unuigoj de vortoj kun samaj signifoj

6 views
Skip to first unread message

Nakai Cuneo

unread,
Feb 27, 2009, 6:57:59 AM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com, er...@yahoogroups.jp
Listanoj:  NAKAI Tuneo skribas el Japanio.
 
 En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn, kaj  kelkaj vortoj signifas same surbaze de nacieco de euxropaj landoj. "friska" signifas "malvarmeta". Tio estas permesebla. Iuj ajn landaj lingvoj havas tro multaj vortoj kun samajn signifojn, sed Esperanto estas artfarita lingvo, tial oni devas eviti tion kiel eble plej strebe. Kompreneble, tie devas esti justa kialo por ekzisto de tial vortoj, sed pluraj vortoj kun samaj signifoj estas peza sxargxo por japanoj memori ilin.
 
 ekz., parlamento=Korteso(Svisio)= Kongreso(Francio)=Dumao(Rusio)=Dieto(Usono)=Konvencio(Francio)=Konvento(Francio).  Tiuj vortoj devas esti unuigitaj al "parlamento", cxu ne? Se ne, vi devas permesi nin japanajn uzi "Kokkai aux Kokkajo"-n (japana parlamento).
 
 Jene estas aliaj paroj aux trioj de vortoj kiuj signifas same. Oni devas selekti unuon el la duo (la paro) aux la trio.
 
aberi=aberacii, abnegi=abnegacii, abnorma=anomalia=kontrauxnorma, aboli=abolicii, absinto=abstintajxo, abstemio=abstinenco=abstinemo, adepti=inici, administracio=administrantaro=administrejo, administratoro=administranto, admiralitato=admiralejo, adukcio=adktado, agresa=agresiva, akcesito=dua premio, aklimatizi=alklimatigi, aktinozooj=antozooj. akvedukto=akvodukto, alambiko=distililo, alauxdosprono=delfinio, albatro=albatroso, alcxemilo=alkemilo, subaldo=kontralto, alfabetumo=abocolibro, alkoholajxo=alkoholaturo, alpinismo=alpismo, alpinisto=alpisto, alunito=alnerco, suramasigi=stapli=stakigi, ambasado=ambasadorejo=ambasadora delegitaro, ambigua=ambauxsenca, amelo=fekulo, amendamento=amendo, amplifikatoro=amplifikilo, amplitudo=pafdistanco, anakreonteo=anakreonajxo, analogio=analogecoanarkismo=anarkiismo, anarkisto=anarkiisto, anatimisto=anatomo, ancxaro=antiaro, angido=angviso, anormala=nenormala, anoreksio=senapetiteco, anticiklono=kontrauxciklono, antidorkado=antidorko, antiklimakso=konrauxklimakso, antimonito=antimonerco, antistrofo=kontrauxstrofo, antro=kaverno, antropopiteko=cximpanzo, askaloniko=askalono, atletiko=atletismo, atrabilo=melankolio=koleremo, auxripigmento=orpigmento, auxtenta=auxtentika, auxtodidakto=meminstruito, auxtopsio=nekropsio.
 
 Mi finos cxe gxis vortoj kiuj komencas de "a". Kiel vi scias, estas pli pli multaj tiaj vortoj kiuj komencas de "b"........"z".
 Mi petas opiniojn de Akademio kaj vi cxiuj.
Amike,                                  NAKAI Tuneo   

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2009, 7:23:51 AM2/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Nakai Cuneo,

dankon pro via mesaĝo.


En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn, kaj  kelkaj vortoj signifas same surbaze de nacieco de euxropaj landoj. "friska" signifas "malvarmeta". Tio estas permesebla.
Laŭ mi "friska" en la senco de "malvarmeta" ne estas permesebla. Pri "Parlamento" vi pravas.

 Jene estas aliaj paroj aux trioj de vortoj kiuj signifas same. Oni devas selekti unuon el la duo (la paro) aux la trio.
Ĝuste tion nia listo faras, sed se vi sendas longan liston, ni ne sukcesos pritrakti ĝin rapide.

Mi flankemetas ĝin kaj ni pritraktos ĝin vort-post-vorte kiam ni estos fintraktintaj la literon S de PIV kaj la longa listo de J.K. Rinaldo.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Feb 28, 2009, 10:34:33 AM2/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: "Nakai Cuneo"


> En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn,

jes, ni havas tro da sinonimoj

>"friska" signifas "malvarmeta".

tamen ne egalas al "frida"

> ekz.,
parlamento=Korteso(Svisio)=Kongreso(Francio)=Dumao(Rusio)=Dieto(Usono).

?? law mi dieto estas di-eto aw mangxregximo

> Jen estas aliaj paroj aux triopoj de vortoj kiuj signifas same.
> Oni devas selekti unu el la du (la paro) aux la tri.

>, abstemio

forgesindas

> adepti

forgesindas

>agresa=agresiva,

ne samsignifas

>akvedukto

mistajpo de akvodukto,

alambiko,alauxdosprono, albatro,alkoholaturo,

forgesindas

> alpinismo=alpismo, alpinisto=alpisto,

montgrimpado (hobia)

>suramasigi=stapli=stakigi,

law mi stapli/staki entenas nuancon vertikalan. Eblas staki
brikojn aw sxtipojn, sed ne likvon aw sablon

> ambasado=ambasadorejo=ambasadora delegitaro,

ambasado estas la konstruajxo, ne la personaro

> amelo=fekulo,

klare ne temas pri fek-ulo

> amendamento=amendo,

sxangxpropono ( de politika programo, legxo, ktp)

> amplitudo=pafdistanco

svingdistanco

> anakreonteo=anakreonajxo,

??

> anatimisto=anatomo,

anatomiisto, cxu ?

> anoreksio=senapetiteco

ne ewfemismu.. temas pri nemangxado malsaneca

> antro=kaverno

groto ;-)

> atletiko=atletismo

atletiko estas grupo de sportoj, atletismo estas trebado al
(sano/forto pere de) multe da sportado

> atrabilo=melankolio=koleremo,

melanhxolio ne egalas al koleremo. kredeble konfuzis vin la vorto
"kolerika"
gxis, Ronaldo

Grosjean Mireille

unread,
Mar 1, 2009, 5:49:24 AM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kiu klarigos al mi pri la vorto KORTESO, kiu devus rilati al svisa parlamento????
 
Mirejo, deprimita Svisino, char shi kredis, ke shi bone konis sian landon... ;-)))

2009/2/28 ro-esp <ro-...@dds.nl>



--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2009, 6:15:36 AM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mirejo:
Kiu klarigos al mi pri la vorto KORTESO, kiu devus rilati al svisa parlamento????
Devas temi pri miskompreno kaj mispaliko de la hispana vorto Cortes, kiu se mi ne eraras estas ankaŭ uzata por la parlamento.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 1, 2009, 6:30:03 AM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

Nakai Cuneo:
> En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn,
jes, ni havas tro da sinonimoj

> ekz., parlamento = Korteso (Svisio) = Kongreso (Francio) = Dumao (Rusio) = Dieto (Usono).

Grosjean Mireille:

>Kiu klarigos al mi pri la vorto KORTESO, kiu devus rilati al svisa parlamento????

 

Evidente, temas pri eraro, cxar “Korteso” rilatas al Hispanujo kaj (pasintece) Portugalujo, se mi ne eraras ankaux al kelkaj hispanlingvaj landoj de Amerikoj.

Cetere, sxajnas al mi ke Usono ne havas “Dieto”-n, dum Dieto rilatas al aliaj landoj (Germanujo, Japanujo, Pollando…); kaj mi ne estas tute certa, ke la vorto “Parlamento” estas preciza kaj elcxerpa sinonimo, en cxiuj landoj kie la Parlamento konsistas el du Cxambroj  (ekz. En Italujo la Parlamento konsistas el la Deputita Cxambro kaj el la Senato)

Gxis

Antonio

 

 

Pilar Otto

unread,
Mar 1, 2009, 9:26:52 AM3/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mirejo:

> Kiu klarigos al mi pri la vorto KORTESO, kiu devus rilati al svisa
> parlamento????
>
> Mirejo, deprimita Svisino, char shi kredis, ke shi bone konis sian
> landon... ;-)))

Versxajne estas erara lando: mi scias, ke la hispana parlamento nomigxas
(aux almenaux -is) (las) Cortes, lauxvorte (la) Kortegoj. Ankaux pri la
usona "dieto" mi havas dubon: laux mia scio la usonanoj nomas sian
parlamenton "Congress".

Cetere mi devas diri, ke Nakai Cuneo donis depriman atestajxon pri la
maldiligenteco de la Esperantistoj, kiuj facil-anime enmetas en Esperanton
vortojn krude transprenitajn el etnolingvo, esplorante nek cxu oni povas
esprimi la ideon per elementoj jam ekzistantaj en Esperanto, nek cxu iu alia
uzis vorton tre similan, kvankam ne tute egalan, al la vorto, kiun ili
proponas.

Pri la parlamentoj la afero sxajnas simpla: oni simple diru "svisa
parlamento", "pola parlamento" ktp. Se oni volas enciklopedie registri la
nacilingvajn nomojn de diversaj parlamentoj, oni faru tion en "enciklopedio"
aux "fremdvortaro" aux io tia, kiu listigu regionajn terminojn similantajn
al propraj nomoj. Tiujn terminojn oni gxenerale ne uzu en Esperanto, sed se
oni sentas, ke ili estas bezonataj ekz. en faka libro, oni rajtu por-okaze
uzi ilin, sed indikante unuafoje, ke temas pri ne-Esperantaj vortoj, kiujn
oni Esperantigis kvazaux propraj nomoj. Tiel oni povus fari ekz. pri
regionaj mangxajxoj, regione uzataj iloj ktp. Tia "enciklopedio" estus speco
de "kultura banko", el kiu oni povus cxerpi vortojn, se montrigxus, ke
origine regiona afero farigxus internacia.

Revante sub tempopremo,
Otto

Fra Simo

unread,
Mar 7, 2009, 11:46:35 AM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
     La temo shajnas al mi ege grava. Unu el la chefaj taskoj de nia grupo "la-bona-lingvo" estas tiajn fushojn kontraubatali.
     Ni atentu, ke pri "friska" la frazo "Tio estas permesebla" estas akcidenta skriberaro anstatau: "Tio ne estas permesebla."
     Mi ne dirus, ke chio tio okazas "en Esperanto". Sed bedaurinde chio ja estas trovebla en iuj vortaroj, sekve ankau en iuj tekstoj. Multaj vortaristoj estas perfidistoj. Eble ili devas registri tion, kion en tekstoj ili trovas, por helpi al tekstolegantoj. Sed ili ne rajtas tion fari senaverte kaj sen sendo al la ghusta vorto.
     Uzantoj de vortaroj ne sentu sin sklavoj de tiuj vortaroj, kaj ne devigu sin enkapigi chion, kion ili tie trovas. Por tio, kion oni povas diri per Fundamentaj vorteroj, oni ne serchu plu.
 
2009/2/27 Nakai Cuneo <t-n...@t07.itscom.net>
Listanoj:  NAKAI Tuneo skribas el Japanio.
 
 En Esperanto estas tro multaj vortoj kiuj havas samajn signifojn, kaj  kelkaj vortoj signifas same surbaze de nacieco de euxropaj landoj. "friska" signifas "malvarmeta". Tio estas permesebla. Iuj ajn landaj lingvoj havas tro multaj vortoj kun samajn signifojn, sed Esperanto estas artfarita lingvo, tial oni devas eviti tion kiel eble plej strebe. [...]

Andreas Kueck

unread,
Mar 7, 2009, 1:22:03 PM3/7/09
to la bona lingvo
On 7 Mrz., 17:46, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

>  Ni atentu, ke pri "*friska*" la frazo "Tio estas permesebla" estas
> akcidenta skriberaro anstatau: "Tio ne estas permesebla."

Oni nepre rajtas enkonduki "friska" kiel novan vorton por
"malvarmeta". Sed sekve de tiu chi permeso pligrandighis kaj ankorau
pligrandighas la vortstoko ... Do estas pli bone uzi "malvarmeta",
kiom tio chi estas oportuna.

Cetere: Mi faris fludiagramon por determini la laustatusan specon kaj
uzeblecon de
vorto:
< http://www.akueck.de/fludiagramo_pri_vortstatuso_v01.pdf >

Komentarioj bonvenas.

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Mar 7, 2009, 3:07:06 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:

Cetere: Mi faris fludiagramon por determini la laustatusan specon kaj
uzeblecon de vorto:
< http://www.akueck.de/fludiagramo_pri_vortstatuso_v01.pdf >

Vere tre bona diagramo, kiu klarigas la uzeblecon laŭ niaj oficialaj dokumentoj (Fundamento kaj Bulonja Deklaracio) en tre facile komprenebla maniero.

La tuta laborego de Andreas sur ĉi tiu kampo estas vere laŭdinda.

La fakto, ke nia listo ankaŭ malrekomendas iujn vortojn, kiuj estas uzeblaj laŭ la Fundamento (ekzemple kelkajn oficialajn vortojn kiel "antipatio"), laŭ mi ne estas problemo, ĉar ene de la uzeblaj vortoj ankoraŭ eblas pludistingi inter vortoj uzindaj kaj vortoj neuzindaj (tiu distingo ne havas sian bazon en la Fundamento, do certe estas subjektiva; sed nia celo ja estas konvinki la Esperantistaron pensi pri la uzindeco de vortoj pli multe laŭ la skemisma/bonlingva vidpunkto). Ĉiuokaze, ni neniam rajtus en nia listo rekomendi vorton neuzeblan laŭ tiu diagramo (ekzemple menciante ĝin kiel alternativon al alia vorto). Tial la diagramo ankaŭ estas tre grava por nia laboro.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 7, 2009, 5:58:41 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

     Ni atentu, ke pri "friska" la frazo " Tio estas permesebla " estas akcidenta skriberaro anstatau: " Tio ne estas permesebla. "
La linio:

frisk·a → mal·varm·et·a

estas en niaj listoj jam de longa tempo.

Amike

Renato


Nakai Cuneo

unread,
Mar 7, 2009, 8:33:27 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck:

La frazo "Tio estas permesebla" ne estas skriberaro. Cxar la vorto
malvarmeta estas tre longa, kaj multaj personoj diras ke uzo de la vorto
"friska" en poemo kaj poezio estas komforta. Mi aprobas gxin kaj la uzo de
la du vortoj estas permesebla.

Amike, NAKAI Tuneo

Nakai Cuneo

unread,
Mar 7, 2009, 8:51:18 PM3/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo:
 
Pri la problemo de la vorto "friska", mi respondis al Andreas hodiaux ke mi aprobas uzon de la du vortoj. Bonvole rigardu la kialon en la mesagxo al Andreas. Dankon!
 
Amike,                                            NAKAI Tuneo 
----- Original Message -----
From: Fra Simo
Sent: Sunday, March 08, 2009 1:46 AM
Subject: (la bona lingvo) Re: unuigoj de vortoj kun samaj signifoj

Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2009, 6:46:53 AM3/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nakai tuneo:

> la vorto
> malvarmeta estas tre longa, kaj multaj personoj diras ke uzo de la vorto
> "friska" en poemo kaj poezio estas komforta. Mi aprobas gxin kaj la uzo de
> la du vortoj estas permesebla.
>
Se poem-verkisto devas inventi novajn vortojn por verki poemon, li ne
estas vera poemverkisto.

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Mar 9, 2009, 10:30:42 AM3/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis, 7.3.2009:

> La tuta laborego de Andreas sur ĉi tiu kampo estas vere laŭdinda.

Malofte mi vidis ion pli senutilan ol la juristumaĵoj de Andreas. Ĉu
eble ankaŭ vi, Marcos, volas anstataŭigi normalan homan prudenton kaj
sanan lingvan senton per teĥnikaj flu-diagramoj (principe aŭtomatigeblaj)?

La amata ĉevaleto de Andreas estas okupiĝi pri interpretoj de la 15-a
regulo.

En tio unue rolas la demando "en kiuj lingvoj ia vorto ekzistas". Mi
tute ne vidas konsiderojn pri tio, kion signifas, ke iu vorto
"ekzistas en lingvo". Ekz. mi povas aserti, ke vorto simila al
"paliativ" iusence apenaŭ ekzistas en la norvega kaj finna - tiuj du
lingvoj eble ne estos konsiderataj inter "la plimulto de la lingvoj"
kiuj prenis iun vorton, sed tute similaj problemoj rilatas al aliaj,
"gravaj" lingvoj.

Pli grava eraro estas ne konsideri ĝisfunde tion, ĉu ankaŭ la signifoj
kaj uzokampoj en tiuj lingvoj devas iel kaj kiom simili por ke la
vortojn ni povu konsideri samaj, kaj kiel tiuj signifoj kaj uzolimigoj
influu la eventualan signifon de transprenota vorto en Esperanto.
Ankaŭ ĉi-liste jam abundis pruvoj pri tio, ke ne sufiĉas la ekstera
formo de vorto, por nomi ĝin internacia. Estas bezonata ankaŭ iom da
kohera signifo.

Plej misinflua estas la interpreto, ke la 15-a regulo iel magie igas
eksteresperantajn vortojn, jam per si mem, esperantaj. Temas nur pri
regulo pri tio, kiel oni prudente agu, se necesas enkonduki elementojn
el la iom ĥaosaj nacilingvaj vortfamilioj.

En la fludiagramo de Andreas mi elstarigas nur unu harstarige
konsternan punkton. Tio estas la decidilo, per kiu li konkludas, ke
"tajdo" uzeblas kiel "nova vorto". Laŭ lia rezonado por tia aproba
konkludo sufiĉas simple, ke ne troviĝas samsignifa *radiko* inter la
Fundamentaj kaj oficialaj. Do, lian altan protekton havas nur
*radikoj*. Kunmetaĵo, kiom ajn ordinara aŭ Fundamenta aŭ komune uzata,
estas tute eksterleĝa bandito por kiu ni ĉiam bonvenigu anstataŭaĵon.
– (Mi ne diras per ĉi tio, ke "tajdo" uzindas aŭ ne uzindas, sed tia
diagramo aŭ regularo ne sufiĉu kiel argumento por ĝia uzindeco.)

La diagramo eble estas eleganta, sed ne estas fidinda piloto sur la
lingva maro, kie oni decidu ĉu iu vorto estas "uzebla". Ĝia unua
rezonŝtupo, kiu diras ke vorto uzeblas, se ĝi estas Fundamenta aŭ
oficiala, estas trompe simpla kaj eble allogas aprobi la tuton.

Anstataŭ pufaj advokataĵoj pri la 15-a regulo oni bezonas komunan
lingvan prudenton. Se iun regulon detaligi, eble plej bone estus tion
fari pri la 11-a. Ĝi meritus elstarigon kaj novinterpretadon multe pli
ol la 15-a.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2009, 11:20:53 AM3/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri: . . .

> oni bezonas komunan lingvan prudenton.
Tia estas ankaŭ mia opinio.

Mi petas ĉiujn, kiuj volas daŭrigi la debaton pri la regulo 15-a kaj la
oficialigindaj radikoj, ke ili bonvolu aliĝi al la listo

<oficialigin...@yahoogroups.com>.

La rekomendita "karaokeo" mi jam registris. Oni daŭrigu tie la debaton
pri karaoke-/karaok-.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Mar 9, 2009, 12:27:22 PM3/9/09
to la bona lingvo
On 9 Mrz., 15:30, Harri Laine <proci...@gmail.com> wrote:
> Marcos Cramer skribis, 7.3.2009:
>
> > La tuta laborego de Andreas sur ĉi tiu kampo estas vere laŭdinda.
>
> Malofte mi vidis ion pli senutilan ol la juristumaĵoj de Andreas.

Dankon por la laudo.

> Ĉu
> eble ankaŭ vi, Marcos, volas anstataŭigi normalan homan prudenton kaj
> sanan lingvan senton per teĥnikaj flu-diagramoj (principe aŭtomatigeblaj)?

Se vi estus skribinta "ilustri" anstatau "anstatauigi" kaj se mi estus
Marcos, mi respondus per "jes".

Ghuste pro tio, ke Esperanto estas apenau ies unua natura, media
lingvo, oni apenau povas fidi je sia "lingva sento" kiel pri sia
natura, media lingvo (por mi la germana). Tial oni bezonas regulojn.
Marcos trafe skribis, ke la fludiagramo "klarigas la uzeblecon lau
niaj oficialaj dokumentoj (Fundamento kaj Bulonja Deklaracio)". Se vi
ne volas akcepti tiujn chi ghenerale akceptitajn regulojn, bonvole
ludu alian ludon.

> La amata ĉevaleto de Andreas estas okupiĝi pri interpretoj de la 15-a
> regulo.

Vi rimarkas ech la plej bone kashitajn aferojn.

> En tio unue rolas la demando "en kiuj lingvoj ia vorto ekzistas".

Eble lau vi. Lau mi unue rolas la demando, kiujn lingvojn prenis
koncernan fremdan vorton.

> Pli grava eraro estas ne konsideri ĝisfunde tion, ĉu ankaŭ la signifoj
> kaj uzokampoj en tiuj lingvoj devas iel kaj kiom simili por ke la
> vortojn ni povu konsideri samaj, kaj kiel tiuj signifoj kaj uzolimigoj
> influu la eventualan signifon de transprenota vorto en Esperanto.
> Ankaŭ ĉi-liste jam abundis pruvoj pri tio, ke ne sufiĉas la ekstera
> formo de vorto, por nomi ĝin internacia. Estas bezonata ankaŭ iom da
> kohera signifo.

Jes.

> Plej misinflua estas la interpreto, ke la 15-a regulo iel magie igas
> eksteresperantajn vortojn, jam per si mem, esperantaj. Temas nur pri
> regulo pri tio, kiel oni prudente agu, se necesas enkonduki elementojn
> el la iom ĥaosaj nacilingvaj vortfamilioj.

Pri chi lasta temas la dua parto de Regulo 15. Sed oni ne pretervidu
la unuan parton: Lau Zamenhof la koncernaj vortoj apartenas al
Esperanto "jam de la unua momento de ghia naskigho". Al lia interpreto
estas resendite en la Dua Oficiala Aldono al Universala Aldono por
pravigi la aserton, ke tiaj vortoj "ne bezonas 'oficialigon'".

> En la fludiagramo de Andreas mi elstarigas nur unu harstarige
> konsternan punkton. Tio estas la decidilo, per kiu li konkludas, ke
> "tajdo" uzeblas kiel "nova vorto". Laŭ lia rezonado por tia aproba
> konkludo sufiĉas simple, ke ne troviĝas samsignifa *radiko* inter la
> Fundamentaj kaj oficialaj.

Jes, tiel estas. Se estus samsignifa Fundamenta au oficiala radiko,
"tajdo" estus formo nova. Cetere: Ech Renato trovas "tajdo" bezonata -
ech ne estas linio en la listo de simplaj samsignifaj vortoj. (Se mi
ne eraras, mi iam proponis "alflu-deflu-ciklo" au ion similan en tiu
chi forumo.)

> Do, lian altan protekton havas nur
> *radikoj*. Kunmetaĵo, kiom ajn ordinara aŭ Fundamenta aŭ komune uzata,
> estas tute eksterleĝa bandito por kiu ni ĉiam bonvenigu anstataŭaĵon.

Tio chi neniel sekvas el la fludiagramo (temas do pri plia
misinterpreto via). El la fludiagramo sekvas, ke novaj vortoj principe
estas uzeblaj, sed per tio chi ne nepre automate ankau uzindaj.

> Anstataŭ pufaj advokataĵoj pri la 15-a regulo oni bezonas komunan
> lingvan prudenton.

La demando pri Regulo 15 estas nur unu parto en la fludiagramo. En ghi
por tiu chi parto ne estas donata definitiva solvo, sed nur propono,
nome taksi lau
< http://www.ipernity.com/blog/55667/10643 >. Se iu havas pli
oportunan proponon, shi au li prezentu ghin.

Mi ankau ne asertas, ke la fludiagramo donas solvon por chio. Ekzemple
por la vorto "kultivi" oni povas trovi argumentojn por taksi ghin kiel
novan vorton, vorton fremdan uzeblan lau Regulo 15 kaj formon novan
(al "kultur'"). Do la fludiagramo neniel forprenas disde oni la devon
pripensi - ghi povas tamen helpi doni strukturon al la pripensado.

> Se iun regulon detaligi, eble plej bone estus tion
> fari pri la 11-a.

Faru. Tio chi estas pli bone ol nur kritiki.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Mar 9, 2009, 12:54:23 PM3/9/09
to la bona lingvo
On 9 Mrz., 17:27, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> Lau mi unue rolas la demando, kiujn lingvojn prenis
> koncernan fremdan vorton.

Korekto: "..., kiuj lingvoj ..."

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2009, 8:09:11 AM3/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi petas la listanon Nakai Cuneo, ke li bonvolu resendi al ĉiu tiu listo
la proponojn, kiujn li sendis en antaŭa mesaĝo, kaj kiujn mi kopias
ĉi-sube.

Por ke ni povu trakti kaj decidi pri ili, li bonvolu sendi UNU MESAGHON
POR CHIU VORTO (kontrolinte en niaj listoj:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj, ĉu la
vorto estis jam pritraktita).

Post ĉiu vorto li bonvolu atendi la pritrakton kaj poste li bonvolu
sendi la postan mesaĝon kun la posta vorto.

Mi bedaŭras, sed longaj listoj kaj komentoj al parto de tiuj listoj,
simple ne estas kunmeteblaj facile.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages