke vi meritas
esperantigitan nomon - ankau' pri tio ne c'iuj konsentas)!
2008/7/16 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
--
Cindy McKee
Cindio
mi jam delonge uzas Cindion.
--
Cindy McKee
Cindio
Kion vi opinias pri la vorto "averio"?