konsilo de la tago: ekzakta - preciza

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 1, 2014, 3:34:46 AM7/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Aperis ĉi tiu opinio post la dissendado de la konsilo de la tago pri ‘ekzakta’. La serba samideano vidas malsamecojn inter ekzakta kaj preciza. Mi sendas al vi liajn opiniojn ĉar mi promesis al li, ke mi informos vin.

 

Amike

 

Renato

 

Da: Bora Simovic [mailto:bora.s...@gmail.com]
Inviato: martedì 1 luglio 2014 0.28
A: renato....@gmail.com; esperanto-e...@yahoogroups.com
Oggetto: Re: konsilo de la tago: ekzakta - preciza

 

Mi multe dankas cxar vi tuj turnis al mi ke solvu la problemon!

 

Laux mia opinio restu la vorto preciza, cxar gxi precize markas la signifon situantan inter proksimuma kaj ekzakta. Ekziztas eraraj esprimoj kiel pli ekzakta kaj malpli ekzakta, sed ekzakta estas ununura - aux estas ekzakta, aux ne estas ekzakta. Cxio alia estas pli aux malpli preciza, aux proksimuma kio estas nek preciza. Ecx en la scienco estas uzata erara esprimo - ekzaktaj sciencoj, kvankam ili ne estas ekzaktaj, sed nur precizaj. Tiuj (aliaj difinitaj) sciencoj nur okupigxas pri ekzaktaj kvantoj en fenomenoj kaj ilin precize mezuras. Se ni volas havi korektajn esprimojn ni devas uzi gxustajn vortojn.

 

Mi esploras nekorektecon en srba lingvo, kiu aktoras kiel preskaux paradigmoj. Ekzemple, la vorton tio oni uzas en la vera signifo de tio kaj ankoraux en la signifo de cxi tio kaj en la signifo de io alia difinita. Sola vorto alia estas io kio estas nek cxi tio, nek tio kaj ankoraux gxi estas nedifinita. Mi ne scias - kial gxi ne estas alio, objekto, kaj ne kvalito? En srba lingvo ekzstas pluraj pronomoj pri aliaj difinitaj (kvalitoj, objektoj, kvantoj kaj aliaj) kies ekvivalentoj ne ekzistas en Esperanto, sed ili ofte estas uzataj nek en srba lingvo. 

 

Eble mi povas esti senprava, sed - mi opinias cxi tiel.

 

Amike

Bora

----- Original Message -----

Sent: Monday, June 30, 2014 10:11 PM

Subject: konsilo de la tago: ekzakta - preciza

 

Kara Bora Simovic,

vi skribis:

|    Vi faris, bedauxrinde, nepermeseblan eraron - preciza estas nur preskaux ekzakta, pli ol proksimuma!

Mi volonte korektus la eraron, sed mi ne bone komprenas kion vi skribus anstataŭ: 

ekzakt·a
[4oa] → preciz·a


Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Jul 4, 2014, 5:36:05 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ni jam pridiskutis tion, fakte la linio : ekzakt·a [4oa] → preciz·a, ne kontentas ankau min; mi preferus "absolute preciza"  (sendepende preciza), fakte :
Ekzakta = absolute ĝusta au absolute preciza, tio koncernas la absoluton.
"Preciza" koncernas la dependan mondon, "ekzakta" la sendependan.
Ekzemple en Matematiko 3,1416 estas proksimumaĵo pli preciza ol 3,14 pri la valoro de Pi, sed neniu estas ties ekzakta (ĝusta, preciza) valoro, kiun ni povas absolute doni nur pere de tiu litero au danke al senfina kalkulmetodo :Pi = 4 x (1 - 1/3 + 1/5 - 1/7 + 1/9...), kiu do apartenas al dependa mondo (la ĝusteco (proksimumeco) dependos de la longo de via kalkulo) .

Amike, Pjer.

Marcos Cramer

unread,
Jul 4, 2014, 5:49:53 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ni laŭ mi devas distingi inter la ĉiutaga uzo de "ekzakta" kaj la faka uzo de "ekzakta".

En la ĉiutaga uzo, multaj Esperantistoj simple uzas "ekzakta" kiel sinonimon tre "preciza". Se oni serĉas "ekzakt" en la Tekstaro de Esperanto, oni vidas ke en la plej multaj uzoj de "ekzakta", ĝi estas simple sinonimo de "preciza". Oni eĉ facile trovas uzojn de "ekzakt/" kiam ne temas pri ekzakteco en la faka senco menciita de Pierre (ekzemple la uzo "Laŭ procentoj en Germanio la du ĉefaj partioj, socialdemokratoj (SPD) kaj kristandemokratoj (CDU/CSU) havis ekzakte la saman rezulton: 38,5 %"; kompreneble SPD kaj CDU/CSU ne havis precize la saman kvanton de voĉoj, sed nur tiel similan, ke oni ne vidas la diferencon ĉe la unua cifero post la komo; do ne temas pri ekzakteco en la faka senco). Ĉi tiu uzo de "ekzakta" laŭ mi estas klare evitinda.

Pri la faka uzo de "ekzakta" mi ne tiom certas. Verŝajne estas pli saĝe ĉiam uzi "absolute preciza", ĉar se oni uzas "ekzakta", oni ne povas esti certe, ke la leganto, kiu verŝajne multe pli ofte aŭdis "ekzakta" kiel sinonimon de "preciza" ol en la faka senco, vere komprenas la fakan sencon.

Do mi preferas havi la jenajn liniojn:

ekzakt·a (en la senco de "preciza") → preciz·a
ekzakt·a (en faka uzo en la senco de "absolute preciza") → absolut·e preciz·a

Ĉe la dua linio mi üpovus ankaŭ akcepti "~" anstataŭ "→".

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Jul 4, 2014, 5:56:05 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute konsentas kun Marcos,
Amike, Pjer.


Marcos Cramer

unread,
Jul 4, 2014, 5:57:18 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
En mia ĵusa mesaĝo, mi ignoris la oficialecon de "ekzakt/". Kontrolinte en la Akademia Vortaro, mi vidas ke nur la faka senco de "ekzakt/" estas oficiala. Tio povas esti bona kialo por tamen uzi "~" anstataŭ "→" por la faka senco.

Mi do nun preferas la jenajn liniojn:


ekzakt·a (en la senco de "preciza") → preciz·a
ekzakt·a (en faka uzo en la senco de "absolute preciza") [4oa] ~ absolut·e preciz·a

Notu ke mi intence metis la markon "[4oa]" nur al la linio pri la faka senco, ĉar la nefaka senco ne estas oficiala.

Mi povus ankaŭ akcepti "→" anstataŭ "~" ĉe la linio pri la faka senco; sed ĉar temas pri oficiala vorto, kies oficiala signifo estas malsama ol la signifo de "preciza", mi nun preferas ke ni tie uzu "~".

Aliflanke oni povus argumenti, ke la provo de la Akademio (aŭ tiam de la Lingva Komitato) limigi la uzojn de "ekzakt/" al la faka senco fiaskis, kaj ke sekve estas preferinde tute malrekomendi tiun radikon, kaj uzi por la faka senco nur la  certe ne misuzotan "absolute preciza"...

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2014, 6:46:28 AM7/4/14
to Renato Corsetti, °listo 'lbl'
Makos (kun subteno de Pjer):


ekzakt·a (en la senco de "preciza") → preciz·a
ekzakt·a (en faka uzo en la senco de "absolute preciza") [4oa] ~ absolut·e preciz·a


Tion mi registris.

Amike


Renato


~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 4, 2014, 7:16:39 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
Il 04/07/2014 11:57, Marcos Cramer ha scritto:
En mia ĵusa mesaĝo, mi ignoris la oficialecon de "ekzakt/". Kontrolinte en
la Akademia Vortaro, mi vidas ke nur la faka senco de "ekzakt/" estas
oficiala. Tio povas esti bona kialo por tamen uzi "~" anstataŭ "→" por la
faka senco.

Mi do nun preferas la jenajn liniojn:

ekzakt·a (en la senco de "preciza") → preciz·a
ekzakt·a (en faka uzo en la senco de "absolute preciza") [4oa] ~ absolut·e
preciz·a
Mi kutime uzas ankaŭ la vorton "senerara"
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2014, 7:23:57 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Mi kutime uzas ankaŭ la vorton "senerara"
En kelkaj kuntestoj tio eblas.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages