Konsiderante ke ekzistas multaj kalendaroj, kiujn oni uzas ĉiutage, mi pensas ke
ne eblas uzi "unua monato" anstataŭ "januaro". Ĉar "unua monato" povus signifi
diversajn aferojn, depende de kie oni sin trovas en la mondo. Eĉ la kunteksto
povus malhelpi. Ĉu tiu ĉi alineo de la Malnova Testamento parolas pri io kiu
devus okazi en januaro? "De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua
monato manĝu macojn ĝis ..." La respondon mi ne havas, sed la nura dubo igas
nian linion ne tiel bona.
Cetere ne ĉiuj kalendaroj nuntempe uzataj havas 12 monatojn, do se mi diras ke
io okazas en la 13a monato oni ne scius pri kiu kalendaro temas, ĉu eble bahaa
aŭ ĉu eble hebrea?
Mi emas konsideri la Gregorian kalendaron fakte internacia (ĝi ŝajne ja estas,
oni ĝin uzas ĉie ĉu sola ĉu apud nacia kalendaro). Ni do internaciskale nur
bezonus apartajn radikojn por la gregoriaj monatoj (ni ilin jam havas). Por
aliaj kalendaroj oni povus uzi "La monato N de la X kalendaro" kiel ĉi tie[1] aŭ
skribi esperantigitan formon de la nomo de tiu monato kun tia interkrampa klarigo.
Mi sugestas do forigi la liniojn pri: januaro, februaro ..., decembro.
Amike, Eduardo.
[1] el Tekstaro de "La Ondo de Esperanto": "Aŝuro. ... Ĝi okazas la dekan tagon
en la unua monato de la islama kalendaro."
Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la
kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. ― La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. (E 12, 14-15)
>ᅵᅵ Mi ankaŭ konsentas kun la forigo de niaj linioj pri la gregorikalendaraj monatoj.Mi ŝanceliĝas ("heziti" laŭ la franciska). Ekzistas du partioj: la okcidentanoj, kiuj eĉ ne povas pensi pri la teoria ebleco pri tio - mi ne prolas pri la listanoj intervenintaj, kaj la japanoj (lastatempe ankau iuj ĉinoj kaj vjetnamoj), kiuj konsideras tion la plej unua afero ŝanĝinda senprobleme.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Renato, en la nuna diskutado neniu esprimis aprobon por tiu linio, kial
konservi ĝin? Tiu linio ŝanĝas la signifon de antaŭaj tekstoj en afero
tiel grava kiel la datigo. Mi ne scias kiu pretus uzi ĝin sciante ke ĝi
povus signifi multajn malsamajn datojn.
Ne temas pri okcidentanoj aŭ orientaloj, la gregorian kalendaron oni
uzas ja ĉie (sola aŭ akompanata de nacia). Kial nei internaciigintan
aferon? Kaj fakte, "unua monato" aspektas por mi pli "okcidenteme" aŭ
"orientignore" ol "januaro". Almenaŭ per "januaro" oni ja povas agnoski
la ekziston de aliaj kalendaroj. Per "unua monato" oni ignoras ilin,
oni iel igas la gregorian ununura (aŭ devigas ĉiam klarigi pri kiu
kalendaro temas, kio estus iom ĝene).
Mi pensas ke eble pri tio ni nur bonŝancis, kiam oni aldonis tiujn
radikojn oni plej verŝajne pensis en nureŭropa kunteksto. Sed se
bonŝanco igis tiun decidon fakte internacia utila kaj erarevita, ni
konservu ĝin!
Se mi dirus, "mi naskiĝis je la kvina tago de la kvara monato", en
internacia kunteksto, oni tuj demandus "laŭ kiu kalendaro"?
Internaciigo de datoj kaj aliaj aferoj estas kelkfoje bona novaĵo por
bonligvistoj, ili igas nepre necesaj nur kelkajn radikojn, tiujn kiuj
rilatas la internaciigitan aferon. La aliajn oni povas priskribi per
aliaj rimedoj, kiel en "la unua monato de la bahaa kalendaro".
Renato, bonvolu forigi la tutan linion, krom se iu vere apogas ĝin kaj
povas klarigi al la aliaj kial indus ĝin konservi.
Amike, Eduardo.
>ᅵ Per "unua monato" oni ignoras ilin, oni iel igas la gregorian ununura (aŭ devigas ĉiam klarigi pri kiu kalendaro temas, kio estus iom ĝene).
Mi ne certas, krom se povus esti dubo.
>ᅵ Se mi dirus, "mi naskiĝis je la kvina tago de la kvara monato", en internacia kunteksto, oni tuj demandus "laŭ kiu kalendaro"?
ᅵ >ᅵᅵ bonvolu forigi la tutan linion, krom se iu vere apogas ĝin kaj povas klarigi al la aliaj kial indus ĝin konservi.Bone. Ni atendu kelkajn klarigojn.
Interese. Vi pravas. Mi ne vidas tamen kion tio ŝanĝus en la rezonado. Krom
se nia listo nur celas bonan skribitan lingvon. Parole tio estas sama por mi.
> La dek-tria tago de majo en la du-mil-dek-unua jaro
> = la 13a tago de la 5a monato en la 2011a jaro
> = la 13 de 05 en 2011
> = 2011 / 05 / 13
>
> Kie estas problemo?
La problemo laŭ mi ekestas pro la *rekomendo* uzi "la 5a monato" anstataŭ
"Majo", sen interkrampa klarigo, do universale.
Tiu dato (la 13a tago de la 5a monato de la 2011a jaro) reprezentas malsamajn
datojn depende de la kalendaroj. Oni povas vidi tion ekzemple ĉi tie
(konvertado inter pluraj kalendaroj)[1]. Se vi elektas 2011-05-03 el la Etiopia
al ĉiuj aliaj vi ricevos, por la Gregoria: 2019-01-21. Do, en via frazo, kiun
jaron vi celis, el kie vi skribas, kiu estas por vi (aŭ en la kunteksto de la
interparolado) la "ĉefa" kalendaro? Tio aspektas probleme.
Unu solvo estas ŝanĝi la linion por aldoni komenton. Ekzemple, mi akceptus ion
tian (tio estas rapida ne bone pripensita linio):
Januaro ~ la 1a monato (dum klarigado aŭ laŭtlegado de plenaj datoj: tago +
monato + jaro, evitinda kiam la celata kalendaro ne estas klara, prefere en
skribita lingvo)
Dua solvo estas forigi la linion. Krom ĉiuj jam menciitaj kialoj mi ŝatus
aldoni ke en mia lando kiam oni ekzemple diras al oficisto la naskiĝtagon oni
uzos la nurnumeran formon: la kvara de la sepa de la naŭdek oka. Tio estas
natura afero kaj laŭ mi ni ne bezonas linion por tiu uzado. Sed se temas pri
tiu uzado, ni tion klarigu en la linio mem.
Trian eblecon: lasi la linion kiel ĝis nun kaj do ni proponos universalan
tutkuntekstan anstataŭigadon de "Majo" per la "5a/kvina monato". Tion mi
kontraŭas surbaze de ĉio kion mi jam esprimis.
Eble min influas la fakto ke mia vivo okazas parte en pli ol unu kalendaro.
Ekzemple miaj ferioj dependas de tri malsamaj kalendaroj. En tiaj situacioj "LA
1a monato" ne estas aparte signifa kaj tiu vorto "la" aspektas tromemfiere :),
temas nur pri alia "unua monato". Mi pensas ke ion saman devas sperti tiuj kiuj
havas nacian kaj Gregorian kalendaron kaj eble aldone eĉ etnan aŭ religian.
Amike, Eduardo.
>ᅵ Eble min influas la fakto ke mia vivo okazas parte en pli ol unu kalendaro. Ekzemple miaj ferioj dependas de tri malsamaj kalendaroj.
januar·o → Januar·o [fun]
> Eble min influas la fakto ke mia vivo okazas parte en pli ol unu kalendaro. Ekzemple miaj ferioj dependas de tri malsamaj kalendaroj.
Mi komencas kompreni vian problemon pri tiuj linioj. Niaj japanaj amikoj ankorŭ ne diris, kiel oni diras en la japana por la angla "January".
> Komparado kun aliaj lingvoj estas utila por ni nur pri tio, kion ni
> devas elpensi, au elekti el kelkaj eblajhoj, sed ne pri tio, kio estas
> eksterduba.
>
> Pri la Esperanta nomo de Januaro sufichas por ni, ke tiu estas "*
> Januar/o*" (kun unua litero granda). Paragrafo nia pri la nomo de tiu
> monato
> ja estas dezirinda, sed ghi povas esti nur la jena (kun similaj por la
> ceteraj dek unu postaj monatoj) :
>
> januar·o → Januar·o *[fun]*
>>
>
> Demandoj por ni povas levighi nur pri monatonomoj el aliaj
> kalendaroj.
>
> 2011/5/13 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
>
>> Eduardo:
>>
>> > Eble min influas la fakto ke mia vivo okazas parte en pli ol unu
>> kalendaro. Ekzemple miaj ferioj dependas de tri malsamaj kalendaroj.
>>
>>
>> Mi komencas kompreni vian problemon pri tiuj linioj. Niaj japanaj amikoj
>> ankorŭ ne diris, kiel oni diras en la japana por la angla "January".
>>
>
> ---------------------------------------------------------
> ----------------------------
> Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité,
> alléluia
> !
>
> Kristo releviĝis, haleluja ! --- Vere li releviĝis, haleluja !
> ___________________________
> http://www.frasimo.blogspot.com/ <http://www.frasimo.blogspot.com/%20>
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> Demandoj por ni povas levighi nur pri monatonomoj el aliaj kalendaroj.
[...]
Do, laŭ vi "la unua monato (islama)" ne havus problemojn, ĉu ne?
-------------------------------------------------------------------------
La solaj monat-nomoj tre uzataj, pri kiuj mi spertis estas la iranaj, normale uzataj en la iranaj esperantistaj listoj kaj registritaj de mi en la azia_terminaro. Se vi iras alᅵᅵᅵᅵ >ᅵᅵ Kiujn nomojn oni trovas en ne "bonalingvaj" tekstoj ?
ᅵChrist est ressuscitᅵ, allᅵluia ! --- Il est vraiment ressuscitᅵ, allᅵluia !ᅵ-------------------------------------------------------------------------
Kristo releviĝis, haleluja !ᅵ --- Vere li releviĝis, haleluja !
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en franᅵais]
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !
Grᅵsillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de sᅵjour : http://gresillon.org
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Almenaux japanoj kaj cxinoj tradukas januaron la unua monato, februaron
la dua monato ... decembron la dekdua monato en la gregoria kalendaro.
Sed iom komplikas: por japanoj la Novjaro temas pri la unua monato,
sed por cxinoj, koreoj, irananoj, la Novjaro venas aux en la dua monato
aux en la tria monato.
amike
Masako
2011/5/9 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
> Eduardo:
>
>> en la nuna diskutado neniu esprimis aprobon por tiu linio, kial konservi
>> ĝin?
>
> Ĉar multaj esprimis sin por ĝi dum la lastajjaroj. La vorto mem estis
> prenita origine el japana listo de proponoj pri ŝanĝoj,
>
>
>> Per "unua monato" oni ignoras ilin, oni iel igas la gregorian ununura (aŭ
>> devigas ĉiam klarigi pri kiu kalendaro temas, kio estus iom ĝene).
>
> Mi ne vere scias, ĉu japanoj tiel tradukas el, ekzemple la angla, la vorton
> "januaro" de la gregoria kalendaro. Neeŭropanoj en la listo, bonvolu informi
> nin.
>
>> Se mi dirus, "mi naskiĝis je la kvina tago de la kvara monato", en
>> internacia kunteksto, oni tuj demandus "laŭ kiu kalendaro"?
>
> Mi ne certas, krom se povus esti dubo.
>
> > bonvolu forigi la tutan linion, krom se iu vere apogas ĝin kaj povas
> klarigi al la aliaj kial indus ĝin konservi.
>
> Bone. Ni atendu kelkajn klarigojn.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato....@esperanto.it
>
Mi eraris en "nomoj de vivajxoj". Korektaj nomoj estas jene:
polpo→okpio(angla-octopus), sepio→dekpio,
skolopendro→centpio(angla-centipede).
Al Masako TAHIRA:
Jes, en Cinio kaj Koreio oni festas novjaron en februaro, ankaux en vilagxoj
en Japanio. Sed ili uzas unua monato, dua monato.......dekdua monato
oficiale
Elkore salutas, NAKAI Tuneo
> Mi eraris en "nomoj de vivajxoj". Korektaj nomoj estas jene:
>
> polpo→okpio(angla-octopus), sepio→dekpio,
> skolopendro→centpio(angla-centipede).
Ne inventu neologismon.
Tolereblas "okpiedulo" "dekpiedulo" "centpiedulo", sed "pio" ne anstatauxas
"piedo"n, cxar jam ekzistas "pio" el "pia".
Miskompreno okazas cxe "centpio", ke gxi temas pri eraro de "cent pioj"
amike
Masako
La "pio"-on mi imitas de la vorto "sepio". Gxi ne rilatas al "pia". Mi ne
inventis neologismon, sed nur proponis. Mi proponis laux la orientigo de
Esperanto kion S-ro Renato Corsetti rekomendas. Cxiuj vortoj kiujn mi
proponas estas ne intimecaj por euxropanoj, sed estas facile memori por
lernantoj de elementaj lernejoj en Japanio. Tiam Esperanto farigxos pli
neuxtrala kaj internacia.
Elkore salutas, NAKAI Tuneo
----- Original Message -----
From: "Masako TAHIRA" <tahira...@gmail.com>
To: <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Thursday, May 19, 2011 1:05 AM
Subject: Re: (la bona lingvo) nomoj de monatoj (estis: januar-o)
Kara Nakai Cuneo,
amike
Masako
--
> La "pio"-on mi imitas de la vorto "sepio". Gxi ne rilatas al "pia". Mi ne
> inventis neologismon, sed nur proponis. Mi proponis laux la orientigo de
> Esperanto kion S-ro Renato Corsetti rekomendas. Cxiuj vortoj kiujn mi
> proponas estas ne intimecaj por euxropanoj, sed estas facile memori por
> lernantoj de elementaj lernejoj en Japanio. Tiam Esperanto farigxos pli
> neuxtrala kaj internacia.
Tio estas bona klopodo, sed, kiel vi scias, en Esperanto cxiuj
postafiksoj ankaux estas memstaraj vortoj (-uj- donas ujo, -il- donas
ilo, -ar- donas aro...), kaj inverse (oni rajtas uzi "-arb-" por
konstrui nomon de arbo el nomo de frukto, ekz. pirarbo).
Pro tio, eblus diri "ok-pio" nur se la vorteto "pio" havus la signifon
"bestopiedo". Sed ne estas tiel.
Tamen, cxar jam ekzistas la vorto "piedo", ni estas devigataj - pro la
jama lingvouzo - uzi gxin kiel postafikson.
La uzo de -ul- por bestoj jam ege kutimas: ekzemple "mamulo".
Amike,
--
Fabio