chu Nordio?

5 views
Skip to first unread message

Grosjean Mireille

unread,
Feb 23, 2009, 9:02:02 PM2/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Chu Nordio por nordaj regionoj ghenerale estas taùga esprimo? Chu Nordujo? Chu Nordo?
 
dankas Mirejo

--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 3:01:39 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mirejo:
Chu Nordio por nordaj regionoj ghenerale estas taŭga esprimo? Chu Nordujo? Chu Nordo?
Por komenci tiu, kiu uzas la strangaĵon -io estas malamiko de dio kaj de la patrujo (aŭ pli simple "de Esperanto").

Mi dirus "nordaj landoj", "Nordo".

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Feb 24, 2009, 3:12:56 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com

Por respondi vian demandon pli kompreneble, se vi normale uzas la finaĵon –io (ekzemple Francio, Germanio), estus logike diri Nordio. Sed se vi normale uzas –ujo (Francujo, Germanujo ktp.) estus logike diri Nordujo. Ĉu fakte temas pri Skandinavujo?

 

Kontraŭ tio oni povus argumenti, ke kvankam oni diras “francoj loĝas en Francujo”, oni ne rajtas diri, “nordoj loĝas en Nordujo”. (Ĉu oni rajtas diri, “esperantoj loĝas en Esperantujo”? Teorie jes, mi supozas, kiel en “rapide kreskas la afero per laboro de la Esperantoj.”) Laŭ tiu argumento, nek Nordujo ned Nordio taŭgus, kaj necesus trovi ian alian esprimon.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: ma
rtedì 24 febbraio 2009 9.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) chu Nordio?

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 24, 2009, 3:43:15 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Mirejo:

Jes, se temas pri nordaj landoj ĝenerale, oni diru
"nordaj landoj" aŭ eble "Nordo".

Sed notindas, ke la nomo "Nordio" estas establita
Esperanta nomo ne por nordaj landoj ĝenerale aŭ
pri nordaj regionoj, sed tute specife pri la
kunlabora regiono konsistanta el la Skandinavaj
landoj plus Islando kaj Finnlando. Pli bona formo
estus "Nordeno", kiu baziĝas sur la nomo "Norden"
uzata en la Skandinavaj lingvoj kaj iafoje ankaŭ
en aliaj lingvoj (ankaŭ ekster tiu regiono). Sed
la formo "Nordeno" apenaŭ estas uzata.

La nomo "Nordio" estas uzata de la Esperantistoj
en tiu regiono. Ekster ĝi malmultaj entute scias
pri la ekzisto de tiu kunlabora kvazaŭ-unia
regiono, kaj do tute ne parolas pri ĝi, aŭ parolas
pri malprecize pri Skandinavujo aŭ pri nordaj
landoj.

"Nordaj landoj" tamen povas inkluzivi Rusujon,
kaj Kanadon, kaj eble ankoraŭ aliajn landojn, kiuj
tute ne rilatas al "Norden".

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nordio

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Pilar Otto

unread,
Feb 24, 2009, 4:11:44 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mirejo:
>> Chu Nordio por nordaj regionoj ghenerale estas taŭga esprimo? Chu
>> Nordujo? Chu Nordo?
> Por komenci tiu, kiu uzas la strangaĵon -io estas malamiko de dio kaj
> de la patrujo (aŭ pli simple "de Esperanto").

Tamen bonvolu solvi, en amikeco kun Esperanto kaj en (almenaux) toleremo al
cxiuj eblaj Dioj: Mi logxas en regiono, kiu ampleksas la skandinavan
duoninsulon, Danlandon, Finnlanndon, la Feroajn Insulojn, Islandon kaj -
almenaux laux iuj - Gronlandon. Tiu regiono estas nomata "Norden" (la Nordo)
en la skandinavaj lingvoj kaj, se mi estas bone informita, en la germana. En
la angla oni parolas pri "the Nordic countries", en la hispana pri "los
países nórdicos", ktp. Kiel ni nomu tiun regionon en E-o? La Nordo ne
trafas, cxar tiu vorto ampleksus ankaux Alaskon, Kanadon, parton de Rusujo
k.s., kaj en pli vasta senco eble la tutan nordan duonglobon. Iuj proponis
"Nordeno" laux la skandinavlingva modelo, sed laux mia impreso tiu formo ne
enradikigxis - gxi ja ne estas tre internacia. Restas do "Nordio" (kiel
radiko, se tio mildigas vian anatemon). Kaj mi devas konfesi (kaj eventuale
poste pentofari pro tio), ke mi sentas min pli komforta kiel "nordiano" ol
kiel "nordenano".

> Mi dirus "nordaj landoj", "Nordo".

En tiu gxenerala senco, pri kiu demandis Mirejo, jes.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 4:22:48 AM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
En 
la angla oni parolas pri "the Nordic countries", en la hispana pri "los 
países nórdicos", ktp. Kiel ni nomu tiun regionon en E-o?
Nordaj landoj, laŭ mi.

En tiu gxenerala senco, pri kiu demandis Mirejo, jes.
Bone. Do, ni konsentas.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Feb 24, 2009, 1:56:14 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

Sed notindas, ke la nomo "Nordio" estas establita
Esperanta nomo ne por nordaj landoj ĝenerale aŭ
pri nordaj regionoj, sed tute specife pri la
kunlabora regiono konsistanta el la Skandinavaj
landoj plus Islando kaj Finnlando. Pli bona formo
estus "Nordeno", kiu baziĝas sur la nomo "Norden"
uzata en la Skandinavaj lingvoj kaj iafoje ankaŭ
en aliaj lingvoj (ankaŭ ekster tiu regiono). Sed
la formo "Nordeno" apenaŭ estas uzata.

Kiel nomiĝas la loĝantoj de tiu regiono? Ĉu nordoj, ĉu nordianoj? Se temas pri la dua, ni devas supozi, ke la –i- apartenas ne al la finaĵo, sed al la radiko.
Se la nomo estas Nord-io, la loĝantoj nomiĝus nordoj, kaj la regiono povus nomiĝi ankaŭ Nord-ujo.
Se la nomo estas Nordi-o, la loĝantoj nomiĝus nordi-anoj. Tiukaze, oni ne povus anstataŭigi la finaĵon per -ujo.
Sed aliflanke, ŝajnas sufiĉe evidente, ke la vorto estis formita per aldono de la finaĵo –io al la radiko nord-. Se mi pravas pri tiu supozo, tio montras konfuzon inter la uzo de –io kiel finaĵo, kaj -i-o kiam la -i- fakte apartenas al la radiko.

Anna

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 24, 2009, 2:27:37 PM2/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> Bertilo skribis:

> Sed notindas, ke la nomo "Nordio" estas establita
> Esperanta nomo ne por nordaj landoj ĝenerale aŭ
> pri nordaj regionoj, sed tute specife pri la
> kunlabora regiono konsistanta el la Skandinavaj
> landoj plus Islando kaj Finnlando. Pli bona formo
> estus "Nordeno", kiu baziĝas sur la nomo "Norden"
> uzata en la Skandinavaj lingvoj kaj iafoje ankaŭ
> en aliaj lingvoj (ankaŭ ekster tiu regiono). Sed
> la formo "Nordeno" apenaŭ estas uzata.

> Kiel nomiĝas la loĝantoj de tiu regiono? Ĉu nordoj, ĉu nordianoj?

Nepre "nordianoj". Neniu diras "nordoj".

> Se temas pri la dua, ni devas supozi, ke la –i- apartenas ne al la finaĵo, sed al la radiko.

Aŭ ĝi apartenas al la radiko, aŭ temas pri I-sufikso metita
post radiko, kiu ne indikas popolon, simile kiel en
ekzemple "Senegalio", "Meksikio" kaj "Sovetio". Ofte eblas
ambaŭ analizoj.

> Se la nomo estas Nord-io, la loĝantoj nomiĝus nordoj, kaj la regiono povus nomiĝi ankaŭ Nord-ujo.

Nur se temas pri tia I-sufikso, kiu nepre ĉiam paralelas kun UJ.
Sed ofte oni uzas la landnoman I-sufikson en pli vasta maniero
ol la landnoma UJ. Tiam ofte antaŭ I estas radiko, kiu ne havas
landanan aŭ popolan signifon. Tiam necesas aldoni AN por krei
landanovorton. Ĝenerale tia uzo de la landa I-sufikso estas
aparte malrekomendinda. Sed eble en iaj okazoj oni devas akcepti
forte enradikiĝintan nomon de tiu speco. Sed tiam, laŭ mia opinio,
estas preferinde rigardi la rezultan vorton kiel nekunmetitan.
Tiam temas pri ekzemple "Soveti-o" kaj "Nordi-o".

> Se la nomo estas Nordi-o, la loĝantoj nomiĝus nordi-anoj. Tiukaze, oni ne povus anstataŭigi la finaĵon per -ujo.

Jes. Fakte neniu uzas "Nordujo", eĉ ne tiuj, kiuj ĝenerale
preferas UJ en landnomoj.

> Sed aliflanke, ŝajnas sufiĉe evidente, ke la vorto estis formita per aldono de la finaĵo –io al la radiko nord-.

Jes. La vorto klare estas formita en Esperanto, el la radiko NORD/
kaj la sufikso I, fare de Esperantistoj, kiuj rigardas I kiel
ĝenerale uzeblan landnoman sufikson, meteblan post ĉiaspecaj
radikoj, ne nur popolaj. Sed tamen oni povas preferi unuradikan
analizon, eĉ se tia analizo ne vere respondas al la intencoj de
la iniciatintoj de la vorto.

> Se mi pravas pri tiu supozo, tio montras konfuzon inter la uzo de –io kiel finaĵo, kaj -i-o kiam la -i- fakte apartenas al la radiko.

Laŭ mi eblas alia analizo, laŭ kiu landnoma I estas pli ĝenerale
uzebla ol landnoma UJ. Mi mem malŝatas tian uzon de I, sed la
analizo ja estas logike ebla, eĉ se la responda praktika uzo
estas malrekomendinda.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages