Marcos Cramer
>Finfine, mi do
proponas du liniojn:
>kardinal·o → (en matematiko)
kvant·o·nombr·o; (en lingvoscienco) kvant·a nombr·o·vort·o
>ordinal·o → (en lingvoscienco) ord·a
nombr·o·vort·o; (en matematiko) ord·o·nombr·o
Mi samopinias.
Mi ecx kuragxus proponi simpligon en lingvoscienco:
- kvantovorto
- ordovorto
(cxeokaze, nur por informo: “kardinala” signifas, etimologie, “baza, cxefa”; “kardinalaj nombroj”, do, estas tiuj bazaj).
Gxis
Antonio
Kion opinias la aliaj pri miaj proponoj?
Chion chi ege konfuzas tio, ke la vorto "numeralo"
tre similas al la vorto "numero", dum ghia signifo
apenau rilatas al la nocio "numero", sed ja al la
nocio "nombro".
numeral·o → nombr·o·vort·o, nombr·o·nom·o, apart·a vort·o por nombr·o·j (en gramatiko)
Ĉu eble en ĉi tiu linio sufiĉas havi la unuan alternativon?
sed mi dubas cxu "numero" aux prefere "nombro"
En la itala, oni parolas pri "kardinalaj punktoj" (= la kvar cxefpunktoj), pri "kardinalaj ventoj" (= cxefventoj, ventoj blovantaj el la kvar cxefpunktoj), pri "kardinalaj principoj" (= bazaj, fundamentaj), pri "kardinalaj virtoj" (= la kvar cxefaj virtoj, prudento, justeco, forteco kaj modereco: en la itala-esperanta vortaro Minnaja estas registrita ankaux la formo "kardinalaj virtoj", kiu mis-pensigas, ke temas pri virtoj propraj de kardinaloj!);
Renato Corsetti
>Ĉu
vi pensas ke mi aldonu:
>(ĝenerale pri ventoj, principoj, virtoj,
ktp.) ĉef-a, baz-a, fundament-a ?
jes.
Gxis
Antonio
>Ĉu vi pensas ke mi aldonu:
>(ĝenerale pri ventoj, principoj, virtoj, ktp.) ĉef-a, baz-a,
fundament-a ?jes.
Antonio responde al Renato:
>Ĉu vi pensas ke mi aldonu:
>(ĝenerale pri ventoj, principoj, virtoj, ktp.) ĉef-a, baz-a,
fundament-a ?
jes.
Marcos Cramer:
>Ĉu tiu uzo vere
troveblas en Esperanto? Mi nur foje renkontis ĝin en iuj etnaj lingvoj
(ekzemple en la hispana), sed neniam en Esperanto. Ankaŭ Esperantaj vortaroj ne
listigas tiun signifon. Se ni ne trovas indikojn pri ĝia uzateco en Esperanto,
ni nelistigu ĝin en nia listo.
Gxi trovigxas en la vortarego itala-esperanta de la akademiano Carlo Minnaja (“kardinala principo, virto, punkto”).
Gxis
Antonio
Gxi trovigxas en la vortarego itala-esperanta de la akademiano Carlo Minnaja (“kardinala principo, virto, punkto”).
Antonio:
>
Gxi trovigxas en la vortarego itala-esperanta de la akademiano Carlo Minnaja (“kardinala principo, virto, punkto”).
Renato:
Pli precize eble ĝi estas
vortarego itala-itala.
José Antonio:
>Baf, mi pensis ke ghi estas vortarego itala-interlingua
Ne por defendi la vortaron Minnaja, sed io simila trovigxas ankaux:
1) en la vortarego germana-esperanta de Krause, kiu sub kardinal- indikas “kardinala, cxefa, esenca, fundamenta, plej grava”, sed registras:
Kardinalfrage: kardinala/ esenca demando;
Kardinalpunkt: kardinala punkto;
2) en la granda franca-esperanta vortaro Le Puil/ Danvy, kiu registras “kardinalaj punktoj” (tamen, “naturaj virtoj”);
3) en la vortaro itala-esperanta-itala de Umberto Broccatelli, kiu registras “kardinalaj punktoj”;
4) en Vikipedio (“kardinalaj virtoj” http://eo.wikipedia.org/wiki/Kardinalaj_virtoj )
“kardinalaj punktoj” http://eo.wikipedia.org/wiki/Midgard
“kardinala vokalo” http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_fonetikaj_temoj
Krome, se tio povas utili, la angla uzas la adjektivon “cardinal” por plej diversaj esprimoj (principo, punkto, vejno, virto, vento, vokalo), same agas la franca, kaj almenaux parte la germana (vidu supre).
Gxis
Antonio
Ne por defendi la vortaron Minnaja, sed io simila trovigxas ankaux:
1) en
2) en3) en
4) en