> Mi proponas aldoni por «podkast·o» la alternativon «son·blog·o» (eble
> kun aldoneblaj adjektivoj «abon·ebl·a» kaj «abon·a»).
Tre trafa ideo, laŭ mi.
Tamen "blogo" mem ne estas oficiala, nek oficialiginda laŭ niaj
listoj, do via propono efektive malfermos diskuton pri tiu ĉi esprimo.
Amike,
--
Fabio
Pri "blog(/)" mi plu opinias, ke ghi estas vorto au vortobazo en neniu ajn lingvo, krom, eble, en la Usona angla, certe ne en Esperanto. Mi inklinas al simila opinio pri "podkast" au "podcast".
La propono de Aleksej levas por mi aliajn demandojn, nome pri la respektivaj signifoj de "blog" kaj "podcast". Tiel mi komprenis, ke la unua estas tekstaro alirebla per la interreto, kaj la dua estas elshutado el iu interreta pagharo. CHu erare ?
Anstatau "blog/o" mi diras simple "tag/libr/o (inter/ret/a)".
2012/2/8 Aleksej R. S. <deletes...@gmail.com>
Saluton.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Ekster RSS «abon» povas signifi neceson aboni (kontrakti, registriĝi)
por ekpovi uzi ion. Do retradio, kiun oni povas aboni, povas esti ia
nepublika aŭ nesenpaga reta radio. Ĉi tio atentindas ankaŭ ĉe
«abonebla sonblogo», sed almenaŭ sen konfuzo kun retradio.
--------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
--------------------
(ŝerce) En la nederlanda oni povas kompreni la vorton "podkast", kiu
estas prononcata "potkast" laŭ la signifo "potŝranko". Eble tial oni
prononcas ĝin "potkaast". Cetere ne pasas tago, dum kiu oni ne dirus en
radielsendo, kiu proparolas filmon aŭ teatraĵon, "cast" (angla vorto,
kiun oni nederlande devus skribi "kaast" aŭ eble "kaaast", ĉar tiu angla
"a" estas prononcata pli longe ol nia "aa").
(pli serioze): la radiko "radi" en la proponata fortraduko "retradio"
malmulte rilatas al sia originala signifo. Verŝajne temas pri
(el-)send-aĵ-o.... iom longa vorto tamen.
Amike salutas Leo
> Mi proponas aldoni por «podkast·o» la alternativon «son·blog·o»
> (eble kun aldoneblaj adjektivoj «abon·ebl·a» kaj «abon·a»).
Mi ne komprenas, kiusence podkasto estus "blogo". Ĝi estas
sistemo, kiu dissendas aŭd-vidajn dosierojn al abonantoj.
Eble ĝi inkluzivas ankaŭ la aboneblan dosieraron mem. La
vorto "podcast", kiu naskiĝis iom spontanee, estas difinita
en neniu normo, kaj ĝi ankaŭ ne estas registrita komerca
marko (fakte Usona instanco rifuzis registri la vorton).
La dosieroj de podkasto estas normale sonaĵoj aŭ filmoj.
"Blogo", laŭ sia baza signifo, entenas ies personajn notojn,
skribaĵojn aŭ ion alian. Certe eblas aboni ankaŭ blogaĵojn per
la simila teĥniko (RSS-fluo), kaj certe ankaŭ blogo povas esti
aŭdvida. En podkasto, la esenca afero estas la abono kaj la
diskopiado de dosieroj. En blogo tio ne estas esenca.
Ĉu iu komprenas alie?
Mi pensas, ke vorto kiel "sonblogo" nur konfuzus homojn,
kiuj konas la vorton "blogo". Por la aliaj ĝi neniom helpus.
Harri
Ekster RSS «abon» povas signifi neceson aboni (kontrakti, registriĝi)
por ekpovi uzi ion. Do retradio, kiun oni povas aboni, povas esti ia
nepublika aŭ nesenpaga reta radio. Ĉi tio atentindas ankaŭ ĉe
«abonebla sonblogo», sed almenaŭ sen konfuzo kun retradio.
RSS estas kapliteroj de "RDF Site Summary" aux de "Rich Site Summary".
(RDF=resource description framework)
En Esperanto oni povas anstatauxi gxin per "Retej-Stata Sciigo".
http://www.vastalto.com/nun/?p=25
Amike,
Vastalto
Amike,
Johan
Amike salutas Leo
--
"Emisio" havas la (neoficialan) sencon "monkreo" laŭ PIV. Kion vi pensas
pri "reta dissendo" aŭ "retsendaĵo"?
Amike salutas Leo
Leo:
"Emisio" havas la (neoficialan) sencon "monkreo" laŭ PIV. Kion vi pensas
pri "reta dissendo" aŭ "retsendaĵo"?
La diskuto farighas iom konfuza por mi.
La deiro estis
podkasto --> el·ŝut·radi·o, son·blog·o, abon·ebl·a ret·radi·o
Marcos proponis, pro kritiko de Aleksej: RSS-abonebla (ret)radio kaj implice
(?) retiris 'sonblogo'.
Leo proponis anstatauigi radio per reta dissendo au retsendajho.
Tiel oni ekhavas el·ŝut-reta dissendo au el·ŝutretsendajho kaj abonebla reta
dissendo au abonebla retsendaĵo.
La lastaj du priskriboj estas tro longaj, dum por la unuaj du vi vershajne
celas el·ŝutebla dissendo au el·ŝutebla retsendajho.
Oni ankau povas pensi pri porŝuta dissendo au porŝuta retsendajho.
Al tiuj eblecoj mi aldonas: porŝuta emisio.
La vortoj kun 'sendo' havas la malavantaghon esti sufiche vastsignifaj.
Emisio estas malpli vastsignifa, sed efektive havas netan duan signifon.
Intertempe ni havas aferon ne nur kun la o-vorto, sed ankau kun la verbo,
kiu signifas elsendi.
Mi nur klopodis resumi.
Amike,
Johan
Kara Johano, vi proponis kunmetitan vorton finiĝantan per "emisio". Mi
simple reagis pri tiu "emisio" proponante aliajn vortojn. Por iuj la
radiko "emisi" estas falsa amiko pro la franca "émission", uzata pri
"disaŭdigoj". Ankaŭ Pola Radio iam uzis tiun vorton "Radio Varsovio
emisias programon en la internacia lingvo Esperanto", ĝis iu reagis.
Poste ili diris "Radio Varsovio disaŭdigas..."
Cetere, ankaŭ mi konfuziĝas per tiaj diskutoj. Eble ni bezonas sistemon,
kiu koncize (iom skeme) montras la lastan staton de iu diskuto.
Amike salutas Leo
Cetere, ankaŭ mi konfuziĝas per tiaj diskutoj. Eble ni bezonas sistemon, kiu koncize (iom skeme) montras la lastan staton de iu diskuto.
renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org
Nu, "radio" tamen plu estas io seninterrompa… Sed "RSS" almenaŭ iom
klarigas.
Kiel mi skribis iom antaŭ via mesaĝo, oni fojfoje trouzas la vorton
"podcast" por paroli pri la "arto" de sonblogado.
Pro la teĥniko, la vorto "podcast" ne estas fortradukinda en ĉiuj
okazoj, sed nur ĉe la neteĥnika senco, kiam efektiva podkastado estas
nur teĥnika detalo, dum oni efektive parolas pri mikrofonoj, temoj, gastoj.
Ĉu eble ekzistas arĥivoj de podkastaj "elsendoj", kiuj enhavas nur la
sondosierojn sen ne la RSSaĵojn?
> La diskuto farighas iom konfuza por mi.
> La deiro estis
> podkasto --> el·ŝut·radi·o, son·blog·o, abon·ebl·a ret·radi·o
>
> Marcos proponis, pro kritiko de Aleksej: RSS-abonebla (ret)radio kaj
> implice (?) retiris 'sonblogo'.
Mi ne rimarkis, se Marcos implice retiris ion ajn krom "abonebla retradio".
Mi ne rimarkis, se Marcos implice retiris ion ajn krom "abonebla retradio".Marcos proponis, pro kritiko de Aleksej: RSS-abonebla (ret)radio kaj
implice (?) retiris 'sonblogo'.
La lasta linio de Markos kun kelkaj adaptoj ŝajnas esti:
podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o
Bonvolu proponi alian linion, se vi pensas, ke tiu ne estas en ordo.
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
Kvankam mi faris rimarkon pri la radiko "radi", kiu havas jam malsamajn
signifojn, mi pretas akcepti "elŝutradion", kiu efektive estas jam uzata
de Esperantistoj.
Sed mi ne tuj komprenas "RSS". Por mi necesas almenaŭ aldoni la plenan
esprimon (eble obliklitere inter krampoj, se Markos konsentas :-)
Amike salutas Leo
podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o
> Sed mi ne tuj komprenas "RSS". Por mi necesas almenaŭ aldoni la plenan esprimon (eble obliklitere inter krampoj, se Markos konsentas :-)
renato corsetti
Ĉu
podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o [RSS = rososo = Retejo-Stata Situacio] ?
podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o (RSS [ro so so] = Retej-Stata Sciigo)
Ĝuste.
Amike salutas Leo
Renato skribis:Ĉu podkast·o → el·ŝut·radi·o, RSS-abon·ebl·a ret·radi·o [RSS = rososo = Retejo-Stata Situacio] ?
La Esperanta Vikipedio donas "Retej-Stata Sciigo" kiel Esperantan longigon de RSS.
…ĉu podosierelŝute abonebla sonblogo/retradio ?
Do, mi devas oponi tian kuntradukan uzon de «RSS»: same kiel «podcast» ne signifu «sonblogo», «RSS» ne signifu «Web-feed».
Ha! Fine mi ekkomprenas, pri kio temas. Bone!
Amike salutas Leo
> Tiuokaze ni povus diri "retabonebla" anstataŭ "RSS-abonebla".