"pedofilo" kaj "pedofilio"

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 8, 2007, 5:49:02 PM10/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

la listo ĝis nun ne enhavas alternativojn por la vortoj "pedofilo" kaj "pedofilio". Pedofilio estas la erotika-seksa kliniĝo de plenkreskulo (la t.n. pedofilo) al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj).

La unua alternativo por "pedofilio", pri kiu mi pensis, estas "infan-amo". Sed la problemo pri tiu alternativo estas, ke la plej multaj homoj amas infanojn (almenaŭ en unu senco de "ami") sen esti pedofiloj. Alia ebla alternativo estus "infan-amor-emo", sed la problemo pri ĉi tiu alternativo estas, ke multaj pedofiloj ne volas amori kun infanoj, sed nur tuŝi ilin. Alia alternativo estas "infanemo", kun uzo de "em" simila al tiu en la vorto "samseksemo". Ĉar mi nun ne povas pensi pli bonaj alternativoj, mi preferus la vorton "infanemo" por "pedofilio" kaj "infanemulo" por "pedofilo". Sed eble aliaj povas pensi pri pli bonaj alternativoj.

Marcos

Adam Raizen

unread,
Oct 9, 2007, 5:31:11 AM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com

Eble 'infanerotikemo'/'-ulo'. Formala analizo de tiu vorto ne estas
klara, sed mi pensas, ke gxi elvokas la ideon.

(Mi preferas 'samseksama' al 'samseksema', cxar tiel la sufikso '-ema'
ne ricevas duan signifon, kiam oni alkrocxas gxin al 'nomvorteca'
radiko.)

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Oct 9, 2007, 5:35:12 AM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com

>"infanemo" por "pedofilio" kaj "infanemulo" por "pedofilo".

mi registris la du vortojn. mi pensas ke eble infan-seks-em-o kaj
infan-seks-em-ul-o ankau' povus funkcii.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti
Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Oct 9, 2007, 7:07:11 AM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com

>'infanerotikemo'/'-ulo'.

mi registris ankau' tiun proponon.

amike

renato

ps. adam, devas esti en via agordo de la pos'tprogramo pro kiu mi
vidas viajn mesag'ojn sen la dividoj lau' la linioj. estas unu longa
dau'ra linio.

amike

renato

Marcos Cramer

unread,
Oct 9, 2007, 10:21:10 AM10/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
La linio pri "pedofilio" nun aspektas jene:

pedofili-o = infan-seks-em-ec-o, infan-em-o, infan-erotik-em-o

Kial la unua vorto enhavas la sufikson "ec", dum la aliaj du ne enhavas gxin? "ec" ne necesas post "em" (cxar "em" jam donas ecan signifon al la radikalo), do estas nebezonata balasto en jam cxiuokaze longa vorto. Mi do forigus la sufikson "ec", kaj simple mencius "infan-seks-em-o".

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages