Simplaj samsignifaj vortoj kaj Vikipedio

12 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Jan 30, 2011, 7:04:11 PM1/30/11
to la-bona...@googlegroups.com

Nia listo ne estas tre videbla kaj do multaj homoj ne povas antingi
niajn sugestojn. Vikipedio tamen estas multe pli rigardata.

Laŭ vi, kion ni faru pri artikoloj pri novradikoj por kiuj ni trovis
samsignifaj vortoj? Ne tiel gravas la artikolo mem, sed la titolo.

Ekzemple, ĉe "radiologio" [1]. Mi pensis pri la ebleco aldoni nian
sugeston en la titolo aŭ difino, sed tio povus iĝi peza:

"Radiologio, aŭ radikuracado, estas fako de medicino aŭ kuracscienco pri
la apliko de radioj por diagnozaj kaj terapiaj kaj sciencaj celoj"

Alternativo estus rekrei la artikolon ŝanĝante la ŝanĝindajn vortojn,
sub la samsignifa vorto, sed tio signifus duobligi la taskon.

Eble ni povus konvinki verkistojn aŭ bibliotekistojn pri nia agado. Ĉu
iu el ni aktivas ĉe Vikipedio?

Aŭ ni povus fari nenion ... sed mi iel sentas ke tio povus igi nian
strebadon ne(tiel)utila.

Amike, Eduardo.

[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/Radiologio

Marcos Cramer

unread,
Jan 31, 2011, 4:05:26 AM1/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo demandis:


> Ĉu iu el ni aktivas ĉe Vikipedio?

Mi aktivas en la Vikipedio, kaj el niaj listanoj krome ankaŭ Fabio (sub la vikipediista nomo WinstonSmith).


> Laŭ vi, kion ni faru pri artikoloj pri novradikoj por kiuj ni trovis samsignifaj vortoj?

Menciado de nia alternativo apud tradicia formo ĝenerale ĉiam eblas (kiel mi ekzemple faris por la alternativo "malvarmujo" en la artikolo "fridujo"). Se ni volas ŝanĝi la titolon de artikolo, ni nepre antaŭe proponu tion sur la diskutpaĝo de la koncerna artikolo, kaj iom atendu ĉu venas reagoj de aliaj Vikipediistoj. Se ne venas kontraŭstaro, aŭ se fine de la diskuto inter la kundiskutintaj Vikipediistoj estas ĝenerala konsento por titolŝanĝo, oni povas efektivigi la titolŝanĝon: Sed tion oni ne faru per kopiado de la enhavo al nova artikolo sub la nova titolo (ĉar tiel perdiĝus la artikolhistorio), sed per la funkcio "alinomigi", kiun ĉiu ensalutinta Vikipediisto, kiu jam faris kelkajn redaktojn per sia konto, povas uzi (ĝi aperas sub la triangulo maldekstre de la serĉkesteto).

Mi rekomendus fari proponojn pri titolŝanĝoj nur en la okazoj, kie la nun uzata titolo aŭ ne estas vere tradicia formo, aŭ nia alternativo estas tiel klare pli Esperanteca ol la nun uzata titolo ke eĉ ne-bonlingvuloj (aŭ tre milde bonlingva Esperantistoj) povas konsenti pri la titolŝanĝo.

Alia bona agado, kiun mi iam entreprenis (ĝis la litero H de niaj listoj), estas traserĉi nian liston por konceptoj, pri kiuj ankoraŭ ne ekzistas Vikipedia artikolo, kaj tiam ekverki Vikipedian artikolon tuj sub la de ni proponata termino. Tiel nia formo estas la origina formo, kaj se iu volas ŝanĝi ĝin al malpli bonlingva, estos pli malfacile. Bedaŭrinde mi dum la pasinta jaro ne plu trovis tempon por tiu agado, sed se iu daŭrigos tion, mi certe helpos kaj suntenos lin.

Ĉiuokaze, estas bone iom koni la Vikipediajn regulojn kaj diskutkutimojn antaŭ ol tie fari tro aŭdacajn bonlingvajn proponojn. Do se iu volas helpi al Bona Lingvo en Vikipedio sed ankoraŭ ne estas Vikipediisto, mi rekomendus unue iom ĝenerale kontribui al la Vikipedio kaj sekvi tieajn diskutojn, antaŭ ol elpaŝi por bonlingvaj proponoj (sed subteni proponojn faritajn de Vikipedie pli spertaj bonlingvanoj oni ĉiam povas fari).

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Jan 31, 2011, 4:25:07 AM1/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Alia bona agado, kiun mi iam entreprenis (ĝis la litero H de niaj
> listoj), estas traserĉi nian liston por konceptoj, pri kiuj ankoraŭ ne
> ekzistas Vikipedia artikolo, kaj tiam ekverki Vikipedian artikolon tuj
> sub la de ni proponata termino. Tiel nia formo estas la origina formo,
> kaj se iu volas ŝanĝi ĝin al malpli bonlingva, estos pli malfacile.
> Bedaŭrinde mi dum la pasinta jaro ne plu trovis tempon por tiu agado,
> sed se iu daŭrigos tion, mi certe helpos kaj suntenos lin.

Tio povus esti bona maniero kaj helpi la Bonan Lingvon kaj lerni kiel
funkcias Vikipedio. Mi pretas helpi vin pri la litero Ĥ :). Serioze,
mi ne scias ĉu mi povus fari tion alfabete, sed mi klopodos aldoni
almenaŭ kelkajn artikolojn, aŭ ĝermojn. Aferoj kiel "glaĉero", kiu iĝis
la ĉefa formo al kiu iras "glaciejo", tre zorgigas min. (oni ĵus
priparolis tion en Revuloj).

> Ĉiuokaze, estas bone iom koni la Vikipediajn regulojn kaj diskutkutimojn
> antaŭ ol tie fari tro aŭdacajn bonlingvajn proponojn. Do se iu volas
> helpi al Bona Lingvo en Vikipedio sed ankoraŭ ne estas Vikipediisto, mi
> rekomendus unue iom ĝenerale kontribui al la Vikipedio kaj sekvi tieajn
> diskutojn, antaŭ ol elpaŝi por bonlingvaj proponoj (sed subteni
> proponojn faritajn de Vikipedie pli spertaj bonlingvanoj oni ĉiam povas
> fari).

Tre bone, dankon!

Eduardo.

renato corsetti

unread,
Jan 31, 2011, 5:35:17 PM1/31/11
to la-bona...@googlegroups.com

La ideoj de Eduardo pri aldonado de niaj alternativo al artikoloj en Vikipedio estas tre bonaj! Same bonaj estas la konsiloj de Marcos. Mi mem havas konton en Vikipedio kaj teorie povus fari ŝanĝojn, sed neniam sukcesas praktike trovi la tempon.

 

Ĉiuj listanoj, kiuj kapablas partopreni en tiu agado certe farus ion tre bonan por konigi niajn solvojn. Mi cerbumas kiel varbi iom da kunlaborantoj nur por tio.

 

Amike

 

Renato

 

Matthieu Gauvain

unread,
Feb 1, 2011, 11:47:55 AM2/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pri plantoscienco mi jam komencis alinomi artikolojn (kaj la titolo kaj
la enhavo) simile al tiu listo, kaj tio ŝajnas bone akceptata, ĉar neniu
kontraŭstaris.

(ekz. gimnospermoj -> nudsemplantoj ; ovario -> ovolujo, ktp.)
Mi ankaŭ pensas ke Vikipedio estas la plej videbla ejo.
Mia vikipedia kromnomo estas Falcoperegrinus.

Amike,
Mateo

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2011, 1:20:46 PM2/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Mateo! ᅵVi certe estas pli kuraĝa kaj agema ol multaj el ni!

Eble lanĉu ankaŭ al ni viajn trovojn kiel
> ᅵ(ekz. gimnospermoj -> nudsemplantoj ; ovario -> ovolujo, ktp.)

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages