ekumen-o -> la tut-a mond-o, influ-ej-o
[Tiuj estas laŭ la difinoj en ReVo.]
ekumen-a -> tut-krist-an-a, tut-religi-a, tut-hom-a, hom-ar-an-ism-a, universal-a, ĝeneral-a
ekumen-ism-o -> tut-krist-an-ism-o, hom-ar-an-ism-o
Adam:Mi ne komprenas ilin. Kio estas ekzemple "influejo"?ekumen-o -> la tut-a mond-o, influ-ej-o
[Tiuj estas laŭ la difinoj en ReVo.]
Verdire mi aŭdas ke la katolikoj uzas ĝin ĉefe kiel tut-religia, aŭ ĉiu-religia.ekumen-a -> tut-krist-an-a, tut-religi-a, tut-hom-a, hom-ar-an-ism-a, universal-a, ĝeneral-a
ekumen-ism-o -> tut-krist-an-ism-o, hom-ar-an-ism-o
La dua difino en ReVo estas 'Ĉiuj regionoj influataj de iu civilizo aŭ de koncerna konfesio' kaj la ekzemploj estas 'Baktrio restis ĉe periferio de la helenisma ekumeno; la kristana, la islama ekumeno'.
Estus utile distingi tiujn sencojn. En la bjalistoka UK estis 'ekumena diservo'. Mi supozas, ke ĝi estis tutkristana, sed povas esti, ke ĝi estis tutreligia.
ekumen-o -> la tut-a mond-o, influ-ej-o
ekumen-a -> tut-krist-an-a, tut-religi-a, tut-hom-a, hom-ar-an-ism-a, universal-a, ĝeneral-a
ekumen-ism-o -> tut-krist-an-ism-o, hom-ar-an-ism-o
Renato Corsetti
>Estus utile distingi tiujn sencojn. En la bjalistoka UK estis 'ekumena diservo'. Mi supozas, ke ĝi estis tutkristana, sed povas esti, ke ĝi estis tutreligia.
>Antonio, vi helpu
nin!
“Ekumeno-ekumena” estas terminoj kun multaj signifoj.
Ili venas (tra la latina “oecumene”) el la greka “oikuméne”, adjektivo signifanta “logxata”, el la verbo oikêin = logxi, respektive el la substantivo ôikos = logxejo; cxar estas subkomprenata la vorto gê = tero, la tuto signifas, propre dirite, “logxata tero”, kaj rilatas al la parto de la Tero sur kiu la homaro trovas la bezonatajn vivkondicxojn.
En tiu senco, la termino estis uzata nur fare de kleruloj; sed gxi akiris novan viglecon per la Dua Vatikana “Ekumena” Koncilio, kiu intencis substreki, ke en gxi partoprenas episkopoj venantaj el la tuta mondo.
Anstatauxajxoj: tutmonda, universala.
Dua (posta) signifo, rilatas al la tutmonda (universala) komunumo de la sekvantoj de difinita religia kredo, ne nur rom-katolika (la ortodoksa Patriarko de Konstantinopolo/ Istanbulo nomigxas “Ekumena Patriarko”).
Anstatauxajxoj, laux la cirkonstancoj: tutkatolika, tutortodoksa ktp.
Tria (pli moderna) signifo rilatas al la religia movado, kiu celas interparolon inter la diversaj kristanaj eklezioj, kun la celo atingi tuj komunan agadon, kaj en la estonteco la reunuigxon.
Anstatauxajxo: tutkristana.
Kvara (tute jxusa) signifo rilatas al la klopodoj trovi en cxiuj religioj “semojn de vero”, nome agnoski la komunajn valorojn de cxiuj religioj.
Anstataxuajxo: interreligia.
Kvina (figura) senco rilatas al la strebo alfronti paceme la problemojn, akordigante malsamajn opiniojn kaj superante ideologiajn diferencojn. En tiu senco, Renato estas ofte “ekumena”.
Anstatauxajxo: interkonsentema, pacema, paciga.
Koncerne la dumkongresajn diservojn, delonge ili ne plu nomigxas “ekumenaj”, sed “komuna diservo”. Praktike, partoprenas en gxi nur kristanoj el diversaj konfesioj (katolikoj, ortodoksuloj, evangelianoj, anglikanoj ktp), kiuj pregxas kune. Aliaj arangxoj (en kiuj partoprenus anoj de aliaj religioj) estus, eventuale, interreligiaj.
Pri tio: estas kurioze, kaj gxenerale nekonate, ke cxar “katolika” per si mem signifas simple “tutmonda, universala”, en cxiuj kristanaj pregxejoj (rom-katolikaj, ortodoksaj, evangeliaj, anglikanaj) oni eldiras la saman kredkonfeson je “la sankta katolika Eklezio”, kvankam temas pri malsamaj manieroj interpreti tiun terminon (pli precize: rom-katolikoj diras “mi kredas je la Eklezio unu, sankta, katolika kaj apostola”, tiel donante apartan nuancon, kiu iel subkomprenigas, ke da katolikaj Eklezioj ekzistas nur unu, kaj gxi estas tiu rom-katolika).
Gxis
Antonio
"EKUMEN" evidente estas ekzemplo de radiko, kiun oni devus eviti en
Esperanto simple pro tio, ke gxi havas tro da apartaj signifoj. Cxe tiaj
radikoj ni gxis nun listigis cxiujn anstatauxajxojn por cxiuj signifoj. Cxu
tio estas bona praktiko, aux cxu ni simpligu la aferon, dirante ekz.
"evitinda pro tro multaj malsamaj signifoj", sekvata de du-tri ilustraj
ekzemploj, kaj ne cerbumante pri proponoj de anstatauxajxoj por cxiu
nuanceto?
Antonio:
> Pri tio: estas kurioze, kaj gxenerale nekonate, ke cxar
> “katolika” per si mem signifas simple “tutmonda, universala”, en
> cxiuj kristanaj pregxejoj (rom-katolikaj, ortodoksaj, evangeliaj,
> anglikanaj) oni eldiras la saman kredkonfeson je “la sankta katolika
> Eklezio”, kvankam temas pri malsamaj manieroj interpreti tiun
> terminon (pli precize: rom-katolikoj diras “mi kredas je la Eklezio
> unu, sankta, katolika kaj apostola”, tiel donante apartan nuancon,
> kiu iel subkomprenigas, ke da katolikaj Eklezioj ekzistas nur unu,
> kaj gxi estas tiu rom-katolika).
En la norvega versio, evangelia, oni diras "en hellig, alminnelig kirke" =
"unu sankta, gxenerala eklezio". Estus nepenseble, ke oni anstataux
"alminnelig" diru "katolsk", cxar la evangelia eklezio estas gxuste
ne-katolika. Sed mia instruisto pri religio (mil semoj perdigxas! :-) )
konsciis, ke la greka vorto "katholikos" (pardonu la ortografion) signifas
"gxenerala", "universala".
Otto
Pilar Otto:
>En la norvega versio, evangelia, oni diras "en hellig, alminnelig kirke" =
"unu sankta, gxenerala eklezio". Estus nepenseble, ke oni anstataux
"alminnelig" diru "katolsk", cxar la evangelia eklezio estas gxuste
ne-katolika. Sed mia instruisto pri religio (mil semoj perdigxas! :-) )
konsciis, ke la greka vorto "katholikos" (pardonu la ortografion) signifas
"gxenerala", "universala".
Efektive, mi mem miris, kiam en “Adoru”
http://www.b-eichkorn.homepage.t-online.de/ADORU05.html
(komuna eldonajxo de IKUE/ katolikaj esperantistoj kaj KELI/ evangelianaj esperantistoj) mi legis, unuafoje, kiel komunan kred-esprimon:
mi kredas je la sankta katolika eklezio,
sed poste mi vidis la piednoton:
* «Katolika» signifas «universala».
Kaj fakte, en la diversaj lingvoj nekatolikoj utiligas terminojn, kiuj evitu sxokojn, do “almindelige” en la dana, “christliche” en la germana, “universelle” en la franca, ktp.
Cetere, ankaux por rom-katolikoj (tiuj, kiuj agnoskas la estrecon de la papo, episkopo de Romo) la vorto “katolika” povas farigxi fonto de konfuzo. Ekzemple, ankaux ortodoksuloj nomas sian eklezion “katolika”, kaj same okazas cxe multaj anglikanaj eklezioj.
Kompreneble, cxio dependas de la lokaj situacioj. En Italujo, ekzemple, "katolika" tute kaj nur koincidas kun "rom-katolika" (cetere, esprimo tute nekutima); ecx pli, kiam oni parolas pri "eklezio", oni principe subkomprenas "katolika". En la realo, kaj malgraux la sxajnoj, Italujo estas unu el la malplej kristanaj landoj en la mondo; sed la tradicio ankoraux profunde influas la lingvajxon.
Gxis
Antonio
Amike
Renato
cxu ni simpligu la aferon, dirante ekz. "evitinda pro tro multaj malsamaj signifoj", sekvata de du-tri ilustraj ekzemploj, kaj ne cerbumante pri proponoj de anstatauxajxoj por cxiu nuanceto?
ekumen-a -> Evitinda pro tro multaj signifoj! Jen kelkaj el ili, laŭ la kunteksto: tut-mond-a, tut-katolik-a, tut-ortodoks-a, tut-krist-an-a, tut-religi-a, ĉiu-religi-a, inter-religi-a, religi-unu-iĝ-a, universal-a, ĝeneral-a
ekumen-ism-o -> Vidu indikon ĉe "ekumen-a". Lau la kunteksto: tut-krist-an-ism-o, inter-religi-ism-o, religi-unu-iĝ-ism-o
ekumen-o -> Vidu indikon ĉe "ekumen-a". Lau la kunteksto: tut-a mond-o, mond-o
Tio ŝajnas al mi sufiĉe bona.