pri temperaturo kaj varmo

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 3, 2009, 1:14:06 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi bone memoras el la lecionoj pri fiziko, por fizikistoj
temperaturo ne egalas al varmo.
Temperaturon oni indikas per kelvinoj, aw gradoj celsiusaj/fahrenhejtaj.
Varmon oni indikas per kalorioj aw jxuloj

Por plialtigi la temperaturon de litro (eble same kilogramo) da akvo je unu
kelvino/ grado celsiusa, necesas pli da varmo ol por plialtigi la
temperaturon de kilogramo/litro da oleo aw fero je unu grado celsiusa/
kelvino.

ankoraw pri absoluta temperaturskalo: kion mi celas estas ke mi jes
agnoskas la absolutan nulpunkton, sed kiom granda grado aw alia
mezurunuo estu , law mi restas afero de arbitrado

gxis, Ronaldo


Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2009, 4:19:40 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Se mi bone memoras el la lecionoj pri fiziko, por fizikistoj
> temperaturo ne egalas al varmo.
> Temperaturon oni indikas per kelvinoj, aw gradoj celsiusaj/fahrenhejtaj.
> Varmon oni indikas per kalorioj aw jxuloj

Vi bone memoras. Temperaturo analogas al tensio (potencialdiferenco) en
elektroscienco, dum varmo analogas al sargo, do varmofluo al elektra
kurento.

> Por plialtigi la temperaturon de litro (eble same kilogramo) da akvo je
> unu
> kelvino/ grado celsiusa, necesas pli da varmo ol por plialtigi la
> temperaturon de kilogramo/litro da oleo aw fero je unu grado celsiusa/
> kelvino.

Prave. La varmo necesa por plialtigi la temperaturon de unueca maso de iu
substanco per unu grado nomigas "specifa varmo" de tiu substanco. (Por gasoj
oni distingu lau konstanteco de premo au volumeno)

> ankoraw pri absoluta temperaturskalo: kion mi celas estas ke mi jes
> agnoskas la absolutan nulpunkton, sed kiom granda grado aw alia
> mezurunuo estu , law mi restas afero de arbitrado

Miaopinie vi pravas: oni arbitrare dividis per cent (kial ne ekz. per
2^2^2^2?) la "temperaturan distancon" inter transiroj de agregostatoj en
arbitrara substanco, akvo... tute kiel la unuo de longo estis iam difinita
lau la longo de kvarono de la perimetro de "arbitrara planedo", tero, kaj
kiel unuo de maso la maso de kuba decimetro da arbitrara substanco, akvo.
Sed tiuj estas/is bazaj unuoj por determini ciujn aliajn unuojn, kiujn oni
nomas derivitaj.
Tamen eblas esprimi la temperaturo de difinita substanco per la aliaj unuoj,
lau la energio de molekulo.

(mi dubas pri la vorto "unuo")

Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages