Mi efektive c’iam supozis, ke g’inzoj estas faritaj el dreliko. Kvankam neoficiala, g’i estas zamenhofa vorto, kun longa historio en la lingvo.
Tamen oni povus kontrau’argumenti, ke dreliko estas la vorto ankau’ por la speco de maldelikata s’tofo el kiu oni faras tendojn, velojn ktp. (lau’ PIV ankau’ sakojn).
Rigardante en Wikipedia, mi vidas, ke ekzistas teknika diferenco. La dreliko uzata por sakoj, tendoj ktp. konsistas el simpla teksado, lau’ kiu unu horizontala fadeno transiras unu vertikalan. Tiu uzata por g’inzo uzas iom pli komplikan teknikon, lau’ kiu unu horizontala fadeno transiras du vertikalajn. Do, eble estus pli g’uste nomi tion ”ginz’os’tofo” – tiu estas vorto, kiun mi mem foje spontane uzas, c’u en Esperanto, c’u en la angla, dirante ke mi havas jupon faritan el g’inza s’tofo. Tia s’tofo kutime estas blua, krom se oni aparte atentigas pri alia koloro.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 7 marzo
2009 17.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona
lingvo) Re: ĝinz-o
Rinaldo skribis:
Sed "gxinzo" ne estas oficiala vorto. Oni devus do citi
bluĝin·o → blua drelika pantalon·o
ĝins·o → drelika pantalon·o
ĝinz.o → drelika pantalon·o
ĵins·o → drelika pantalon·o
Ankaŭ "dreliko" ne estas oficiala, do tiu propono nenion plibonigas.
Por mi estas klare, ke Esperanto bezonas almenaŭ unu radikon por tiu
nun tutmonde
disvastiĝinta kaj tre multa uzata speco de pantalono. Se ni volas
kontraŭbatali kontraŭ la fakto, ke nun estas uzataj kvar novradikoj
paralele,
ni devas subteni unu el tiuj novradikoj (plej bone la plej uzatan el
ili, do
"ĝinzo").
Ĉiuokaze, ne klaras al mi, ke "dreliko" entute signifas la ŝtofon, el
kiu oni faras ĝinzon. En la germana Vikipedio
ekzistas du malsamaj artikoloj
pri "Drillich" ("dreliko") kaj "Denim" ("ĝinzoŝtofo").
Amike,
Marcos