fermo/fermado

0 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Sep 30, 2010, 2:02:53 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

En diskutado pri traduko de komputila afero aperis du eblaj solvoj:

Malfari fermadon de folio.
Malfari fermon de folio.

Mi serĉas ĉie, eĉ en la tekstaro, kaj por fermi/malfermi ŝajne oni povas uzi la
-ado formon por nomi la agon, same kiel la -o formon.

Ĉu unu el tiuj du formoj estas preferinda? Se ili samas mi supozas ke ni
elektos la plej mallongan. Mi legis pri la "Klariga AD" en PMEG sed mi daŭre
dubas pri tiuj du frazoj.

Amike, Eduardo.

ro-esp

unread,
Sep 30, 2010, 5:21:19 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

"Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com> Sep 30 03:02PM -0300 ^

> En diskutado pri traduko de komputila afero aperis du eblaj solvoj:

> Malfari fermadon de folio.
> Malfari fermon de folio.

kaj kion ili signifu?

> Mi ser?as ?ie, e? en la tekstaro, kaj por fermi/malfermi ?ajne oni

> povas uzi la
> -ado formon por nomi la agon, same kiel la -o formon.

> ?u unu el tiuj du formoj estas preferinda? Se ili samas mi supozas ke ni
> elektos la plej mallongan. Mi legis pri la "Klariga AD" en PMEG sed mi da?re


> dubas pri tiuj du frazoj.

la nuntempa lingvo estas ambigua pri -ado. Se la radiko estas
substantiva, ado indikas la agon, se la radiko estas verba, ado
indikas ke dawras iom da tempo

Eble iu alia povas klarigi pli bone
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
Oct 1, 2010, 5:11:47 AM10/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo skribis:

En diskutado pri traduko de komputila afero aperis du eblaj solvoj:

Malfari fermadon de folio.
Malfari fermon de folio.

Laŭ mi ĉi-kaze klare preferindas la dua variaĵo, do kun "fermo". La diferenco inter "fermo" kaj "fermado" estas, ke "fermo" estas unuopa ago fermi ion, dum "fermado" estas daŭra aŭ ripeta ago fermi ion. Ĉi tie supozeble temas pri tio, ke oni povas malfari unuopan agon fermi folion (ekzemple de retumilo), kaj ne pri tio ke oni povas malfari daŭran aŭ ripetan agon de fermado.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Oct 1, 2010, 5:29:05 AM10/1/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


Malfari fermadon de folio.
Malfari fermon de folio.


Laŭ mi ĉi-kaze klare preferindas la dua variaĵo, do kun "fermo".

 

Ankaŭ laŭ mi, ĉar la radiko ferm- havas en si la ideon de ago (fermer | shut | schliessen, zumachen | en la tradukoj de la Universala Vortaro), do fermo, laŭ mi, ne povas signifi ion alian ol “la ago fermi). La afero ne ĉiam estas tiel simpla, sed eble ne estas ĉi tiu la ĝusta listo por debato pri tio.

 

Amike

 

Renato

Eduardo Trápani

unread,
Oct 5, 2010, 1:12:08 PM10/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
> /Ankaŭ laŭ mi, ĉar la radiko ferm- havas en si la ideon de ago (fermer |
> shut | schliessen, zumachen | en la tradukoj de la Universala Vortaro),
> do fermo, laŭ mi, ne povas signifi ion alian ol “la ago fermi).

En la Internacia Krestomatio (dankon tekstaro.net):

"ardon al la steloj, kiuj briletis tra la supra malfermo de l’ cirko."

Ĝenas min ke tio kompreneblas ... Tamen tiu estis la ununura tia kazo inter
centoj de aperoj de "malfermo".

Amike, Eduardo.

Fra Simo

unread,
Oct 5, 2010, 4:04:47 PM10/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Kontraue al "mal/ferm/o", "mal/ferm/ad/o" ne povus kunpushighi kun "mal/ferm/(ajh/)o".
     Ke oni emas diri "
(mal/)far/i (mal/)ferm/(ad/)o/n" shajne indikas, ke tiun faron kaj la rezultatan farighon oni pensas, kiel ion disvolvighantan, ne nur ekstertempe okazantan. CHu ne ?"  Tie mi vidas unu kialon preferi uzon de "ad/".
  
     Sed kial do ne simple "re/mal/ferm/i" (precipe se prava estas la impreso, ke "ad/" ne bone konvenus) ?

2010/10/5 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Eduardo Trápani

unread,
Oct 5, 2010, 5:38:52 PM10/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Sed kial do ne simple "*/re/mal/ferm/i/*" (precipe se prava estas
> la impreso, ke "/ad//" ne bone konvenus) ?

Jes, tre bona ideo. Se la kunteksto estas klara oni scias ke oni malfaras la
lastan agon (fermi). Dankon! Mi proponos tion por tiu kazo.

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2010, 4:41:37 AM10/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>> "ardon al la steloj, kiuj briletis tra la supra malfermo de l’ cirko."

> Ĝenas min ke tio kompreneblas ... Tamen tiu estis la ununura tia kazo inter
centoj de aperoj de "malfermo".

Nu, ĝi efektive kompreneblas kaj laŭ decido de la Akademio ĝi estas en ordo. Mi mem por klareco en okazo de verbaj radikoj emas ĉiam diri en dubaj situacioj ekzemple "malfermaĵo".

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages