monokulturo

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 15, 2007, 6:41:28 PM11/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
"Monokulturo" estas uzata en la Vikipedio kaj kelkaj aliaj retpaĝoj, kvankam ĝi aperas nek en ReVo nek en PIV.

En la reto mi trovis la alternativojn "unukultivado" kaj "unukulturo", el kiu mi preferas la unuan pro klareco. Tamen eble ekzistas pli bonaj alternativoj.

Marcos


adam....@gmail.com

unread,
Nov 16, 2007, 12:54:18 AM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com

Eble 'unueckultivado'.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2007, 3:39:18 AM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcos kaj Adam, pro la propono pri la nova vorto, por kiu ni
serc'u samsignifan simplan vorton.

Mi registri en la listo viajn proponojn, sed nun eble ni provu
enplekti c'iujn listanojn en la diskuton, por havi c'ies konsenton
pri niaj elektoj kaj por bazig'i sur iom pli da lingvoj ol niaj.

Kiel oni diras "monokulturo" = "kultivado de nur unu aj'o en vasta
areo eble en la tuta lando" (en Gabono oni nur kultivas kafon)?

En la itala oni diras "monocultura", do tio ne multe helpas.

Amike

Renato


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Anna Lowenstein

unread,
Nov 16, 2007, 5:08:14 AM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
La malo de monokulturo estas diverseco de kultivado. Do, eble oni povas
aliri la aferon de la alia direkto: “monokulturo” estas “maldiversa
kultivado”.
Alia ebleco: “unuspecia kultivado”.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 16 novembre 2007 9.39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) monokultur-o: kiel oni diras tion en viaj lingvoj?

adam....@gmail.com

unread,
Nov 16, 2007, 5:54:24 AM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/16/07, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it> wrote:
>
> La malo de monokulturo estas diverseco de kultivado. Do, eble oni povas
> aliri la aferon de la alia direkto: "monokulturo" estas "maldiversa
> kultivado".
> Alia ebleco: "unuspecia kultivado".

Mi serĉis rete kiel oni diras en la hebrea, kaj oni diras plejofte
מונוקולטורה monokultura, sed ankaŭ tradukas la aferon per io kiel משק
חד יבולי/חד-זני meŝek ĥad-jevuli/ĥad-zani', unu-rikolta/unu-specia
bieno'.

Do 'unuspecia/maldiversa kultivado' ŝajnas al mi bona. Oni ankaŭ uzas
la vorton metafore pri la komputila mondo, parolante pri la unueca uzo
de produktoj de Microsoft. Oni povus aŭ uzi la kultivadan terminon
metafore, aŭ se ni dirus ion kiel 'kultiva unueco/maldiverso', oni
simple ŝanĝus al 'programa unueco/maldiverso'.

Kion ajn ni elektos, la malo estas polikulturo.

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2007, 7:52:00 AM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, adam!

momente mi nur notis la problemon polikulturo, kaj ni revenos al g'i
post iom da aliaj reagoj pri monokulturo.

amike

renato

Marcos Cramer

unread,
Nov 16, 2007, 3:14:38 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tre ŝatas la proponojn "maldiversa/unuspecia kultivado", kiuj estas multe pli klaraj ol "unukultivado". Ne vere necesas havi unuvortan ekvivalenton, kiam duvortaĵo estas multe pli eleganta kaj komprenebla. Mi do proponas forigi mian originan proponon kaj ankaŭ la proponon "unueckultivado", tiel ke ni nur listigos "maldiversa/unuspecia kultivado". Kion opinias la aliaj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2007, 5:24:50 PM11/16/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> tiel ke ni nur listigos "maldiversa/unuspecia kultivado". Kion
opinias la aliaj?

Mi provisore jam notis la proponon. Ni atendu la aliajn.

Renato

Harri Laine

unread,
Nov 17, 2007, 7:41:12 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti kirjoitti:

> Kiel oni diras "monokulturo" = "kultivado de nur unu aj'o en vasta
> areo eble en la tuta lando" (en Gabono oni nur kultivas kafon)?

Pri la finna: Lastatempe mi vidis sufiche ofte la vorton
"monokulttuuri", precipe en diskutoj pri ekologio, plej ofte pri foraj
landoj kaj preskau chiam por esprimi malaprobon. Mi vidis la vorton
ankau uzatan ekster la terkulturo pri nia komputila chirkauajho (chiuj
uzas Mikrosoftajhojn) kaj pri unuecighinta homa amaskulturo.

En tekstoj pri dangheroj de "monokulturo" por terkulturistoj en
Finnlando oni parolas pri "yksipuolinen viljely", 'unuflanka
kulturado', au uzas aliajn esprimojn kun la vorto "yksipuolinen",
svede "ensidig odling" (ankau ghi estas 'unuflanka kulturado'). Mi
fakte ne scias, chu la esperanta "unuflanka" bone redonas la nuancon,
kiun mi tre klare sentas en la finna vorto: koncentrighi al unu afero,
malzorgi pri aliaj.

Tiun nuancon mi sentas ankau en la sveda "ensidig", sed eble Otto pli
bone kapablas diri ion pri tio. Serchante rete mi trovis ekz. jenan
difinon norvegan: "monokultur, jordbruk med dyrking av bare én
nyttevekst over et større område. — Ensidig jordbruk konsentrert om én
planteart." La sveda kaj norvega ja tre similas, sed ekz. la vorton
"dyrking" por "kulturado" mi apenau divenus surbaze de la sveda, kiu
sugestus al mi signifon similan al "adori" au "kulti".

Mi tre shatas la esprimon "maldiversa" chi-kuntekste. Ghi tre trafe
priskribas la problemon kaj kvazau jam proponas kion fari: diversu!

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2007, 7:48:19 AM11/17/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Harri!

>Mi tre shatas la esprimon "maldiversa" chi-kuntekste. Ghi tre trafe
>priskribas la problemon kaj kvazau jam proponas kion fari: diversu!

Fakte g'i estas la unua samsignifa esprimo, kiun ni nun proponas.

Amike

Pilar Otto

unread,
Nov 18, 2007, 7:01:24 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras "monokulturo" = "kultivado de nur unu aj'o en vasta
> areo eble en la tuta lando" (en Gabono oni nur kultivas kafon)?

Laux miaj vortaroj oni en la norvega diras "monokultur". La vortaroj difinas
gxin kiel "kultivado de la sama kreskajxospeco en la sama loko jaron post
jaro". Tiu difino ne estas tute konforma kun tiu de Renato, sed impresas
kiel la malo de "vekselbruk" ("sxangx-uzo", angle "rotation of crops"). Mi
ne scias, cxu norvegaj soci-sciencistoj nomas "monokultur" ankaux la
kultivadon de nur kafo en Gabono kaj de nur kotono en la iama Uzbeka Soveta
Respubliko.

En la hispana oni laux mi ne diras *"monocultura", sed "monocultivo".

Otto

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 18, 2007, 9:13:34 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la Granda Vietnam-Esperanto Vortaro de Nguyen Minh Kinh, luân canh tradukas per alterna kulturo, alternaj kultivoj kaj similas kun "rotation of crops"
 
Thu

 

Pilar Otto

unread,
Nov 18, 2007, 9:14:28 AM11/18/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> svede "ensidig odling" (ankau ghi estas 'unuflanka kulturado'). Mi
> fakte ne scias, chu la esperanta "unuflanka" bone redonas la nuancon,
> kiun mi tre klare sentas en la finna vorto: koncentrighi al unu afero,
> malzorgi pri aliaj.
>
> Tiun nuancon mi sentas ankau en la sveda "ensidig", sed eble Otto pli
> bone kapablas diri ion pri tio.

Jes, la skandinava "ensidig" havas tiun nuancon de "mallargxisma".

> Serchante rete mi trovis ekz. jenan
> difinon norvegan: "monokultur, jordbruk med dyrking av bare én
> nyttevekst over et større område. — Ensidig jordbruk konsentrert om én

> planteart." Traduko: "Terkulturado kun kultivado de nur unu utila
> kreskajxo tra grand(eg)a kampo. - Unuflanka terkulturado koncentrita je
> unu vegetajxspeco."

> La sveda kaj norvega ja tre similas, sed ekz. la vorton
> "dyrking" por "kulturado" mi apenau divenus surbaze de la sveda, kiu
> sugestus al mi signifon similan al "adori" au "kulti".

Mi antauxe klarigis pri la norvega "dyrke", kiu inkluzivas la signifojn de
la svedaj "dyrka" kaj "odla". (Tamen mi ne scias, cxu "odla" povas signifi
ankaux "bredi".)

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages