Mi konas la vorton en diversaj lingvoj en jenaj
sencoj:
- korekti alkoholon (aŭ aliajn ĥemiaĵojn) post distilado.
Mi memoras, ke oni povis aldoni zinkpulvoron por ĥemie redukti iujn aldehidojn
aŭ ketonojn, kiuj transiris dum la distilado de alkoholo el vinoj kaj similaj.
Iuj el tiuj estigis malagrablan guston en la brando kaj tial estis
forigendaj.
Por eviti, ke gutetoj de la distilata produkto alvenis en
la distilaĵon, oni metis vitrajn tubetojn en la distililo por kapti
tiujn gutetojn. Ankaŭ por tio iuj uzis la saman terminon.
- Korekti ŝtalajn
(aŭ aliajn) maŝinpartojn. Post operacio per varmego
(ekzemple post hardado) tiuj partoj estas ĝenerale iom deformitaj (la dimensioj
ŝanĝiĝis, la pecoj kurbiĝis, ktp). Ĝenerale necesas posta maŝinŝlifado por fari
precizajn pecojn. Tiu signifo ne troviĝas en PIV. (france "rectifier", la vorto
foje estis prunteprenita en nederlandan ĵargonon)
- transformi alternan elektran
tension/ kurenton en kontinuan (pli precize: samdirektan) tension/ kurenton
(nederlande: gelijkrichten, laŭvorte "samdirekti") (france: redresser) (germane:
gleichrichten) (angle: rectify)
- geometrie transmeti la longon de kurba
linio sur rektan linion.
La proksimumaj signifoj estas: (ĥemie,
mekanike) "korekti", (elektre) "samdirekti", (geometrie) "rektigi"
Mi al mi demandas, ĉu origine ne estis
diferenco inter rektifi kaj rektifiki laŭ la diversaj fakoj. "Rectificeren" mi
aŭdis nur parolante pri ĥemio. "Rectifiëren" parolante pri korektado
de mekanikaj pecoj, eble ankaŭ pri ĥemio.
Amike salutas
Leo