Ghostwriter

6 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Oct 13, 2015, 1:27:59 PM10/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi serĉis taŭgan vorton por la angla "Ghostwriter". Mi trovis en interreto tradukon "vicverkisto".
Vicverkisto signifus iun, kiu estas pagita por ellabori aŭ kompletigi verkon por alia verkisto, al kiu la verko estos atribuita.
Ĉu tiu traduko taŭgas? Ĉu iu scias pli taŭgan? Mi pensis pri "ombroverkisto"...

Amike salutas Meo

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2015, 2:19:26 PM10/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| ..."Ghostwriter"... "vicverkisto"..."ombroverkisto"...

Mi ŝatas "vic-verkisto". Kion pensas la aliaj?

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 13, 2015, 2:32:33 PM10/13/15
to la-bona...@googlegroups.com

> |Leo: ..."Ghostwriter"... "vicverkisto"..."ombroverkisto"...
> Corsetti: Mi ŝatas "vic-verkisto". Kion pensas la aliaj?
Mi preferas ombroverkisto
JoKo Rinaldo

Ronald Schindler

unread,
Oct 13, 2015, 3:11:31 PM10/13/15
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ la traduko temas pri „fantomverkisto“.

Ronald

simonet.noel17

unread,
Oct 13, 2015, 4:56:28 PM10/13/15
to la-bona...@googlegroups.com

- La skribisto autorus tion la verkisto subskribos . Konsekvence la 'ghostwriter' kiu 'writes' skribas autoriste por verkisto , paroliste por kantisto , dialogiste por aktoro ... , jenas la mon problemoj tra la tuta mondo en aldono kun chiuj la aliaj .

AUTORISTO = 'ghostwriter'

Amike .

Noël
.
.
.
.
.
.
.
.

--
Sent from my Android phone with WEB.DE Mail. Please excuse my brevity.

Ronald Schindler <ronalds...@web.de> wrote:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Pjer

unread,
Oct 14, 2015, 5:59:00 AM10/14/15
to la bona lingvo
En la franca oni nimas lin nègre, li en ombro de la ŝajna verkanto verkas, do ombre verkas profesie, do ombroverkisto tre bone taùgas laù mi. (pli klare ol vicverkisto)
Amike, Pjer.

lowenstein, anna

unread,
Oct 14, 2015, 7:04:38 AM10/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ mi ŝatas "ombroverkisto", sed mi ne certas, ĉu ĝi estus komprenebla de homoj, kiuj ne konas la originalan anglan esprimon. Ĉu ni povus esplori, kiel oni diras tion en kelkaj aliaj lingvoj?

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2015, 7:11:24 AM10/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   kiel oni diras tion en kelkaj aliaj lingvoj?

En la itala oni uzas kaj la francdevenan "negro" = nigrulo kaj la angladevenan "scrittore fantasma" = fantoma verkisto.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 14, 2015, 8:55:33 AM10/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> En la itala oni uzas kaj la francdevenan "negro" = nigrulo kaj la angladevenan
> "scrittore fantasma" = fantoma verkisto.
Vere ankaŭ en Italio oni ofte uzas la esprimon per "ombro", ekz. "ministro ombra"
JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2015, 9:43:46 AM10/14/15
to la-bona...@googlegroups.com

JoKo Rinaldo:


|   Vere ankaŭ en Italio oni ofte uzas la esprimon per "ombro", ekz. "ministro ombra"

Jes, sed mi neniam aŭdis "scrittore ombra".

Ciao

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 14, 2015, 10:30:18 AM10/14/15
to la-bona...@googlegroups.com

> | JoKo: Vere ankaŭ en Italio oni ofte uzas la esprimon per "ombro", ekz.
> "ministro ombra"
>
> Corsetti: Jes, sed mi neniam aŭdis "scrittore ombra".
Por tiu signofo italoj uzas "Ghostwriter". kaj nenian mi legis la francdevenan
"negro" = nigrulo kaj la angladevenan "scrittore fantasma" = fantoma verkisto.

Certas tamen ke se en la itala oni diras "scrittore ombra" ĉiuj komprenas pri
kio temas.
_________

Tute flanke: Nia Listano Antonio De Salvo - tre sperta en lingvaj aferoj -
bedaŭrinde estas en gravaj maltrankviloj pri sia sano... mi elkore bondeziras al
li resaniĝon
JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2015, 11:55:03 AM10/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
JoKo Rinaldo:


|   Por tiu signofo italoj uzas "Ghostwriter". kaj nenian mi legis la francdevenan "negro" = nigrulo kaj la angladevenan "scrittore fantasma" = fantoma verkisto.

Mi trovis tion en kelkaj tre bona vortaroj, sed mi konsentas ke ili ne estas tre ĉiutagaj esprimoj.


Certas tamen ke se en la itala oni diras "scrittore ombra" ĉiuj komprenas pri kio temas.
Jes, kvnkam ankaŭ tiun esprimon mi ne renkontis en Italujo.

Bondezirojn al antonio De Salvo!

Harri Laine

unread,
Oct 14, 2015, 3:44:13 PM10/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
anna

> Ankaŭ mi ŝatas "ombroverkisto", sed mi ne certas, ĉu ĝi estus
> komprenebla de homoj, kiuj ne konas la originalan anglan esprimon. Ĉu
> ni povus esplori, kiel oni diras tion en kelkaj aliaj lingvoj?

Finne oni diras normale "haamukirjoittaja", t.e. fantom-skribisto.

Harri
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages