Agro, agrikulturo, kultivi

7 views
Skip to first unread message

Harri Laine

unread,
Nov 14, 2007, 10:13:57 AM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi rigardis en SSV kaj iom surprizis min trovi tie:

agrikultur-o = ter-kultiv-ad-o
agrikultur-ist-o = ter-kultiv-ist-o

Por mi cxiam la simplaj vortoj estis

terkulturo
terkulturisto

kaj terkulturisto kulturas siajn kampojn, sed povas kulturi ankaux
tritikon kaj bananojn.

Ecx hodiaux mi ne trovas ion ajn malklaran aux miskompreneblan en tiuj
esprimoj. Pri tio mi samopinias kun SSV, ke "agr-o --> kamp-o",
eventuale "kulturata aux kulturebla kampo".

La historio de "kultur" kaj "kultiv" en PV kaj la du PIVoj estas
senkonsile kaj senkonsole konfuza (mi povas resumi, se vi volas). Laux
PIV-2000, post alitipa devojigxo en PIV-1970, oni devus diri ekz.
"kulturi agron aux gxardenon", "kultivi rozojn aux legomojn", sed ne
inverse.

Cxu en cxi tiu listo oni jam antauxe diskutis tiujn vortojn? Cxu indas
provi meti ordon en la aferon?

--
Harri


Adam Raizen

unread,
Nov 14, 2007, 10:38:40 AM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/14/07, Harri Laine <proc...@gmail.com> wrote:

Mi rigardis en SSV kaj iom surprizis min trovi tie:

  agrikultur-o = ter-kultiv-ad-o
  agrikultur-ist-o = ter-kultiv-ist-o

Por mi cxiam la simplaj vortoj estis

  terkulturo
  terkulturisto

kaj terkulturisto kulturas siajn kampojn, sed povas kulturi ankaux
tritikon kaj bananojn.
 
Mi konsentas kun vi, ke tiuj vortoj estas pli bonaj. Iam mi rezignis pri 'kulturi' anstataux 'kultivi', cxar mi pensis, ke 'kultivi' estas tro enradikigxinta, sed eble mi eraris.

Ecx hodiaux mi ne trovas ion ajn malklaran aux miskompreneblan en tiuj
esprimoj. Pri tio mi samopinias kun SSV, ke "agr-o --> kamp-o",
eventuale "kulturata aux kulturebla kampo".

La historio de "kultur" kaj "kultiv" en PV kaj la du PIVoj estas
senkonsile kaj senkonsole konfuza (mi povas resumi, se vi volas). Laux
PIV-2000, post alitipa devojigxo en PIV-1970, oni devus diri ekz.
"kulturi agron aux gxardenon", "kultivi rozojn aux legomojn", sed ne
inverse.
 
Tio vere estas freneza; mi ne povas imagi, kiel oni pravigas tion. Mi pensis, ke se oni enlasas 'kultivi', almenaux oni devas diri ke kultivi oni povas cxiajn kreskajxojn (aux teron), dum kulturo temas pri homa spirito. Sed mi rimarkas, ke en ReVo la aga signifo de 'kulturi' estas cxefa, do la distingo sxajnas al mi vere malklara.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Anna Lowenstein

unread,
Nov 14, 2007, 5:34:19 PM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com

Adam skribis:

 

> Tio vere estas freneza; mi ne povas imagi, kiel oni pravigas tion. Mi pensis, ke se oni enlasas 'kultivi', almenaux oni devas diri ke kultivi oni povas cxiajn kreskajxojn (aux teron), dum kulturo temas pri homa > spirito. Sed mi rimarkas, ke en ReVo la aga signifo de 'kulturi' estas cxefa, do la distingo sxajnas al mi vere malklara.

 

Same mi mem c’iam emas pensi, ke kulturo rilatas al literaturo kaj arto kaj simile, dum kultivado rilatas al kreskaj’oj ktp. Sed mi ne scias, c’u aliaj homoj, komprenas la aferon same. Mi ne vidas kialon por distingi inter kultivado de tero kaj kultivado de kreskaj’oj.

Anna

 

Marcos Cramer

unread,
Nov 14, 2007, 6:16:48 PM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
   agrikultur-o = ter-kultiv-ad-o
   agrikultur-ist-o = ter-kultiv-ist-o

Laŭ Vikipedio, laŭ PIV kaj laŭ la signifoj de la alilingvaj ekvivalentoj al la vorto "agrikulturo", "agrikulturo" ne estas nur terkultivado, sed ankau entenas bestbredadon. Tial, mi opinias ke ni ŝanĝu la difinon al

agrikultur-o = ter-kultiv-ad-o (kaj bestbredado)

(Pri la demando ĉu uzi "kulturi" aŭ "kultivi" mi ankoraŭ ne havas fiksan opinion).

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2007, 4:14:13 AM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>"agr-o --> kamp-o", eventuale "kulturata aux kulturebla kampo"

Mi g'ustigis tion.

>Cxu en cxi tiu listo oni jam antauxe diskutis tiujn vortojn? Cxu
>indas provi meti ordon en la aferon?

Mi ne memoras, c'u tiuj linioj venas de la originalaj listoj au'
temas pri mia aldono. Certe indas meti ordon en la aferon.

La unua demando lau' mi estas:

1. c'u "kultur-i" havu c'efe la sencon kultivi/bredi?
2. en tiu okazo kiu estu la vorto por "kulturo" en la senco de "homa
spirito kaj tiel plu"?

C'ar PIV agnoskas ke "kultivi" estas alia pli frua vorto por
ter-kulturi, mi pensis (se estis mi, kiu kreis tiujn liniojn), ke ni
uzu "kutlivi" nur por ter-kulturi kaj bredi, kaj lasu kultur-
al kulturo.

Oni rajtaws decidi alimaniere sed certe la nuna h'aoso ne povas resti.

>terkulturisto kulturas siajn kampojn, sed povas kulturi ankaux
>tritikon kaj bananojn.

same lau' mi terkultivisto.

>Laux PIV-2000, post alitipa devojigxo en PIV-1970, oni devus diri
>ekz. "kulturi agron aux gxardenon", "kultivi rozojn aux legomojn",
>sed ne inverse.

La frenezo kaptis la potencon en la redaktejo de PIV.

Ni komencu per la nacilingvaj vortoj en la unuopaj lingvoj. La itala
bedau'rinde estas same konfuza kiel la franc akaj PIV, c'ar oni
parolas pri "coltivare" sed ankau' pri "ulivicultura = kultivado de
olivoj". La ekzemploj kun coltura g'enerale estas pli kleraj el la latina.

amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2007, 4:18:31 AM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>agrikultur-o = ter-kultiv-ad-o (kaj bestbredado)

Tion mi markis en la listo.

Amike

Adam Raizen

unread,
Nov 15, 2007, 5:42:53 AM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/15/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
Mi ne memoras, c'u tiuj linioj venas de la originalaj listoj au'
temas pri mia aldono. Certe indas meti ordon en la aferon.

La unua demando lau' mi estas:

1. c'u "kultur-i"  havu c'efe la sencon kultivi/bredi?
2. en tiu okazo kiu estu la vorto por "kulturo" en la senco de "homa
spirito kaj tiel plu"?

C'ar PIV agnoskas ke "kultivi" estas alia pli frua vorto por
ter-kulturi, mi pensis (se estis mi, kiu kreis tiujn liniojn), ke ni
uzu "kutlivi" nur por ter-kulturi kaj bredi, kaj lasu kultur-
al kulturo.

Oni rajtaws decidi alimaniere sed certe la nuna h'aoso ne povas resti.

>terkulturisto kulturas siajn kampojn, sed povas kulturi ankaux
>tritikon kaj bananojn.

same lau' mi terkultivisto.

>Laux PIV-2000, post alitipa devojigxo en PIV-1970, oni devus diri
>ekz. "kulturi agron aux gxardenon", "kultivi rozojn aux legomojn",
>sed ne inverse.

La frenezo kaptis la potencon en la redaktejo de PIV.

Ni komencu per la nacilingvaj vortoj en la unuopaj lingvoj. La itala
bedau'rinde estas same konfuza kiel la franc akaj PIV, c'ar oni
parolas pri "coltivare" sed ankau' pri "ulivicultura = kultivado de
olivoj". La ekzemploj kun coltura g'enerale estas pli kleraj el la latina.
 
Do en la hebrea, homa kulturo estas תרבות tarbut, kun la radiko de 'multa' (multobligi), versxajne kun la ideo de kultivado/kulturado. La derivita verbo estas לתרבת letarbet, gxenerale kun la senco 'civilizi', aux vastsence 'flegi', sed oni povas uzi gxin ankaux por kreskigo de vegeto, bestoj, aux bakterioj, ktp.
 
Por ekz. 'olivkultivado/-kulturado', oni dirus גידול זיתים gidul zetim, 'kreskigo de olivoj'.
 
Por 'agrikulturo' gxenerale, inkluzive de eventuala bestobredado, la vorto estas חקלאות hxaklaut, surbaze de aramea vorto por 'kampo', sed mi gxuste memoras la vortofonton.
 
La radiko 'kultur' estas plej internacia en la senco de 'homara spirito', do almenaux tiun sencon gxi devas havi. 'kultiv' estas multe malpli internacia. Tio, kio estas komuna al cxiuj 'agrikulturistoj', cxu kampokultivistoj cxu bestobredistoj, estas ia speco de 'kultivado'. Do se la radiko 'kultiv' havus nur la sencon de kreskigo de vegetaro aux bestoj, eblus nomi 'agrikulturiston' simple 'kultivisto', kaj 'agrikulturon' 'kultivado'. Por tio oni versxajne devus plivastigi la sencon de 'kultivi' ankaux al bestobredado. 'Kulturisto' versxajne povas esti iu kiu okupigxas pri la homa spiritkampo, do tial eble indas konservi du radikojn. Kion vi pensas?
 
 
 
Cetere, parolante pri 'civilizi', necesas aldoni:
 
civilizaci-o [3oa] = civiliz-o
 
Mi metas '=' nur cxar 'civilizacio' estas oficiala vorto. 'Civilizi' estas Fundamenta, kaj mi ne komprenas, kion pensis la Akademio kiam gxi decidis oficialigi 'civilizacio'.

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2007, 6:08:47 AM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>La radiko 'kultur' estas plej internacia en la
>senco de 'homara spirito', do almenaux tiun
>sencon gxi devas havi. 'kultiv' estas multe
>malpli internacia. Tio, kio estas komuna al
>cxiuj 'agrikulturistoj', cxu kampokultivistoj
>cxu bestobredistoj, estas ia speco de 'kultivado'.

Vi rezonas kiel mi rezonis. Ni atendu la aliajn.

>civilizaci-o [3oa] = civiliz-o
>
>Mi metas '=' nur cxar 'civilizacio' estas
>oficiala vorto. 'Civilizi' estas Fundamenta, kaj
>mi ne komprenas, kion pensis la Akademio kiam
>gxi decidis oficialigi 'civilizacio'.

Se vi povus demandi ilin, ili respondus ke
surbaze de la 15-a regulo la vorto "civilizaci-o"
jam apartenas al Esperanto. Fakte ili sentis sin
iom malkomfortaj, mi pensas, pri "civilizaj'o".
Uzo de civiliz-o por civilizaj'o estas relative moderna.

Amike

Renato

>
>--
>Adam Raizen <<mailto:adam....@gmail.com>adam....@gmail.com>
>Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei Ä in, fuÅ e.

Adam Raizen

unread,
Nov 15, 2007, 6:33:55 AM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Se vi povus demandi ilin, ili respondus ke
surbaze de la 15-a regulo la vorto "civilizaci-o"
jam apartenas al Esperanto. Fakte ili sentis sin
iom malkomfortaj, mi pensas, pri "civilizaj'o".
Uzo de civiliz-o por civilizaj'o estas relative moderna.
 
Jes, oni ankoraux disvolvigas la plenajn kapablojn de la lingvo. Cxiuokaze, mi supozas, ke mi ne devas konvinki onin cxi tie, sed la Fundamenta Gramatiko diras en la 15-a regulo: "cxe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu cxi lasta laux la reguloj de la lingvo Esperanto." Tio sxajne aplikigxas perfekte al prefero de 'civilizo' ol 'civilizacio'.

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2007, 6:37:55 AM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com

>mi ne devas konvinki onin cxi tie

en ordo!

amike

renato

Anna Lowenstein

unread,
Nov 15, 2007, 7:26:28 AM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem preferus elj'eti la neoficialan vorton "agro" kaj tamen teni
"agrikulturo", kiu fakte havas pli vastan sencon ol la dubinda
"agrokulturo".

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 15 novembre 2007 12.38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Agro, agrikulturo, kultivi

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2007, 8:33:39 AM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>Mi mem preferus elj'eti la neoficialan vorton "agro"

Fakte en niaj listo g'i jam estas indikata kiel -->

>kaj tamen teni
>"agrikulturo", kiu fakte havas pli vastan sencon ol la dubinda
>"agrokulturo".

G'i estas tie kun la indiko de samsignifaj'o per la signo =. L
aproblemo ne estas agrikulturo mem, kiom la paro kulturi/kultivi.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Nov 16, 2007, 8:57:11 AM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ni komencu per la nacilingvaj vortoj en la unuopaj lingvoj.

Centra vorto en la norvega por tiu signifaro estas la transitiva verbo
"dyrke". Kiel objekton gxi povas havi "teron/grundon/kampon", "grenon",
"intereson", "dion", sed ne *"kokinojn" aux *"brutojn". Do gxi rilatas al
kultivado, kulturo kaj ecx kulto.

"Kultur" gxenerale estas la spirita/arta kulturo, sed oni ankaux parolas pri
"bakteriekultur" = "bredita bakteriaro"(?).

Oni komprenas la vorton "agrikultur", sed gxenerale diras "jordbruk"
(teruzo) aux "landbruk" (kampuzo). Oni konas ankaux la profesi-nomon
"agronom", kiu ne signifas terkulturiston, sed diplomiton pri terkulturado.

Mi pensis, ke gxenerala ekvivalento de "dyrke" povus esti "kultivi", sed mia
malkovro de la eblo "kultivi" ankaux siajn spiritajn interesojn kaj
sxatokupojn (hobiojn), sxancelis min.

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages