demandon pri integrismo kaj fundamentismo

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 13, 2011, 9:11:45 AM3/13/11
to ED-LBLdiskutlisto
PIV registras du vortojn sume similajn. Jen ili kun ilia signifo:
- INTEGRISMO: tendenco de tiuj, kuij pro ligiteco al historie kondiĉitaj
tradicioj, rifuzas ĉian evoluon de sia eklezio aŭ religia komunumo; ĝi
povas indiki la strebon subugi la socion al religiaj leĝoj.
- FUNDAMENTISMO: reveno al supozata fundamento de ideologio, religio kaj
similaj, por interpreti ties instruojn laŭvorte kaj realigi ties
preskribojn en la nuno, eĉ se la ĝenerala evoluo kontraŭas ilin.
Do, laŭ PIV, integrismo pli taŭgas por religiaj aferoj, kaj
fundamentismo por doktrinoj (ankaŭ politikaj, komprenate esperanto, ku
ja havas sian fundamenton).

Tamen mi preferas adopti jenan distingon:
- INTEGRISMO pri svagaj ideologioj (politikaj aŭ religiaj... sendistinge) NE
BAZIĜANTAJ SUR PRECIZA FUNDAMENTO,
- FUNDAMENTISMO pri ideologioj (politikaj aŭ religiaj... sendistinge)
BAZIĜANTAJ SUR FUNDAMENTO.

Kion pensas la listanoj?
Dankon, J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2011, 11:13:19 AM3/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
>ᅵᅵ - INTEGRISMO pri svagaj ideologioj (politikaj aŭ religiaj... sendistinge) NE
BAZIĜANTAJ SUR PRECIZA FUNDAMENTO,
- FUNDAMENTISMO pri ideologioj (politikaj aŭ religiaj... sendistinge)
BAZIĜANTAJ SUR FUNDAMENTO.

Vi rajtas uzi ilin en tiu senco, sed laŭ mi ni devus diskuti pri "integr-" rilate al ĝia oficialigindeco, kaj pri "fundamentismo" rilate al ĝia signifo ekster la Esperanto-komunumo, en kiu ĝi havas klaran signifon.

Cetere, la distingo inter la du situacioj, kiun vi prezentas, ofte estas demando de opinio. Ĉu Eŭropismo havas Fundamenton?

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

J-K Rinaldo

unread,
Mar 13, 2011, 12:37:42 PM3/13/11
to la bona lingvo
> Corsetti: Ĉu Eŭropismo havas Fundamenton?
Eble vi spritas... provoke al Eŭropismo.

Tamen mi profitas por atentigi pri la uzo de la Zamenhofa
- pseŭdo-

kaj de eŭro en multaj vortoj de Eŭropunio:
- eŭroskeptikulo
- eŭrobarometro, t.e. EU-statistikoj
- eŭrobalbuto... angle eurobable
- eŭrotarifoj
- eŭrozono, eŭroareo, eŭrolandoj, eŭrogrupo
- eŭrokrato, t.e. eŭropa burokrato

Tiuj vortoj fariĝis gravaj.
Mi emas listigi la du ne oficialajn afiksojn inter la Oficialigindaj
Vortoj.
J-K



Eduardo Trápani

unread,
Mar 13, 2011, 2:02:59 PM3/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Tamen mi profitas por atentigi pri la uzo de la Zamenhofa
> - pseŭdo-

Min kontentigas ŝajn-

mi sugestas linion:

pseŭdo- = ŝajn-

"Vidu, la homoj vivas duone en la ŝajnmondo de intelektaj fantazioj" (Al
torento)

"Subite li ŝanĝis sian konduton kaj diris kun ŝajnĝentileco kaj ridinda
seriozeco" (Pro Iŝtar)

pseŭdo
------
falsa, nur ŝajna, neaŭtenta.

ŝajna
-----
ekstera aspekto, kiu ne konformas al la esenco; prezentanta nur eksteran
supraĵan similecon al io alia.

> kaj de eŭro en multaj vortoj de Eŭropunio:
> - eŭroskeptikulo

Por tiu eŭrop- aspektas bone. Tiun oni uzas en Vikipedio[1] ĉe la
artikolo por eŭropskeptikismo. Ĝi estas uzata en multaj ejoj, jen du
ekzemploj de La Ondo de Esperanto:

"Do mi ripetu: internaciskale, eŭropskale, ni ne ekzistas."

"La [...] situacio[...] estas, ke tri kvaronoj de la loĝantoj estas
eŭropdevenaj,"

En aliaj okazoj oni ŝajne ne kuraĝas kunmeti kaj aldonas streketon inter
ambaŭ, sed daŭre uzas "eŭrop", ekzemple en artikoloj de Vikipedio kaj
UEA kaj Libera Folio, estas multegaj tiaj ekzemploj:

"kiu konformas al la novaj Eŭrop-Uniaj normoj"
"Krome, aldonindas la eŭrop-nivele aktivaj asocioj: EEU Eŭropa
Esperanto-Unio"

Mi ne aldonus novan radikon nur por ŝpari tiun "p". La bezono aspektas
malfacile pravigeble.

Male mi sugestus linion:

eŭro- (prefikse, ne rilate al monunuo) -> eŭrop-

> - eŭrobarometro, t.e. EU-statistikoj

eŭropbarometro

> - eŭrotarifoj

eŭroptarifoj, ktp.

Se ekzistas ia stabila nuanco inter la uzado de eŭrop- kaj eŭro- eble
indus akcepti eŭro- sed ĝis nun mi vidas ke oni povas uzi ĉu unu ĉu la
alian. Ĉiuokaze, proponantoj de oficialigindeco bonvolu provizi
difinojn de ambaŭ eŭro/eŭrop por povi bone taksi la bezonon.

Kaj ne forgesu ke eŭro- prefikse povus konfuzi, ĉu temas pri kontinenta
afero (en unu el siaj multaj versioj) aŭ pri monunuo?

Amike, Eduardo.

[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADroposkeptikismo

Marcos Cramer

unread,
Mar 13, 2011, 2:27:53 PM3/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi klare kontraŭas la ideon de J-K proponi "pseŭdo-" kaj "eŭro-" por oficialigo, pro la samaj kialoj kiel Eduardo.

Eduardo skribis:

mi sugestas linion:

pseŭdo- = ŝajn-

 Fakte ni jam havas jenan linion:

pseŭdo- [zam] → kvazaŭ-, ŝajn-, kaŝ-, mensog·a/e, mal·ver·a/e

Laŭ mi indus meti "ŝajn-" en la unuan pozicion, kaj eble forigi "kaŝ-" (krom "pseûdonimo", por kiu ni havas apartan linion, mi ne povas pensi pri ekzemplo ĉe kiu la bonlingva alternativo al io komenciĝanta kun "pseŭdo-" enhavu "kaŝ-").

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2011, 3:18:01 PM3/13/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   Laŭ mi indus meti "ŝajn-" en la unuan pozicion, kaj eble forigi "kaŝ-" (krom "pseûdonimo", por kiu ni havas apartan linion, mi ne povas pensi pri ekzemplo ĉe kiu la bonlingva alternativo al io komenciĝanta kun "pseŭdo-" enhavu "kaŝ-").

 

Mi ĝustigis tiel!

 

Amike

 

Renato

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2011, 3:21:38 PM3/13/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

| Por tiu eŭrop- aspektas bone.

Fakte ni jam havas la linion:

eŭro- (kiel mallongigita vorto por Eŭropo) → eŭrop-

Se vi Eduardo volas aldoni al difinitaj vortoj, kiel vi faris en ĉi tiu mesaĝo ekzemplojn pri la uzo, kaj aliaj observoj, simple sendu al mi redaktitan teksteton, kiun mi povas enmeti senplie.

Amike

Renato

renato corsetti

unread,
Mar 13, 2011, 3:24:07 PM3/13/11
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo:

> Corsetti: Ĉu Eŭropismo havas Fundamenton?
| Eble vi spritas... provoke al Eŭropismo.

Jes, sed ne tute senbaze, ĉar mi mem vere ne konas la Fundamenton de Eŭropismo kiel filozofio aŭ politika movado. Ĉu eble estas la tekstoj pri federismo ĝenerale? Eble tiu diskuto ne estas por ĉi tiu listo, sed temas pri ekzemplo pri la mankantaj limoj inter movadoj kun fundmento kaj movadoj kun ĝeneralaj ideoj.

Amike

Renato


J-K Rinaldo

unread,
Mar 13, 2011, 4:19:36 PM3/13/11
to la bona lingvo
Pri Eŭropismo, mi reagos private ŝparante la eksterteman diskuton.
Pri la du kvazaŭprefiksoj mi vere rigardis... sed mi tro rapidis, ke
ilin ne vidis

Do la bonligva vortaro jam riĉas
J-K


On 13 Mar, 20:24, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages