Bona propono!
Du kialoj por akcepti ĝin:
1. "Delegaci" kiel radio produktas nur "delegacio". Neproduktemajn radikojn oni evitu, se tio eblas fari tiel elegante kiel ĉi okaze.
2. la vorto "delegitaro" aperas en Zamenhofaj verkoj kaj en aliaj. Ĝi estas ekzemple en Jarlibro 1996 (dankon al tekstaro.com).
Mi ŝategas la proponon.
Amike, Eduardo.
Mi povas proponiMi ŝategas la proponon.
Ja ankaŭ "universala" inkluzivindas en la aro, ĉu ne? :-)
Amike,
--
Fabio
fabio....@gmail.com
Ja ankaŭ "universala" inkluzivindas en la aro, ĉu ne? :-)
Mi nun memoris kroman etimologiajn duoblajhojn pro tiu latinida -al, kiu estas lau mi ghena : socio/sociala kaj ideo/idealo. Chu por unu ero el chiu el la du paroj ne eblus trovi alternativan radikon ?