elan-o

17 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 11, 2012, 1:23:21 PM8/11/12
to °listo 'lbl'
Ni havas nun la linion:

elan·o → impuls·o, impet·o

Nun nia listano Pjer Buvje proponas aldoni la variaĵon: ek-movo.

Kion vi opinias?

Amike

Renato
-

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Aug 12, 2012, 6:38:16 AM8/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/08/2012 19:23, Renato Corsetti schreef:
elan·o → impuls·o, impet·o

Nun nia listano Pjer Buvje proponas aldoni la variaĵon: ek-movo.

Laŭ PIV:
Movo, per kiu la korpo svingas sin antaŭen, por ekkuri, salti, transsalti ks:

Por diri tion en la nederlanda mi, flandro, verŝajne uzus la vorton "aanloop" (laŭvorte "al-kur-o)
Tiu nederlanda vorto estas tradukita en la vortaro nl-eo  de Petro De Smedt per" ekkuro, kuro (antaŭ salto)", sed ne per "elano".
En la vortaro eo-nl de Petro De Smedt troviĝas nur la figuraj signifoj de elano.

Per "ekmovo" oni povus ekzemple kompreni la movo de iu aŭ io, kiu ripozis kaj vekiĝas. Laŭ mia kompreno, tio ne estas la senco de "elano";

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Aug 15, 2012, 2:00:32 PM8/15/12
to la-bona...@googlegroups.com, L...@de-cooman.be


>Por diri tion en la nederlanda mi, flandro, verŝajne uzus la vorton "aanloop" (laŭvorte "al-kur-o)
 
Jes tio estus alia ebleco en ia kunteksto.





   >En la vortaro eo-nl de Petro De Smedt troviĝas nur la figuraj signifoj de elano.
 
Fakte, en la komunaj referencniveloj pri lingvo, oni trovas la skalojn: alpasho, elano, salto, flugo... chi tie en figura signifo, sed tiu neologismo ghenis min.

>Per "ekmovo" oni povus ekzemple kompreni la movo de iu aŭ io, kiu ripozis kaj vekiĝas. Laŭ mia kompreno, tio ne estas la senco de "elano";

Ekmovi ne similas al movighi, char movi estas transira verbo, nur por la netransiraj verboj aù statverboj ek·xxx·i similas al xxx·igh·i. Do  oni ne povus konfuzi ekmovo kaj movigho. Shajnas al mi, ke en kelkaj kuntekstoj(kiel la chisupra ekzemplo) ekmovo povus taùgi, kiam impeto shajnas troe.
En la broshuro Eo estas facila P.14, impeto taugus bone anstataù elano.


Amike, Pjer.

Antonio De Salvo

unread,
Aug 15, 2012, 3:13:17 PM8/15/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi uzas “svingigxo”, kiu cetere estas zamenhofa:

per oblikva svingigxo la insekto saltis sur la bruston al la regxidino

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

Renato Corsetti

unread,
Aug 16, 2012, 2:01:21 AM8/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Mi uzas “svingigxo”, kiu cetere estas zamenhofa:

Ne malbona! Se neniu protestas, mi aldonos ĝin kiel unu el la variaĵoj.

Amike

Renato


--

ro-esp

unread,
Aug 20, 2012, 6:44:41 PM8/20/12
to la bona lingvo


On Aug 11, 7:23 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Ni havas nun la linion:
>
> elan·o → impuls·o, impet·o
>
> Nun nia listano Pjer Buvje proponas aldoni la variaĵon: ek-movo.
>
> Kion vi opinias?

Cxu gxi ankaw havas signifon kia "fervoro" ?

gxis, Ronaldo N

Johan Derks

unread,
Aug 21, 2012, 1:11:24 AM8/21/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Chu ghi ankau havas signifon kia "fervoro" ?

Tion ankau mi malhavas (ne-agrabla vorto por nederlanda "missen", manquer à,
to miss):
char elano estas ankau stato de la menso, eble ankau la vorto energio estas
apuda.

Johan
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 16, 2012, 10:48:32 PM9/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Ci pravas: 'car "aanloop" 'ciam indikas kurpreparon por fari alian
agon, e'c figure, kiu estas en la menso de la auskultanto, sufi'cas
en 'ci tiu kazo la vorto "alkuro".
Sed en aliaj kazoj "*elano" pli enhavas la signifon de "kun forta
deziro" au "kun (bela) montro de movo", ni bezonas la vorton
"impeto", ankau en figura senco.
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 16, 2012, 11:43:05 PM9/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi forte kontrawas "impulso" por "elano"
Mi same kontrawas "ekmovo", 'car "elano" okazas antaw aw dum alia
ago, kaj ne formas necese parton de tiu alia ago, kion "ekmovo
signifus.
Restas law mi do nur "impeto", kvankam neoficiala radiko. Oficiala
estus nur la vorto "energia", ne tre klara.
Amike, Marcel.

Pjer

unread,
Sep 18, 2012, 6:38:31 AM9/18/12
to la-bona...@googlegroups.com, mar...@melburno.org.au
1. Wouter F. Pilger donas en Baza E-a Radikaro:
impuls·o: ekpuŝo, ekmovo, ekinstigo, momenta kurento
Fakte ekinstigo respondus eble bone al la alia senco de elano.
Pri svingiĝo, fakte Piv  donas pri sving·i : 3. ekmovi, ekimpulsi, instigi
Oni komprenas: "Li svingiĝis kaj saltis." ankaù: "Li sin ekmovis sed rezignis kaj ne saltis."

2. Ne ĝenas min ke la salto ne okazis, ne gravas ĉu li ekmoviĝis por tio. Oni povas distingi la ekmovon kaj la movon.

3. Impeto estas oficialigita (8a eldono), impet|i = energie jêti sin antaùen

Konklude, persone mi trovas laùkaze interesaj la vortojn :
impulso , ekmov(iĝ)o, impeto, svingiĝo 
Amike, Pjer.

El Marcel:
1. Mi forte kontrawas "impulso" por "elano"
 2. Mi same kontrawas "ekmovo", 'car "elano" okazas antaw aw dum alia
ago, kaj ne formas necese parton de tiu alia ago, kion "ekmovo
signifus.
 3. Restas law mi do nur "impeto", kvankam neoficiala radiko. Oficiala
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages