Bonvenon al Leland Bryant Ross!

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2016, 5:16:57 AM2/7/16
to °listo 'lbl', rosh...@gmail.com
Se vi ricevas du ekzemplerojn de cyi tiu mesaĝo, tio signifas, ke vi estas jam en la listo. Bonvolu proponi viajn obervojn pri la oficialigindaj radikoj.

Amike

Renato

--
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

rosharuo

unread,
Feb 7, 2016, 1:17:44 PM2/7/16
to la bona lingvo, rosh...@gmail.com
Dankon! (Mi certe preferas le ipsilonaŭigrekan konvencion! ;-) )

En la Portlanda FB-paĝo ĉe https://www.facebook.com/groups/298665533504695/permalink/956793977691844/ John Dale menciis vian liston de Radikoj oficialigindaj, kaj leginte la liston miaj unuaj demandoj temis pri la signifoj de la demandosignoj post dop/i kaj antaŭ tele-, kaj mi volis ĝustigi la vikikodon ĉe integral/o, ĉar mi preskaŭ certe scias, ke granda parto de " ∫ab f(x) dx (legu: integralo de a al bo de fo de ikso do ikso), kiu por pozitiva funkcio f povas esti interpretata kiel areo inter la grafikaĵo de f kaj la x-akso inter la valoroj x=a kaj x=b. 2. (de realnombra funkcio f) Ajna funkcio, kies derivaĵo estas f, simbole ∫ f(x) dx (legu: integralo de fo de ikso do ikso). integral/i. Kalkuli integralon." fakte devas esti normale granda kaj alta.

Mi havas plurajn aliajn demandojn, i.a. pri la diversaj terminoj pri islamaj porvirinaj vestoj, sed mi ankoraŭ ne fine ellaboris ilin.

Reciproke amike,

Haruo akk Leland

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2016, 1:29:22 PM2/7/16
to °listo 'lbl', Leland Ross
Dankon, Haruo, pro via mesaĝo.

​|   ​
(Mi certe preferas le ipsilonaŭigrekan konvencion! ;-) )

​Mi ne komprenas, sed certe kelkaj fakuloj en nia listo komprenos.

 
​|  ...
miaj unuaj demandoj temis pri la signifoj de la demandosignoj post dop/i kaj antaŭ tele-,

​Tiuj demadnosignoj signifas ke ne ĉiuj anoj de nia grupo, kiuj kundiskutis, samopiniis pri la oficialiginfo de tiuj radikoj.
 
​|   ​
kaj mi volis ĝustigi la vikikodon ĉe integral/o, ĉar mi preskaŭ certe scias, ke granda parto de " ∫ab f(x) dx (legu: integralo de a al bo de fo de ikso do ikso), kiu por pozitiva funkcio f povas esti interpretata kiel areo inter la grafikaĵo de f kaj la x-akso inter la valoroj x=a kaj x=b. 2. (de realnombra funkcio f) Ajna funkcio, kies derivaĵo estas f, simbole ∫ f(x) dx (legu: integralo de fo de ikso do ikso). integral/i. Kalkuli integralon." fakte devas esti normale granda kaj alta.

​Mi volonte metos vian kodon, se aliaj ne protestas. Bonvolu sendi al mi ĝin en la formon, en kiun oni devas enmeti.​
 

​Atendante viajn aliajn obervojn, amike.

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages