nitrogen-o --> azot-o [fun] ?
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
Laux mia memoro neniu gxis nun respondis al tio, kaj ankaux mi ne sentas min
tre kompetenta respondi. Mi vidas argumentojn por anstatauxigi la sagon per
=: 1) "Nitrogeno" sxajne estas la vorto internacie uzata, kaj "azoto" estas
arhxaismo. 2) La hxemia simbolo "N" pli koheras kun "nitrogeno" ol kun
"azoto". 3) La vorto "nitrogeno" havas ion komunan kun vortoj por aliaj
elementoj, hidrogeno kaj oksigeno.
Kiel oni diras en aliaj lingvoj? En la norvega oni nun strebas uzi la
internaciajn terminojn, do oni diras "nitrogen", sed antauxe oni diris
"kvelstoff" = "sufoksxtofo". Tiu vorto versxajne estas pauxsajxo de la
germana "Stickstoff" (kvankam "sticken" laux mia vortaro signifas "brodi"!,
sed "stickig" tamen estas "sufoka", "nauxziga"). En la sveda oni diras
"kväve" = "sufokajxo". La danan vorton mi ne memoras, sed certe estis
inventajxo de Ørsted, kiu fakte kreis kvazaux artefaritajn danigojn de
pluraj hxemiaj elementoj kaj kunmetajxoj.
Laux hispana vortarego "azote" estas "nomo, kiun Lavoisier donis al la
nitrogeno". De kie Lavoisier prenis tiun nomon, pri tio la vortaro ne
informas. Gxi nur diras, ke la hispana "ázoe" estas adaptajxo "inspirita en
la kredo, ke tiu vorto rilatas al la greka "zoé", vivo, kun la nea partikulo
"a", pro la nespireblo de nitrogeno".
Otto
>Mi vidas argumentojn por anstatauxigi la sagon per = . . .
>Kiel oni diras en aliaj lingvoj?
Mi komprenas pri h'emio malpli ol pri c'io alia. Tamen mi kontrolis
grandan italan retan vortaron kiu simple diras "nitrogeno --> azoto".
Eble c'i tie azoto rezistas.
Kio pri aliaj lingvoj?
Ni uzas vorton Nitrogen en Taghika lingvo kaj chiuj niaj samnaciuloj komprenas tion,...
Otto:
>Mi vidas argumentojn por anstatauxigi la sagon per = . . .
>Kiel oni diras en aliaj lingvoj?
Mi komprenas pri h'emio malpli ol pri c'io alia. Tamen mi kontrolis
grandan italan retan vortaron kiu simple diras "nitrogeno --> azoto".
Eble c'i tie azoto rezistas.
Kio pri aliaj lingvoj?
En la vjetnama nitrogeno estas "ni to" /nito/.
Aldone,
hidrogeno = "sui-so" (akvo-elemento)
oksigeno = "san-so" (acid-elemento)
sed
natrio = "natoriumu"
kalio = "kariumu"
Amike,
HIROTAKA Masaaki (Vastalto)
Otto
> En la japana "nitrogeno/azoto" estas "cxi-sso"(=sufok-elemento).
> hidrogeno = "sui-so" (akvo-elemento)
> oksigeno = "san-so" (acid-elemento)
Tre interese, ke tiu nom-sistemo germandevena sin montras ecx en la
japana. Gxi trovigxas ankaux en la finna (N O H = typpi happi vety).
Se gxi estus dekomence enkondukita en Esperanton, ni nun havus eble
ion similan al N = sufokumo, O = acidumo, H = akvumo. - Iusence nia
"azoto" apartenas al la sama familio, gxi povus esti lauxdevene
"senvivumo".
El vidpunkto de klasika Esperanto, la afero sxajnas klara: La fenomeno
azoto (hxemia elemento, gaso) estas cxiutagajxo, aero konsistas
plejparte el azoto, gxi estas grava substanco en naturaj kaj hxemiaj
sterkoj kaj grava malpuriganto de la mondaj akvoj. Tiu gravajxo ecx
havas nomon jam en la Fundamento: *azoto*. Jen cxio, cxu ne? Plendi
pri neinternacieco de la nomo estas kvazaux plendi, ke "kaj" ne estas
internacia vorto.
Mi rigardis en diversaj vortaroj:
ge Krause Stickstoff = nitrogeno, /auch/ azoto [auch=ankaux]
an Wells nitrogen = nitrogeno
an Benson nitrogen = nitrogeno
it Minnaja azoto = azoto, nitrogeno
fi Vilkki typpi = nitrogeno
fi Setälä 1923 typpi = azoto, nitrogeno
ja Kajxi cxissu = nitrogeno
nl Middelkoop stikstof = nitrogeno, azoto
sv Vilborg kväve = nitrogeno, azoto
fr Grand dictionnaire fr-eo azote = azoto, nitrogeno
fr Léger k Albault azote = azoto, nitrogeno
"Nitrogeno" aperas jam en PV-1934 kun la klarigo "Hxemia nomo de
azoto". PIV-1970 metas la cxefan difinon cxe "nitrogeno" kaj aldonas
cxi tian strangajxon sub *azoto*: "Alia, pli malnova nomo de
nitrogeno, uzata en la latinidaj lingvoj k ecx aliloke konservata en
agrikulturo k medicino". Pri kiu lingvo PIV babilas?
Kiel la neoficiala "nitrogeno" sukcesis tiom penetri en la lingvon? La
pli nova finna kaj la du anglaj vortaroj ecx auxdacas tute ne doni la
vorton "azoto".
Oni eble respondas, ke gxi estas iusence internacia: La hxemia simbolo
estas N. Angle kaj hispane (ankaux portugale, sed mi ne estas certa)
gxi havas nitrogen-similan nomon kaj tiu disvastigxis ankaux
alilingven. Trovigxas multaj azothavaj hxemiajxoj, kies nomoj enhavas
la eron "nitr(o)". Alia versxajna motivigo estas la pli "hxemia
aspekto" de nitrogeno - t.e. ke la vorto "azoto" ne estas suficxe
travidebla kaj ne tuj montras siajn grekajn elementojn.
Sed pluraj grandaj lingvoj nomas la elementon simile al "azot": la
franca, itala, rumana, turka, rusa kaj multaj evidente rus-influitaj,
ekz. la mongola. Tria nomgrupo konsistas el la tre diversformaj
"sufokumoj": germana, nederlanda, sveda, dana (Otto diris, ke en la
norvega jam venkas "nitrogen") finna, japana, kelkaj slavaj kaj eble
aliaj.
Ankaux "azo(to)" ne estas tute malinternacia en hxemiaj nomoj (do,
ekzistas io komparebla kun "nitro", kvankam ne same abunde). Se vi
sekvis debatojn pri hxemiajxoj en nutrajxoj, vi legis pri "azofarboj"
(Azofarbstoff, azo dyes; azo compounds) kiuj eble kauxzas kancerojn.
Ekzistas ankaux diazo-kombinajzoj. Tie "azo" rilatas simile al "azoto"
kiel "nitro" rilatas al "nitrogeno". Kaj en biologio "azotobakterioj"
(science: Azotobacter) estas konataj utiligantoj de atmosfera azoto.
Tio, ke "azoto" ne havas la "gxustan" komencliteron N estas nenio
speciala. Tio, ke pluraj lingvoj nomas la elementon K "potassium" aux
la elementon Na "sodium", apenaux kauxzis problemojn. Simile, preskaux
neniu lingvo nomas la elementon Sb per nomo simila al la latina
"stibium" (la plej ofta nomo estas io simila al "antimono").
La transirado de "azoto" al "nitrogeno" sxajnas iom simila lingva
evoluo kiel "ujo > io" aux "hxemio > kemio". Principe, kiel rilati al
tiaj fenomenoj?
--
Harri
evoluo kiel "ujo > io" aux "hxemio > kemio". Principe, kiel rilati al
tiaj fenomenoj?
> Ŝajnas, ke kiel vi skribis nitrogeno estas pli internacia kaj
> kongruas kun la mallongigo "N". Azoto verŝajne estas francismo (pro
> Lavoisier).
Ambaux vortospecoj (azot kaj nitrogen) estas multlingve uzataj, la
azot-vortoj precipe en parto de la latinida kaj en la rusa
kultursferoj. "Nitrogen" estas versxajne pli internacia nur en tiu
senco, ke lingvoj, kiuj uzas vorton similan al "azot", aux tute
alispecan, konas ankaux vortojn parencajn al "nitr(o)-" kaj la hxemian
simbolon N, dum la "nitrogen"-lingvoj ne same multe konas vortojn
parencajn al "azot".
Sed oni nepre ne povas diri, ke "azoto" estas francismo! Gxi estas
Fundamenta vorto, kaj tiaj neniam estas iuj ismajxoj, maksimume oni
povus nomi iun F-an vorton esperantismo. La vorto "nepre" ne estas
rusismo, "birdo" ne estas anglismo, kaj "kaj" ne estas grekismo, ili
estas plej auxtentike originalaj esperantaj vortoj.
--
Harri
La vorto "nepre" ne estas
rusismo, "birdo" ne estas anglismo, kaj "kaj" ne estas grekismo, ili
estas plej auxtentike originalaj esperantaj vortoj.
> - nitrogen-o --> azot-o
> - nitrogen-o = azot-o
> - azot-o [fun]= nitrogen-o
>
> Nun ni estas c'e la meza. C'u vi konsilas reiri al la unua?
Vi elektu, la unuan aux la mezan. Mi jam prezentis la aferon el mia
vidpunkto, tro multe skribis, kaj volonte auxskultos aliajn. Eble
cxiuj nur miras, pri kio mi parolas, kaj volas elekti la lastan (= la
fakton?) el la tri ebloj.
Harri
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 25 febbraio 2008 13.27
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) nitrogen-o azot-o
Otto:
>Mi vidas argumentojn por anstatauxigi la sagon per = . . .
>Kiel oni diras en aliaj lingvoj?
Mi komprenas pri h'emio malpli ol pri c'io alia. Tamen mi kontrolis
grandan italan retan vortaron kiu simple diras "nitrogeno --> azoto".
Eble c'i tie azoto rezistas.
Kio pri aliaj lingvoj?
Amike
Mi jam prezentis la aferon el mia vidpunkto, tro multe skribis, kaj volonte auxskultos aliajn.
En la angla la normala vorto estas "Nitrogen".
trovis: arkaika OA3, arkaismo OA8 (kaj Z).)
> (Cetere, mi j'us kontrolis la vorton arkaika au' arh'aika en PIV, kaj
trovis: arkaika OA3, arkaismo OA8 (kaj Z).)
Mi pledas por la meza. En alia mesagxo mi pli detale respondos al Harri.
Otto
Harri:
> Tre interese, ke tiu nom-sistemo germandevena sin montras ecx en la
> japana.
Tio ne estas stranga, cxar kiam Japanujo ekmalfermigxis al ekstera influo
(eble fine de la 19a jc.), la japanoj transprenis multon el la germanlingva
scienco.
> El vidpunkto de klasika Esperanto, la afero sxajnas klara: La fenomeno
> azoto (hxemia elemento, gaso) estas cxiutagajxo, aero konsistas
> plejparte el azoto, gxi estas grava substanco en naturaj kaj hxemiaj
> sterkoj kaj grava malpuriganto de la mondaj akvoj. Tiu gravajxo ecx
> havas nomon jam en la Fundamento: *azoto*. Jen cxio, cxu ne? Plendi
> pri neinternacieco de la nomo estas kvazaux plendi, ke "kaj" ne estas
> internacia vorto.
Tiel simpla la afero ne estas, laux mi. La alia cxefa elemento de la aero,
kiu por la homo estas ecx pli grava, cxar sen gxi la homo ne povas vivi,
estas minimume same cxiutaga. Tamen oni nomas gxin per la fake aspektanta
vorto "oksigeno". La homoj pli cxiutagece rilatas al la oksigenaj maskoj en
la flugmaxinoj ol al io azothava, ekz. artefarita sterko. La vorto "azoto"
do apartenas al sfero minimume same faka, kiel "oksigeno" kaj "hidrogeno".
Tial ne konvenas kompari gxin kun "kaj", sed prefere kun aliaj fakaj
terminoj arhxaikigxintaj. La ekzemplo, kiun mi tuj mencios, eble ne estas
tute paralela, kaj mi persone ne kompetentas pri gxi, sed gxi estas la sola,
kiu venis en mian memoron.
Temas pri la vorto "acefalo". Laux Carl Střp-Bowitz, la norvega E-ista
zoologo, fine de la 19a jc. oni kredis, ke certan klason de bestoj
karakterizas la trajto, ke ili estas senkapaj (tial la grekdevena termino).
Poste montrigxis, ke tio tute ne estas klasiga trajto, do la klaso
"acefaloj" nun estas forigita el la nomenklaturo. Střp-Bowitz ecx volis, ke
gxi ne aperu en PIV gxuste pro tio, ke gxi estas "ne-plu-termino". Tamen PIV
ja devus enhavi cxiujn iam registritajn vortojn, ankaux la historiajn - ekz.
la Fundamentan "versto" kaj la supozeble Fundamentan (mi ne povas kontroli)
"pudo".
> "Nitrogeno" aperas jam en PV-1934 kun la klarigo "Hxemia nomo de
> azoto". PIV-1970 metas la cxefan difinon cxe "nitrogeno" kaj aldonas
> cxi tian strangajxon sub *azoto*: "Alia, pli malnova nomo de
> nitrogeno, uzata en la latinidaj lingvoj k ecx aliloke konservata en
> agrikulturo k medicino". Pri kiu lingvo PIV babilas?
Vi ne havas respondon, kaj mi ne bone komprenas la demandon!
> Kiel la neoficiala "nitrogeno" sukcesis tiom penetri en la lingvon? La
> pli nova finna kaj la du anglaj vortaroj ecx auxdacas tute ne doni la
> vorton "azoto".
>
> Oni eble respondas, ke gxi estas iusence internacia: La hxemia simbolo
> estas N.
Versxajne tiu estas la kialo. Mi poste revenos al tiu punkto.
> Tio, ke "azoto" ne havas la "gxustan" komencliteron N estas nenio
> speciala. Tio, ke pluraj lingvoj nomas la elementon K "potassium" aux
> la elementon Na "sodium", apenaux kauxzis problemojn.
Tamen bonvolu atenti, ke en Esperanto ili nomigxas respektive "kalio" kaj
"natrio", konforme kun la hxemiaj simboloj, same kiel "hidrargo". Se oni
proponus nomi tiujn elementojn en Esperanto "potasio", "sodio" kaj
"merkurio", mi versxajne trovus tiujn terminojn same nekonvenaj, kiel
"azoto".
> Simile, preskaux
> neniu lingvo nomas la elementon Sb per nomo simila al la latina
> "stibium" (la plej ofta nomo estas io simila al "antimono").
Koncedite! Cetere dankon pro via informo pri la fonto de "Sb".
> La transirado de "azoto" al "nitrogeno" sxajnas iom simila lingva
> evoluo kiel "ujo > io" aux "hxemio > kemio".
Mi malkonsentas. Mi supozas, ke la vidpunkto de Anna estas pli prava. Mi
havas kajeron titolitan "La fundamentaj elementoj de la materio", kompilitan
kaj brajle eldonitan de Raymond Gonin en 1983. Li mencias "azoto" kiel
arkaismon (tiel!), aldonante, ke gxi havas ankaux la arhxaikigxintan
simbolon "Az". La aliaj "arkaismoj", kiujn li mencias en la listo, estas:
"glucinio" (por berilio), "kolombio" (por niobo), "nitono" (por radono) kaj
"tungsteno" (por volframo).
> Principe, kiel rilati al
> tiaj fenomenoj?
Tiu estas grava demando. Mi opinias, ke kiam temas pri fakaj terminoj, oni
klopodu sekvi la evoluon en la koncerna fako. Se ne, ni riskus el-eksterajn
reagojn kiel: "en Esperanto dauxre cirkuladas la sximigxintaj fakterminoj el
la 1930aj jaroj. Tio pruvas, ke gxi estas mortinta lingvo."
Otto
Mi pledas por la meza.
Mi opinias, ke kiam temas pri fakaj terminoj, oni klopodu sekvi la evoluon en la koncerna fako. Se ne, ni riskus el-eksterajn reagojn kiel: "en Esperanto dauxre cirkuladas la sximigxintaj fakterminoj el
la 1930aj jaroj. Tio pruvas, ke gxi estas mortinta lingvo."
Fundamentan vorton oni ne rajtas murdi, nur dormigi!
Otto
>Fundamentan vorton oni ne rajtas murdi, nur dormigi!
Jes. Pri tio neniu fundamenta vorto devus havi c'e ni la signon -->.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Pilar Otto
Inviato: giovedì 28 febbraio 2008 8.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: nitrogen-o azot-o
Tial mi opinias, ke la indiko devus esti:
Nitrogeno --> azoto.
Iom simile en la hebrea:
azoto = חנקן ĥankan (~'sufok-anto' aŭ eble 'sufok-ilo')
hidrogeno = מימן meman (~'akv-anto')
oksigeno = חמצן ĥamcan (~'acid-anto')
natrio = נתרן natran
kalio = אשלגן aŝlegan (~'potas-anto')
kaj:
karbono = פחמן paĥman (~'karb-anto')
Tiu finaĵo komuna al ĉiuj el tiuj vortoj '-an' estas ordinare agenta
sufikso, simile al '-anto' en Esperanto, sed ĉi tie verŝajne estas
simple uzata kiel komuna finaĵo por ĥemia elementoj.
Mi neniam aŭdis pri 'azoto' antaŭ ĉi tiu diskuto, sed pro la
Fundamenteco, kaj pro tio, ke la vorto 'azoto' mem estas pli plaĉa
miaopinie ol 'nitrogeno', mi uzos ĝin de nun.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?
Mi neniam audis pri 'azoto' antau chi tiu diskuto, sed pro la Fundamenteco, kaj pro tio, ke la vorto 'azoto' mem estas pli placha miaopinie ol 'nitrogeno', mi uzos ghin de nun.
> mi volonte partoprenas en la preskau superflua diskuto. La plej
> nova PIV (mi havas nur la eldonon el 2002) klare distingas inter la
> du nomoj: NITROGEN/O estas la oficiala, cxe azot/o oni trovas: "
> Alia, pli malnova nomo de nitrogeno, uzata en kemio nur en kelkaj
> derivajxoj [vere, ja ekzistas la vortoj "diazoto, diazoti,
> diazotato"] , sed konservata en agrikulturo" [mi dubas pri tio, ja
> en PIV vi trovas "nitrobakter/o , latine Nitrobacter kaj ne
> azotobaktero] "kaj medicino" [tre malofte, ekz. hungare azotémia,
> en Esperanto azotemio].
Mi nur malvolonte plu partoprenas en la priazota diskuto, precipe kiam
temas pri tiom superflua kontribuajxo.
A.M. kapablas nur citi el PIV kaj sxajnas opinii, ke "oficiala" egalas
al "priskribita en PIV" (fakte "nitrogeno" ne estas oficiala dum
"azoto" estas fundamenta). Cetere, /Nitrobacter/ kaj /Azotobacter/
estas malsamaj bakterioj, el kiuj nur /Azotobacter/ kapablas konverti
atmosferan azoton en formon utilan por kreskajxoj. Kaj "azotobaktero"
kaj "nitrobaktero" trovigxas en PIV-2000.
--
Harri
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Harri Laine
Inviato: domenica 2 marzo 2008 13.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: nitrogen-o azot-o
La plej nova PIV ktp.
Oni nur povas konsili uzi pli multe sian cerbon kaj malpli PIV-on.
. . . la temo estas fermita.